Italio

ŝtato en suda Eŭropo
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.

ItalioItalujo (itale: Pri tiu ĉi sono Italia)[ Italja], oficiale Itala Respubliko (itale: Repubblica Italiana)[3], estas ŝtato de Suda Eŭropo.

Italio
Repubblica Italiana

Flago de Italio

Blazono de Italio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Il Canto degli Italiani
Lokigo
suverena ŝtatolandosociala ŝtatounueca ŝtatorespubliko • Mediteranea lando • mondpotenco • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Romo
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Itala
Plej ofta(j) religio(j) plejparte katolikismo
Areo 301,338 km²
- % de akvo 2,4 %
Loĝantaro 58 850 717 (2023)
Loĝdenso 200,12 loĝ./km²
Loĝantoj Italoj
Vivolongo 0.951
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno it
Landokodo ITA
Telefona kodo +39[1]
Internacia aŭtokodo I
Plej alta punkto Blanka Monto
Plej malalta punkto Contane
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidento Sergio Mattarella
Ĉefministro Giorgia Meloni
Nacia tago 2-a de junio (tago de la transigo de monarkio al respubliko, en 1946)
Sendependiĝo 17-a de marto 1861
Ekonomio
Valuto Eŭro[2] (EUR)
MEP laŭ 2008
– suma 1.814.557
– pokapa 30.581
Esperanto-movado
Landa E-asocio Itala Esperantista Federacio kaj Itala Esperanto-Junularo
vdr
Citaĵo
 il bel paese ch'Appennin parte e 'l mar circonda e l'Alpe   la Bela Lando kiun l'Apeninoj dividas kaj l'maro ĉirkaŭas kaj l'Alpoj 
— Francesco PetrarcaCanzoniere, soneto CXLVI

Nomata ankaŭ per antonomazioj, kiel "la Boto" pro sia formo simila al boto kaj "bela lando" (itale "bel paese") pro sia klimato kaj pro siaj naturaj kaj artaj belaĵoj,[4] geografie Italio estas formata el tri partoj: unu kontinenta, limigita de Alpoj kaj de konvencia linio kiu kunligas La Spezia kun Rimini, unu duoninsula, kiu estas formata de cetera Italio kaj unu insula, kiu entenas la du plejgrandajn insulojn de la Mediteraneo, Sardinio kaj Sicilio, kie en la insulo de Pantelleria estas la malplej longa distanco de Afriko, je distanco de preskaŭ 70 kilometroj. La teritoriaj limoj etendiĝas entute en 1 800 kilometroj, dum la marbordoj longas 7 500 kilometrojn[5].

Ĝi najbaras okcidente al Francio, norde al Svisio kaj al Aŭstrio kaj oriente al Slovenio. La ŝtatetoj San Marino kaj Vatikanurbo estas enklavoj en Itala teritorio, dume la komunumo de Campione d'Italia estas eksklavo en italparolanta zono Kantono Tiĉino en Svisio.

Italio estas parlamenta respubliko; la nuna Prezidento de la Respubliko estas Sergio Mattarella kaj la ĉefministro de la Respubliko estas Giorgia Meloni. La oficiala lingvo estas la itala. La Konstitucio konsideras ankaŭ la dulingvismon kun aliaj lingvoj en kelkaj provincoj kaj garantias kelkajn minoritatajn lingvojn en la nacia teritorio.

Ekde 1871 la ĉefurbo estas la urbo Romo, "heredanto" de Florenco, sidejo (dum kvin jaroj) de la statutaj institucioj, kiu anstataŭigis Torinon en 1865; dum la Dua Mondmilito, dum kelkaj monatoj (septembro 1943-februaro 1944) la ĉefurbo estas transigita al Brindizio kaj, poste, al Salerno.

La sendependa kaj unueca Ŝtato, naskiĝinta en 1861 kiel Itala reĝlando sub la dinastio de Savojo, ne enhavis Romon kaj plej grandan parton de la aktuala Lazio, kiuj formis la Papan Ŝtaton (aneksitan la 20-an de septembro 1870), Veneton kaj Friulon, kiuj estis parto de la Aŭstra imperio (akiritaj en 1866), Venecion Julian kaj Trentinon-Supran Adiĝon/Sudtirolon, ankaŭ ili sub la dinastio de Habsburgoj (aneksitaj post ol la Unua Mondmilito); ĝi alprenis la respublikan formon la 18-an de junio 1946, sekve de la referendumo de la 2-a de junio. Sekve, la konstitucianta asembleo elektita dum la sama tago de la referendumo redaktis la Konstitucion, kiu, ekvalidita la 1-an de januaro 1948, atribuis al la Respubliko parlamentan econ.

Italio estas unu el la ses fondintoj de Eŭropa Unio kaj ĝi partoprenis al ĉiuj ĉefaj traktatoj de Eŭropa unuiĝo, inkluzive de la eniro en la Eŭro-zonon en 1999, ĉar ĝi subskribis en 1951 la Traktaton de Parizo kiu starigis la Eŭropan Komunumon pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). Aldone, ĝi estas fondinto de NATO, de Konsilio de Eŭropo, de OEKE; ĝi aliĝis al UN, al Okcident-Eŭropa Unio kaj partoprenas al G7 kaj al G8.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Italio kaj Itala reĝlando.
La originoj de la nomo

La signifo de la loknomo "Italio" estas ankoraŭ nun pridiskutata kaj ĝi estis temo de rekonstruo ne nur de lingvistoj sed ankaŭ de historiistoj, tradicie zorgaj pri la demando; ne ĉiam, tamen, oni trovas difinitajn etimologiojn sed ja hipotezojn, kiuj baziĝas sur konsideroj ekster la specife lingvistika rekonstruo de la nomo, kaj ili formis riĉan korpuson de solvoj[6] inter kiuj multaj referas al ne pruvitaj tradicioj (ekzemple la ekzisto de reĝo nomata Italo) aŭ ĉiuokaze forte problemaj (ekzemple la ligo de la nomo al la vinbero). Tio, kio estas kutime taksata kiel certa estas, ke la nomo komence indikis nur la ekstreman sudon de la duoninsulo, sed ankaŭ pri ĉi tiu aserto estas malakordaj opinioj.

Prahistorio redakti

La loĝigo de la itala teritorio okazis en la prahistorio, epoko de kiu estas malkovritaj gravaj arkeologiaj atestoj. Italio estis loĝata almenaŭ ekde la Paleolitiko. Inter la plej gravaj arkeologiaj lokoj en Italio, de tiu epoko, estas Monte Poggiolo, apud Forlì kaj la Kaverno de la Adaŭro, apud Palermo[7].

Unuaj loĝantoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Italikoj kaj Popoloj de antikva Italio.

La informoj pri la loĝantaro de la duoninsulo dum praromia epoko estas, en kelkaj okazoj, nekompletaj kaj temoj pri daŭraj revizioj. Popoloj kun hindoeŭropaj originoj transloĝiĝintaj en Italio de la orienta kaj centra Eŭropo dum pluraj ondoj de migradoj (Pravenetanoj, Umbroj, Samnitoj, Latianoj, ktp), surmetiĝis inter prahindoeŭropaj etnoj jam ĉeestantaj en la aktuala itala teritorio, aŭ ensorbante ilin aŭ starigante pacan kunvivon kun ili. En Norda Italio, kune kun Keltoj (komune nomataj Gaŭloj), estis Liguroj (origine nehindoeŭropa popolo poste unuiĝintaj kun Keltoj) lokiĝitaj en Ligurio kaj en parto de la Piemonto, dume en la Nordorienta Italio vivis la Pravenetanoj kun eblaj iliraj originoj aŭ, laŭ kelkaj fontoj[8], devenantaj de Malgrand-Azio.

 
Mapo klariganta la ekspansion de Etruskoj dum jarcentoj.

En Italio, kune kun Etruskoj, kunvivis tuta aro da popoloj, plejparte de hindoeŭropea origino, inter kiuj: Umbroj en Umbrio; Latianoj, Sabenoj, Faliskoj, Volskoj kaj Ekvoj en Latio; Picenoj en Markio kaj en Norda Abruco; Samnitoj en Suda Abruco, Moliso kaj Kampanio; Mesapianoj en Apulio; Lukanoj kaj Brutioj en la suda parto de la duoninsulo; Sikeloj, Elimianoj kaj Sikanoj (ne hindoeŭropanoj, eble aŭtoktonaj) en Sicilio. Sardio estis loĝata, ekde la 2-a jarmilo a.K., de Sardoj, eble unuiĝo inter la jam ekzistanta megalita loĝantaro de la insulo kaj la mistera popolo de la Ŝerdenoj[8][9].

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Romia konkero de Italio.

Ekde Romia imperio redakti

Italio, ĉefe meza kaj suda Italio, estas jam de antikvo grava eŭropa kulturcentro kaj estis la centro de la Romia imperio. Dum la epoko de Cezaro ĝi etendiĝis ĝis Rubikono ĉe Rimini, sub la imperiestro Aŭgusto Cezaro ĝi estis pligrandigita ĝis la piedoj de la Alpoj kaj Istrio. Dum la unuaj jarcentoj Italio estis la centro de la socia, politika, ekonomia kaj kultura vivo de la Mediteraneo, kion la romianoj nomis "Mare Nostrum" (nia maro).

Post la invado de la gotoj (410) kaj ĉefe de la langobardoj (568) la imperio eriĝis al serio de sendependaj teritorioj. En la 8-a kaj 9-a jarcentoj, ĉefe sub Pipino kaj Karolo la Granda regis la frankoj, sed estiĝis sub la posteuloj de Karolo memstara regno Italio. Ekde Oto la 1-a Italio estis parto de la Sankta Romia Imperio, dum la sudo restis longe bizanca. Ekde 827 la araboj konkeris Sicilion kaj partojn de suda Italio. Ekde tiu epoko Romo (kaj respektive la tuta Italio) iĝis centro de la disvastigo de kristanismo.

Komence de la 11-a jarcento normandoj ekkonkeris sudan Italion kaj alportis iom da nordia kulturo. Pro komerco kaj trafiko la urboj de norda Italio gajnis pli kaj pli da sendependeco dum la 11-a jarcento. La normandoj kaj multaj urboj de supra Italio subtenis la papon dum la investitura polemiko. Pro la malapero de sia dinastio la Ŝtaŭfoj malsukcesis sian provon renovigi la imperiecon de Italio. Ekde 1268 la franca dinastio de la Anjou regis la sudon, kaj la nordo eriĝis al preskaŭ sendependaj urboj, kvankam oficiale ili estis parto de la Sankta Romia Imperio.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Itala Renesanco.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj estiĝis dum la Renesanco potencoj kun grandega ekonomia kaj kultura avantaĝo. Kvin potencoj: la suditala regno (kiu influiĝis pli kaj pli de Hispanio), la Papa Ŝtato, Florenco, Milano kaj Venecio dividis en ŝanĝemaj koalicioj la politikan potencon.

Ekde la fino de la 15-a jarcento Hispanio venkis Francion rilate al la potenco en Italio. Tamen Venecio sukcesis pro ŝanĝemaj koalicioj ekvilibrigi la potencon, tiel ke la hispana influo vidiĝis ĉefe en la sudo, kvankam ĝi ree kaj ree atingis ankaŭ Ĝenovon kaj Milanon.

En 1796 francaj revoluciaj trupoj venkis. En 1805 Napoleono kronis sin mem en Milano reĝo de Italio. Post la fino de lia regno ekis la epoko de la Unuiĝo de Italio (1815-1870).

 
Giuseppe Garibaldi dum la sieĝo al Romo.

Italio akiris sendependecon la 17-an de marto 1861, kiel la regno de Italio, sed nur unuiĝis en 1870, per la konkero de Romo de la Papa Ŝtato. Antaŭe Italio longe estis dispecigita inter la Papa Ŝtato, la Sankta Romia Imperio kaj lokaj princoj kaj urboj.

Post 1900 redakti

Post la komenco de la unua mondmilito, Italio, jam aliancita kun la Germana Imperiestra Regno kaj la imperio de Aŭstrio-Hungario en la Triopa Alianco, en 1915 aliĝis al la Triopa Entento kiu en la traktato de Londono promesis grandajn teritoriajn gajnojn. La milito inter la italaj kaj aŭstraj trupoj kaŭzis gravajn perdojn sur ambaŭ flankoj (pli ol 650 000 italaj soldatoj mortis) kaj finis per la itala venko de Vittorio Veneto.

Post la milito la itala reĝlando estis sur la rando de bankroto. Dum multaj italoj estis forlasitaj en la nove fondita reĝlando Jugoslavio, duono de miliono da slavoj, kaj du cent mil germalingvaj tirolanoj iĝis parto de la regno de Italio. Post la pactraktatoj de Saint-Germain, Rapallo kaj Romo, Italio akiris la plej multajn el la promesitaj teritorioj, sed ne Dalmation (krom Zara), permesante al naciistoj difini la venkon kiel "mutilitan ".

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Italia Faŝismo.

La socialismaj agitadoj kiuj sekvis la ruiniĝon fare de la Unua Mondmilito, inspiritaj fare de la Rusia revolucio de 1917, kondukis al tumulto kaj anarkio ĉie en Italio. En oktobro 1922 la faŝistoj gviditaj de Benito Mussolini post la "Marŝo al Romo" kaptakiris la regadon. Dum la sekvaj jaroj, Mussolini ekskludis ĉiujn partiojn kaj limigis personajn liberecojn, tiel formante diktaturon. Mussolini konkludis diversajn akordojn kun Nazia Germanio. Fine Italio partoprenis al la Dua Mondmilito kiel aliancano de la Akso-potencoj.

La Itala kontraŭnazia rezistmovado (en itala: Resistenza italiana aŭ simple la Resistenza) estas terminego por italaj rezistogrupoj dum la Dua Mondmilito. Ĝi opoziciis al fortoj de Nazia Germanio same kiel de ties pup-ŝtata loka reĝimo, nome la Itala Sociala Respubliko, post la de Germanio milita okupacio de Italio okazinta inter septembro 1943 kj aprilo 1945. La movado kiu stariĝis inter italoj de diversaj sociaj klasoj kaj ideologioj estis konata ankaŭ kiel Itala rezistado kaj kiel Italaj partizanoj (partigiani [partiĴAni] en itala), kaj la terura konflikto kie ili partoprenis estas referencita kiel Itala Liberiga Milito alude al la Kampanjo de Italio kontraŭ la Akso Romo-Berlino-Tokio aŭ kiel Itala Enlanda Milito (reference specife al la konflikto kontraŭ la italaj faŝistoj). La moderna Itala Respubliko estis teorie deklarita kiel fondita sur la bazo de la luktado de la rezistado.

 
Batalo en Lucca.

En julio 1943 Sicilio estis invadita fare de la aliancanoj, kaŭzante la kolapson de la faŝista reĝimo kaj la falon de Mussolini. La 8-an de septembro 1943 Italio kapitulacis. La germanoj baldaŭ sukcesis pri prenado de kontrolo de norda kaj centra Italio. La lando restis batalkampo por la cetero de la milito. Norda Italio estis konkerita de Aliancanoj kaj italaj partizanoj dum la Ofensivo de printempo 1945.

Post la Dua Mondmilito, la provizora registaro okazigis referendumon por decidi ĉu Italio daŭre estu reĝlando aŭ iĝu respubliko. La sudaj regionoj de Italio plej favoris monarkion, dum la nordaj regionoj forte subtenis respublikon; la averaĝa tutlanda rezulto tamen favoris respublikon. La 1-an de januaro 1948 Italio ekhavis konstitucion, kaj dum la sekvaj jaroj la lando eniris plurajn internaciajn organizojn: ĝi iĝis membroŝtato de NATO (en 1949), de la onta Eŭropa Unio (de kiu Italio iĝis fondinta lando, en 1950) kaj de la Unuiĝintaj Nacioj (en 1955).

21-a jarcento redakti

Nuntempe Italio daŭre rolas kiel unu el la plej integriĝemaj landoj de Eŭropa Unio; dum la 1990-aj jaroj ĝi eniris Ŝengenion, kaj ekde 1999 adoptis eŭron kiel nacian monunuon. Eksa itala ĉefministro Romano Prodi rolis kiel estro de la Eŭropa Komisiono ekde 1999 ĝis 2004, dum alia eksa ĉefministro, Giuliano Amato, partoprenis dum la sama periodo la Eŭropan Konvencion, taskigita pri la verkado de la Eŭropa Konstitucio, kiu finfine estis ne aprobita. Kiel prezidanto de Eŭropa Centra Banko la du unuaj serioj de Eŭro-bankbiletoj estis subkribitaj de itala ekonomikisto kaj politikisto Mario Draghi.

Italio suferis pro la Eŭropa migra krizo en 2015 ĉar ĝi iĝis ĉefa enirejo kaj destino por serĉantoj de azilo en la Eŭropa Unio. La lando ricevis ĉirkaŭ duono da miliono da rifuĝintoj, kio okazigis ian malkontenton en parto de la loĝantaro kaj sekvan apogon al partioj kaj ekstremdekstraj kaj eŭrop-skeptikaj, rilate al la Briteliro, kio kondukis al la unua "kontraŭsistema" registaro de la Eŭropa Unio en 2018.

En 2020 Italio estis la unua lando en Eŭropo kiu suferis amasan atakon de la pandemio de Kronvirusa malsano de 2019 jam en februaro kaj fermon de atakitaj areoj, dum la sekva lando estis Hispanio en marto, nur kelkajn semajnojn poste.

Geografio redakti

 
Italio vidata el satelito

Italio konsistas plejparte el duoninsulo kiu norde ligiĝas al Eŭropo per la montaro Alpoj, kaj de tie etendiĝas suden en la Mediteranean Maron; al ĝi cetere apartenas la du grandaj insuloj Sardio kaj Sicilio, krom malpli grandaj insuloj kaj insularoj en la Tirena, Adriatika kaj Mediteranea maroj.

Italio konsistas plejparte el montetoj (41,6% el la tuta teritorio), kaj aldone el montoj (35,2%) kaj ebenaĵoj (23,2%). La averaĝa alto super marnivelo estas 337 metroj.

La ĉefa montaro estas la Alpoj, kies tuta suda flanko apartenas al Italio kaj kiuj konsistigas ties naturan landlimon al ties nordaj najbaraj landoj. La plej altaj montoj situas en la okcidenta parto de la Alpoj, kaj ofte altas pli ol 4000 m super marnivelo: la ĉefaj pintoj estas Blanka Monto (4810 m), Materhorno (4478 m), Monte-Rosa-Masivo (4634 m). La alia grava montaro de Italio estas la Apeninoj, kiuj laŭiras la tutan duoninsulon, de Ligurio (nord-okcidente) ĝis Sicilio (sude), kaj kies plej alta pinto estas la monto Gran Sasso (2912 m), en la centritala regiono Abruco.

Italio ankaŭ posedas plurajn vulkanojn: la monto Etna (3323 m) estas la plej alta vulkano en Eŭropo, kaj situas tuj norde de Katanio, laŭ la ionia marbordo de Sicilio; krome famas la monto Vezuvio, ĉe Napolo, kaj Strombolo, en la provinco Mesino.

Riveroj kaj lagoj redakti

Pro sia monteca strukturo Italio posedas multe da akvofluoj. La nordaj riveroj, kiuj elfluas el la Alpoj, estas parte nutrataj de glaĉeroj; granda parto de ili fluas en la plej gravan italan riveron, Pado, kiu estas 652 km longa kaj portas mezan flukvanton de 1460 m³/s. Ĝia baseno grandas proksimume 70 000 km²[10], do ampleksas pli ol kvaronon de kontinenta Italio. Ĝi fluas orienten al Adriatiko, kontribuante 31 % de la marenflua akvo de ĉiuj italaj riveroj. Ĝia delto estis deklarita monda naturheredaĵo de Unesko. Partoj de ĝi situas ĝis tri metrojn sub marnivelo.

La plej granda lago de Italio estas la Lago de Garda, kun areo de 368 km² kaj profundo de 346 metroj. Ĝia fundo estas preskaŭ 300 metrojn sub la marnivelo; ĝia valo estis, kiel tiu de aliaj alpaj lagoj, elfosita per glaĉera aktivado. Aliaj lagoj ekestis per vulkana aktivado (krateraj lagoj]] aŭ el maraj lagunoj. La plej granda lago de la duoninsula parto de Italio estas la Trasimeno, 128 km² granda sed nur ses metrojn profunda.

La vala strukturo de la okcidenta kaj orienta flankoj de Apenino estas malsama; valoj de la tirena flanko okcidente ofte iras laŭlonge de la montoĉeno, tiuj de la adriatika flanko oriente ĝenerale laŭlarĝe, direkte al la maro. Rezulte la orientaj riveroj estas ĝenerale mallongaj, dum je la okcidenta flanko la riveroj Arno kaj Tibero longas 241 resp. 405 km.

Klimato redakti

Italio situas en la modertemperatura zono, sed pro sia etendiĝo tra 12 latitudaj gradoj (de 35° al 47°) kaj siaj montoj ĝi prezentas sufiĉan klimatan varion. La maroj, kiuj ĉirkaŭas ĝin, provizas humidecon kaj zorgas pri moderigo de temperaturaj diferencoj. Laŭ la klimata klasifiko de Köppen Italio plejparte apartenas al grupo C (moderaj klimatoj), kun iom da kontinenta klimato (grupo D) en la ekstrema nordo.

La suda parto kaj la insuloj ĝuas varman, mediteranecan klimaton, sed malgraŭ la proksimo de la maro ne ĉiam sufiĉan pluvkvanton. Ekzemple la marborda urbo Katanio havas jaran pluvokvanton de ĉ. 500 mm, el kiuj malpli ol 40 mm falas de majo al aŭgusto. Kompense ĝi havas mezume pli ol 2500 jarajn horojn de sunlumo.

Loĝantaro redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Italoj.
 
Grupo de junuloj en la Piazza del Popolo, Romo.

Malsame kiel aliaj grandaj eŭropaj landoj kiel Francio kaj Britio, kie relative granda parto el la loĝantaro loĝas en la respektivaj ĉefurboj Parizo kaj Londono, Italio estas plurcentra lando, kiu ne posedas grandan ĉefurbon kiu forte elstaras rilate al la aliaj urboj laŭ graveco aŭ nombro da loĝantoj.

En la jaro 2000, 67% el la civitanaro loĝis en urboj; la jara kresko tiam estis 0,09%.

La averaĝa nombro da naskoj en 2000 estis 9,13 por 1000 homoj por jaro, dum mortoj estis 9,99 por 1000 homoj por jaro; tio signifas, ke la loĝantaro de Italio laŭgrade malkreskas. Tiun tendencon inversiĝas nur danke al enmigrado, kiu en 2000 averaĝe alportis en la landon 1,74 novajn civitanojn por 1000 homoj por jaro. La relative malgranda nombro da naskoj por jaro ŝuldiĝas al la fakto, ke itala virino averaĝe naskas nur 1,18 infanojn - unu el la plej malaltaj tiaj datumoj en la tuta mondo. La mortokvoto de beboj en 2000 estis 5,92 mortoj por 1000 naskoj por jaro.

La meza vivodaŭro en 2016 estis 80,6 jaroj por viroj kaj 85,1 por virinoj[11]; temas pri unu el la plej altaj tiaj datumoj en la tuta mondo. Laŭ vivsciencistoj, tio plejparte ŝuldiĝas al la tipa itala stilo de nutrado, la tiel nomata mediteranea dieto, kiu konsistas el grandaj kvantoj da pastaĵo, fruktoj kaj legomoj.

Regionoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regionoj kaj provincoj de Italio.

Italio konsistas el dudek regionoj: Abruco, Aosta Valo, Apulio, Basilikato, Emilio-Romanjo, Friulo-Venecio Julia, Kalabrio, Kampanio, Latio, Ligurio, Lombardio, Markio, Moliso, Piemonto, Sardio, Sicilio, Toskanio, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo, Umbrio kaj Veneto.

Ĉiuj regionoj posedas ĉefurbon kaj, krom Aosta Valo, konsistas el du aŭ pluraj provincoj, plej ofte nomataj laŭ sia ĉefurbo - ekzemple, la provinco Romo aŭ la provinco Milano. La plej granda nombro da provincoj apartenas al Lombardio (12); male, en la regionoj Basilikato, Moliso kaj Trentino-Supra-Adiĝo situas nur po du provincoj.

Ekde la fino 1990-aj jaroj estiĝis debato, en la italia politika medio, ĉu provincoj entute forigindas, kiel troa administra tavolo post municipoj, regionoj kaj la landa registaro. Malgraŭ forta subteno de la civitanaro, kaj malgraŭ oftaj priaj asertoj dum antaŭbalotadaj kampanjoj, sinsekvaj registaroj ĝis nun ne sukcesis aprobi leĝon por forigi aŭ draste malpligravigi la provincojn. Male, novaj provincoj estis starigitaj laŭ la deziro de la lokaj loĝantaroj: plej laste, en 2009, ekestiĝis la provinco Barletta-Andria-Trani (en Apulio), la provinco Fermo (en Markio) kaj la provinco Monza kaj Brianza (en Lombardio).

Aliflanke la regionoj de Italio estas grupigitaj en kvin oficialaj statistikaj regionoj fare de la Istituto Nazionale di Statistica, nome Nordokcidenta Italio, Nordorienta Italio, centro, sudo kaj insuloj.

Jenas listo de la 20 regionoj de Italio.


Regiono Ĉefurbo
  Aosta Valo * Aosto
  Piemonto Torino
  Ligurio Ĝenovo
  Lombardio Milano
  Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo * Trento
  Veneto Venecio
  Friulo-Venecio Julia * Triesto
Emilio-Romanjo Bolonjo
  Toskanio Florenco
  Umbrio Peruĝo
  Markio Ankono
  Latio Romo
  Abruco La-Aglo
  Moliso Kampobaso
  Kampanio Napolo
  Apulio Bari
  Basilikato Potenco
  Kalabrio Katanzaro
  Sicilio * Palermo
  Sardio * Kaljaro
* Regiono kun speciala statuso.

Ĉefaj urboj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Italio.
 
La Placo de la Duomo de Milano.
 
Komunumo Regiono Provinco Loĝantaro
Romo Latio Provinco Romo 2 718 768
Milano Lombardio Provinco Milano 1 299 633
Napolo Kampanio Provinco Napolo 973 132
Torino Piemonto Provinco Torino 908 263
Palermo Sicilio Provinco Palermo 663 173
Ĝenovo Ligurio Provinco Ĝenovo 610 887
Bolonjo Emilio-Romanjo Provinco Bolonjo 372 256
Florenco Toskanio Provinco Florenco 364 710
Bari Apulio Provinco Bari 322 511
Katanio Sicilio Provinco Katanio 298 957

Religioj redakti

La plejparto de italoj anas katolikismon; ankaŭ ekzistas komunumoj ligitaj al protestantismo, Judismo kaj Islamo.

Lingvoj redakti

La itala lingvo estas la oficiala lingvo de la ŝtato. Temas pri latinida lingvo, kiu estiĝis kiel tutlandiĝo de la dialekto parolata en Florenco ekde la lastaj jarcentoj de la mezepoko. La ĉefa kialo pro kiu la florenca dialekto estis preferita al la aliaj dialektoj estis la ekzisto de altnivela literaturo, ĉefe danke al la toskanaj poetoj Dante Alighieri, Francesco Petrarca kaj Giovanni Boccaccio. Lombardia verkisto el la 18-a jarcento, Alessandro Manzoni, donis gravan antaŭenpuŝon al la tutlandigo de la florenca dialekto tradukante sian faman romanon La gefianĉoj el la lombarda al la toskana, antaŭ ties publikigo. Ankoraŭ nuntempe tre famas lia eldiro "purigi siajn vestaĵojn en la Arno" (tio estas la rivero kiu trairas Florencon).

En la provinco Bolcano estas samrajta al la itala, sed pli vaste parolata, la germana. En la regiono de la Aosta Valo estas samrajta la franca. Aliaj indiĝenaj malplimultoj, kun diversgradaj lingvaj rajtoj, estas la slovena (en la provinco Triesto kaj Gorico), la greka, la albana, la sarda (en Sardio), la okcitana kaj la ladina.

Ekzistas ŝtata leĝo el la jaro 1999[12] por protekti jenajn lingvojn de malplimultoj:

Ĝis nun, krom kelkaj esceptoj, la leĝo ne estas aplikata. La estigo de plurlingvaj oficoj, de patrinlingva lerneja edukado kaj la subteno de radio- kaj televido-programoj, kiel antaŭvidita en la leĝaro ankoraŭ ne okazis. Nur pri nomŝildoj de lokoj rimarkeblas kelkaj ŝanĝoj: tiel multaj trafikŝildoj en Friulo portas ankaŭ la friulan nomon kaj en Sardio troviĝas sur ŝildoj kaj la itala kaj la sarda nomoj. En lernejoj de Friulo krome eblas partopreni semajne unuhoran lecionon en la friula lingvo.

En iuj alpaj valoj estas parolata la alemana dialekto de la valzoj, kiu estas agnoskita kaj subtenata kiel lingvo de malplimulto.

Krome estas parolataj en Italujo multaj dialektoj, kiuj ne estas oficiale agnoskitaj. Al trafikŝildoj de iuj komunumoj, ĉefe tiuj mastrumataj de la Lega Nord, estis aldonitaj la dialekta nomo de la lokoj.

Ekde la 1990-aj jaroj, forta enmigrado el diversaj landoj enkondukis en la panoramon de Italio novajn lingvojn: la plej gravaj novaj malplimultoj de eksterlanda deveno nuntempe parolas la araban, la hispanan kaj la albanan.

Artoj redakti

Muziko redakti

 
La tenoro Luciano Pavarotti

Itala muziko naskiĝis dum la 16-a jarcento, danke al renesanca muziko kiu, ĉefe per Monteverdi, akiris siajn plej novigajn trajtojn dum la fino de jarcento, danke al la naskiĝo de opero, ĝenro, kie italoj akiras superecon tra jarcentoj[14]. Famaj komponistoj de itala muziko estas Giacomo Puccini, Giuseppe Verdi kaj Alessandro Scarlatti. Klasikaj interpretistoj kiel Enrico Caruso kaj Luciano Pavarotti konatiĝis per operoj.

En popo kaj roko italaj artistoj estas ekzemple Gianna Nannini, Eros Ramazzotti kaj Eiffel 65. Ankaŭ malpli grandaj ĝenroj kiel potenca metalroko (Rhapsody) kaj punko (Vanilla SkyEvolution So Far) havas italajn reprezentantojn.

Politiko redakti

La Konsilio de Ministroj de Italio (itale CdM, Consiglio dei Ministri) estas la ĉefa plenuma organo de la itala registaro. Ĝi inkluzivas la prezidanton de la konsilio, ĉiujn registarajn ministrojn kaj la vicsekretarion de la prezidanto de la konsilio. Vicministroj (viceministri) kaj subministroj (sottosegretari) ja estas parto de la registaro, sed ne estas membroj de la Konsilio de Ministroj.[15][16]

Ekstera politiko redakti

Italio ludas gravan rolon en la Eŭropa migra krizo, ĉar tra ĝi sekvas plejparto de la itineroj de afrikaj kontraŭleĝaj migrantoj. En 2017 Italio subskribis kun Libio interkonsenton, laŭ kiu ĝi financos servojn ebligantajn kapti enmare kaj revenigi al Libio tiajn migrantojn. En februaro 2020 la interkonsento estis daŭrigita por tri pliaj jaroj kiel montrinta sian efikecon — la nombro de alvenintaj migrantoj falis ĝis la plej malalta nivelo depost 2013. Tamen humanitaraj kaj homrajtaj organizaĵoj atentigas ke revenigataj migrantoj trafas detencentrojn en Libio, kie ili trafas malbonajn vivkondiĉojn, alfrontas mistraktadon, torturadon kaj seksatencojn.

Ekonomio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Itala dezajno.
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Italio, 2019

Italio estas la 12-a plej granda ekonomio en la mondo, la 20a plej riĉa lando - kun pokapa MEP je 31.874 en internaciaj dolaroj en 2005. Tamen la lando kaj ankoraŭ estas en la procezo de politika kaj ekonomia ŝanĝo, kiu komenciĝis kun la falo de la politika elito post la Dua Mondmilito. Italio havas multfacetan ekonomion kun landa produkto kaj pokapa produkto proksimume similaj al tiuj de Francio kaj Britio. Italio estas unu el la ok membrolandoj de la Organizo de Industriigitaj Landoj, la G8.

Ĝis Dua Mondmilito, Italio estis agrikultura lando, kaj industrio estis plejparte koncentrita en la nordo. La milito grave difektis la ekonomion de la lando kaj rezultigis dekprocentan falon en produktado. Post la milito, la ekonomio evoluis rapide kaj Italio iĝis industria superpotenco. La elstaraj fabrikindustrioj estas vino, olivoleo, teksaĵoj, aŭtoindustrioj kaj kemia industrio.

La kapitalisma ekonomio de Italio daŭre estas dividita inter la relative evoluinta industria nordo, kiu estas karakterizita de plejparte privataj kompanioj, kaj la sudo de Italio, plejparte agrikultura kaj malpli evoluinta regiono, kie la senlaborecoprocento estas ĉirkaŭ 20%.

Italio importas la plej multajn el la krudmaterialoj necesaj por industrio kaj pli ol 75 procentojn de siaj energibezonoj.

Laŭ speciala raporto de la Internacia Monunua Fonduso "Itala regularo malfruiĝas malproksime de la akceptitaj normoj en la OECD". Laŭ tutmonda rangotabelo, la komerca reguligo de Italio estas en la 50-a loko kaj estas konsiderata "unu el la plej maloportuna kaj malafabla sistemoj en Eŭropo". Ankaŭ en la kampo de kredito, Italio estas vicigita en malalta pozicio ĉe 101 el 190.

Sporto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Futbalo en Italio.
 
Finalo de la Eŭropa Pokalo de Futbalo 2012 inter Italio kaj Hispanio.

Futbalo estas la plej populara sporto en Italio. Tie ĝi estas nomata calcio [KALĉo] (laŭvorte, "piedfrapo" en itala). Ĝi estas regata de la Itala Federacio de Futbalo. Aktuale, laŭ la Internacia Federacio de Historio kaj Statistiko de Futbalo, la itala ligo de futbalo estas laŭ kelkaj fakuloj la plej bonkvalita de la historio.[17]

Gravaj italaj teamoj estas inter la plej gravaj de la kontinento kaj la nacia teamo de futbalo partoprenas kutime en la finalaj momentoj de la eŭropaj ĉampionecoj kaj foje en la tutmondaj. Inter konataj teamoj estas Inter Milano, A.C. Milan, Juventus, Roma ktp. Resume la nacia teamo venkis kvarfoje en la Futbala Mondpokalo (krom aliaj tri fojoj inter la tri finalistoj), unufoje en la Someraj Olimpikoj (krom du aliaj en la tria loko) kaj dufoje en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado (krom unu alia en la tria loko).

Esperanto-movado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Italio.

En Italio estas pluraj movadoj por disvastigi Esperanton en Italio. La ĉefa estas la Itala Esperanto-Federacio, sekcio de UEA, kaj Itala Esperantista Junularo, sekcio de TEJO.

La Universala Kongreso de Esperanto okazis en Italio por la unua fojo en 1939 kiel speciala traurba veturado en Florenco, Romo, kaj Napolo. Poste denove okazis en 1955 en Bolonjo, kaj en 2006 en Florenco. Ankaŭ la itala kongreso furoras ĉiujare.

Kulturo kaj tradicio redakti

Tradiciaj festoj redakti

 
La Palio de Sieno en 2008

Italio alkalkulas multnombrajn historiajn kaj folklorajn tradiciojn kaj, en kelkaj kazoj, famajn ankaŭ internacie. Inter la plej karakterigaj kaj konataj estas la palio de Sieno, la karnavalo de Venecio, la karnavalo de Mamoiada, la ritoj de la Sankta semajno de kelkaj komunumoj (aparte en Suda Italio), la flortapiŝo de Genzano kaj la festo de la Ceroj.

Krom la plej fame konataj tutlande gravaj festoj eĉ kun internacia altiro, ĉiu malgranda vilaĝo kutime festas siajn proprajn lokajn festivalojn ĉefe honore al sanktuloj kaj virgulinoj de la katolika religio. La religiaj ceremonioj gravas, sed ĉefe ankaŭ la popolaj distrocelebroj; eĉ religiaj procesioj konvertiĝas en folkloraj emociaj eventoj.

Festotagoj redakti

Ĝis 1977 ekzistis la sekvaj festotagoj[18]:

Gastronomio redakti

 
Margerita pico
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Itala kuirarto.

Itala kuirarto, Mediterane-ĝenra, estas certe unu el la plej ŝatataj kaj famaj tutmonde. Tiele italaj restoracioj estas troveblaj ĉie en la mondo ĉu per partopreno de italoj mem ĉu per imitado de la italaj kuirarto, vortoj kaj bildaro. Kelkaj manĝaĵoj, kiel pastaĵoj kaj picoj, danke al la simileco kaj bongusteco, iĝis simboloj universale rekonataj de la itala kuirarto. Sed vaste konataj estas ankaŭ pesto, glaciaĵoj, PanetonoTiramisu.

Referencoj redakti

  1. Krom Campione d'Italia, kiu uzas la prefikson +41 de Svislando
  2. Krom Campione d'Italia, kiu uzas la svisan frankon
  3. Unua artikolo de la Konstitucio: Italio estas demokrata respubliko, fondita sur laboro. La popola suvereneco apartenas al popolo, kiu praktikas ĝin en la formoj kaj en la limoj de la Konstitucio.
  4. "Del bel paese là dove 'l sì sona", Dante, Inferno, kanto XXXIII, verso 80; "il bel paese | Ch'Appennin parte e 'l mar circonda e l'Alpe" Petrarca, Canzoniere, p. CXLVI.
  5. Lo spazio costiero italiano. Arkivita el la originalo je 2010-04-10. Alirita 162010. Alirita la 2 2010.
  6. Alberto Manco. (2009) Italia. Disegno storico-linguistico. L'Orientale.
  7. Istituto Italiano di Preistoria e Protostoria (itale). Alirita 29-a de januaro 2010.
  8. 8,0 8,1 Il cammino della civiltà verso occidente: le popolazioni italiche prima di Roma (itale). Arkivita el la originalo je 2021-08-04. Alirita 30-a de januaro 2010.
  9. Storia della prima Italia (itale). Alirita 30-a de januaro 2010.
  10. Italia, idrografia (itale). Enciclopedia Treccani. Alirita 2013-03-23.
  11. ISTAT, rapporto annuale 2017 - Aspetti demografici e condizioni di vita. Alirita 92019. Alirita la 9 2019.
  12. G. Nr. 482/1999. Arkivita el la originalo je 2015-05-12. Alirita 2010-05-20.
  13. it:Minoranze del Molise#La minoranza croata
  14. Pluraj aŭtoroj, citita verko, pag.451.
  15. Ministri del governo: nomina e revoca, la prassi in Italia (it-IT) (2016-04-04). Alirita 2019-09-26.
  16. Governo Italiano – La normativa della PCM. Arkivita el la originalo je 2019-09-26. Alirita 2019-09-26.
  17. Retejo de la IFHSF. Arkivita el la originalo je 2020-07-20. Alirita 2020-09-27.
  18. Legge 5 marzo 1977, numero 54 - Disposizioni in materia di giorni festivi (itale). Arkivita el la originalo je 2012-01-12. Alirita 10-a de februaro 2010.

Literaturo redakti

  • Pluraj aŭtoroj, La Piccola Treccani, Istituto della Enciclopedia Italiana, 1995.
  • Pluraj aŭtoroj, Enciclopedia generale, Novara, Deagostini, 1996.
  • Giulio Carlo Argan, Storia dell'arte italiana, voll. I-III, Firenze, Sansoni, 1968-2000, ISBN 978-88-383-4624-8.
  • Giorgio Chittolini, Anthony Molho, Pierangelo Schiera, Origini dello Stato. Processi di formazione statale in Italia fra Medioevo ed età moderna, Bologna, Il Mulino, 1994, ISBN 88-15-04702-6.
  • Gillo Dorfles, Cristina Dalla Costa, Marcello Ragazzi, Moduli d'arte: storia delle arti visuali, Bergamo, Atlas, 2000, ISBN 88-268-0939-9.
  • Hibberd, Matthew. The media in Italy (McGraw-Hill International, 2007)
  • Mario Ortolani, Geografia della popolazione, Milano, Piccin-Nuova Libraria, 1992, ISBN 88-299-0907-6.
  • Gilles Pécout, Il lungo Risorgimento: la nascita dell'Italia contemporanea (1770-1922), Bruno Mondadori, 1999, ISBN 88-424-9357-0.
  • Giuseppe Petronio, Compendio di storia della letteratura italiana, Firenze, Palumbo, 1968.
  • Sarti, Roland, eld. Italy: A reference guide from the Renaissance to the present (2004)
  • Sassoon, Donald. Contemporary Italy: politics, economy and society since 1945 (Routledge, 2014)
  • Manfredo Tafuri, Storia dell'architettura italiana (1944- 1985), Torino, Einaudi, 1986, ISBN 88-06-59493-1.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti