Kampanjo de Italio

parto de la Dua Mondmilito

La Kampanjo de Italio, foje nomita Itala Enlanda Milito fare de kelkaj naciismaj sektoroj, estas la nomo kiun ricevas la diversaj operacoj fare kaj iniciataj de Aliancanoj en Italio dum la Dua Mondmilito ekde mezo de 1943 al la fino de la milito.

Britaj trupoj sur ruinoj en detruita strato en Katanio, Sicilio, 5a de Aŭgusto 1943.

Priskribo redakti

Finita la Nord-Afrika kampanjo, la Aliancanoj decidis, ke la logika posta antaŭeniro estu la Aliancana invado de Sicilio. La 10an de julio 1943, estre de Dwight Davis Eisenhower, britaj kaj usonaj trupoj elŝipiĝis sudoriente de la insulo kaj okupis ĝin dum malpli ol unu monato. La aliancana invado de itala teritorio okazigas, ke la 24an de julio la reĝo de Italio nome Viktoro Emanuelo la 3-a (Italio) ordonis la areston de Benito Mussolini kaj nomumis la marŝalon Pietro Badoglio nova prezidento de la lando. La nova itala registaro tuj startis negocadon por pactraktato kun la Aliancanoj kiu finos la 3an de septembro kiam oni subskribis batalpaŭzon inter Italio kaj la armitaj fortoj de Aliancanoj, negocado kiu estis sekretaj por ne averti Hitler-on.

La saman tagon, nome la 3-a, la fortoj de Aliancanoj trapasis la Mesinan Markolon, sen trafi gravan reziston, kaj ili ekiris tra la duoninsulo Kalabrio, kaj la 9an de septembro la ĉefa aliancana forto elŝipiĝis en Salerno. Tamen, Hitlero malkovris la italan ·perfidon" kaj ordonis la okupadon de Italio kaj la senarmigon de la itala armeo. Antaŭ tiu kontraŭofensivo la aliancanaj fortoj devis akre lukti kontraŭ la germanaj trupoj kiuj forpelis la elŝipiĝon por povi eliri el la strandoj de Salerno. Dume, germanaj paraŝutistoj sukcesis liberigi Mussolini kaj Hitler metis lin kiel ŝtatestro de la nova faŝisma ŝtato de la nordo de Italio, kun ĉefurbo en Salò.

 
Ruinoj de la urbo Cassino post la batalo.

Dume, la Aliancanoj redirektis siajn klopodojn al Napolo, retropelante lante la germanojn el la sudo de Italio. Tiuj, tamen, finfine organizis akran linion de defendo je la alto de la urbo Cassino, je ĉirkaŭ 100 km sudoriente de Romo. Tiu linio, nomita la Linio Gustavo, sukcesis haltigi la Aliancanojn el decembro 1943 ĝis majo 1944. La Aliancanoj faris serion de sangelverŝaj bataloj por trasalti tiun linion en la Batalo de Monte Cassino.

Post trapasi la Linion Gustavon la Aliancanoj eniris en Romo kaj la germana armeo retiriĝis organizite al nordo de Italio, kie ili sukcesis entranĉeigi en alia defendolinio, nome la Gotika Linio, rezistante la aliancanajn atakojn.

La fina aliancana ofensivo ekis la 9-an de aprilo 1945, kiu sukcesis tute penetri en la germanan fronton kaj okupi la teritorion de la Pada Ebenaĵo. Dua Pola Korpuso de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento la 21-a de aprilo liberigis Bolonjon (ekde la 9-a de aprilo 200 polaj soldatoj pereis, 600 vundiĝis). La germanaj trupoj klopodis retiriĝi al Alpoj, sed la milito jam estis finanta. La 28a de aprilo, Mussolini kaj lia amatino Clara Petacci klopodis fuĝi al Svisio, sed survoje ili estis kaptitaj fare de italaj kontraŭfaŝistoj kiuj mortpafis ilin, kaj pendumi iliajn kadavrojn kapaltere en la Piazzale Loreto de Milano. La germana armeo en Italio kapitulacis finfine la 2an de majo 1945.

Kampanjo de Italio estis parto de pli granda Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko.

Gravuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti