Bulgara lingvo
La bulgara lingvo (bulgare Български, Bălgarski) al la sudslava branĉo de la hindeŭropaj lingvoj. La nombron de la parolantaro oni taksas je 9 milionoj. La plej granda parto (ĉ. 7,3 milionoj) vivas en Bulgario, kromaj parolantoj vivas en aliaj orienteŭropaj landoj, en Grekio, Turkio kaj en Nordameriko.
Bulgara lingvo | ||
Български език Bălgarski ezik | ||
Parolata en | Bulgario | |
Parolantoj | 9 000 000 | |
Denaskaj parolantoj | 9 milionoj | |
Skribo | Cirila alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Hindeŭropa | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Instituto por Bulgara Lingvo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | bg | |
ISO 639-2 | bul | |
ISO 639-3 | bul | |
Glottolog | bulg1262 | |
Angla nomo | Bulgarian | |
Franca nomo | bulgare | |
Vikipedio | ||
La vorttrezoro konsistas ĉefe el slavaj radikoj, sed ankaŭ la influoj el la greka kaj la turka estas rimarkeblaj. Ekde la 19-a jarcento oni klopodis anstataŭigi turkismojn per slavismoj ĉefe prenataj el la rusa lingvo. Tiuj klopodoj ĉefe influis la skribitan bulgaran lingvon, en la ĉiutaga lingvaĵo ankoraŭ abundas turkdevenaj elementoj. [1]
La bulgara lingvo havas du bazajn dialektojn: la okcident-bulgaran kaj la orient-bulgaran, kiuj ambaŭ havas aron da subdialektoj. Uzatas la cirila alfabeto.
А а /a/ a |
Б б /b/ b |
В в /v/ v |
Г г /g/ g |
Д д /d/ d |
Е е /ɛ/ e |
Ж ж /ʒ/ ĵ |
З з /z/ z |
И и /i/ i |
Й й /j/ j |
К к /k/ k |
Л л /l/ l |
М м /m/ m |
Н н /n/ n |
О о /ɔ/ o |
П п /p/ p |
Р р /r/ r |
С с /s/ s |
Т т /t/ t |
У у /u/ u |
Ф ф /f/ f |
Х х /x/ ĥ |
Ц ц /ʦ/ c |
Ч ч /tʃ/ ĉ |
Ш ш /ʃ/ ŝ |
Щ щ /ʃt/ ŝt |
Ъ ъ /ɤ̞/,/ə/ a |
Ь ь /◌ʲ/ j |
Ю ю /ju/ ju |
Я я /ja/ ja |
La Stiligita Sistemo por la latinigo de la bulgara lingvo estis kreita de L. Ivanov en la Instituto de Matematiko kaj Informatiko ĉe la Bulgara Akademio de Sciencoj en 1995