Eŭropo

kontinento, norda el Afriko, okcidenta el Azio, orienta el Norda Atlantiko
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la mondparto Eŭropo. Por informoj pri la aliaj signifoj de la nomo, vidu la artikolon Eŭropo (apartigilo).

Eŭropo estas foje rigardita kiel kontinento, foje kiel duoninsulo de kontinento Eŭrazio, aŭ eĉ kiel parto de kontinento Afrik-Eŭrazio.

Eŭropo

Mapo de Eŭropo.
Areo 10.180.000 km²
Loĝantoj 742.452.000
Landoj 51
Dependaj teritorioj 4
Ĉefaj lingvoj angla
franca
germana
hispana
itala
rusa
Horzonoj UTC al UTC+5
Plej grandaj urboj Moskvo
Londono
Istanbulo
Sankt-Peterburgo
Berlino
vdr

Eŭropo estas kun 10 532 000 km² la dua malplej granda mondparto (pli malgranda estas jam sole Oceanio), sed tre dense loĝata - en la jaro 2016 ĝi havis 742 452 000 loĝantojn. Oni parolas ĉi tie per 209 diversaj lingvoj el 6 lingvaj familioj; sed absoluta plimulto de parolantoj uzas la hindoeŭropajn lingvojn. Historie kaj kulture Eŭropo havis principan influon al la monda civilizo kaj al la monda historio.

Norde limigas Eŭropon Norda Glacia Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspia Maro, riveroj Kuma kaj Maniĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montaroj Kaŭkazo kaj la rivero Emba en la provincoj Aktobe kaj Atirau de Kazaĥstano.

Etimologio redakti

La nomo "Eŭropo" devenas de la greka Εὐρώπη. Eurṓpē estas konsiderata plej ofte kunmetaĵo el la malnova greka εὐρύς, eurýs, "fora" kaj ὄψ, óps, "vido", "vizaĝo", do Eurṓpē, "la virino kun fora vido".

Laŭ la greka mito, Eŭropa estis la nomo de fenica reĝidino, kiun Zeŭso virbova forkaptis kaj naĝe veturigis al Kreto, kie li tentis ŝin. Laŭ iuj etimologoj [1] la nomo devenis de ŝemida lingvo kaj estis poste grekigita, ekzemple el la fenica lingvo erob, "malhela", "vespero"; tial eble ankaŭ la germana "Abendland", vesperlando, kiu signifas okcidenton.

 
Arbitraj limoj de moderna Eŭropo
  •  Eŭropo
  •  Aziaj teritorioj de landoj, kies parto estas en Eŭropo
  •  Geografie ne en Eŭropo, sed rigarditaj kiel Eŭropaj laŭ iliaj historio kaj kulturo
  • Geografio redakti

    La naturaj limoj inter Eŭropo kaj Azio estas neprecizaj. Nenia maro nete distranĉas Eŭrazion, kiel klare estas mara apartigo inter Ameriko kaj Afriko aŭ inter Ameriko kaj Azio.

    Geografie, norde limigas Eŭropon Norda Glacia Oceano, oriente montaro Uralo kaj rivero Uralo, sudoriente Kaspia Maro, riveroj Kuma kaj Maniĉ (Kuma-Maniĉa depresio) kaj Nigra Maro, sude Mediteraneo kaj okcidente Atlantiko. Kiel partoj de la sudorienta limo estas iam ankaŭ indikataj montaroj Kaŭkazio kaj rivero Emba.

    La orienta limo de Eŭropo kun Azio ne estas facile rekonebla geografia aŭ geologia limo. Tial la "limoj de Eŭropo" estas socia konsento. "Eŭropo ne estas loko, sed ideo." diris Bernard-Henri Lévy. Sekve oni uzos la difinon de Strahlenberg, laŭ kiu la montaro kaj la rivero Uralo estas la orienta limo de Eŭropo. Inter la Kaspia Maro kaj la Nigra Maro la limo troviĝas norde de la Kaŭkazo. Laŭ tiu arbitra limo inter la Nigra kaj Kaspia Maroj, Kartvelio kaj Azerbajĝano per siaj norda landopartoj troviĝas en Eŭropo, dum Armenio situas plene sude de la imagita linio kaj sekve plene konsideratas parto de Azio.

    Entute Eŭropo havas areon de ĉirkaŭ 10,5 milionoj da km² kaj estas tiel post Aŭstralio la due plej malgranda kontinento. La plej norda punkto de la eŭropa kontinento situas sur la duoninsulo Nordkinn en Norvegio, la plej suda estas Punta de Tarifa en Hispanio, la plej okcidenta Cabo da Roca en Portugalio. De nordo al sudo Eŭropo longas 3.800 km kaj de okcidento al oriento 6.000 km.

    La Eŭropa ebenaĵo estas la ĉefa ebenaĵo de Eŭropo, kvankam kelkaj altebenaĵoj estas tie. Ĝi etendiĝas el Pireneoj kaj Atlantiko en la okcidento, ĝis Uralo en la oriento.

    Partoj de Eŭropo redakti

    Nordokcidenta Eŭropo

     

    Norda Eŭropo

     

    Nordorienta Eŭropo


    Okcidenta Eŭropo


    Meza Eŭropo


    Orienta Eŭropo


    Sudokcidenta Eŭropo

     


    Suda Eŭropo


    Sudorienta Eŭropo





    Mez-Orienta Eŭropo

    Loĝantaro redakti

    Pro pli ol 700 milionoj da loĝantoj, Eŭropo estas unu el la plej loĝataj partoj de la tero. La meza loĝdenso estas ĉirkaŭ 65 loĝantoj/km². Ĉefe en okcidenta, meza kaj suda Eŭropo la loĝdenso estas alta, dume al nordo kaj oriento ĝi malaltiĝas. Konstanta almigrado kompensas naturan perdon de loĝantoj pro malaltigo de fekundeco.

    Lingvoj redakti

     
    Lingvoj de Eŭropo

    Pli ol 90 procentoj de la loĝantoj de Eŭropo parolas hindeŭropajn lingvojn. Plej disvastiĝintaj estas slavaj, ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj. Ankaŭ la greka, la albana, la cigana, baltaj kaj keltaj lingvoj apartenas al la hindeŭropa lingvaro.

    La urala lingvaro estas la dua plej granda lingvaro de Eŭropo. Ĝi dividiĝas en la samojedaj, kiujn parolas kelkaj miloj da homoj en la plej nordorienta parto de Eŭropo, kaj la finn-ugraj lingvoj. Al tiuj lastaj apartenas ĉefe la finna, la hungara, la estona, la samea, parolata en Sameio, kaj kelkaj lingvoj de malplimultoj, ĉefe en Rusio.

    En la eŭropa parto de Turkio, kaj la turka kaj unu tjurka lingvo estas oficialaj lingvoj. Aliaj tjurkaj lingvoj troveblas en orienta kaj sudorienta Eŭropo, kiel ekzemple la gagaŭza kaj la tatara.

    Pro la kalmuka, parolata je la orienta limo de la kontinento, ankaŭ reprezentanto de la mongola lingvaro estas uzata en Eŭropo.

    Sur Malto oni parolas la maltan lingvon, el la ŝemida branĉo de la afrikazia lingvaro. La eŭska lingvo parolata en Hispanio kaj Francio apartenas al neniu lingvaro; ĝian devenon ankoraŭ ne malkovris la moderna lingvoscienco. Pro enmigrado lastatempa, nuntempe multaj aliaj lingvoj el aliaj lingvaroj estas parolataj en Eŭropo.

    Rilate al la nombro de loĝantoj la latina alfabeto estas en Eŭropo la plej uzata, sekvas la cirila (en Rusio, Belorusio, Ukrainio, Bulgario, Serbio, Montenegro, Makedonio kaj partoj de Bosnio kaj Hercegovino) kaj la greka. Pro la influo de la romkatolika eklezio la latina konserviĝis ĝis nun kiel skribita lingvo en kelkaj mondopartoj.

    Religioj redakti

     
    Katedralo de Kolonjo, Germanio

    Ĉirkaŭ 75 % de la eŭropanoj estas enkalkulitaj kiel kristanoj (ĉefe katolikaj, protestantajortodoksaj).[2]

    Inter 35 kaj 53 milionoj da eŭropanoj, t.e. ĝis 8 % estas islamanoj. La plej multaj islamanoj loĝas en la eŭropaj partoj de Rusio (25 milionoj), sed ankaŭ en la eŭropa parto de Turkio (5,9 milionoj), Bosnio kaj Hercegovino (2,2 milionoj), Albanio (1,4–2,5 milionoj[3]). Islamanaj enmigrantoj kaj ties posteuloj loĝas en Francio (5,5 milionoj), Germanio (pli ol 4 milionoj), Britio (1,5 milionoj) kaj Italio (1 miliono).

    Malpli ol 1 procento de la eŭropaj loĝantoj estas judoj (apenaŭ 2 milionoj). Aliaj religioj kiel hinduismo, budhismo, ktp. reprezentas same malpli ol 1 %.

    Ĉirkaŭ 17 % de la eŭropanoj estas senreligiaj, ĉefe en Estonio, Ĉeĥio, Nederlando, Rusio kaj la eksa Orient-Germanio, krome multaj urbanoj, kiuj ne aperas en statistikoj pro manko de definitivaj koncernaj studoj. La nura aparteno al religio malmulton indikas pri religieco en iu lando. Laŭ la European Values Study ĉirkaŭ triono de la eŭropanoj taksas sin nereligiaj, dum 5 % konsideras sin konvinkitaj ateistoj.

    Kristanismo atingis Eŭropon en la 1-a jarcento. Islamo disvastiĝis en la 8-a jarcento sur la ibera duoninsulo, sed estis forpelita per la Reconquista en la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Eŭropanoj disvastigis kristanismon per elmigrado kaj misioj en Ameriko, Aŭstralio kaj malpli sur aliaj kontinentoj (partoj de sudorienta Azio, Afriko kaj Oceanio. Nuntempe Eŭropo estas ĝenerale ĉefe sekulara en la senco, ke la diversaj eklezioj ne rekte regas la politikon.

    La romkatolika eklezio agnoskis ekde 1964 ses sanktulojn kiel patronoj de Eŭropoj.[4]

    Edukado redakti

     
    La universitato Sorbonne en Parizo, Francio

    En ĉiuj eŭropaj ŝtatoj irado al lernejo estas deviga, aŭ almenaŭ edukado de la 6-a aŭ 7-a vivojaro ĝis la 15-a aŭ 16-a.

    Edukado en baza lernejo daŭras en la plimultaj landoj kvar ĝis kvin jarojn, en iuj ankaŭ sep aŭ ok. Sekvas pli ofte kelkaj jaroj en meza lernejo, kiu povas esti diverstipa. La nombro de analfabetoj estas en preskaŭ ĉiuj landoj pro diversaj helpoj al la edukadsistemo tre malalta. En multaj landoj ekzistas ankaŭ famaj altlernejoj kaj universitatoj, kiuj plenumas tre fortan influon sur la socio.

    Kulturo redakti

    Skulptarto, pentrarto, literaturo, arkitekturo kaj muziko havas longan tradicion en plej partoj de Eŭropo. Multaj urboj, kiel ekzemple Parizo, Vieno, Romo, Berlino kaj Moskvo estas konsiderataj kulturaj centroj kaj tradicie kaj nuntempe. Multaj urboj posedas gravajn teatrejojn, muzeojn, koncertejojn kaj aliajn gravajn kulturajn konstruaĵojn.

    Andreas Kaplan difinis Eŭropon kiel proponante maksimumon da kultura diverseco en minimuma geografia distanco.[5]

    Urboj kaj metropoloj redakti

     
    Mapo de Eŭropo kun ĉefurboj.

    La historio de la urboj de Eŭropo multe ŝanĝiĝis laŭlonge de la jarcentoj. Eble Romo antaŭ ĉirkaŭ du jarmiloj estis la granda metropolo, sed poste ruiniĝis, dum por la unuaj jarcentoj de la posta jarmilo en Al-Andalus Kordovo iĝis nova metropolo en la kontinento konkurence kun la bizanca Konstantinopolo. Pro diversaj militoj la metropoleco transiris al diversaj urboj en pli norda Eŭropo, nome Parizo kaj poste Londono. Tamen tiu tempe Lisbono estis unu el la unuaj kosmopolitaj metropoloj de la mondo, ĉar dum la epoko de imperiismo ĝi estis centro de granda kolonia imperio. En diversaj epokoj ankaŭ Berlino, Vieno, Sankt-Peterburgo kaj aliaj urboj metropoliĝis.

    En 1950 kvar urboj de la nuna Eŭropa Unio estis inter la 20 plej grandaj en la mondo. De tiam eŭropaj urboj apenaŭ kreskas, kaj eĉ perdas loĝantojn. Tiuj kvar eŭropaj urboj estis Londono en dua loko post Novjorko, Parizo, en kvara loko, tuj post Tokio, Milano en la 13-a loko kaj fine Napolo en la 19-a.

    Tamen en la dua duono de la 20-a jarcento urboj en ceteraj partoj de la mondo pli rapide kreskis, ĉefe en evoluiĝantaj landoj, kiel Meksikurbo, ManiloSan-Paŭlo, kaj nun staras je komenco de la vico laŭ loĝantaro.

    Eŭropaj urboj kun pli ol 1,5 milionoj da loĝantoj
    Rango Urbo Ŝtato Milionoj da loĝantoj Milionoj da loĝantoj en la aglomeraĵo
    1 Moskvo   Rusio 10,4 13,8
    2 Londono   Britio 7,4 12,0
    3 Istanbulo   Turkio 6,9•• 16,0
    4 Sankt Peterburgo   Rusio 4,8 5,3
    5 Berlino   Germanio 3,4 4,2
    6 Madrido   Hispanio 3,1 5,3
    7 Kievo   Ukrainio 2,6 3,3
    8 Romo   Italio 2,5 3,8
    9 Parizo   Francio 2,1 11,5
    10 Bukaresto   Rumanio 1,9 2,6
    11 Hamburgo   Germanio 1,8 2,6
    12 Minsko   Belorusio 1,7 1,7
    13 Budapeŝto   Hungario 1,7 2,4
    14 Varsovio   Pollando 1,7 2,4
    15 Vieno   Aŭstrio 1,6 2,3
    16 Barcelono   Hispanio 1,6 3,9
    17 Belgrado   Serbio 1,5 1,8
    Situas sur la limo inter Eŭropo kaj Azio, la malnova urbocentro apartenas al la eŭropa parto.

    •• Nombro de loĝantoj de la eŭropa parto de Istanbulo.

    Politiko redakti

    Ŝtatoj redakti

    Eŭropo konsistas el 49 sendependaj ŝtatoj:

            

    kaj du duonmemstaraj insularoj:

    kaj unu kolonio:

    kaj unu enklavo:

     
    Eŭropo, ŝtatoj

    Escepte de Belorusio kaj Vatikanurbo ĉiuj eŭropaj landoj estas anoj de Konsilio de Eŭropo. La plej signifa politika grupiĝo de la nuntempa Eŭropo estas poste Eŭropa Unio unuiganta 27 eŭropajn landojn kaj Kipron, kiu estas geografie almembrigata plejparte al Azio, politike, historie kaj kulture poste prefere al Eŭropo.

    Politikaj organizaĵoj redakti

     
    Eŭropo 1000
     
    Regionegoj de Eŭropo
     
    Membroj en eŭropaj organizaĵoj
     
    Eŭropa monumento sur la germana-franca limo ĉe Überherrn, Sarlando

    Meze de la 20-a jarcento estis kreita la Konsilio de Eŭropo kiel unua komuna eŭropa institucio. Ĝi nombris post fino de la orienta-okcidenta konflikto 47 ŝtatojn.

    Gravas ankaŭ la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE), kiu estis fondita en 1975 kiel konferenco por sekureco kaj kunlaboro en Eŭropo (Helsinka Interkonsento) al kiu partoprenis la orienta kaj la okcidenta blokoj, sed ankaŭ Usono kaj Kanado.

    En 1951 unuiĝis Belgio, Nederlando, Luksemburgio, Germanio, Italio kaj Francio al Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo (EKKŜ). La provo fondi Eŭropan defendkomunumon kaj Eŭropan politikan komunumon, fiaskis en 1954 pro la franca nacia asembleo. Post tio estis fonditaj en 1957 per la traktatoj de Romo la Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kaj la Eŭropa Ekonomia Komunumo. Per la Traktato de Mastriĥto en 1993 fine fondiĝis la Eŭropa Unio, kiu entenas la antaŭajn komunumojn. Post la pligrandiĝoj de la EU en 2004 kaj 2007, ĝi enkalkulas (aprilo 2019) 26 membroŝtatojn.

    El militista vidpunkto la NATO estas gravega en Eŭropo. Ĝi fondiĝis en 1949 pro la kreskantaj diferencoj inter la okcidentaj aliancanoj kaj Sovetunio post la fino de la Dua Mondmilito en 1949. Krom la 23 eŭropaj membroj, ankaŭ Usono, Kanado kaj Turkio estas anoj de la NATO.

    Planita Eŭropa Konstitucio fiaskis en 2005 pro publikaj voĉdonadoj en Francio kaj Nederlando.

    Prezidenteco redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Prezidanto de la Eŭropa Konsilio.
     
    Herman Van Rompuy, unua prezidanto de la Eŭropa Konsilio.

    Kvankam nek ĉiuj el la eŭropaj landoj estas membroj de la Eŭropa Unio nek de la aliaj eŭropuniaj institucioj, certe tiaj entoj konstituas la plej gravajn demarŝojn en la integrigo de la politika kaj ekonomia funkciado de la kontinento. Eĉ tiuj landoj kiuj estas for de tiuj institucioj iel rilatas al tiuj.

    Laŭ la traktato de Lisbono de la jaro 2007, oni ŝanĝis la oficon de la prezidanto de la Eŭropa Konsilio. Antaŭe li estis unu el la membroŝtatestroj dum sesmonata oficperiodo. Ekde fine de 2009 li estas elektita de la Eŭropa Konsilio por oficdaŭro de du jaroj kaj duono. Ne necesas elektiĝo aŭ konfirmo de la Eŭropa Parlamento. La prezidanto estas reelektebla nur unu fojon.

    Nomumiĝis la 19-an de novembro 2009 Herman Van Rompuy, tiama ĉefministro de Belgio la unua prezidento de la Eŭropa Konsilio. La prezidenta funkcio ekis la 1-an de decembro 2009.

    Ekonomio redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekonomio de la Eŭropa Unio.
     
    Eŭropaj nacioj laŭ ĝia rento po kapo en 2014.

    En la 19-a jarcento oni efektivigis la unuan modernan integrigon de la ekonomio de pluraj eŭropaj ŝtatoj per la Germana Doganunio. Nuntempe, deknaŭ eŭropaj ŝtatoj havas la saman valuton, nome la Eŭro (€).

    La Eŭropa Unio estas la dua plej granda ekonomio en la mondo laŭ pograndaj kriterioj (post Usono) kaj laŭ la akirpova pareco aŭ PPP laŭ anglalingva siglo (post Ĉinio). La Malneta enlanda produkto de la Eŭropa Unio estis ĉirkaŭkalkiulita en 18.8 bilionoj da usonaj dolaroj (ĝenerale) en 2018,[6] reprezentante ~22% el la tutmonda ekonomio (Ĝenerala tutmonda MEP).[7]

    La eŭro, uzata de 19 el ties 28 membroj, estas la dua plej granda rezerva valuto same kiel la dua plej komerca valuto en la mondo post la Usona dolaro.[8][9][10] La eŭro estas la oficiala valuto en 25 landoj, nome en la Eŭrozono kaj en ses aliaj landoj de Eŭropo, ĉu oficiale aŭ de facto.

    Nek la Eŭropa Unio nek la eŭro reprezentas la tuton de la kontinento. Estas diversaj landoj kaj areoj kiuj ne estas inkluditaj en tiuj konceptoj, kvankam ĉiuj el ili iel estas rilataj al tiuj. Areoj ĉirkaŭ Rusio kaj en Balkanio estas iom for el la kerno de la ekonomia funkciado de la Eŭropa Unio; same okazas ĉe kelkaj landoj el Skandinavio, en Svisio kaj en Unuiĝinta Reĝlando post la Briteliro, kvankam ĉiuj el ili forte rilatas al tio.

    Valuto redakti

     
    Oficiala flago de la Eŭropa Unio.

    Kelkaj landoj adoptis oficiale komunan valuton "Eŭro" en la komencaj jaroj de la 21-a jarcento; aliaj ekuzis ĝin de facto, dum multaj aliaj plutenas siajn iamajn valutojn, ĉu ene de la Eŭropa Unio ĉu ekstere.

    Landoj / regionoj Valuto
      Andoro,   Aŭstrio,   Belgio,   Estonio,   Eŭropa Unio,   Finnlando,   Francio,
      Germanio,   Grekio,   Hispanio,   Irlando,   Italio,   Kipro,   Kosovo,   Kroatio,
      Latvio,   Litovio,   Luksemburgo,   Malto,   Monako,   Montenegro,   Nederlando,
      Portugalio,   San-Marino,   Slovakio,   Slovenio kaj    Vatikanurbo
    Eŭro (, EUR)
      Britio,   Ĝibraltaro,   Mankso,   Gvernsejo,   Ĵersejo Brita pundo (£, GBP)
      Liĥtenŝtejno,    Svislando,   Campione d'Italia,   Büsingen am Hochrhein Svisa franko (CHF)
      Rusio,   Abĥazio,   Suda Osetio Rusia rublo (RUB)
      Danio,   Gronlando,   Ferooj Dana krono
      Turkio,   Turka Respubliko Norda Kipro Turka liro (TRY)
      Albanio Leko
      Belorusio Belorusa rublo (BYR)
      Bosnio kaj Hercegovino Konvertebla marko (BHK)
      Bulgario Bulgara levo (BGN)
      Hungario Hungara forinto (HUF, kn)
      Islando islanda krono (ISK)
      Nord-Makedonio Makedona denaro (MKD)
      Moldavio Moldava leo (MDL)
      Norvegio Norvega krono (kr, NOK)
      Pollando Zloto (PLN)
      Ĉeĥio Ĉeĥa krono (CZK)
      Rumanio Rumana leo (RON)
      Serbio Serba dinaro (RSD)
      Svedio Sveda krono (kr, SEK)
      Ukrainio Hrivno (UAH)

    Historio redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Eŭropo.

    Ĝis la bronzepoko redakti

     
    Rekonstruitaj fostdomoj el la neolitiko

    La unuaj pruvoj pri ekzisto de homoj en Eŭropo troviĝas en Sierra de Atapuerca en Hispanio kaj estas 1,2 milionoj da jaroj aĝaj.[11] Ankoraŭ pli maljunaj fosilioj el Kartvelio (ekster la nunaj limoj de Eŭropo) estas 1,8 milionoj da jaroj aĝaj kaj estas nomitaj Homo georgicus (homo de Kartvelio). En nordalpa Eŭropo la unua trovaĵo estas Homo heidelbergensis (homo de Heidelberg), ĉirkaŭ 600.000 jaraĝa. Nur antaŭ ĉirkaŭ 40.000 jaroj alvenis Homo sapiens al Eŭropo kaj iom post iom anstataŭis la neandertalan homon. Komenciĝis en la neolitiko kaj la bronzepoko longa historio de grandaj kulturaj kaj sciencaj esploroj en Eŭropo, unue ĉe la Mediteraneo, poste en la nordo kaj la oriento.

    Antikvo redakti

     
    Konstantino la Granda kun urbomodelo de Konstantinopolo

    Ĉefe la greka kulturo, la romia imperio kaj kristanismo lasis siajn spurojn en Eŭropo. En la antikvo la romia imperio sub Aŭgusto Cezaro unuan fojon unuigis la tutan sudan Eŭropon kun ĉiuj aliaj marbordaj landoj de la Mediteraneo al unu granda imperio. En tiu imperio kristanismo rapide disvastiĝis. Krom ĉiuj persekutoj, kristanismo estis subtenita de Konstantino la Granda kaj iĝis ŝtatreligio sub la imperiestro Teodozo la 1-a.

    Fine de la antikvo, la romia imperio neniiĝis en la okcidento, tamen pluekzistis oriente kiel bizanca imperio ĝis 1453. Tiam alvenis pro popolmigradoj multaj, pli ofte ĝermanaj triboj (anglosaksoj, frankoj, gotoj, ktp.) en la okcidentan Eŭropon kaj kreis la bazon por estontaj nacioj (Anglio, Francio, Hispanio).

    Mezepoko redakti

    La mezepokon karakterizis interalie la konkurenco inter la nova romia imperiestro de la okcidento, nome la imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj la bizanca imperiestro en Konstantinopolo, kies reciprokaj influoj disigis Eŭropon en okcidentan kaj orientan partojn.

    Ekde la komenco de la mezepoko misiistoj disvastigis kristanismon tra norda kaj orienta Eŭropoj, tiel, ke fine de la mezepoko la tuta Eŭropo estis kristanigita. En la okcidenta Eŭropo tamen estiĝis pro la investitura polemiko en la 11-a jarcento disputoj inter imperiestro kaj papo. Same en diversaj jarcentoj oni organizis krucmilitojn fare de kristanaj regnoj, teorie kontraŭ la etendo de Islamo kaj katolika defendo de religiaj lokoj de Mezoriento, sed praktike ankaŭ kontraŭ judoj, grekoj, aliaj popoloj kaj kiel religi-politika mekanismo por la profito de la diversaj eŭropaj regantoj.

    Renesanco redakti

     
    La Reformacio iniciata de Marteno Lutero ŝanĝis la panoramon de la tuta kontinento.

    Dum la renesanco oni malkovris en la latinida okcidento denove la "scion de la antikvo", kio parte kaŭzis kulturan kreskon. La reformacio disigis la okcidentan kristanan eklezion en la 16-a jarcento (la disigo de la ortodoksa eklezio okazis praktike jam en 1054) en katolikan kaj protestantan parton. Sekvis terure mortigaj religiaj militoj. De 1618 ĝis 1648 detruis la tridekjara milito vastajn partojn de Mezeŭropo.

    Ekde la 15-a jarcento eŭropaj nacioj (ĉefe Hispanio, Portugalio, Rusio, Nederlando, Francio kaj Britio konstruis koloniajn imperiojn kun kolonioj sur ĉiuj kontinentoj. Eŭropo estas la kontinento, kiu pleje influis la aliajn mondopartojn: per misioj, koloniismo, sklaveco, negoco kaj kulturo. Kompense okazis fruktodona reciproka interŝanĝo de produktoj kaj sciaroj inter eŭropaj kaj neeŭropaj landoj.

    18-a kaj 19-a jarcentoj redakti

     
    Atako de la Bastille la 14-an de julio 1789

    En la 18-a jarcento klerismo postulas plian toleremon, respekton de homa digno, egalecon kaj liberecon. En 1789 en Francio la revolucio donis la potencon al la burĝaro. Komence de la 19-a jarcento granda parto de Eŭropo devis kliniĝi antaŭ la volo de la franca imperiestro Napoleono ĝis kiam li spertis fiaskon en Rusio en 1812. La Viena kongreso provis tiam restarigi la antaŭrevolucian staton, kio tamen nur dumtempe sukcesis.

    Industriiĝo komencis jam en la 18-a jarcento kaj rapide modifis la ĉiutagan vivon de grandaj popoltavoloj. Pro la malriĉiĝo de la laboristoj estiĝis en la 19-a jarcento anarkiismo, socialismo, komunismo kaj aliaj tendencoj de la laborista movado. Disvastiĝis vaste demokrataj ideoj kaj sistemoj, la reago de konservemuloj al tio kaj la naciismo de diversaj popoloj kaj imperiismo de la grandaj potencoj.

    20-a jarcento redakti

    Kaj la unua mondmilito (1914 ĝis 1918) kaj la Dua Mondmilito (1939 ĝis 1945) komenciĝis en Eŭropo kaj detruis multegon. Ĉirkaŭ 60 milionoj da homoj perdis sian vivon en la dua, inter ili ĉirkaŭ 6 milionoj da judoj, samseksemuloj kaj ciganoj pro la rasa kaj socia frenezo de la nazioj.

    Post la Dua Mondmilito kaj dum la malvarma milito Eŭropo estis disigita en du grandaj politikekonomiaj blokoj: socialismaj nacioj en Orienteŭropo kaj kapitalismaj nacioj en Okcidenteŭropo. Oni parolis pri la fera kurteno, kiu apartigis la eŭropajn ŝtatojn. Inter la du blokoj ekzistis kelkaj neŭtralaj ŝtatoj. Nur perestrojko kaj glasnost igis Sovetunion ŝanĝi politikan direkton meze de la 1980-aj jaroj. En 1989 kun la Berlina Muro disfalis ankaŭ la Orienta Bloko, Sovetunio kaj la Varsovia kontrakto.

    Klimato redakti

     
    Surfactemperaturo de la golfa marfluo en la okcidenta Nordatlantiko

    La kontinento situas ĉefe en mezaj latitudoj. Kompare al aliaj regionoj de sama geografa latitudo, Eŭropo havas relative varman klimaton pro la golfa marfluo. La meza temperaturo de Napolo ekzemple estas 16°, kvankam tiu de Novjorko, kiu situas je la sama latitudo estas nur 12°.

    Fluktuado de la temperaturo ene de la jaro estas en la plej granda parto de Eŭropo relative malgrandaj. Sekvas mildajn vintrojn malvarmetaj someroj. Nur en regionoj malproksimaj al la maro, kaj do de ties klimatekvilibra influo, la temperaturdiferencoj laŭsezonaj estas pli fortaj. En la plej granda parto de orienta Eŭropo la klimato estas, pro foreco de la maro, ĉefe kontinenta. Malvarmaj vintroj kaj varmegaj someroj regas en tiuj regionoj.

    Pro la terrotacio ventoj venas ĉefe el la okcidento. Ĉar en la marbordaj regionoj de okcidenta Eŭropo la ventoj venas ĉefe de la Atlantiko okazas pluvoj preskaŭ tutjare. En orienta kaj meza Eŭropoj la pluvkvanto estas kompare malalta, ĉar la marinfluo al tiuj regionoj estas tro malgranda. Ankaŭ montaroj influas la pluvokvanton forte. Tial partoj de la nordokcidentaj Alpoj estas inter la plej pluvriĉaj regionoj en Eŭropo, dume centraj alpaj valoj estas relative sekaj. Tiukaze la Alpoj estas barilo al pluvfrontoj.

    En regionoj proksime al la Mediteraneo regas ĉefe mediteranea klimato; tio estas sekaj kaj varmegaj someroj kaj mildaj malseketaj vintroj. Somere ventoj blovas ĉefe el la nordo, vintre okcidentaj ventoj alportas ofte pluvojn de la Atlantiko.

    En la nordo de Eŭropo la klimato etas arkta, sed en la sudoriento, ĉe la rivero Volgo kontinenta kun varmegaj someroj kaj malmulte da pluvo. Tiel povas okazi, ke ankoraŭ estas neĝo en Sameio, dume en Sicilio oni plendas pri somera varmego, aŭ daŭre pluvadas sur la Ŝetlandaj Insuloj kaj regas plurjara sekeco en kelkaj areoj de plej orienta Andaluzio.

    Flaŭro redakti

     
    Flaŭroregionoj en Eŭropo laŭ W. Frey kaj R. Lösch

    La vegetaĵaro en Eŭropo povas esti dividita laŭ la klimato en kvar zonojn:

    Pro jarmila utiligo la originala vegetaĵaro de la meza kaj mediteranea regionoj de Eŭropo estis detruita krom kelkaj restaĵoj. En norda Eŭropo troveblas en la arkta tundro nur arbedoj, briofitoj kaj likenoj. Pli sude aldoniĝas en Skandinavio kaj norda Rusio tajgo kun piceoj, pinoj, kaj multaj torfejoj.

    En la meza regiono inter la Atlantiko kaj la Karpatoj kreskas foliarbaroj kun ruĝaj fagoj, en malaltaj pli varmaj regionoj ankaŭ somerverdaj kverkoj kaj karpenoj. Oriente de la regiono, kie kreskas ruĝaj fagoj, ĉirkaŭ de la Vistulo kaj Dnestro ĝis la suda Uralo troveblas miksaj arbaroj kun tigfrukta kverko, vintra tilio, arbara pino kaj pli norde piceoj. Sude de tiu regiono, norde de la Nigra Maro troviĝas stepa vegetaĵaro.

    Faŭno redakti

     
    Lupo (Canis lupus)

    Grandaj karnomanĝuloj kiel ursoj, lupojlinkoj troveblas nuntempe nur tre norde aŭ oriente. Tutnorde vivas boacoj kaj alkoj.

    Post neniigo la eŭropa bizono estis elsovaĝita el zooj en Pollando, Belorusio, kaj Kaŭkazo. Ruĝa cervo, kapreolo kaj apro troveblas en la plej multaj regionoj de Eŭropo.

    Tipa eŭropa besto estas ĉamo, kiu ekster la eŭropaj montaroj videblas nur en malgranda Azio kaj aziaj partoj de la Kaŭkazo. Diversaj specioj de ibeksoj vivas en la Alpoj, Pireneoj kaj Kaŭkazo. La altnaza antilopo troveblis ankoraŭ dum mezepoko ĝis Ukrainio, nuntempe tamen nur ĉe la malsupra fluo de la Volgo. Multaj specioj estis neniigitaj jam antaŭ jarcentoj, kiel la uro aŭ la tarpano. Ankaŭ rabobirdoj kiel la reĝa aglo, blankvosta maraglo kaj ansergrifo preskaŭ draste malpliiĝis en la lastaj jarcentoj.

    Nur en suda Eŭropo ekzistas pro la varma klimato multaj specioj de lacertedoj, serpentoj kaj testudoj. Ĉe la marbordoj vivas diversaj fokoj. En la nordaj maroj troveblas balenoj, orcinoj kaj porkocetoj; en la Mediteraneo diversaj delfenoj. La plej konataj marfiŝoj estas haringoj kaj diversaj tinusoj.

    Vidu ankaŭ redakti

    Eksteraj ligiloj redakti

    .

    Referencoj redakti

    1. [1] Ĉe etymonline.com sub European (angle)
    2. Christianity in Global Context: Trends and Statistics. Center for the Study of Global Christianity, 2005. Arkivita el la originalo je 2010-04-24. Alirita 2009-11-13.
    3. Oni ĉirkaŭkalkulas la parton de islamanoj rilate al la tuta albana loĝantaro je 40–70 %.
    4. vgl. Union der Europäischen Konferenzen der Höheren Ordensoberen/innen U.C.E.S.M jen arkivigite germane.
    5. Kaplan, Andreas M. (2014) European management and European business schools: Insights from the history of business schools, European Management Journal, 32(4), 529-534.
    6. Eurostat - Tables, Graphs and Maps Interface (TGM) table.
    7. Report for Selected Country Groups and Subjects. Alirita 12a de oktobro 2016.
    8. Triennial Central Bank Survey 2007. BIS (19-a de decembro 2007). Alirita 25a de julio 2009.
    9. . Compositional Analysis of Foreign Currency Reserves in the 1999–2007 Period. The Euro vs. The Dollar As Leading Reserve Currency. Munich Personal RePEc Archive, Paper No. 14350 (30-a de marto 2010). Alirita 27a de decembro 2010.
    10. Boesler, Matthew, "There Are Only Two Real Threats To The US Dollar's Status As The International Reserve Currency", 11a de novembro 2013. Kontrolita 8a de decembro 2013.
    11. Carbonell, E. et. al. (2008): The first hominin of Europe. Nature 452, 465–469