Grekio

lando en Eŭropo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa ŝtato. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Antikva Grekio.

GrekioGrekujo (oficiale la Helena Respubliko, greke ΕλλάδαΕλληνική Δημοκρατία) estas lando en Balkana duoninsulo, ankaŭ sur la centoj da insuloj de Egea, Ionia kaj Mediteranea maroj. Grekio limas kun Bulgario, Albanio, Nord-Makedonio kaj Turkio.

Helena Respubliko
Ελληνική Δημοκρατία
Ellinikí Dhimokratía

Flago de Grekio

Blazono de Grekio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Imnos is tin Eleftherian
Lokigo
suverena ŝtatolandounueca ŝtato • Mediteranea lando • sociala ŝtatojurŝtato • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ateno (3.027 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) greka lingvo, Demotiko, moderna greka lingvo
Uzata(j) lingvo(j) greka
Plej ofta(j) religio(j) Ortodoksismo
Areo 131,945 km²
- % de akvo 0,8669 %
Loĝantaro 10 482 487 (2021)
Loĝdenso 81 loĝ./km²
Horzono +2 (en somero +3)
Interreta domajno gr
Landokodo GR
Telefona kodo 30
Plej alta punkto Olimpo
Plej malalta punkto kalipsa malaltaĵo
Politiko
Politika sistemo Demokratia respubliko
Ŝtatestro prezidento Katerina Sakellaropoulou (ekde 2015)
Ĉefministro Kiriakos Mitsotakis
Nacia tago 25-a de marto
Sendependiĝo disde la Otomana Imperio 1829
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr
mapo de Grekio
Provincoj de Grekio.

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

La plej suda duoninsulo estas Moreo, kiu kune kun la cetero de la kontinenta Grekio formas la plej sudan parton de la duoninsulo de Balkanio.

La lago Triĥonida (greke Λίμνη Τριχωνίδα) estas la plej granda natura lago de Grekio, post la lago Granda Prespo (kiu tamen ne estas tuta en Grekio).

Por administracio rigardu la artikolojn Regionaj unuoj de Grekio kaj Regionoj de Grekio.

Historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Grekio.

En 1829 Grekio akiris sendependecon de la Osmanida imperio, kiel reĝlando Grekio, sed tion sekvis tuta vico da politikaj renversoj, inter kiuj elstaris la Dua Greka Respubliko, kaj militaj diktaturoj. ĉefe post la puĉo de la koloneloj. Moderna demokratia respubliko formiĝis en 1975.

Dum la Dua Mondmilito Grekion okupis potencoj de Akso; pli precize: Nazia Germanio, Italio kaj Bulgario. La batalo de GrekioOperaco Marita estis la invado de la Reĝlando Grekio fare de la fortoj de la Akso dum la Dua Mondmilito, en kiu tiuj batalis kontraŭ la aliancanoj (Grekio kaj la Komunumo de Nacioj). Aparte grava estis la Batalo de Kreto.

Dume funkciis la Greka kontraŭnazia rezistmovado. Ĝi daŭris ĝis la retiriĝo de la germanaj kaj bulgaraj trupoj en oktobro 1944. Tiam startis malfacila kunvivado inter la diversaj frakcioj de la rezistado kio rezultis en la Greka Enlanda Milito.

De la restarigo de la demokratio tre ofte la eventoj de la politiko kaj de la politikaj sukcedoj ege rilatis al la surstrata agado ĉefe de studentoj kaj junuloj, sed ne nur. Tiele oni povas resumi::

  • En 1973 studentaj protestoj kontraŭ la militista diktaturo, estrita de Georgios Papadopoulos kaj Dimitrios Ioannidis, estis subpremitaj perforte de polico kaj tio akcelis la falon de tiu diktaturo.
  • En 1974 en balotado venkis la konservativa partio kaj ekprezidentis Konstantino Karamanlis, onklo de la posta ĉefministro Kostas Karamanlis.
  • En 1981 Grekio eniris en la EU kaj venkis en balotado la socialisma partio de Andreas Papandreu.
  • En 1985 rememoro de la studenta insurekcio de 1973 konvertiĝis en denovaj perfortaĵoj inter policanoj kaj studentoj.
  • En 1991 novaj surstrataj violentoj inter manifestaciantoj kaj policanoj post la mortigo de instruisto dum protestoj kontraŭ la reformo de la instrusistemo.
  • En 1995 novaj violentoj inter studentoj kaj policanoj. Granda detruo en Ateno.
  • En 1999 novaj atakoj de policanoj kontraŭ manifestaciantoj kontraŭ vizito de Bill Clinton. Atakoj de anarkiistoj kontraŭ financaj kaj ŝtataj institucioj.
  • En 2003 grupoj de anarkiistoj kaj radikaluloj kontraŭstaris la policon okaze de la Pintokunsido de la EU en Saloniko.
  • En 2004 venkis en balotado la konservativa partio de Kostas Karamanlis.
  • En 2007 okazis tajdo da incendioj tra la tuta Grekio, kaj oni kuligpis malefikecon kaj koruptadon de la registaro. Tamen la konservativa partio denove venkis.
  • En decembro 2008 okazis surstrataj bataloj de policanoj kontraŭ studentoj.

Politiko redakti

La Registaro de Grekio (greke Κυβέρνηση της Ελληνικής Δημοκρατίας; oficiale: La Registaro de la Helena Respubliko kaj ankaŭ La helena registaro) estas la registara instanco de Grekio, establita en sia nuna formo en 1974. La registaro funkcias en la ĉefurbo Ateno. La gvida figuro en la registaro estas la Ĉefministro de Grekio. Li rekomendas al la Prezidanto la nomumon de ministroj kaj vicministroj. La ĉefministro, la ministroj kaj iliaj deputitoj estas membroj de la Konsilio de Ministroj, kiu estas la supera decida komitato. Kutime la ministroj kaj iliaj deputitoj estas membroj kaj laboras en la parlamento. La vicministroj ne estas membroj de la registaro.

Administracio redakti

La Regionoj de Grekio (greke Περιφέρειες της Ελλάδας) estas la oficialaj regionaj administraciaj dividoj de Grekio. La lando dividas al 13 regionojn (naŭ sur la kontinenta parto de lando kaj kvar insulaj grupoj), kiuj plis subdividas en 54 prefektujoj.

  1. Atiko
  2. Meza Grekio
  3. Meza Makedonio
  4. Kreto
  5. Orienta Makedonio kaj Trakio
  6. Epiro
  7. Ioniaj insuloj
  8. Norda Egeo
  9. Peloponezo
  10. Suda Egeo
  11. Tesalio
  12. Okcidenta Grekio
  13. Okcidenta Makedonio

Ekonomio redakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Grekio, 2019

Grekio estas bonfara ŝtato kie larĝa publika sektoro kontribuas ĉirkaŭ 50% de MEP. Turismo estas tre grava branĉo de la ekonomio de la lando, kun granda parto de MEP kaj fremdvaluta enspezo.

En 2001, Grekio aliĝis al la Eŭrozono kaj ekde tiam la leĝa pagilo estas la eŭro (anstataŭ la draĥmo kiu estis uzata ĝis tiam). Grekio estis inter la ĉefaj profitantoj de la eniro en la Eŭropan Union kaj la helpo kiun ĝi ricevis de la Unio sumiĝas al 2,6% de la malneta nacia produkto. MNP kreskis je jara rapideco de 4% averaĝe de 2003 ĝis 2007, interalie kiel rezulto de registaraj investoj ligitaj al aranĝado de la Atenaj Olimpikoj (2004).

La greka komerca floto estas la plej granda en la mondo, kaj la ŝipindustrio estas grava branĉo de la greka ekonomio. La nacia aviadkompanio de Grekio estas Aegean Airlines.

Kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kulturo de Grekio, Fonduso Helena por Kulturo kaj Centro por la Greka Lingvo.

Festoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Greka kuirarto.

Heredaĵoj redakti

Grekaj epopeoj redakti

Esperanto en Grekio redakti

EdE-G

La unua esperantisto en Grekio estis Em. Dragoumis en Ateno (1904). Favoraj artikoloj aperis en diversaj gazetoj, kiel "Akropolis", "Deltion" kaj "Psihiatria kaj Neŭrologia Revuo" de d-ro Simonidis Vlavianos, sed mem la movado ne ekfloris.

La movado ekkomenciĝis en 1905 en la tiama princlando Samos sur la samnoma insulo (antaŭmilita Turkio). Pioniro estis d-ro A. Stamatiadis, kiu 8. dec. 1906 en la urbo Vathi fondis E-Societon (SES) kun 11 anoj. Kurson gvidis la fondinto-prez. por 24 personoj, ĉiuj troveblaj en la adresaro de Zamenhof; la plej malnova sub la n-ro 12.151. Aliaj kursoj funkciis en la komerca lernejo kaj en la mastruma lernejo por knabinoj.

Stranga epizodo provizore haltigis la progreson. Malklera vilaĝano ŝerce persvadita de du advokatoj, ke Esperanto estas nur formo de framasonismo, kiu sendube havas kontraŭreligian celon, sukcesis konvinki kelkajn fanatikulojn en la najbara vilaĝo, ke ili punu la malpiajn esperantistojn. Trideko da ili, armitaj per bastonegoj, forkegoj, kap-rompiloj kaj hakiloj iris rekte al la ejo de SES kaj, trovinte neniun pro la trofrueco de la horo, kontentiĝis per tio, ke ili disrompis la kadron de Zamenhof-portreto kaj la bibliotekon, dispecigis la librojn kaj difektis ĉiujn meblojn. Krome ili kriadis, ke ili revenos por mortigi la esperantistojn, se ili daŭrigus kunveni en la ejo. La princo-reganto malpermesis la agadon de SES kun la preteksto, ke per la regula funkciado de SES la publika ordo estas malhelpita.

La nova princo-reganto 13 sept. 1907 denove permesis la societan agadon, kaj SES tuj pliiĝis, tiutempe kalkulinte 235 anojn. La ateston pri studado akiris 90 E-istoj, inter ili la princino Heleno Kopasis, fondintino de Virina E Grupo. En jan. 1909 estis ekeldonita la gazeto Greklingva E-ano; pri kiu la samosa deputitaro decidis, ke ĝi fariĝu ŝtata kaj presita senpage en la princa presejo, kaj surportu sur ĝia unua paĝo la princlandan blazonon. Okazis leĝa decido ankaŭ pri la reprezentado oficiala de Samos ĉe la 5-a UK, kiun rolon plenumis Stamatiadis. La entuziasmon pro la sukcesoj bone esprimis granda E koncerto en la urba teatro. Venis ankoraŭ pli favora leĝo sub n-ro 2342 la 8 okt.1910, kiu E-n enkondukis kiel devigan fakon en ĉiujn lernejojn de Samos. Laŭ la Grek-lingva E-isto de dec. 1911 E estis instruata en 31 urboj kaj urbetoj de 50 geinstruistoj por 1740 gelernantoj.

La movado etendiĝis el Samos al la ĉirkaŭaj urboj kaj insuloj en Grekujo (kaj Turkujo). En Patraso Paul Bünemann laboris por la antaŭenpuŝo de E, gvidante en 1909 du sukcesajn kursojn. En Etolikon de la provinco de Mesolonghi Georgo Sokos fondis grupetoj, en apr. 1909. En Arta D.G. Konstantopoulos fondis grupon samjare. Eta moviĝo estis observata en aliaj grekaj urboj, kiel en Pireo, (f-ino Mario Tsantas), Sira, Paksos, Volo, Lamia, Tripoliso kaj en la insulo Kreto, kie J. J. Serkedakis fondis societon.

En jul. 1925 Stamatiadis reveninta post longa restado el Konstantinopolo revigligis la dormintan SES en Samoso, aperigis dum unu jaro gazeton Samosa E-isto. De aŭg. 1926 Stamatiadis loĝis en Ateno; kaj laŭ lia iniciato la ministro de instruado eldonis cirkuleron (n-ro.57.363, 28 okt. 1926.) pri la instruado de E en ĉiuj instruistaj lernejoj de elementa kaj mezgrada instruado; senpagajn kursojn gvidis la iniciatinto: La ministeria cirkulero sub n-ro 65.8%, 7 nov. 1931 rilatas la daŭrigon de la instruado de E en la instruistaj lernejoj, en la gimnazioj kaj la pedagogia altlernejo. Krome la ĉefdirektoro de PTT aprobis la instruadon de E en siaj lernejoj, kaj mem Stamatiadis gvidis la kursojn. En 1927 li gvidis 2 specialajn kursojn ankaŭ por 44 policistoj. En 1926 fondiĝis Helena E Asocio, la fondintoj estis: Klisthenis Filaretos, Aristovoulis Zannos, d-ro Stamatiadis, V. Nikolaidis Mihaelo Manousos, Aleksandro Eŭstathianos, Konstanteno Stekos, Miltiado Mangivas, s-ino Roksano M. Manouso, s-ino Pantelaki, Petro Duzinas. Post Athen kun siaj 7 E Asocioj (Atena Studenta E Grupo, fondita en 1928, E-ista Akademio, Helena Virina E Ligo ambaŭ fonditaj en 1929) E atingis en Saloniki sub la tiama gvidado de Johano Spatharis pli da progresoj, ol en ĉiuj aliaj urboj. (Sukcesoj en PTT, Universitato kaj en la ĉirkaŭurboj.) Aliaj lokoj, kie estas movado. Pireo, Halkis; Akrata; Stavroupolis (Ĉiam Antaŭen), Kavalla, Aleksandroupolis, Edeasa, Drama, Serras, Johannina, Florina, Mitileno, Kreto (Heraklion; Rethimno), Ksilokastro (La Sincereco), Kitkis, Kakovatos (Olimpio) kaj fine Andricaina kaj Patraso kaj 4 E-Grupoj en la insulo Cyprus per la zorgoj kaj perdistancaj E-kursoj de Stamatiadis.

HEA en 1931 eksiĝis el K. R. kaj ne plu kunlaboras kun ICK.

Greklingva esperantisto redakti

GREKLINGVA ESPERANTISTO estis organo de la grekaj esperantistoj eldonita de la Samosa Esperanta Societo dum la komenco de 20-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti