Unueca ŝtato
Unueca ŝtato estas ŝtato regata kiel unu ununura potenco en kiu la centra administracio estas finfine supera kaj ĉiuj administraj dividoj (subnaciaj unuoj) ekzercas nur potencojn kiujn ilia centra administracio elektas delegi. La plimulto de ŝtatoj en la mondo havas unuecajn sistemojn de registaro.
Unuecaj ŝtatoj estas komparitaj al federaciaj ŝtatoj (federacioj) kaj konfederaciaj ŝtatoj (konfederacio):
En unueca ŝtato, subnaciaj trupoj estas kreitaj kaj aboliciitaj, kaj iliaj potencoj povas esti plilarĝigitaj kaj malvastigitaj, fare de la centra administracio. Kvankam politika rajtigo en unuecaj ŝtatoj povas esti delegita tra transdono al loka administracio per statuto, la centra administracio restas supera; ĝi povas forigi la agojn de transdonitaj registaroj aŭ limigi iliajn potencojn.
- Britio estas ekzemplo de unueca ŝtato. Skotlando, Kimrio, kaj Nord-Irlando havas diversajn gradojn de sendependo pere de transdono de potenco. Sed tia transdono de potenco estas delegita fare de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando kiu povas aprobi leĝojn unuflanke ŝanĝante aŭ aboliciante transdonon.
- Ukrainio estas alia ekzemplo de unueca ŝtato (vidu Konstitucio de Ukrainio). La Aŭtonoma Respubliko de Krimeo ene de la lando, antaŭ la aliĝo al Rusio, havis gradon da aŭtonomeco kaj estis regata fare de ĝia Kabineto de Ministroj kaj leĝdona Konsilio. En la komenco de la 1990-aj jaroj la respubliko havis ankaŭ prezidentan postenon kiu estis finita pro separismaj tendencoj kiuj intencis transdoni Krimeon al Rusio. En 2014, sekvante la kontestatan referendumon, Krimeo deklaris sendependecon disde Ukrainio kaj realiĝis al la Rusa Federacio. Tamen tiu voĉdono estis deklarita kontraŭleĝa fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ne estas ankoraŭ agnoskata de la plej granda parto de la internacia komunumo.
- Multaj unuecaj ŝtatoj havas ne tiajn areojn havantajn ajnan gradon da aŭtonomio. Subnaciaj areoj ne povas decidi iujn ajn proprajn leĝojn. Kelkaj ekzemploj de tiaj landoj estas Svedio, Norvegio[1] kaj Irlando.
En federaciaj ŝtatoj, kompare, ŝtatoj aŭ aliaj subnaciaj entoj partumas suverenecon kun la centra administracio, kaj la ŝtatoj konstituantaj la federacion havas ekziston kaj potencfunkciojn kiuj ne povas esti unuflanke ŝanĝitaj fare de la centra administracio. En kelkaj kazoj, estas la federacia registaro kiu havas nur tiujn potencojn eksplicite delegitajn al ĝi. Usono estas ekzemplo de federacia ŝtato. Laŭ la Usona Konstitucio, potenco estas partumita inter la Federacia registaro de Usono kaj la usonaj ŝtatoj, kun la deka konstitucia amendo eksplicite indikante tiel "La potencoj ne delegitaj al Usono fare de la Konstitucio, nek malpermesitaj per ĝi al la ŝtatoj, estas rezervita al la ŝtatoj respektive, aŭ al la homoj." Multaj federaciaj ŝtatoj ankaŭ havas unuecajn pli malaltajn nivelojn de registaro; dum Usono estas federacia, la ŝtatoj mem estas unuecaj laŭ la Regulo de Dillon - distriktoj kaj municipoj havas nur la aŭtoritaton konceditan al ili fare de la subŝtataj registaroj sub sia ŝtatkonstitucio aŭ de leĝdonaj agoj. Ekzemple, en la Usona Ŝtato Konektikuto, distrikta registaro estis aboliciita en 1960.
Transdono (kiel federacio) povas esti simetria, kie ĉiuj subnaciaj unuoj havas la samajn potencojn kaj statuson, aŭ malsimetriaj, kun regionoj variantaj en siaj povoj kaj statuso.
Notoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Open University&Έέέnbsp;– The UK model of devolution[rompita ligilo]
- Open University – Devolution in Scotland[rompita ligilo]