Alma mater (latine „nutranta patrino“) estas metafora nomo por universitato, ĉar ĝi "nutras" siajn studentojn per scioj. La Alma mater de iu do estas la universitato aŭ lernejo kie tiu persono studis. Oni konsideru ke la latina lingvo estis la uzata lingvo en universitatoj de Eŭropo dum multaj jarcentoj, eĉ kiam ĝi jam ne estis uzata en aliaj fakoj.

Alma Mater kiel statuo en Usono.

La esprimo Alma mater estas kutime uzata ĉefe en Germanlingvio kaj en Nordameriko.

Vidu ankaŭ redakti