Unupartiismo

regformo kun nur unu partio kiu daŭre havas la povon

Unupartiismo, Ununurpartia ŝtatounupartia sistemo estas speco de partia registara sistemo en kiu unu partio formas la registaron kaj neniu alia partio rajtas kandidatigi kandidatojn por elekto. Foje la esprimo ununurpartia ŝtato kutimas priskribi regantan partion kie leĝoj aŭ praktikoj malhelpas la opozicion laŭleĝe ricevi potencon. Iu ununura partio deklaras kontraŭleĝaj opoziciajn partiojn, permesante al aliancitaj partioj ekzisti kiel parto de konstanta koalicio kiel ekzemple Popola Fronto. Ene de siaj propraj landoj, regantaj partioj ofte estas konataj kiel la Partio.

Unupartiisma sistemo ne devus esti konfuzita kun ne-partia demokratio kiu malpermesas ĉiujn partiojn. Ankaŭ, kelkaj unupartiaj ŝtatoj povas permesi al nepolitikaj membroj konkuri por leĝdonaj sidlokoj, kiel en Tajvano en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

En la plej multaj kazoj, unupartiaj ŝtatoj ekestiĝis per leninismo, faŝismo aŭ naciismaj ideologioj, precipe en tiuj landoj kiuj atingis la sendependecon de la kolonia reganto.

Kie la reganta partio prenas la formon de marksismo-leninismo, la unu-partia ŝtato estas kutime nomita komunisma ŝtato, kvankam tiaj ŝtatoj ne uzas tiun esprimon por priskribi sin, adoptante anstataŭe la titolon "popola respubliko", "socialisma respubliko" aŭ "demokratia respubliko". Unu stranga ekzemplo estas Kubo, kie la rolo de la Komunisma Partio estas menciita en la konstitucio, kaj neniu alia partio rajtas kampanji aŭ prezenti kandidatojn por elekto, inkluzive de la komunisma partio. Kandidatoj estas elektitaj per individua balotado sen formala partia implikiĝo, kvankam elektitaj asembleoj konsistas el membroj de la reganta partio kaj de nepartiaj kandidatoj.

Vidu ankaŭ redakti