Laboristo

persono kiu laboras

Laboristolaboristino estas persono kiu je sufiĉa laŭleĝa aĝo, kaj volonte pruntedonas sian servon kontraŭ salajro. Se tiu ne havas la sufiĉan aĝon, tio estas konsiderata kiel Infanlaboro. Se tiu ne donas sian servon volonte, tio estas konsiderata kiel sklaveco.

Laboristo laboranta ĉe vapormaŝino

Tiun servon oni donas ĉu ene de organizo kaj sub regado de alia fizika personojurpersono, nomita dungistoentreprenisto; ĉu kiel sendependa kunlaboristosendependa laboristo, kiu estas sia propra dungisto.

La laboristo estas tio, kiam la dungo okazas pere de kontrakto, ĉu laŭleĝa ĉu ne, ĉu enhavante bonajn laborkondiĉojn ĉu ne.

La laboristoj ekprenas klaskonscion dum la 19-a jarcento kaj ĉefe fine de tiu per organizado en sindikatoj. Tiuj laboras por plibonigado de laborkondiĉoj kaj ofte por pli bona mondo aŭ socia situacio ĝenerale.

Gastlaboristoj redakti

Gastlaboristoj (germane Gastarbeiter) estas homoj enportitaj en iu lando por labori en diversaj industrioj kie ekzistas nesufiĉaj laboristoj por fari la laboron.

Gastlaboristoj ofte ne havas la samajn rajtojn kiel ellandaj laboristoj. En kelkaj landoj, gastlaboristoj ne rajtas resti longajn seninterrompajn periodojn. En iuj landoj kiel ekzemple Germanio estas multaj gastlaboristoj de Turkio. Turkaj gastlaboristoj formis siajn proprajn komunumojn en la germanaj urboj, kie ili vivas. Aliaj landoj kun multaj gastlaboristoj estas Usono, Japanio, Koreio kaj arabaj landoj.

Vidu ankaŭ redakti