Registaro

sistemo aŭ grupo de homoj regantaj organizitan komunumon, ofte ŝtaton. La ekzekutiva povo.

Registaro (de la latina: regere; gvidi, konduki) estas organizo, kiu havas eblon krei kaj altrudi leĝojn (kaj ties plenumadon) en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto).[1] Ŝtata registaro estas unu inter la plej altaj institucioj post la ŝtatestro, kutime lastatempe formita de ministraro.[2] Ĝi gvidas, kondukas kaj superrigardas la ŝtatan internan kaj eksteran politikon. Registaro konsistas kutime el registarestro kaj aliaj ministroj kun la rilataj koncernaj ministerioj.

La ŝtatoj de la mondo kolorigitaj laŭ formo de registaro:
Blua: plenaj prezidentaj respublikoj.
Flava: duonprezidentaj respublikoj.
Verda: respublikoj kun plenuma prezidanto elektita de aŭ nomumita de la parlamento kiu povas aŭ eble ne estas kondiĉigita de parlamenta fido.
Oranĝa: parlamentaj respublikoj.
Ruĝa: parlamentaj konstituciaj monarkioj
Rozkolora: Parlamentaj duonkonstituciaj monarkioj kiuj havas apartan registarecon sed kie regeco tenas signifan administracin kaj/aŭ leĝdonan povon.
Purpura: absolutaj monarkioj.
Bruna: unupartiaj ŝtatoj.
Malhelverda: landoj kie konstituciaj provizaĵoj por registaro estis suspenditaj (ekz. armeaj diktatorecoj).
Griza: landoj kiuj ne konformas al iuj el ĉi-supraj sistemoj (ekz. provizoraj registaroj/neklaraj politikaj situacioj)
Abraham Lincoln kunsidas kun sia ministraro por la unua legado de la Sendependiga Proklamo, (26a de Julio, 1862).

En multaj ŝtatoj oni ofte konsideras registaro la ekzekutivan potencon de la ŝtato. Meze de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis la rolo de registaro kiel nura ekzekutiva potenco al politika gvidado de la ŝtato.

Okaze de pli amplekse asocia difino, regado normale konsistas el leĝodonistoj, administraciantoj, kaj arbitraciantoj. Regado estas rimedoj per kiu ŝtata politiko estas plifortigita, same kiel la mekanismo por determinadi la politikon de ŝtato. Formo de regado, aŭ formo de ŝtata administracio, referencas al serio de politikaj sistemoj kaj institucioj kiuj formas la organizadon de specifa regado.

Ĉiaj ajn regadoformo nune efikas sur ĉia homa aktiveco en multaj gravaj manieroj. Pro tiu tialo, politikaj sciencistoj ĝenerale polemikas, ke registaro ne estu studita laŭ si mem; sed ĝi estu studita kun antropologio, ekonomiko, historio, filozofio, scienco, kaj sociologio.

HistorioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politika filozofio.
 
La unua ministraro de Obama (9a de Oktobro, 2009).

Fruaj registarojRedakti

La momento kaj loko kie tiu fenomeno de homa registaro disvolviĝis perdiĝas en la tempo. Plej verŝajne en fruaj komunumoj de ĉasistoj kaj kolektistoj jam aperis elito plej verŝajne de pli spertaj ĉasistoj kaj militistoj kun fruaj funkcioj de regado; ĉiuokaze, historio de fruaj socioj jam registras la formadon de fruaj registaroj. Antaŭ ĉirkaŭ 5 000 jaroj, la unuaj malgrandaj urbo-ŝtatoj aperis.[3] Ĉirkaŭ la tria aŭ dua jarmilo a.n.e., kelkaj el tiuj jam estis disvolviĝintaj en pli grandaj areoj regataj de registaroj: Sumero, antikva Egipto, Induso-civilizacio, kaj la civilizacio de la Flava Rivero.[4]

La disvolvigo de agrikulturo kaj sekvaj projektoj por akvokontrolo estis katalizilo por la disvolvigo de registaroj.[5] Foje tribestro estis elektita pere de variaj ritoj aŭ testoj de forto por regadi sian tribon, foje kun grupo de aĝaj tribanoj kiel konsilantaro. La homa kapablo precize komuniki abstraktan, lernitan informaron ebligis homojn iĝi pli efektivaj je agrikulturo,[6] kaj tio ebligis por ĉiam pliigon de populacidensecoj.[3] La historiisto David Christian klarigis kiel tio rezultis en ŝtatoj kun leĝoj kaj registaroj.

 
 Dum farmistaj populacioj ariĝis en pli grandaj kaj pli densaj komunumoj, interagado inter diversaj grupoj pliiĝis kaj la socia premo pliiĝis ĝis, en rimarkinda paralelo kun la formado de steloj, novaj strukturoj subite aperis, kune kun nova nivelo de komplekseco. Kiel steloj, urboj kaj ŝtatoj reorganizas kaj energiigas pli malgrandajn objektojn ene de sia gravitaj kampoj.[3] 

Modernaj registarojRedakti

 
Konstruaĵo de la Ministraro de Ukrainio.

Startinte en la fino de la 17-a jarcento, la hegemonio de la respublikaj formoj de regado kreskiĝis malprofite al la registaroj je la servo de monarkioj, partikulare de heredaj monarkioj. La Angla enlanda milito kaj la Glora Revolucio en Anglio, la Usona revolucio, kaj la Franca revolucio kontribuis al la kresko de reprezentaj formoj de regado. La Sovetunio estis la unua granda lando kiu havis komunisman registaron.[7] Ekde la Falo de la Berlina Muro, liberala demokratio iĝis eĉ la plej hegemonia formo de regustaro,[8] dum komunistaj registaroj malpliiĝis tra la tuta mondo kaj eĉ akceptis elementojn de nekomunismaj sintenoj.

En la 19-a kaj 20-a jarcentoj, estis grava pliigox en la grando kaj skalo de regado je nacia nivelo.[9] Tio inkludas la regularon de korporacioj kaj la disvolvigo de la bonfara ŝtato.[8]

Politika sciencoRedakti

Klasado de registarojRedakti

 
Konstruaĵo de la Ministraro de la iama Sovetunio.

En politika scienco, estis delonga celo krei tipologion aŭ taksonomion de politikaj sistemoj, same kiel tipologioj de politikaj sistemoj ne estas tiom evidentaj.[10] Speciale gravas en politika scienco kampoj de kompara politiko kaj internaciaj rilatoj.

Supraĵe, identigi formon de registaro ŝajnas facile, ĉar ĉiaj registaroj havas oficialan formon. Usono estas federacia respubliko, dum la iama Sovetunio estis socialisma respubliko. Tamen mem-identigo povas esti ne objektiva, kaj laŭ kaj Kopstein kaj Lichbach asertas, difini reĝimojn povas esti fripone.[11] Ekzemple, balotado estas difina karaktero de demokratio, sed praktike elektoj en iamaj Sovetunio aŭ Hispanio dum la reĝimo de Francisco Franco ne estis "liberaj kaj justaj" kaj okazis en reĝimo de unupartiismo. En multaj faktaj praktikaj klasigoj ĝi ne estu konsiderataj demokratiaj.

Identigi formojn de registaro estas komplika ankaŭ pro granda nombro de politikaj sistemoj originitaj de la diverseco de soci-ekonomiaj movadoj kaj estas spegulitaj en tipoj de registaroj fare de specifaj partioj kiuj nomigas sin laŭ tiuj movadoj; ili ĉiuj kun koncernaj politikaj ideologioj. Sperto kun tiuj movadoj enpovigitaj, kaj la fortaj ligoj kiujn ili havas rilate al partikularaj formoj de regado, povas okazigi, ke ili estu konsiderataj formoj de registaro en si mem.

 
Sidejo de la registaro de Kanado.

Alia kompliko estas ĝenerala manko de interkonsento aŭ intenca "dismontro aŭ biaso" de raciaj teknikaj difinoj de politikaj ideologioj kaj asociaj formoj de regado, pro la naturo de politiko en tiu moderna epoko. Ekzemple: la signifo de "konservatismo" en Usono havas malmulte komune kun la sistemo kiel la vorta difino estas uzata aliloke. Kiel Ribuffo (2011) notas, "tio kion usonanoj nune nomas konservatismo multo el la mondo nomas ĝin liberalismonovliberalismo".[12] Ekde la 1950-aj jaroj konservatismo en Usono estis ĉefe asocia kun la Respublikana Partio. Tamen, dum la epoko de rasa segregacio en Usono ankaŭ multaj Sudaj Demokratoj estis konservativuloj, kaj ili ludis gravan rolon en la Konservativa Koalicio kiu kontrolis la Kongreson el 1937 ĝis 1963.[13]

Ĉiu lando en la mondo estas regata de sistemo de registaro kiu kombinas almenaŭ 2 (aŭ pliajn) el la jenaj atributoj (ekzemple, ĉe Ĉinio, kiu laŭteorie estas komunisma ŝtato sed enhavas kapitalisman ekonomion, dum Usono laŭ kelkaj teoriistoj ne estus tutkapitalisma ŝtato ĉar havigas socialajn servojn por siaj civitanoj). Aldone la opinio de unu persono pri la tipo de registaro povus diferenci kaj fakte diferencas unu de alia (ekzemple, multaj opinias, ke Usono estas plutokratio pli ol demokratio ĉar ĝi fakte estas regata de riĉuloj).[14] Estas ĉiam ombroj ĉe ĉiu ajn registaro. Eĉ plej liberalaj demokratioj limigas rivalan politikan aktivecon je unu etendo aŭ alia, kaj eĉ plej tiranecaj diktaturoj devas organizi larĝan bazon por ties elteno, kaj tiele malfacilas simpligite "klasigi" ĉiajn registaron en mallarĝajn kategoriojn.

 
Ĉefministro Narendra Modi kaj ministroj dum kunsido ĉe Novdelhio, 2013.

La koalicia registaro estas tiu formita kiam parlamenta frakcio ne havas sufiĉan majoritaton por formi registaron, pro kio ĝi bezonas interkonsenti kun alia grupo aŭ frakcio, normale de proksima politika ideologio, por kune formi registaron. La koaliciaj registaroj estas propraj de la parlamentaj demokratioj, hegemoniaj en Eŭropo kaj en aliaj mondoregionoj, en kiuj la formado de la registaro postulas la konfidon de la parlamento. Tiu registaro plu funkcias ĝis la tempo ke la opozicio sukcesas venki mocion de demisio en la parlamento. En la prezidentaj sistemoj, majoritataj en Ameriko, la registarestro estas elektita per popola voĉdonado kaj povas plenumi la regopovon sendepende de la partio kiu havas majoritaton en la parlamento.

FormojRedakti

 
Platono en sia libro Respubliko dividis registarojn en kvin bazaj tipoj.

Platono en sia libro Respubliko dividis registarojn en kvin bazaj tipoj (kvar ekzistantaj formoj kaj unu la ideala formo de Platono, kiu ekzistas "nur en parolo"):[15]

  • Aristokratio (regado laŭ leĝo kaj ordo, kiel idealaj tradiciaj “bonvolemaj” regnoj kiuj ne estas tiranecaj)
  • Timokratio (regado laŭ honoro kaj devo, kiel “bonvolema” militistaro; Sparto kiel ekzemplo)
  • Oligarkio (regado laŭ riĉo kaj merkat-bazita etiko, kiel ĉe liberkomerca kapitalisma ŝtato)
  • Demokratio (regado laŭ pura libereco kaj egaleco, kiel libera civitano)
  • Tiraneco (regado laŭ timo, kiel despoto)

Tiuj kvin reĝimoj iom post ioim degeneriĝis starte kun aristokratio pinte kaj tiraneco sube.[16]

En sia verko Politiko, Aristotelo prilaboras pri la kvin reĝimoj de Platono studante ilin rilate al la regado fare de unu, de malmultaj, kaj de multaj.[17] El tio sekvas la klasigo de formoj de registaro depende de kiuj personoj havas la aŭtoritaton por regadi: ĉu nur unu persono (aŭtokratio, kiel ĉe monarkio), elektita grupo de personoj (aristokratio), aŭ la popolo kiel tuto (demokratio, kiel ĉe respubliko).

Bazaj politikaj sistemojRedakti

Laŭ la profesoro de Yale nome Juan José Linz estas tri ĉefaj tipoj de politikaj sistemoj nuntempe: demokratioj, totalismaj reĝimoj kaj, mezvoje inter ambaŭ, aŭtoritatismaj reĝimoj kun hibridaj reĝimoj.[18][19] Alia moderna klasiga sistemo inkludas monarkiojn kiel sendependa ento aŭ kiel hibrida sistemo de la ĉefa triopo.[20] Fakuloj ĝenerale referencas al diktatoreco ĉu kiel formo de aŭtoritatismo aŭ de totalismo.[21][18][22]

AŭtokratioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aŭtokratio.

Aŭtokratio estas sistemo de regado en kiu suprema povo estas koncentrita en la manoj de unu persono, kies decidoj estas celo de neniu ekstera laŭleĝa limigo nek de regularigitaj mekanismoj de popola kontrolo (escepte eble pri la eventuala minaco de puĉo aŭ homamasa insurekcio).[23] Absoluta monarkio estas historie la hegemonia formo de aŭtokratio, en kiu monarko regas kiel nura suvereno sen limigon per reĝa prerogativo. Plej el la absolutaj monarkioj estas hereda, tamen kelkaj, notinde ĉe la Apostola Seĝo, estas elektitaj de elekta institucio (kiel la Kardinala Kolegio, aŭ princ-elektistoj). Aliaj formoj de aŭtokratio esta tiraneco, despotismo, kaj diktatoreco.

AristokratioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aristokratio.
 
Francaj aristokratoj, ĉirkaŭ 1774.

Aristokratio (el greka ἀριστοκρατία, aristokratía, el greka ἄριστος, aristos, "elstara", kaj el greka κράτος, kratos, "povo") estas formo de regado kiu metas la povon en la manoj de malgranda, elita reganta klaso, kiel hereda nobelaroprivilegiita kasto. Tiu klaso plenumas minoritatan regadon, ofte kiel terposeda timokratio, riĉa plutokratio, aŭ oligarkio. Historie aristokratio trudis sian regadon simple perforte kaj kun la ekskuzo, ke temas pri heredo kaj di-volo; en pli modernaj tempoj aristokratio justigis sin kiel klaso klera kaj preparita por la regado, dum la malaltaj klaso ne povus regi pro preparmanko.

Multaj monarkioj estis aristokrataj, kvankam en modernaj konstituciaj monarkioj, la monarko povas havi malmultan efektivan povon, kaj nur simbolan kaj ceremonian rolon. La termino aristokratio povas referenci historie ankaŭ al la ne-kamparanaj, ne-servistaj, kaj ne-burĝaj klasoj en la feŭda sistemo.

DemokratioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demokratio.
 
Balotado en Bangladeŝo.

Demokratio estas sistemo de regado en kiu civitanoj plenumas povon per voĉdonado. En sistemo de rekta demokratio, la civitanaro kiel tuto rekte formas partoprenan registaran korpuson kaj rekte voĉdonas pri ĉiu afero en malfermaj asembleoj; tiel ke ne ekzistas diferenco inter registaro kaj regitaro. En nerekta demokratio, la civitanaro regas nerekte pere de la elektado de reprezentantoj aŭ delegitoj el inter ili mem, tipe per elektado aŭ, malpli ofte, per sortado. Tiuj elektitaj civitanoj poste kunsidas por formi registaran korpuson, kiel povas esti leĝodona asembleo aŭ ĵurio.

Kelkaj registaroj kombinas kaj rektan kaj nerektan demokratiajn regosistemojn, en kiuj la civitanaro elektas reprezentantojn por administri la ĉiutagan regadon, dum ankaŭ rezervas la rektan regadon rekte al la popoliniciatoj, referendumoj (plebiscitoj), kaj la rajto al renverso. En konstitucia demokratio la povoj de la majoritato estas plenumitaj ene de la kadro de reprezenta demokratio, sed la konstitucio plej ofte limigas la regadon de la majoritato, kutime pere de la respektoj al la universalaj rajtoj, ekz. parollibereco, aŭ asocilibero.[24][25]

RespublikojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Respubliko.
 
Proklamo de la Respubliko en Portugalio en 1910.

Respubliko estas formo de regado en kiu la lando estas konsiderata "publika afero" (latine res publica), ne privata koncerno aŭ propraĵo de la regantoj, kaj en kiu oficoj, postenoj kaj registoj de ŝtatoj estas konsekvence rekte aŭ nerekte elektitaj aŭ nomumitaj anstataŭ hereditaj. La popolo, aŭ iom grava parto el tiu, havas supreman kontrolon super la registaro kaj super ki kaj kiel la oficoj de ŝtato estas elektitaj definitive aŭ elektitaj de elektitaj personoj.[26][27]

Ofta simpligita difino de respubliko estas registaro en kiu la ŝtatestro ne estas monarko.[28][29] Tiukadre oni povas diri, ke en Eŭropo respublikoj anstataŭis monarkiojn laŭlonge de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, dum restis monarkioj nur en ses nordokcidentaj landoj, plus nur unu en suda Eŭropo nome Hispanio, sen enkalkuli ŝtatetojn. En Ameriko la modernaj ŝtatoj kreitaj en la 19-a jarcento ĉiam turnis sin al la respublika sistemo, escepte ĉe mallongdaŭraj periodoj en Brazilo, Meksiko kaj Haitio. En Afriko estis monarkioj historie, sed la modernaj ŝtatoj kreitaj en la 20-a jarcento same turnis sin al la respublika sistemo, escepte en historia periodo en Etiopio kaj ekde la mezo de la jarcento en Maroko. En Azio kaj Oceanio la tendenco estas ne tiom klara, sed ankaŭ kun ĝenerala evoluo al la respublika registaro.

Montesquieu inkludis kaj demokratiojn, en kiuj la tuta popolo kunhavas regadon, kaj aristokratiojnoligarkiojn, en kiu nur malgranda parto de la popolo regas, kiel respublikaj formoj de registaro. [30] Ĉiuokaze kvankam teorie respublikoj estas pli demokratiaj ol monarkioj, ne ĉiam tio okazas: povas esti parlamentaj monarkioj, en kiuj demokratia nivelo pli altas ol ĉe kelkaj respublikoj kiuj alproksimiĝas al diktatoreco.

Aliaj terminoj uzataj por priskribi diferencajn respublikajn tipojn estas demokratia respubliko, parlamenta respubliko, duonprezidenta respubliko, prezidenta respubliko, federacia respubliko, popola respubliko, kaj Islama respubliko.

FederismoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Federismo.

Federismo estas politika koncepto en kiu grupo de membroj de asocio aŭ de apartaj homoj estas engaĝiĝintaj kaj kunligitaj pere de sigelita kontrakto kun registaro de reprezenta federacia regado. La termino "federismo" estas uzata por priskribi sistemon de regado en kiu suvereneco estas konstitucie dividata inter centra registara aŭtoritato kaj konstituantaj politikaj unuoj, varie nomitaj subŝtatoj, ŝtatoj, provincoj aŭ alimaniere. Federismo estas sistemo bazita sur demokratiaj principoj kaj institucioj en kiuj la povo por regado estas kunhavata inter naciaj (tutlandaj) kaj provincaj/ŝtataj registaroj, kreante tion kio estas ofte nomata federacio. La defendantoj de tiu sistemo estas ofte nomataj "federistoj".

Tiu kunhavo de povo inter centra registaro kaj subregistaroj povas ganmi inter sistemoj en kiuj la subŝtataj unuoj apenaŭ havas kompetencojn ĝis aliaj en kiuj la subŝtatoj povas havi same centran registaron, parlamenton, proprajn leĝojn diferencajn disde tiuj de aliaj subŝtatoj en la sama landoŝtato ktp. Tre federaciajn ŝtatoj estas Usono, Meksiko, Barato ktp.

Estiĝo de registaroRedakti

 
La Ministraro de Hispanio kunside en 1869. Laureano Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Serrano, Topete, Adelardo López de Ayala, Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

Laŭ ŝtata formo la estiĝo de registaro varias, kaj povas okazi jene:

Evidente plej ĝusta maniero estas elekteblo en kiu ĉiu kandidato havu saman oportunon atingi registaran postenon. Tamen tio dependas de multaj faktoroj laŭ kiuj teoria demokratio povas esti eĉ pli maljusta ol aliaj teorie nedemokratiaj registarsistemoj, ekzemple ekonomiaj postuloj por aliri al propagando, premoj de interesataj grupoj, postuloj de balotregularoj ktp. Pli maljustaj estis iamaj heredaj monarkioj kiuj funkciis sen demokratie elektita registaro. Puĉoj krom, atakoj al demokratiaj registaroj, povas rezulti en maltrankvileco, mortigaj tumultoj, militoj ktp.

La elektebleco de registarano povas dependi de iaj kondiĉoj, kiel aĝo (en demokratio), socia sekso (en demokratio), posedaĵoj (en plutokratio), deveno (Familia genealogio, en aristokratio, monarkio).

En anarkio ekzistas nek registaro, nek hierarkio, sed memorganizado kaj memadministrado, kiu estiĝas foje el desuba asemblearo. Ĉiuokaze, diversfoje en la historio, estiĝis anarkiecaj preskaŭŝtatoj kies memorganizaj sistemoj povus esti iel konsiderataj kiel tre specifa formo de registaro, foje eĉ kun militista povo.

RegistarojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Vidu ekzemple la artikolojn Registaro de KantabrioRegistaro de Bonaero.
  2. Tiele oni povas uzi la terminon "registaro" kiel sinonimo de ministraro. Vidu ekzemple la artikolojn 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault1-a registaro de Manuel Valls.
  3. 3,0 3,1 3,2 Christian 2004, p. 245.
  4. Christian 2004, p. 294.
  5. The New Encyclopædia Britannica (15a eldono)
  6. Christian 2004, pp. 146–147.
  7. Smelser & Baltes 2001.
  8. 8,0 8,1 Kuper & Kuper 2008.
  9. Haider-Markel 2014.
  10. Lewellen, Ted C. Political Anthropology: An Introduction Third Edition. Praeger Publishers; 3a eldono (30a Novembro 2003)
  11. Comparative politics : interests, identities, and institutions in a changing global order, Jeffrey Kopstein, Mark Lichbach (eld.), 2a eld, Cambridge University Press, 2005, ISBN 0521708400, p. 4
  12. Leo P. Ribuffo, "20 Suggestions for Studying the Right now that Studying the Right is Trendy," Historically Speaking Jan 2011 v.12#1 pp 2–6, cito ĉe p. 6
  13. Kari Frederickson, The Dixiecrat Revolt and the End of the Solid South, 1932–1968, p. 12, "...conservative southern Democrats viewed warily the potential of New Deal programs to threaten the region's economic dependence on cheap labor while stirring the democratic ambitions of the disfranchised and undermining white supremacy.", The University of North Carolina Press, 2000, ISBN 978-0-8078-4910-1
  14. "Plutocrats – The Rise of the New Global Super-Rich and the Fall of Everyone Else" Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine Chrystia Freeland estas eldonisto ĉe Reuters, post jarojn da servo ĉe Financial Times. Ŝi estis eldonisto de kanada Globe and Mail kaj verkis por Financial Times, Economist, kaj Washington Post. Ŝi loĝas en Novjorko.
  15. Norman Abjorensen. (15 June 2019) Historical Dictionary of Democracy. Rowman & Littlefield, p. 288–. ISBN 978-1-5381-2074-3. OCLC 1081354236.
  16. Brill 2016.
  17. Ivan Jordović. (2019) Taming Politics: Plato and the Democratic Roots of Tyrannical Man. Franz Steiner Verlag. ISBN 978-3-515-12457-7. OCLC 1107421360.
  18. 18,0 18,1 (2000) Totalitarian and Authoritarian Regimes. Lynne Rienner Publisher, p. 143. ISBN 978-1-55587-890-0. OCLC 1172052725.
  19. (3a de Februaro 2014) Jonathan Michie: Reader's Guide to the Social Sciences. Routledge. ISBN 978-1-135-93226-8.
  20. (3a de Novembro 2017) Social Foundations of Behavior for the Health Sciences. Springer, p. 137–. ISBN 978-3-319-64950-4. OCLC 1013825392.
  21. (10a de Septembro 2015) Allan Todd: History for the IB Diploma Paper 2 AuthoritariaAuthoritarian States (20th Century). Cambridge University Press, p. 10–. ISBN 978-1-107-55889-2.
  22. (2009) “Totalitarian and Authoritarian Dictators: A Comparison of Fidel Castro and Alfredo Stroessner”, Journal of Latin American Studies 23 (3), p. 599–620. doi:10.1017/S0022216X00015868. 
  23. . Autocracy: A Glossary of Political Economy Terms. Auburn.edu. Arkivita el la originalo je 26a de Decembro 2018. Alirita 14a de Septembro 2012.
  24. Oxford English Dictionary: "democracy".
  25. “Democracy”, Encyclopædia Britannica.
  26. Montesquieu 1748, book 2, chapters 1.
  27. “Republic”, Encyclopædia Britannica.
  28. republic”, WordNet 3.0. Alirita 12a de Marto 2009.. 
  29. “Republic”, Merriam-Webster.
  30. Montesquieu 1748, book 2, chapters 2–3.

BibliografioRedakti

  • American Heritage Dictionary of the English Language (4th ed.). 222 Berkeley Street, Boston, MA 02116: Houghton Mifflin Company. ISBN 0-395-82517-2
  • Ulrich von Alemann, Politisches System der Bundesrepublik, in: ders., Grundlagen der Politikwissenschaft, Opladen 1952, 89-98
  • Badura, P., Regierung, in: Herzog, R. u. a. (Hg.), Evangelisches Staatslexikon, Bd. II, Stuttgart 1973, 1093-1147.
  • Barry, A., Osborne, T., Rose, N. (Hg.), Foucault and Political Reason. Liberalism. Neoliberalism and rationalities of government, London 1996.
  • Benz, A., Governance – Regieren in komplexen Regelsystemen. Eine Einführung, Wiesbaden 2004.
  • Bodin, J., Sechs Bücher über den Staat, 1576, München 1981ff.
  • Böhret, C., Wewer, G. (Hg.), Regieren im 21. Jahrhundert. Zwischen Globalisierung und Regionalisierung, Opladen 1993.
  • Boldt, H., Gewaltenteilung, en: Nohlen, D., Schultze, R.-O. (Hg.), Politische Theorien (=Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 152-156.
  • Braun, D., Steuerungstheorien, ien: Nohlen, D., Schultze, R.-O. (Hg.), Politische Theorien (= Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 611-618.
  • Brill, Sara (2016). "Political Pathology in Plato's Republic". Apeiron. 49 (2): 127–161. doi:10.1515/apeiron-2015-0003. ISSN 2156-7093. S2CID 148505083.
  • Brunnengräber, A., C. Stock, Global Governance. Ein Jahrhundertprojekt, in: Prokla 29, 1999, 445-468.
  • Christian, David (2004). Maps of Time: an Introduction to Big History. Berkeley, CA: University of California Press. ISBN 978-0-520-24476-4. OCLC 966003275.
  • Dean, M., Gouvernmentality. Power and Rule in Modern Society, London 1999.
  • Draude, A., Wer regiert wie? Für eine äquivalenzfunktionalistische Beobachtung von Governance in Räumen begrenzter Staatlichkeit (= DFG Sonderforschungsbereich SFB-Governance Working Paper Series Nr. 2), Berlin 2007.
  • Duchhardt, Heinz, „Westphalian System“. Zur Problematik einer Denkfigur, in: HZ 269, 1999, 305-315.
  • Ellwein, T., Einführung in die Regierungs- und Verwaltungslehre, Stuttgart 1966.
  • Michel Foucault, Geschichte der Gouvernementalität, Bd. I-II (Bd I: Sicherheit, Territorium, Bevölkerung. Vorlesung am Collège de France 1977-78; Bd. II: Die Geburt der Biopolitik. Vorlesung am Collège de France 1978-79), Frankfurt/M. 2006.
  • Grande, E., Die neue Architektur des Staates. Aufbau und Transformation nationalstaatlicher Handlungskapazität – untersucht am Beispiel der Forschungs- und Technologiepolitik, in: Czada, R., Schmidt, M. G. (Hrsg.), Verhandlungsdemokratie, Interessenvermittlung, Regierbarkeit, Opladen 1993, 51-71.
  • Haider-Markel, Donald P. (2014). The Oxford Handbook of State and Local Government. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-957967-9. OCLC 904484428.
  • Haus, Michael, Transformation des Regierens und Herausforderungen der Institutionenpolitik, Baden-Baden 2010.
  • Wilhelm Hennis u. a. (Hg.), Regierbarkeit. Studien zu ihrer Problematisierung, Bd. 1-2, Stuttgart 1977 u. 1979.
  • Hennis, W., Aufgaben einer modernen Regierungslehre, in: Politische Vierteljahresschrift, PVS 6, 1965, 422-437.
  • Hesse, J. J., Ellwein, T., Das Regierungssystem der Bundesrepublik Deutschland, Bd. 1 (Text) - Bd. 2 (Materialien), Berlin 20049.
  • Hübner, E., Das politische System der USA. Eine Einführung, München 20014.
  • Ilting, K.-H., „Sitte, Sittlichkeit, Moral“, in: Brunner, O., Conze, W., Koselleck, R. (Hg.), Geschichtliche Grundbegriffe, Bd. 5, Stuttgart 1984, 863-921.
  • Kerchner, B., Genealogie und Performanz. Überlegungen zu einer kritischen Analyse des Regierens, in: Schulze, G., Sabine Berghahn, Wolf, F. O. (Hg.), Politisierung und Ent-Politisierung als performative Praxis, 58-81.
  • Kohler-Koch, B., Einleitung. Effizienz und Demokratie, in: dies. (Hg), Regieren in entgrenzten Räumen (= PVS-Sonderband 29/1998), Opladen 1998, 11-25.
  • Kooiman, J. (Hg.), Modern Governance. New Government-Society Interactions, London u. a. 1993.
  • Kooiman, J., Governing as Governance, London 2003.
  • Korte, K.-R., Fröhlich, M., Politik und Regieren in Deutschland, Paderborn u. a. 20062.
  • Korte, K.-R., Was kennzeichnet modernes Regieren? Regierungshandeln von Staats- und Regierungschefs im Vergleich, in: Aus Politik und Zeitgeschichte (B 5/2001).
  • Krader, Lawrence (1968). Formation of the State, en Foundations of Modern Anthropology Series. Englewood Cliffs, N.J.: Prentice-Hall. x, 118 p.
  • Krasmann, S., Die Kriminalität der Gesellschaft. Zur Gouvernementalität der Gegenwart, Konstanz 2003.
  • Kerchner, VL Regierungssystem der BRD, WS 2007/08 41
  • Krasner, S. D., Compromising Westphalia, en: International Security, 20, 1995/96, 115-151.
  • Kuper, Adam; Kuper, Jessica, eld. (2008). The Social Science Encyclopedia. London: Routledge. ISBN 978-0-415-47635-5. OCLC 789658928.
  • Lemke, T., Governance, Gouvernementalität und die Dezentrierung der Ökonomie, in: Reichert, R. (Hg.) Governmentality Studies. Analysen liberal-demokratischer Gesellschaften im Anschluss an Michel Foucault, Münster 2004, 63-73.
  • Loewenstein, K., Verfassungslehre, Tübingen 1957.
  • Mayer, O., Deutsches Verwaltungsrecht, Tübingen 1924.
  • Renate Mayntz, Politische Steuerung und gesellschaftliche Steuerungsprobleme - Anmerkungen zu einem gesellschaftlichen Paradigma, in: Ellwein, T. u. a. (Hg.), Jahrbuch zur Staats- und Verwaltungswissenschaft, Bd. 1, 1987, 89-110.
  • Mayntz, R., Politische Steuerung: Aufstieg, Niedergang und Transformation einer Theorie, in: Beyme, K. v., Offe, C. (Hg.), Politische Theorien in der Ära der Transformation (= PVS-SH 26/1995) Opladen 1996, 144-168.
  • Mayntz, R., Regulative Politik in der Krise? In: Matthes, J. (Hg.), Sozialer Wandel in Westeuropa. Verhandlungen des 19. Deutschen Soziologentages 1979 in Berlin, Frankfurt/M. 1979, 55-81.
  • Montesquieu, Ch.-L. de, Vom Geist der Gesetze, Bd. 1, 1748, Tübingen 1951.
  • Axel Murswieck, Regieren/Regierbarkeit/Unregierbarkeit, in: Nohlen, D., Rainer-Olaf Schultze (Hg.), Politische Theorien (= Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 533-539.
  • Claus Offe, Krisen des Krisenmanagements, in: Jänicke, M., (Hg.), Herrschaft und Krise, Opladen 1973, 197-223.
  • Offe, C., Unregierbarkeit. Zur Renaissance konservativer Krisentheorien, in: Jürgen Habermas (Hg.), Stichworte zur „geistigen Situation der Zeit“, Frankfurt 1979, 294-318.
  • Prittwitz, V. v., Regieren, in: ders. Politikanalyse, Opladen 1994, 176-179.
  • „Regieren“, in: Duden. Das Herkunftswörterbuch. Etymologie der deutschen Sprache, Mannheim, Leipzig 1972, 581.
  • Regieren in entgrenzten Räumen, PVS-Sonderband 29/1998, hg. von Beate Kohler-Koch, Opladen 1998.
  • Reichert, R. (Hg.) Governmentality Studies. Analysen liberal-demokratischer Gesellschaften im Anschluss an Michel Foucault, Münster 2004.
  • Rosenau, J. N., Czempiel, E.-O. (Hg.), Governance without Government, Cambridge 1992.
  • Rudzio, W., Das politische System der Bundesrepublik Deutschland, Opladen 2005.
  • Scharpf, F. W., Die Handlungsfähigkeit des Staates am Ende des Zwanzigsten Jahrhunderts, in: Kohler-Koch, B. (Hg.), Staat und Demokratie in Europa, Darmstadt 1992, 93-115.
  • Sellin, V., Regierung, Regime, Obrigkeit, in: Brunner, O., Conze, W., Reinhart Koselleck (Hg.), Geschichtliche Grundbegriffe, Bd. 5, Stuttgart 1984, 361-421.
  • Smelser, Neil J.; Baltes, Paul B. (2001). International Encyclopedia of the Social & Behavioral Sciences. New York: Elsevier Science. ISBN 978-0-08-043076-8. OCLC 43548228.
  • Rudolf Smend, Die politische Gewalt im Verfassungsstaat und das Problem der Staatsform, en: ders., Staatrechtliche Abhandlungen, Berlin 1924.
  • Theo Stammen, Staatslehre, en: Dieter Nohlen, Schultze, R.-O. (Hg.), Politische Theorien (=Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 597-602.
  • Teschke, B., The Myth of 1648. Class, Geopolitics and the Making of Modern International Relations, London, New York 2003.
  • Klaus Dieter Wolf, Internationale Organisationen und grenzüberschreitendes Regieren, en: Herfried Münkler (Hrsg.), Politikwissenschaft. Ein Grundkurs, Reinbek 2003, 412-446.
  • Ziai, A., Zwischen Global Governance und Post-Development. Entwicklungspolitik aus diskursanalytischer Perspektive, Münster 2006.
  • Zürn, M., Gesellschaftliche Denationalisierung und Regieren in der OECD-Welt, in: Kohler-Koch, B. (Hg.), Regieren in entgrenzten Räumen (= PVS-SH 29/1998), Opladen, Wiesbaden 1998, 91-120.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Government en la angla Vikipedio.