La ribelo de la Ciompi (itale Ciompi, lignaj pantofloj) estas revolucio okazinta en la urbo Florenco en Italio ekde julio kaj aŭgusto en 1378. Ĝi estas konsiderata la unua proleta revolucio en la historio.

Statuo de Michele di Lando, estro de la florenca ribelo en Loggia del Mercato Nuovo.

La ribelo estis organizita de la plej malriĉaj, plej senhavaj kaj politike senrajtigitaj laboristoj, kiuj konsistigis ĉirkaŭ kvaronon de la loĝantaro de Florenco. La gvidintoj estis laboristoj de la lanaj teksiloj, en itala nomataj ciompi (proksimume "ĉifonuloj"). Multaj el ili ne povis aĉeti ordinarajn ŝuojn kaj portis lignajn pantoflojn, tial la moknomo "la revolucio de lignaj pantofloj".

La kialoj, kiuj kaŭzis la revolucion estus jenaj: malgraŭ la severa manko de laborforto, post la Nigra Pesto, al la laboristoj estis malpermesite utiligi la situacion. Monpruntoj de la bankoj en Florenco al la Reĝo de Anglio por financi la Centjaran Militon ne estis repagitaj, kaj do alportis Florencon al la rando de bankroto; la eksigo kaj maldungo de soldatoj kaj policanoj kaŭzis malordon. La malriĉaj laboristoj organiziĝis kontraŭ la dungantoj kaj sukcesis partopreni la registaron kaj okupi la prezidantecon dum periodo de 40 tagoj. La ribelo estis subpremita de la militestro de Florenco, kondotiero (soldata militestro) John Hawkwood.