Caro
titolo de slava monarko
Caro estis la titolo de reganta monarĥo en Rusio kaj pluraj aliaj landoj de Orienta Eŭropo (Bulgario, Serbio). Ĝuste tiu vorto estis tradicie uzata por priskribi reĝojn de la lando. La ina formo de tiu ĉi titolo estas carino. Interese, ke oni ofte plu uzis la vorton "caro", eĉ kiam la ĉefa oficiala titolo de la regnestro de la rusa imperio iĝis "imperiestro".
Etimologie, la vorto caro (ruse царь, carj; pli frue: цьсарь/цѣсарь, cesarj) devenas de la vorto "cezaro"[1].
Vidu ankaŭRedakti
kaj
ReferencojRedakti
- ↑ Online Etymology Dictionary. etymonline.com.