Namibio
Namibio estas ŝtato en Sud-Okcidenta Afriko, situanta inter Angolo, Zambio, Bocvano, Sudafriko kaj la Atlantika Oceano.
Republic of Namibia Republiek van Namibië Republik Namibia | |
Namibio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Namibia, Land of the Brave | |
Nacia devizo: Unity, Liberty, Justice Unueco, libero, justeco | |
![]() | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Vindhuko |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo |
Ĉefa(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo, Lozi, Kuanjama lingvo, Zemba, Juǀʼhoansi, Ekoka !Kung, Naro, Kwambi, Mbukushu, namibia signolingvo, Gciriku language, Fwe, Sekele, ǂAakhoe dialect, Kuhane language, Yeyi, Sekele, Kwangali, nama lingvo, taa lingvo, afrikansa lingvo, Anda language, herera lingvo, Ndonga lingvo, cvana lingvo, Mbalanhu |
Areo % de akvo |
824 292 km² ? |
Loĝantaro | 2 303 315 |
Loĝdenso | 2,5 loĝ./km² |
Horzono | UTC+02:00 |
Interreta domajno | .na |
Landokodo | NAM |
Telefona kodo | +264 |
Plej alta punkto | Brandberg |
Plej malalta punkto | Atlantiko |
Politiko | |
Ŝtatestro | Hage Gottfried Geingob |
Ĉefministro | |
Nacia tago | 21-a de marto |
Sendependiĝo disde Sudafriko | 21-a de marto 1990 |
Ekonomio | |
Valuto | namibia dolaro |
MEP | laŭ 2013 |
– suma | $ 12 868 Mio. |
– pokapa | $ 5 920 |
La nomo de la ŝtato estas derivita de la dezerto Namibo, kiu okupas la tutan marbordan spacon de la lando. Ĝin oni elektis je la sendependiĝo kiel neŭtralan nomon, por ne malkontentigi iun el la multnombraj etnoj de la lando.
HistorioRedakti
De 1882 okazis setlado de germanaj koloniistoj. Iliaj senskrupulaj metodoj kaŭzis ribelojn en la jaroj 1894, 1896, 1897 kaj 1904-07. La ribeloj estis sange subpremataj. Reulte de la genocida kolonia politiko nombro de hereroj malgrandiĝis je ĉ. 75%. Namibio de 1884 iĝis kolonio de Germanio (nomata tiam: Germana Sudokcidenta Afriko), de 1920 - teritorio sub administrado de Sud-Afrika respubliko. En 1990 ĝi fariĝis suverena ŝtato.
Pro la sama politika kaŭzo oni decidis kontraŭ la ĝistiamaj administraj lingvoj kaj elektis anstataŭe la anglan lingvon, kiun multaj pliaĝuloj, precipe en la nordo de la lando, ne regas. La plej multaj namibianoj parolas krom sia etna lingvo ankaŭ la afrikansan, kelkaj ankaŭ la germanan.
Nacia festotago estas la 21-a de marto, la tago de le sendependiĝo (1990).
Germana Sudokcidenta AfrikoRedakti
La Germana Sudokcidenta Afriko (germane Deutsch-Südwestafrika) estis kolonio de la Germana Imperiestra Regno inter la jaroj 1884 kaj 1915 sur areo de la hodiaŭa ŝtato Namibio. Ĝi havis areon de ĉirkaŭ 835 100 km².
La kolonion okupis en 1915 trupoj de la Sudafrika Unio kaj ĝi estis militiste direktita ĝis 1919, kiam la administrado estis transdonita al Sud-Afriko.
Baza informoRedakti
- Landkodo: NA.
- E-nomo: Namibio.
- Nacia nomo: Namibia.
- Areo: 824.292 kv.km.
- Politika sistemo: respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Sam Nujoma (1990).
- Ĉefurbo: Vindhuko (125 mil).
- Loĝantaro: 1.545 mil (1995), inter ili ovamboj 76%, okavangoj 16%.
- Ŝtatlingvo: afrikansa kaj angla.
- Eksporto: diamanto, uranio, fiŝa kaj vianda produktoj.
- Pokapa GNP: 2.000 $.
GeografioRedakti
LoĝantaroRedakti
Eksteraj rilatojRedakti
Namibio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
BildaroRedakti
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Regierung von Namibia (germane)
- Offizielle Internetpräsenz der Botschaft der Republik Namibia in Deutschland (germane)
- Länderinformationen des Auswärtigen Amtes zu Namibia (germane)
- Namibia Library of Dr. Klaus Dierks (germane)
- Namibia Tourism Board, Hauptgeschäftsstelle Windhoek – Landes- und Reiseinformationen (germane)
- Sammlung der Deutschen Kolonialgesellschaft DKG (germane)
- angle Namibio (The Encyclopedia of Earth)