Benito Mussolini

itala faŝisto kaj politikisto de la 20a jarcento

Benito Amilcare Andrea MUSSOLINI (naskiĝis la 29-an de julio 1883, mortis la 28-an de aprilo 1945) regis Italion kiel diktatoro de 1922 ĝis 1943. Li kreis kontraŭ-demokratian, faŝisman ŝtaton nome Faŝisma Italio uzante propagandon; per plena regado de la amaskomunikiloj, li detruis la ekzistantan demokratan regsistemon.

Benito Mussolini
Persona informo
Benito Mussolini
Naskonomo Benito Amilcare Andrea Mussolini
Naskiĝo 29-an de julio 1883 (1883-07-29)
en Predappio
Morto 28-an de aprilo 1945 (1945-04-28) (61-jaraĝa)
en Giulino, Mezzegra
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Mortigita de Walter Audisio vd
Tombo Kripto de la Familio Mussolini vd
Lingvoj francaitalagermana vd
Loĝloko Palaco de Venecio vd
Ŝtataneco Itala Sociala RespublikoReĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Laŭzano vd
Partio Partio Faŝista Respublika vd
Subskribo Benito Mussolini
Familio
Patro Alessandro Mussolin vd
Patrino Rosa Maltoni vd
Gefratoj Edvige Mussolini • Arnaldo Mussolini vd
Edz(in)o Rachele MussoliniIda Dalser vd
Amkunulo Ida DalserMargherita SarfattiClara Petacci vd
Infanoj Bruno Mussolini • Edda Mussolini • Vittorio Mussolini • Anna Maria Mussolini • Romano Mussolini • Benito Albino Dalser vd
Parencoj Galeazzo CianoAlessandra Mussolini • Romano Floriani Mussolini vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoinstruistopolitikisto • faŝisto vd
Aktiva en MilanoRomo vd
Aktiva dum 1902–1945 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
De maldekstre dekstren, oni povas vidi la senvivajn korpojn de la iama komunista politikisto Nicola Bombacci, la Duce Benito Mussolini, lia fidela amanto Clara Petacci, la ministro Alessandro Pavolini kaj la fama faŝisma politikisto Achille Starace, elmontritaj en la Placo Loreto en la urbo Milano en 1945.

La 25-an de julio 1943 Granda Faŝisma Konsilantaro revokis sian fidon al li kaj redonis la povon al la Reĝo, kiu tuj arestis Mussolini-n. Germanaj trupoj, estritaj de s-ro Skorzeny, liberigis lin de lia malliberejo kaj starigis lin kiel reganto de ŝtato en la norda parto de Italio kiun ili kontrolis.

Dum li provis fuĝi al Svislando, li estis kaptita de italaj partizanoj, kiuj, post mallonga proceso mortpafis lin kaj pendigis lian korpon sur placo de Milano.

Titoloj redakti

Duce ([DUĉe] itala prononco: [ˈduːtʃe], "estro") estis itala titolo, derivita el la latina vorto "dux", kaj adapto de duko. La estro de la Nacifaŝisma Partio nome Benito Mussolini estis identigita de la faŝistoj kiel Il Duce ("La estro") de la movado. En 1925 ĝi iĝis referenco al la diktatora posteno de Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ("Lia Ekscelenco Benito Mussolini, Registarestro, Estro de Faŝismo kaj Fondinto de la Imperio").[1]

 
Benito Mussolini estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

Interesaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. bildo: Propaganda afiŝo de Benito Mussolini, per priskribo "Sua Eccellenza Benito Mussolini, Capo del Governo, Duce del Fascismo e Fondatore dell'Impero ...". [1]