Carino (ruse цари́ца, bulgare царица, prononcata carica) estas la titolo de cara edzino de RusioBulgario, dum la monarkio de ĉi tiuj landoj. Kiam caro regis en Rusio aŭ Bulgario lia edzino ricevis la titolon je ilia geedziĝo. Eĉ kiam virino staris ĉe la kapo de la Rusia Imperio, ŝi portis la titolon "caro". Tiel, ĝi estis la titolo de Katarina la 1-a, kiu regis de 1725 ĝis 1727, al Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio de 1730 ĝis 1740, al Elizabeto, imperiestrino de Rusio de 1741 ĝis 1762, kaj al Katerina la Granda, imperiestrino de Rusio de 1762 ĝis 1796. Post Petro la 1-a tiu ĉi titolo estis neoficiala titolo ĉar la oficiala titolo de la caro iĝis imperator (император, "imperiestro") kaj la oficiala titolo de la carino estis imperatrica (императрица, "imperiestrino").

Carino Aleksandra Fjodrovna, la lasta de la Rusia imperio

La carinoj kiuj ricevis la titolon pro sia geedziĝo kun la rusa caro estis: Natalia Aleksejevna, Elizabeto Alekseevna, Aleksandra Fjodorovna, Maria Aleksandrovna, Maria Fjodorovna. La lasta el la rusaj carinoj estis Aleksandra Fjodorovna kiu geedziĝis kun caro Nikolao la 2-a.

Eleonore Reuß de Köstritz fariĝis carino pro sia geedziĝo al caro Ferdinando la 1-a de Bulgario. Giovanna Isabella de Italio estis la lasta carino de Bulgario kiu estis la edzino de bulgara caro Boriso la 3-a .

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti