ISNI

Internacia Norma Nom-Identigilo

ISNI, mallongigo de la angla termino International Standard Name Identifier, en Esperanto "Internacia Norma Nom-Identigilo", estas identigilo por unike identigi la publikan identecon de kontribuantoj al publikaĵoj kaj amaskomunikiloj kiel ekzemple libroj, televidprogramoj kaj gazetartikoloj. La ISNI-kodokonsistas el 16 ciferoj. Ĝi povas laŭvole esti montrata kiel dividita en kvar blokojn.

ISNI
identigilo de homo • persista identigilo • norma datumaro vd
Dum 15-a de marto 2012 - nekonata/nuntempe
TTT Oficiala retejo
vdr

La kodo estis evoluigita sub la aŭspicio de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kiel internacia normo 27729; la valida normo estis publikigita la 15-an de marto 2012. La teknika komitato 46 de ISO, subkomisiono 9 estas respondeca pri la disvolviĝo de la normo.

ISNI povas kutimi apartigi nomojn kiuj povus alie esti konfuzataj, kaj ligi la datumojn pri nomoj kiuj estas kolektitaj kaj uzataj en ĉiuj sektoroj de la amaskomunikilaj kaj publikigaj industrioj.