Afrikanso

okcident-ĝermana lingvo parolata en Sud-Afriko kaj Namibio
(Alidirektita el Afrikansa lingvo)

Afrikansoafrikansa lingvo (aŭ Afrikaans en la afrikansa aŭ la angla lingvoj) estas okcidentĝermana lingvo parolata precipe en suda Afriko. Ĝi evoluis kaj fine solidiĝis precipe el nederlandaj dialektoj de la deksepa jarcento, cetere influita de, inter aliaj, la germana, la franca kaj, specife lastatempe, la angla. Proksimume 5% de la afrikansa vortprovizo kiu ne estas de nederlanda origino, venas de kontaktlingvoj en Afriko[1].

Afrikanso
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Malaltfranka lingvo
Parolantoj 7 200 000
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Reguligita de La Lingvokomisio
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 af
  ISO 639-3 afr
  Glottolog afri1274
Angla nomo Afrikaans
Franca nomo afrikaans
vdr
Afrikanslingvanoj en Sud-Afriko
Nombro da afrikanslingvanoj en Namibio

Disvastiĝo redakti

 
Mapo de Namibio en la afrikansa

Ĝin parolas kiel hejmlingvon pli ol duona parto el la eŭropdevena kaj miksdevena partoj de la loĝantaro de la okcidenta duono de la respubliko Sud-Afriko, precipe en kaj ĉirkaŭ la urboj Kaburbo, George kaj Port Elizabeth kaj de la centra regiono, precipe en kaj ĉirkaŭ la urboj Pretorio kaj Bloemfontein, nome Afrikaneroj. Same en la suda duono de Namibio. En Sud-Afriko tio estas entute ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj el loĝantaro de ĉirkaŭ 52 milionoj. Kelkaj dekmiloj da Cvanoj kaj Kojsanoj ankaŭ estas afrikansparolantoj. Inter dek kaj dudek milionoj da alilingvaj Sud-Afrikanoj kaj Namibianoj parolas Afrikanson kiel duan aŭ trian lingvon.

En Sud-Afriko ĝi estas unu el la dek unu oficialaj lingvoj, la tria plej parolata, post la zulua kaj la kosa. En Namibio ĝi ne estas oficiala lingvo, tamen ĝi tie funkcias kiel interlingvo, krom la angla kaj la germana.

Ekzistas ankaŭ signifa komunumo de afrikansparolantoj en Britio, precipe en Londono (ĉirkaŭ la jaro 2000 eĉ proksimume 100 000 personoj, nun malpli). Malpli grandaj komunumoj ekzistas en Bocvano, Svazilando, Zimbabvo kaj Zambio, kaj transmare en Auckland, Perth, Toronto kaj Vankuvero. En Nov-Zelando loĝas pli ol 25 000 afrikansparolantoj. En Argentino (apud Comodoro Rivadavia) loĝas malgranda grupo devenanta de transloĝintoj de post la Sudafrika Milito (ankaŭ 'Dua Milito de Libereco' aŭ 'Brita-bura milito') en 1900. Malgrandaj komunumoj troviĝas en Nederlando, Belgio, la Unuiĝintaj Arabaj Emiratoj kaj Suda Koreio.

Historio redakti

 
Bo-Kaap, islama parto de Kaburbo
 
Dulingva informŝildo (afrikansa/angla) en la kanjono de rivero Blyde

Kvankam Afrikanso nun estas memstara lingvo, ĝi devenas de la nederlanda lingvo. Plej specife ĝi aspektas kiel la dialektoj de Holando kaj malmulte kiel la sudnederlandaj dialektoj. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alvenis religiaj protestantoj al la nederlanda haveno apud la Kabo de Bona Espero el Eŭropo (precipe de Nederlando, Flandrio, Germanio kaj Francio) kaj iliaj, precipe islamaj, sklavoj el Barato, Malajzio kaj Madagaskaro. Ili estas la pragepatroj de la hodiaŭaj afrikanslingvanoj, kiuj ankaŭ miksiĝis kun la lokaj Kojoj. Jam dum la 18-a jarcento formiĝis inter tiuj grupoj lingvo apartaspekta de la lingvo parolata en Eŭropo, kun sia propra prononco kaj gramatiko. Rezulte de la kutima kaj ankaŭ devigita apartloĝado de la Eŭropdevena kaj la aliaj grupoj tamen formiĝis iom malsama prononcado ĉe la diversaj grupoj, precipe en Kaburbo kaj laŭ la rivero Oranĝo (afrikanse GariepOranje). Dum la 19-a jarcento, post la koloniiĝado fare de Britio, multaj afrikanslingvanoj transloĝadis de la okcidento de la lando al la orientaj kaj centraj regionoj, kie oni renkontis, ofte perforte, nigrajn naciojn bantuparolantajn kiel la kosoj, zuluoj, sotoj, kaj cvanoj.

Normigo de la lingvo okazis fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento. La normigo estis realigata de la sinnomumita tiel nomata Genootskap van Regte Afrikaners ('Asocio de Veraj Afrikansoparolantoj'). Dum 1925 Afrikanso oficialiĝis, apud la angla kiu jam estis lingvo oficiala. Unua bibliotradukado kompletiĝis en 1933. Interesa tamen estas, ke la unuaj skribaĵoj afrikansaj stariĝis jam en la 19-a jarcento en Kaburbo kiel islamaj manlibroj arablitere skribitaj! La reputacio de la lingvo tre suferis sub la politika sistemo de la apartismo (apartheid) inter la jaroj 1948 kaj 1994, ĉar la apartisma reĝimo, precipe blankule subtenada, uzis ĝin kiel propran posedaĵon, esprimilon kaj subpremilon. Hodiaŭ la lingvo nur malrapide regajnas pli neŭtralan reputacion. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento dekmiloj da afrikansoparolantoj transloĝiĝis transmaren, precipe en angloparolantajn landojn. Tiutempe la lingvo krome malgajnis sian pozicion politike privilegian, kaj iĝis nur unu el dek unu oficialaj lingvoj. Ankaŭ la lingvo sorbis pli kaj pli da influo de la angla. La estonteco (kia, kiel kaj kial) de la lingvo estas ĉi-momente tre diskutata en Sud-Afriko. Tamen la afrikanslingva literaturo kaj muziko estas ankoraŭ tre vivanta kaj floranta, ne nur en Sud-Afriko, sed ankaŭ ĉe la diasporuloj, eble precize pro sia nova statuso plej neŭtrala.

Kulturo redakti

Verkistoj redakti

Gravaj afrikansaj verkistoj estas hodiaŭ inter aliaj la poetoj Wilma Stockenström, Breyten Breytenbach (kiu estis multjare kaptitaj pro batalo kontraŭ la apartismo), T.T. Cloete, Joan Hambidge, Adam Small (kiu trafe lamentas la situacion de miksdevenuloj sub la apartismo, same kiel Ronelda S. Kamfer kaj Nathan Trantraal), Antjie Krog (feminista kaj kontraŭrasista), Johann de Lange (geja perspektivo), Vincent Oliphant, Gert Vlok Nel, Annesu de Vos, Charles Pierre Naudé, Henning Pieterse, Mathews Phosa kaj Johann Lodewyk Marais (pri la naturo), kaj la romanistoj Karel Schoeman (kiu estis monaĥo en Irlando kaj kiu verkas tre altklera pri temoj historiaj), Marlene van Niekerk, Ingrid Winterbach, Ettienne van Heerden, André Brink, Hennie Aucamp, Andrew Scholtz, Eben Venter, E.K.M. Dido, Pat Stamatélos kaj Dan Sleigh. Aliaj gravaj, sed jam forpasintaj verkistoj estis inter aliaj la poetoj Elisabeth Eybers (kiu loĝis en Amsterdamo kaj gajnis la plej gravajn premiojn literaturajn de Nederlando, kvankam ŝi verkis afrikanse), Ingrid Jonker (kiu sin mortigis junaĝe kaj fariĝis vera mito pro siaj fajnsentaj poemoj), Peter Blum (kiu verkis tre nekutime kaj misterie malaperis en Anglio), N.P. van Wyk Louw (kiu verkis preskaŭ mistike kaj kiun multaj rigardas kiel la plej grandan), D.J. Opperman (ankaŭ kanoniĝa), Sheila Cussons (kiu loĝis en Katalunio kaj verkis tre influate de katolikaj temoj), Ina Rousseau, Olga Kirsch (kiu donis judan perspektivon), Ernst van Heerden, Uys Krige (kiu travivis la Hispanan Internan Militon) kaj Boerneef (kamparaj temoj) kaj la romanistoj Ettienne Leroux, Elsa Joubert, Jan Rabie, Koos Prinsloo (kiu verkis trafe pri gejeco kaj aidoso), Dalene Mathee kaj Anna M. Louw. Fruaj pioniroj estis inter aliaj C.J. Langenhoven, Louis Leipoldt, Eugène Marais kaj Jan F. Cilliers. Estas rimarkinde ke John Maxwell Coetzee, gajnanto de Nobelpremio pri literaturo, estas de familio afrikanse kaj angle parolanta, sed li verkis nur angle.

Muziko redakti

Ŝatataj rokaj kaj popaj grupoj kaj gekantistoj, kiuj kovras stilojn de kontreo kaj baladoj ĝis pezmetalo, estas inter aliaj Chris Chameleon, Amanda Strydom, Laurika Rauch, Steve Hofmeyr, Dozi, fokofpolisiekar, David Kramer, Koos Kombuis (André Letoit), Jack Parow, Riku Lätti, Nataniël, Anton Goossen, Funny Carp, Valiant Swart, Bok van Blerk, Jan Blohm, Gert Vlok Nel, Sonja Heroldt, Karen Zoid, Lucas Maree, Randall Wicomb, Lloyd Sauls (Loit Sôls), Clarabelle van Niekerk, Mynie Grové. Jam forpasintaj estas Koos du Plessis, Johannes Kerkorrel (Ralph Rabie), Sias Reineke, Bles Bridges, Mimi Coertze, Gé Korsten, Gert Potgieter, Virginia Lee, Min Shaw, Die Briels, Chris Blignaut. La muziko afrikansa havas reputacion esti malnovmoda kaj konservema, tamen dum la lastaj du jardekoj Sud-Afriko malfermiĝis al la mondo kaj rezulte ankaŭ la muziko afrikansa multaspekta ŝanĝiĝis kaj ĝisdatiĝis.

Muzikĝenroj tipaj afrikansaj estas muziko de la Kaapse Klopse kaj la tiel nomata Boeremusiek ("muziko de kampanaroj"). La Kaapse Klopse estas multkolore sin vestantaj kantgrupoj de miksdevenuloj kiuj paradas dancante ĉiujare jarkomence en la stratoj de Kaburbo kantante tradiciajn kantojn, en kiuj miksiĝas soninfluoj el tradiciaj islamaj, nederlandaj kaj amerikaj kulturoj. La Boeremusiek estas dancmuziko instrumenta precipe de blankuloj, iom aspektante kiel la amerika kaĵuna muziko. Oni ludas mazurkojn, polkojn, fokstroton kaj valsojn. Kunveno de Boeremusiek nomiĝas sokkiesokkiejol. Speciala tipo de bluso estas ludata de Hannes Coetzee, kiu ludas la gitaron per kulero tenata per la dentoj. Afrikanslingva religia praise-muziko estas tre ŝatata kiel ankaŭ ĥorkantado kaj repo (en Sud-Afrika nomata kwaito).

La nova nacia himno de Sud-Afriko estas parte afrikanslingva. Ĝi enhavas ankaŭ la zuluan, la sotan, kaj la anglan. La malnova himno estis tute afrikansa kaj angla.

Filmoj redakti

Gravaj filmoj afrikansaj estas inter aliaj "Jannie Totsiens" (Ĝis la Revido, Joĉjo) pri frenezulo, "Broer Matie" (Frato Maĉjo), "Paljas" (Sorĉilo) pri mutulo kaj "Fiela se Kind" (La Infano de Fiela) pri blanka knabo adoptita de miksdevena virino. La filmoj temas ofte pri batalado kontraŭ antaŭjuĝo. La plej gravaj afrikansaj filmistoj estis Jans Rautenbach kaj Manie van Rensburg. Gravaj aktoroj estas (estis) inter aliaj Wena Naudé, Anna Neethling-Pohl, Patrick Mynhard, Sybil Coetzee, Eckardt Rabé, Regardt van den Bergh, Marius Weyers, Dulcie van den Bergh, Tobie Cronjé, Katinka Heyns, Hans Strydom, Al Debbo, Leon Schuster, Steve Hofmeyr kaj multaj aliaj, eĉ sen menciado de la nova generacio nuntempa, inter kiuj troviĝas ankaŭ pli kaj pli da neblankaj aktoroj. Tiurilate oni devas mencii almenaŭ pionirulinon Sharleen Surtie-Richards. Mondkvalitaj afrikanslingvaj aktoroj kiuj ludas ankaŭ en anglalingvaj filmoj estas inter aliaj Charlize Theron, kiu gajnis oskaron pro sia ĉefrolo en la psikologia dramo "Monster", kaj Arnold Vosloo en sia rolo kiel ĉefpastro Imhotep en la horora filmserio "The Mummy". La anglalingva filmo "Promised Land" (Promesita Lando) estas bazita sur afrikansa romano "Na die Geliefde Land" de Karel Schoeman.

Festivaloj redakti

Ĉiujare okazas du grandaj naciaj, precipe afrikanslingvaj, kulturfestivaloj kun granda spektro da diversnivelaj kulturesprimaĵoj: "KKNK" ("Klein Karoo Nasionale Kunstefees", Nacia Artofestivalo de la Malgranda Karoo) http://www.kknk.co.za/ en urbeto de Oudtshoorn dum la printempo kaj "Aardklop" ("Terpulsado") http://www.aardklop.co.za/ en Potchefstroom (ankaŭ nomata Tlokwe) en la aŭtuno.

Institucioj redakti

La Genootskap van Regte Afrikaners (afrikanse por "Asocio de Veraj Afrikansoparolantoj") estis kreita la 14-an de aŭgusto 1875 en la urbo Paarl fare de grupo de parolantoj de Afrikanso el la aktuala regiono Okcidenta Kablando. De la 15-a de januaro 1876 la asocio publikigis revuon en Afrikanso nomita Die Afrikaanse Patriot ("La Afrikansa Patrioto") kaj ankaŭ multajn librojn, inkluzive gramatikojn, vortarojn, religiajn materialojn kaj historiojn.

Politiko redakti

Afrikanson ne eblas vidi dise de la politika kaj kultura historio de Sud-Afriko. Lingvopolitiko estas tre emocie diskutata afero en Sud-Afriko. Multaj blankaj afrikansoparolantoj timas kaj ĉagreniĝas pri ebla plua perdiĝo de statuso kaj uzo de Afrikanso, statuso kaj uzo por kiuj oni ege klopodis, kontraŭ politiko angligada de la Brita koloniista registaro ĝis 1910. Oni tre fieras pri konstruado de propra kulturo kaj fortigado de la propra lingvo kontraŭ la monda forteco de la angla. Aliflanke granda parto de la miksuloj ne partoprenas tiom en tiu sento, ĉar oni sin sentis rifuzata de la blankuloj dum la jaroj ĝis la fino de la apartismo. Pro la apartismo la neafrikanslingva nigrula plimulto de la lando forte batalis kontraŭ tio, ke Afrikanso fariĝu instrulingvo apud la angla en iliaj lernejoj, kiu, inter aliaj kialoj, rezultigis tre perfortajn kaj mortigantajn konfliktojn ekde 1976. (Fi)fama estas tiurilate la Batalo de Soweto de la 16-a de junio 1976, kiam centoj da junuloj estis mortpafitaj de policistoj kaj soldatoj. Do, kvankam Afrikanso hodiaŭ gajnas pli kaj pli neŭtralan pozicion, multaj vundoj ankoraŭ ekzistas ambaŭflanke aŭ eĉ diversflanke. Estas situacio kun grandaj danĝeroj, sed ankaŭ grandaj ebloj por tiu lingvo. Hodiaŭ la plimulto da afrikansoparolantoj ne estas blankuloj, do oni povas diri ke la lingvo nun jam komencis esti lingvo vere afrikapartena kun estonteco malpli dependa de la agoj kaj emocioj de la sudafrikaj blankuloj.

Lingvistiko redakti

 
Monumento por Afrikanso

Diskuteblas ĉu Afrikanso estas lingvo kreola, duonkreola, aŭ nekreola. Ĝia evoluado certe estas influita ne nur de la nederlanda, sed ankaŭ de la germana, la franca, la malajzia, la angla kaj la bantuaj.

Ĝi plue diferenciĝas de vere nederlandaj dialektoj en tio ke ĝi havas gramatikon tre simplan, preskaŭ analizan. Ekzistas nur unu vorto por 'la' (die), kaj ankaŭ nur unu vorto por nedifinita artikolo ( 'n). Ne ekzistas viraj kaj virinaj substantivoj. Verboj apenaŭ estas konjugaciitaj kaj substantivoj ne estas deklinaciitaj.

la viro: afr. die man, ned. de man
la virino: afr. die vrou, ned. de vrouw
la infano: afr. die kind, ned. het kind

la viroj: afr. die mans, ned. de mannen
la virinoj: afr. die vrouens, ned. de vrouwen
la infanoj: afr. die kinders, ned. de kinderen

Specifike afrikansa estas la duobla negativo uzata en transitivaj frazoj aŭ frazoj kun helpverbo(j). En pli longaj frazoj kun pli da helpverboj la intersekvo de la vortoj estas tute malsama ol en la nederlanda.

mi manĝas: afr. ek eet, ned. ik eet
ni manĝas: afr. ons eet, ned. wij eten
mi manĝis: afr. ek het geëet, ned. ik heb gegeten
ni manĝis: afr. ons het geëet, ned. wij hebben gegeten

mi ne manĝas: afr. ek eet nie, ned. ik eet niet
mi ne manĝas viandon: afr. ek eet nie vleis nie, ned: ik eet geen vlees

mi volis manĝi: afr. ek wou geëet het, ned. ik wilde eten
mi volus manĝi: afr. ek sou wou geëet het, ned. ik had willen eten
mi ne volus manĝi: afr. ek sou nie wou eet nie, ned. ik had niet willen eten
mi ne povus manĝi la viandon: afr. ek sou die vleis nie kon eet nie, ned. ik had het vlees niet kunnen eten

Ekzistas inter Afrikanso kaj la nederlanda multaj falsaj amikoj. [1]

La elparolado de la afrikansaj vokaloj estas pli centra ol la nederlanda kaj cetere ĝi emas pli al diftongiĝado. Ĝia melodio forte diferenciĝas de la nederlanda, eĉ alproksimiĝas pli al la bantua. Ĝi alproksimiĝas iome la muzikeco de la flandra.

Afrikansaj esperantistoj redakti

 
Avertŝildo pri hipopotamoj (afrikansa/angla)

La rolo de la afrikansaj esperantistoj de Sud-Afriko estas grava parto de la historio de la Esperanto-movado de Sud-Afriko. Kelkaj menciindaj afrikanslingvaj esperantistoj: Edwin de Kock, Ernst S. Venter kaj Jan Strydom.

Specimeno redakti

 
Afrikansa preĝejo en Stellenbosch

Patro nia:

Onse Vader (el "Die Bybel", tradukita 1933)

Onse Vader wat in die hemele is,
laat U Naam geheilig word;
laat U koninkryk kom;
laat U wil geskied,
soos in die hemel net so ook op die aarde;
gee ons vandag ons daaglikse brood;
en vergeef ons ons skulde
soos ons ook ons skuldenaars vergewe;
en lei ons nie in versoeking nie,
maar verlos ons van die Bose.
Want aan U behoort die koninkryk
en die krag en die heerlikheid
tot in ewigheid.
Amen.

Ons Vader (el "Die Bybel, Nuwe Lewende Vertaling", tradukita 2006)

Ons Vader in die hemel,
laat u Naam geheilig word.
Laat u koningsheerskappy
spoedig kom.
Laat u wil hier op aarde
uitgevoer word soos in die hemel.
Gee ons die porsie brood
wat ons vir vandag nodig het.
En vergeef ons ons sondeskuld
soos ons ook óns skuldenaars
vergewe het.
Bewaar ons sodat ons
nie aan verleiding sal toegee nie;
en bevry ons van die greep
van die Bose.

Konsultlibroj redakti

Lernolibroj redakti

Bruce Donaldson: Colloquial Afrikaans: The Complete Course for Beginners. London/New York 2000

Vikilibroj: https://eo.wikibooks.org/wiki/Afrikansa

Eksteraj ligiloj redakti

(af) Afrikanslingva Vikipedio

(af) 100 jaar Afrikaans in 2025, jububa filmeto

En Esperanto redakti

Priskriboj redakti

Vortaroj redakti

Akademio redakti

Literatura retejo redakti

  • Litnet, literatura retejo kun recenzoj, literaturaj diskutoj kaj bona listo de eksteraj ligiloj pri afrikansa lingvo kaj kulturo (afrikanse kaj parte angle)

Kelkaj periodaĵoj redakti

  • Die Knoop (La Nodo) Reta reklam-periodaĵo tage aktualigita i.a. kun anoncoj de kulturaj eventoj
  • Die Burger Arkivigite je 2000-09-15 per la retarkivo Wayback Machine (La Civitano) Ĉiutaga gazeto el Sudafriko
  • Republikein (La Respublikano) Ĉiutaga gazeto el Namibio
  • Huisgenoot (Samhejmano) Ĉiusemajna familioperiodaĵo
  • De Kat (La Perono) Ĉiumonata ĝenerala kaj kultura katizaĵo

Radio redakti

Afrikanso en la diasporo redakti

Referencoj redakti

  1. (angla) Linguistice diversity and stratification, p. 10, en : Ingrid Peller, "Linguistice diversity and social justice-an introduction to applied sociolinguistis", 2016, Oxford Univesity Press.