Dialekto

Dialekto estas unu lingva variaĵo rilate al alia variaĵo, ekzemple la maniero en kiu estas parolata la angla en Aŭstralio kaj en Londono.

En socia senco, la ĉefa trajto de la dialektoj estas, ke oni povas rilati ilin al oficiala, norma aŭ ideala formo de lingvo.

Lingvo kaj dialektoRedakti

La limo inter kio estas plena lingvo kaj kio dialekto ofte dependas de la politika vidpunkto. Tamen, la ĉefaj kialoj estas:

  • Politika sendependeco;
  • La nombro da parolantoj;
  • Sufiĉaj malsamecoj (gramatikaj aŭ vortaraj) kun la "patrina lingvo" aŭ kun "prestiĝa lingvo"
  • Havas sufiĉajn verkojn.
  • Ekzistas institucio kiu ĝin regulas.

Naciismo ofte preferas iun dialekton kiel propran kaj nomas ĝin "lingvo" kaj la parencajn "dialektoj". Kiam regiono iĝas pli memrega, ofte oni kreas normon por loka dialekto kaj nomas ĝin "lingvo". Ekzemple, la kazoj de:

Kiel studento de Max Weinreich cinike resumis: "Lingvo estas dialekto kun armeo kaj militŝiparo".

En historia senco preskaŭ ĉiu lingvo estas dialekto de iu antaŭa, el kiu ĝi evoluis. Tiel oni povas diri ke la franca, la hispana kaj la rumana estas dialektoj de la latina lingvo aŭ ke la esperantidoj estas dialektoj de Esperanto. El socia senco oni povus diri, ke parolantoj de malsamaj dialektoj de la sama lingvo pli malpli facile interkompreniĝas sen antaŭkono de la alia dialekto; tamen parolantoj de malsamaj lingvoj de la sama familio ne facile interkompreniĝas sen antaŭkono de la alia lingvo.

NormoRedakti

Nenormiga dialekto, nenorma dialekto aŭ regiona dialekto, estas dialekto aŭ lingvovario kiu historie ne profitis el la institucia subteno kiun havas norma dialekto. Kial ajna dialekto, nenorma dialekto havas interne koheran sistemon de gramatiko. Ĝi povas esti asocia kun partikulara enhavo de vortotrezoro, kaj parolata uzante varion de akĉentoj, stiloj, ĵargonoj kaj lingvotavoloj.

En dialekta komplekso la dialektoj de unu aŭ kelkaj lingvoj ĉiam estas reciproke interkompreneblaj kun siaj plej najbaraj dialektoj, sed tiuj kiuj estas pli malproksimaj plej ofte ne estas interkompreneblaj. Alivorte, temas pri aro de lingvovarioj parolataj en najbaraj teritorioj, kun malfortaj diferencoj en la samlimaj zonoj kaj konsekvence reciproka interkompreneblo kiu des pli malkreskas ju pli grandas la distanco, kaj eĉ malaperas. Tiel, du lingvoj akceptitaj kiel diferencaj povas havi inter si aron de intermezaj dialektoj sen perdi la sinsekvan interkompreneblon. Dialekta komplekso povas malaperi pro fragmentado pro la dialekta formorto, konsekvence de la plifortigo de unu aŭ variaj normaj lingvoj.

Scienca fakoRedakti

Dialektologio estas la studo de la diskompono de lingvo en dialektoj, tiel ke lingvo havas plenan gramatikon, dum dialekto tute ne aŭ nur kelkaj apartajn diselementojn. Ĝi estas la studo de la variado kaj geografia kaj socilingvistika de la lingvo. Tiel ĝi estas subfako ne nur de la lingvoscienco, sed ankaŭ de la socilingvistiko.

Vidu ankaŭRedakti