Ribelo estas nekaŝita perforta rezista agado fare de pluraj personoj, kaŭzita de subpremo kaj ekspluatado, kontraŭ (ofte ŝtata) potenco. Ribelantoj rifuzas obei al la registaro, al okupanto aŭ al alia aŭtoritata instanco kaj klopodas perforte forigi ĝin. Ofte ili tiucele batalas per armiloj. Ribeloj ofte celas ŝtatan sendependecon, aŭtonomion de teritorio aŭ aligon de la teritorio al alia ŝtato. Okazas ankaŭ ribeloj celantaj nur proteston kontraŭ regantoj aŭ sociaj klasoj. Ribelo ligita kun ŝanĝo de ekonomia kaj proprieta strukturo estas revolucio.

Ribeluloj dum Slovaka nacia ribelo

Ekzemploj de ribeloj redakti

Historie famaj ribelestroj redakti

Vidu ankaŭ redakti