DiktatorecoDiktaturo estas politika sistemo, en kiu registaro (kaj precipe ĝia estro) postulas ion kaj ĉiuj aliaj devas obei, sed ne ĉiam devas temi pri estro de ŝtato, sed ankaŭ povas temi pri estro de urbo, vilaĝestro, tribestro aŭ ĝenerale pri persono, kiu klinas al tiu ĉi stilo de sistemo eĉ ne devante esti ies estro.

Grandaj statuoj honorantaj Kim Il-sung kaj Kim Jong-il en Pjongjango, Nord-Koreio. Ofte diktatora reĝimo implikas kulton al personeco aŭ eĉ adoron al la aŭtokrato.
Adolf Hitler (dekstre) kaj Benito Mussolini (maldekstre) en Berlino, 1937. Ties politiko rezultigis morton de ĉirkaŭ 11 milionoj da civiluloj.[1]

Diktaturo estas aŭtokrateca aŭ aŭtoritatema ŝtatformo en kiu registaro estas regita fare de individuo: nome diktatoro kiel en oligarkio. Ĝi estas aŭtokrateca formo de absoluta regado, per gvidado senrestrikta perleĝe, konstitucioj, aŭ aliaj sociaj kaj politikaj faktoroj ene de la ŝtato kiu estu super la diktatoro, kaj sen potencdisiĝo, tiel ke la diktatoro kontrolas la tri registarajn branĉojn: la leĝdona povo, la juĝistaro kaj la ekzekutivo.

Diktaturo povas esti ŝtatkontrolita fare de unu persono, aŭ grupeto de homoj. En tiu ŝtatformo la potenco ripozas tute sur la persono aŭ grupo de homoj, kaj povas esti akirita fare de perforto aŭ de heredo: escepte eĉ de balotado. La diktatoro(j) ankaŭ povas preni for multon da la libereco de ĝiaj popoloj.

Oni kutime faras distingon inter diktaturo kaj monarkio (inkluzive de absoluta monarkio, en kiu la monarko centralizas ĉiujn regopovojn), en kiu ekzistas argumento por la legitimeco de registaro per heredo aŭ konstitucia tradicio.

Tipoj redakti

 
Rafael Trujillo kun sia edzino (1934).
 
Mobutu Sese Seko, longdaŭra diktatoro de Demokratia Respubliko Kongo estas ekzemplo de diktatoro riĉiĝema, same kiel Ferdinand Marcos en Filipinoj.

La plej ĝenerala esprimo estas despotismo, ŝtatformo en kiu ununura unuo regas per aŭtokratio. Tiu unuo povas esti individuo, kiel en aŭtokratio, aŭ ĝi povas esti grupo,[2] kiel en oligarkio. Despotismo povas signifi tiranecon (domineco tra minaco de puno kaj perforto), aŭ absolutismon; aŭ diktaturo (ŝtatformo en kiu la reganto estas absoluta diktatoro, ne limigita fare de konstitucio, leĝoj aŭ opozicio, ktp.).[3] Diktaturo povas preni la formon de absolutismototalismo.

Diktaturo estas "ŝtatformo en kiu aŭtokratio estas koncentrita en diktatoro aŭ malgranda grupo" aŭ "registara organizo aŭ grupo en kiu aŭtokratio estas tiel koncentrita",[4] dum demokratio, kun kiu la koncepto de diktaturo ofte estas komparita, estas difinita fare de la plej multaj homoj kiel ŝtatformo kie tiuj kiuj regas estas elektitaj tra ĝeneralaj voĉdonoj. Aŭtoritatemaj diktaturoj estas tiuj kie ekzistas malmulte da politika mobilizado kaj "grupeto ekzercas potencon ene de formale malklare difinitaj limoj sed fakte tre antaŭvideblaj".[5] Totalismaj diktaturoj implikas "ununuran partion gviditan fare de ununura potenca individuo kun potenca sekreta polico kaj tre evoluinta ideologio." Ĉi tie, la registaro havas "totalan kontrolon de amaskomunikiloj kaj sociajn kaj ekonomiajn organizojn".[6] Hannah Arendt etikedis totalismon kiel nova kaj ekstrema formo de diktaturo implikante izolitajn individuojn en kiuj ideologio ludas ĉefan rolon en difinado kiel la tuta socio devus esti organizita.[7] Juan Linz argumentas ke la distingo inter aŭtoritatema registaro kaj totalitarismo estas ke dum aŭtoritatisma serĉas sufoki politikon kaj politikan mobilizadon (malpolitikigo), totalitarisma serĉas kontroli politikon kaj politikan mobilizadon.[8]

Diktaturoj povas esti klasifikitaj laŭ kelkaj manieroj, kiel ekzemple:

  • Militista reĝimo, eble la plej oftaj, ĉar apogo de armeo (aŭ de sektoro el tiu) povas esti definitiva; "arbitracianta" kaj "reganta" specoj povas esti distingitaj; arbitraciantaj registaroj estas profesiaj, civil-orientitaj, volante prirezigni potencon post kiam problemoj estis solvitaj, kaj apogas la ekzistantan socian ordon; "regantaj" specoj rigardas civilulojn kiel malkompetentulojn kaj havas neniun intencon de resendado de potenco al ili, estas saĝe organizitaj, kaj havas koheran ideologion.[9]
  • Unupartia ŝtato, "malfortaj" kaj "fortaj" versioj povas esti distingitaj; en malfortaj unupartiaj ŝtatoj, "almenaŭ unu alia aktoro superbrilas la rolon de la partio (kiel ununura individuo, la militistaro, aŭ la prezidanto)."[10] La epokoj de Josif Stalin en Sovetunio[11] kaj de Mao Zedong en Ĉinio, de Mustafa Kemal Atatürk kaj İsmet İnönü en Turkio povas funkcii kiel ekzemploj.[12]
  • Personisma ŝtato
  • Hibridaj formoj, nome iaspeca kombinaĵo de la tipoj supre menciitaj.
 
Reĝo Salman de Saudarabio.[13]
  • Monarkiaj diktatorecoj estas reĝimoj en kiu "persono de reĝa deveno heredis la postenon de ŝtatestri kongrue kun akceptata praktiko aŭ konstitucio". Reĝimoj ne estas konsiderata diktatorecoj se la monarka rolo estas relative ceremonia sed absolutaj monarkioj, kiel Saudarabio povas esti konsiderataj heredaj diktatorecoj. La reala politika povo devas esti plenumita de la monarko ĉe reĝimoj klasitaj kiel tiaj. Elitoj en monarkioj estas tipe membroj de la reĝa familio.[14]
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Monarkio.

Origino de la povo redakti

 
Anastasio Somoza García, de facto diktatoro de Nikaragvo el 1937 ĝis sia morto.

Diktatoroj povas atingi povon per nombraj vojoj, nome la jenaj ekzemple:

  • Familia diktaturo - heredante povon tra familiaj ligoj, kiaj ĉe Haitio (Duvalier), Nikaragvo (Somoza), Nord-Koreio ktp.
  • Militista diktaturo - tra militista forto (armeo) aŭ puĉo. En Latinameriko, militistaj diktatorecoj estis ofte regataj de komitatoj konataj kiel militistaj juntoj. En Hispanio la diktaturo de Francisco Franco estis muntita post puĉo kaj sekva enlanda milito, post kio la armeo konservis povon eĉ post la morto de la diktatoro, kvardek jarojn poste.
  • Konstitucia diktaturo - diktatoraj povoj havigita per konstituciaj rimedoj (ofte provizore kaze de urĝo). Diskutinda povas esti la kazo de Venezuelo dum la preskaŭ-diktatoreco de Nicolás Maduro.
  • Mempuĉo - per nuligo de ekzistantaj demokratiaj mekanismoj post atingi povon per konstituciaj rimedoj (Hitlero dekomence, aŭ Primo de Rivera en 1923 en Hispanio.

Funkciado redakti

Sekreta polico (aŭ politika polico) estas formita per spionaj, sekurecaj aŭ policaj agentejoj kiuj kovras operacojn kontraŭ politikaj opoziciantoj kaj disidentoj. Organizoj de sekreta polico estas karakteraj de totalismaj reĝimoj. Uzita por protekti la politikan povon de individua diktatoro aŭ aŭtoritatisma reĝimo, la sekreta polico ofte funkcias ekster la leĝaro kaj estas uzata por subpremadi disidentojn kaj malfortigi la politikan opozicion, ofte per perforto.

En diktaturoj ne ekzistas apartigo de povoj, kaj tiele la diktatoro, unika partio aŭ reganta grupo aŭ familio havas totalan kontrolon de la parlamento aŭ leĝofara institucio, de la jura povo kaj tribunaloj, de la armeo, de la polico kaj de ĉiuj ŝtataj instancoj, krom de la amaskomunikilaro.

Stabila diktaturo redakti

Stabila diktaturo estas diktaturo kiu povas resti en povo por longaj periodoj. La stabila diktaturteorio koncerne Sovetunio eltenis ke post la sinsekvaj krizoj sekvante la morton de Josif Stalin, la venka gvidanto supozis la statuson de stalinista diktatoro sen la teroraparataro de Stalin.[15] Ĉilio kaj Paragvajo estis konsideritaj kiel stabilaj diktaturoj en la 1970-aj jaroj.[16] Estis argumentite ke stabilaj diktaturoj kondutas alimaniere kiel malstabilaj diktaturoj. Maria Brouwer opinias ke "ekspansiemaj politikoj povas malsukcesi kaj subfosi la aŭtoritaton de la gvidanto. Stabilaj diktatoroj, faris tial, estu emaj sindeteni de armea agreso. Tio validas por imperiaj Ĉinio, Bizanco kaj Japanio, kiuj sindetenis de vastigado de sia imperio ĉe iu punkto en tempo. Emerĝantaj diktatoroj, kompare, volas gajni la subtenon de homoj promesante al ili riĉaĵon de transprenado de hejma aŭ fremda riĉaĵo. Ili havas ne multon perdindan okaze de malsukceso, dum sukceso povus levi ilin al pozicioj de riĉaĵo kaj potenco."[17]

Mezuri diktatorecojn redakti

 
la demokratieca indekso de 2016
Plenaj demokratioj:
  •  9–10
  •  8–8,99
  • Neplenaj demokratioj:
  •  7–7,99
  •  6–6,99
  •  Neniuj datumoj
  • Miksaj reĝimoj:
  •  5–5,99
  •  4–4,99
  • Aŭtokrataj reĝimoj:
  •  3–3,99
  •  2–2,99
  •  0–1,99
  • Unu el la taskoj en politika scienco estas mezuri kaj klasigi reĝimojn ĉu diktatorecajn ĉu demokratiajn. Freedom House, Polity IV kaj Democracy-Dictatorship Index estas tri el la plej uzataj datumbazoj fare de politikaj sciencistoj.[18]

    Ĝenerale, estas du esploraj alproksimiĝoj: la minimuma alproksimiĝo, kiu fokuzas sur la fakto ĉu lando havas kontinuajn balotojn kiuj estas konkurenceblaj, kaj la substanca alproksimiĝo, kiu etendas la koncepton de demokratio por inkludi homajn rajtojn, gazetliberecon, kaj la regadon de la leĝo. La Demokrati-Diktatoreca Indekso estas vidata kiel ekzemplo de la minimuma alproksimiĝo, dum la Polity datuma serio, estas pli substanca.[19][20][21][22]

    Historio redakti

    Inter la du mondmilitoj, oni priskribis kvar tipojn de diktatorecoj: nome Konstitucia, Komunisma (teorie kiel la "diktatoreco de la proletaro"), Kontraŭrevolucia kaj faŝisma. Ekde la Dua Mondmilito, oni agnoskis pli larĝan gamon de diktatorecoj, kiel la diktatorecoj de la Tria Mondo, teokratiaj aŭ religiaj diktatorecoj kaj dinastiaj aŭ famili-bazitaj diktatorecoj.[23]

    Diktatoroj en la Roma Respubliko redakti

    Dum la Respublika fazo de la Antikva Romo, Romia diktatoro estis la speciala magistrato kiu tenis bone difinitajn povojn, normale por ses monatojn por unu regotempo, kutime kombine kun konsuleco. Romiaj diktatoroj ricevis absolutan povon dum epokoj de neceso. Dum plenumo, ilia povo estis origine nek arbitra nek nekomprenebla, kaj estis subjekto de juro kaj oni postulis aljustigon de ilia agado. Ne estis tiaj diktatorecoj post la komenco de la 2a jarcento a.K. kaj postaj diktatoroj kiel Sulao kaj la romiaj imperiestroj praktikis la povon multe pli personece kaj arbitre. Ĉar la romia imperiestro estis ankaŭ reĝo kiel tuto sed sen tiu nomo, ĉar tiu koncepto restis tabua por la tradicia Romia socio, la institucio ne estis antaŭenigita en la cetero de la Romia Imperio.

    19a-jarcentaj Latinamerikaj kaŭdiloj redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kaŭdilo.
     
    Antonio López de Santa Anna vestante militistan uniformon de Meksiko.

    Post la falo de la hispana kolonia regado, variaj diktatoroj enpoviĝis en multaj sendependiĝintaj landoj. Ofte estrante privatan armeon, tiuj kaŭdiloj aŭ mem-nomumitaj politik-militistaj estroj, atakis malfortajn naciajn registarojn post ili kontrolis la politikajn kaj ekonomiajn povojn de unu regiono, kun ekzemploj kiel Antonio López de Santa Anna en Meksiko kaj Juan Manuel de Rosas en Argentino. Tiaj diktatoroj estis referencataj ankaŭ kiel "personismaj".

    La tajdo de militistaj diktaturoj en Centra kaj Sudameriko en la dua duono de la 20-a jarcento lasis partikularan markon sur la kulturo de Latinameriko. En Latinamerika literaturo, la subĝenro de pridiktatora romano kiu defiis la povon kaj subprememon de diktatorecoj kaj de Kaŭdilismo estas grava ĝenro. Tiele kiel sekvo estas multaj filmoj kiuj priskribas tiujn Latinamerikajn militreĝimojn.

    Kurioze la unua romano kiu estis verkita pri latinamerika diktatoro estus publikigita ne de latinamerika, sed de hispana verkisto, nome Ramón María del Valle-Inclán, kiu metis en "Tirano Banderas" sian sperton en Meksiko. "El señor Presidente" (1946) de Miguel Ángel Asturias fokusiĝas pri la figuro de la diktatoro, dum "Torotumbo" (1956) fokusiĝas al insurekcio kontraŭdiktatora okazanta en tempo de karnavalo. Aliaj latinamerikaj verkistoj kiel Gabriel García Márquez en "El otoño del patriarca", Augusto Roa Bastos en "Yo, el supremo", Alejo Carpentier en "El recurso del método" o Mario Vargas Llosa en "La fiesta del chivo" ripetas tion kio iĝis bedaŭrinda temo kaj en la fikcio kaj en la realo.

    Komunismo kaj Faŝismo en diktaturoj de la 20-a jarcento redakti

      Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komparo inter naziismo kaj komunismo.
     
    Statuo de la diktatoro Franco en Santandero, kiu estis forigita en 2008

    En la unua duono de la 20a jarcento, komunismaj kaj faŝismaj diktatorecoj aperis en vario de science kaj teknologiaj progresintaj landoj, kio estas tre diferenca fenomeno el la diktatorecoj en Latinameriko kaj ĉe post-koloniaj diktatorecoj en Afriko kaj Azio. Ĉefaj ekzemploj de modernaj totalismaj diktatorecoj estas jenaj:

    Diktatorecoj en Afriko kaj Azio post la Dua Mondmilito redakti

     
    Mobutu Sese Seko, longdaŭra diktatoro de Zairo.

    Post la Dua Mondmilito, diktatoroj establis sin mem en kelkaj novaj ŝtatoj de Afriko kaj Azio, ofte malprofite aŭ malsukcese al konstitucioj hereditaj el la koloniaj potencoj. Tiuj konstitucioj ofte malsukcesis funkcii sen forta meza klaso kontraŭ la antaŭekzistanta aŭtokrata regado. Kelkaj elektitaj prezidentoj kaj ĉefministroj kaptaĉis la povon subpremante la opozicion kaj instalante unu-partian regadon kaj aliaj establis militistajn diktatorecon danke al siaj armeoj. Ĉia ajn estu ilia formo, tiuj diktatorecoj havis kontraŭan efikon sur la ekonomia kresko kaj la kvalito de politikaj institucioj.[24] Diktatoroj kiuj estis en posteno dum longa periodo de tempo trovis pli kaj pli malfacile funkciigi plifirmigajn ekonomiajn politikojn.

    Ofte citita ekspluatema diktatoreco estas la reĝimo de Mobutu Sese Seko, kiu regis en Zairo el 1965 ĝis 1997, kaj fraŭdis ĉirkaŭ 5 mil milionoj de usonaj dolaroj el sia lando.[25] Pakistano estas alia lando kiu estis regata de tri militistaj diktatoroj dum preskaŭ 32 jaroj en 7 jardekoj de ties ekzistado. Dekomence ĉe Generalo Muhammad Ajub Ĥan kiu regis el 1958 ĝis 1969. La posta estis Generalo Zia-ul-Hak kiu uzurpis la povon en 1977 kaj plutenis ĝin la plej longdaŭra ĝis li mortis en aviadila akcidento en 1988. Dek jarojn post Zia, la Generalo Pervez Muŝarraf ekhavis la kontrolon post malvenko kontraŭ Barato en la Kargila Milito. Li restis en povo dum 9 jaroj ĝis 2008[26].

     
    Jean-Claude "Baby Doc" Duvalier sukcedis sian patron François "Papa Doc" Duvalier kiel reganto de Haitio post lia morto en 1971.

    Demokratiigo redakti

    La tutmonda dinamiko de demokratiigo estis ŝlosila demando inter politikaj sciencistoj.[27][28] Oni diras, ke la Tria Demokratiiga Tajdo turnis kelkajn diktatorecojn en demokratioj[27] (vidu ankaŭ la kontraston inter la du bildoj de la Demokrati-Diktatoreca Indekso en 1988 kaj 2008).

    La manieroj per kiuj la diversaj landoj transiris el diktatorecoj al demokratioj estis same diversaj. Tio videblas en la komparo de du tre proksimaj (geografie) cirkonstancoj, nome en Portugalio kaj en Hispanio en la mezo de la 1970-aj jaroj. Ambaŭ landoj estis suferintaj diktatorecojn (en Hispanio multe pli mortiga), sed en Portugalio okazis samtempe koloniisma milito en preskaŭ ĉiuj ties kolonioj en Afriko, kiuj deziris sendependigon. Sekve granda parto de la armeo estis kontraŭ la registaro kaj ĝia koloniisma politiko; alivorte granda sektoro de la armeo estis maldekstrema kaj preta interveni por influi en la politiko. Aliflanke en la najbara Hispanio la politika sektoro favora al la diktatoro Francisco Franco perdis povon, la socio mobiliziĝis kontraŭe, dum plej parto de la hispana armeo estis kontraŭ la demokratiigo.

     
    Francisco Franco en 1969 kun la estonta reĝo de Hispanio. La diktatoro decidis kiu estos la posta ŝtatestro.

    En la 25a de aprilo 1974 okazis en Portugalio la puĉo kiu poste estis nomita Revolucio de la Diantoj; la maldekstraj armeanoj enpoviĝis, nuligis la diktatoremajn sektorojn de la polico kaj instalis unue demokratajn instituciojn kaj poste eĉ maldekstrajn registarojn, kiuj sendependigis la eks-koloniojn. En la najbara lando, la 20an de novembro 1975 mortis la diktatoro Francisco Franco, kiu iel estis preparinta la finigon de sia reĝimo nomumante sukcedanton kiel ŝtatestro Juan Carlos de Burbono, kiu tuj iĝos la reĝo de Hispanio. Tamen la poste nomita Hispana transiro al demokratio iris multe pli malrapide: la frankismaj sektoroj en la ekonomiaj sektoroj, la polico kaj la armeo bremsis la demokratiigon kaj eĉ ĝis nuntempe (preskaŭ duono de jarcento) ankoraŭ ne plenumiĝis diversaj politikoj rilataj al la transiro kaj al la nuligo de la diktatorecaj institucioj.

    Unu el la argumentoj kiujn la registaro de George W. Bush uzis konstante dum la preparo de la invado de Irako en 2003 estas ke necesas elpostenigi Saddam Hussein kaj ke instali demokratian registaron en Irako helpus la plifortigon de demokratio en Mezoriento.[29] Tamen, la rezulto de ekonomiaj kaj strategiaj interesoj estis terura enlanda milito, kiu estis transigita al la najbara Sirio, la plifortigon de la islamisma terorismo kaj la malstabilecon de la tuta mondoregiono. Krome laŭ The Huffington Post, "La 45 landoj kaj teritorioj kun malmulta aŭ neniu demokratia regado reprezentas pli ol duono de la ĉirkaŭ 80 landoj en kiuj estas militbazoj de Usono. Esplorado fare de la politika sciencisto Kent Calder konfirmas kio estas konata kiel la "diktatoreca hipotezo": Usono tendencas subteni diktatorojn (kaj aliajn nedemokratiajn reĝimojn) en landoj kie Usono disponas el militbazaj instalaĵoj."[30]

    Kelkaj diktatoroj redakti

     
    La limoj de la regotempo de Xi Jinping estis ŝanĝitaj en 2018 fare de la parti-kontrolita Nacia Popola Kongreso, praktike titoligante lin kiel dumviva reganto.

    Averto: Tiu listo estas nur informa kaj tio ne supozigas, ke ĉiuj en la listo estis samgrade diktatoroj. Estas diversaj kriterioj por mezuri la gradon de diktatoreco de diktatoroj kaj iliaj reĝimoj. Inter tuj kriterioj gravas la nombro de mortintoj, graveco de torturoj kaj aliaj suferoj kiujn okazigis iliaj diktatorecoj, la manko de libereco, la arbitreco de la politikaj decidoj, la avaremo de la diktatoroj, la longdaŭreco de la regotempo, la profito kaj malprofito kiujn ili okazigis por sia popolo ktp. Ĝenerale la sube listitaj politikistoj regis en landoj kaj epokoj en kiuj tute nek estis liberaj balotoj nek liberecoj nek respekto por homaj rajtoj. Tamen la konsidero de tiuj diktatoroj aŭ kvazaŭ-diktatoroj multe dependas de la menciitaj diversaj kriterioj. Menciindas la jenaj:

    Kongrue kun la dumlonga masklisma apartigo de virinoj el la registaraj postenoj, kvankam ne neekzistanta partopreno (Golda Meir, Margaret Thatcher, Benazir Bhutto, Indira Gandhi, Angela Merkel ktp.), rimarkindas la absoluta manko de registinoj en tiu listo; same menciindas, ke en kelkaj okazoj diktatoroj de tiu listo ĝuis la aktivan akompanon de siaj edzinoj (eĉ post siaj mortoj), kiel ekzemple Nicolae Ceaușescu, Francisco Franco, Ferdinand Marcos kaj Augusto Pinochet.

    Tiutemaj filmoj redakti

     
    Chaplin kiel Adenoid Hynkel, nome La Granda Diktatoro, filmo kie Esperanto estas uzita en la originala versio.

    Vidu ankaŭ redakti

     
    Juan Manuel de Rosas estis guberniestro de la Provinco Bonaero dum dudek jaroj el 1830 al 1852.

    Notoj redakti

    1. [1]
    2. Encyclopædia Britannica
    3. WordNet Search - 3.0[rompita ligilo]
    4. Dictatorship - Definition and More from the Free Merriam-Webster Dictionary. Merriam-webster.com (2012-08-31). Retrieved on 2013-07-12.
    5. Juan Linz, citita ĉe Natasha M. Ezrow, Erica Frantz (2011), Dictators and Dictatorships: Understanding Authoritarian Regimes and Their Leaders, Continuum International Publishing Group. p2
    6. Ezrow and Frantz (2011:2-3)
    7. Ezrow and Frantz (2011:3)
    8. Ezrow and Frantz (2011:4)
    9. Ezrow and Frantz (2011:6-7)
    10. Ezrow and Frantz (2011:6)
    11. Stalinismo
    12. On the People's Democratic Dictatorship
    13. "Call them ‘Dictators’, not ‘Kings’". Dawn. 28a de januaro 2015.
    14. Ezrow, Natasha M; Frantz, Erica (2011). Dictators and dictatorships: understanding authoritarian regimes and their leaders. New York: Continuum. ISBN 978-1-4411-1602-4.
    15. RC Thornton (1972), The Structure of Communist Politics, World Politics 
    16. AG Cuzán (1986), Fiscal Policy, the Military, and Political Stability in Iberoamerica, Behavioral Science, https://secure.uwf.edu/govt/documents/Cuzan-1986-FiscalPolicytheMilitaryandPoliticalStabilityinIberoamerica.pdf 
    17. M Brouwer (2006), Democracy and Dictatorship: The Politics of Innovation, archived from the original on 2012-09-07, https://web.archive.org/web/20120907114031/http://www1.fee.uva.nl/pp/bin/278fulltext.pdf, retrieved 2014-06-15 
    18. (23a de marto 2012) “5. Democracy and Dictatorship: Conceptualization and Measurement”, Principles of Comparative Politics. CQ Press. ISBN 978-1-60871-679-1.
    19. Democracy and Dictatorship: Conceptualization and Measurement (2017-08-17).
    20. Møller, Jørgen. (2012) Requisites of Democracy: Conceptualization, Measurement, and Explanation. Routledge, p. 78–. ISBN 978-1-136-66584-4.
    21. Clark, William Roberts. (2009) Principles of comparative politics. CQ Press.. ISBN 978-0-87289-289-7.
    22. Divergent Incentives for Dictators: Domestic Institutions and (International Promises Not to) Torture Appendix "Unlike substantive measures of democracy (e.g., Polity IV and Freedom House), the binary conceptualization of democracy most recently described by Cheibub, Gandhi and Vree-land (2010) focuses on one institution—elections—to distinguish between dictatorships and democracies. Using a minimalist measure of democracy rather than a substantive one better allows for the isolation of causal mechanisms (Cheibub, Gandhi and Vreeland, 2010, 73) linking regime type to human rights outcomes."
    23. Frank J. Coppa. (1a de januaro 2006) Encyclopedia of Modern Dictators: From Napoleon to the Present. Peter Lang, p. xiv. ISBN 978-0-8204-5010-0. “In the period between the two world wars, four types of dictatorships were described by a number of smart people: constitutional, the communist (nominally championing the "dictatorship of the proletariat"), the counterrevolutionary, and the fascist. Many have rightfully questioned the distinctions between these prototypes. In fact, since World War II, we have recognized that the range of dictatorships is much broader than earlier posited and it includes so-called Third World dictatorships in Africa, Asia, Latin America, and the Middle East and religious dictatorships....They are also family dictatorships ....”.
    24. (2015) “The Dictator Effect: How long years in office affect economic development”, Journal of Institutional Economics 11 (1), p. 111–39. doi:10.1017/S1744137414000356. 
    25. Mobutu dies in exile in Morocco. CNN (7a de septembro 1997).
    26. A brief history of military rule in Pakistan (angle). Alirita 2019-03-22.
    27. 27,0 27,1 Samuel P. Huntington. (6a de septembro 2012) The Third Wave: Democratization in the Late 20th Century. University of Oklahoma Press. ISBN 978-0-8061-8604-7.
    28. Nathan J. Brown. (2011) The Dynamics of Democratization: Dictatorship, Development, and Diffusion. JHU Press. ISBN 978-1-4214-0088-4.
    29. Wright, Steven. The United States and Persian Gulf Security: The Foundations of the War on Terror, Ithaca Press, 2007 (ISBN 978-0-86372-321-6)
    30. "How U.S. Military Bases Back Dictators, Autocrats, And Military Regimes", 16a de majo 2017.

    Bibliografio redakti

    • Friedrich, Carl J.; Brzezinski, Zbigniew K. (1965). Totalitarian Dictatorship and Autocracy (2a. eld.). Praeger.
    • Bueno de Mesquita, Bruce; Alastair Smith, Randolph M. Siverson and James D. Morrow (2003). The Logic of Political Survival. The MIT Press. ISBN 0-262-63315-9.
    • William J. Dobson (2013). The Dictator's Learning Curve: Inside the Global Battle for Democracy. Anchor. ISBN 978-0-307-47755-2.
    • Bruce Bueno de Mesquita kaj Alastair Smith (2011). The Dictator's Handbook: Why Bad Behavior is Almost Always Good Politics. Random House. p. 272. ISBN 978-1-61039-044-6. OCLC 701015473.
    • Jan C. Behrends: Dictatorship: Modern Tyranny Between Leviathan and Behemoth, en Docupedia Zeitgeschichte, 14a de marto 2017. Alirita la 11an de junio 2019.
    • Kolektiva, Le Guide Suprême, petit dictionnaire des dictateurs, Ginkgo éditeur, 2008 (ISBN 978-2846790611)
    • Jean-Claude Rolinat, Hommes à poigne et dictateurs oubliés de l'Amérique exotique, Pardès, 2007 (ISBN 978-2867143779)
    • Sophie Chautard, Les dictateurs du XXe siècle, Studyrama, kol. «Perspectives», 2006, 223 p. (ISBN 2844727859)
    • Maurice Duverger, Dictatures et légitimité, PUF, 1982.
    • Bonvecchio, Claudio. Il potere della paranoia: il mito del Dittatore, SocietàMutamentoPolitica; Florence Vol. 3, Fasc. 6, (2012): 63-78.
    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dictatorship en la angla Vikipedio.