Freedom House estas usona fondaĵo, pensfabriko kaj neregistara organizo kun sidejo en Vaŝingtono kaj kun oficejoj en ĉ. dekduo da landoj. Ĝi okupiĝas pri esploroj kaj disvastigas la demokration, la politikan liberecon kaj la homajn rajtojn. La organizo estis fondita de Wendell Willkie, Eleanor Roosevelt, George Field, Dorothy Thompson, Herbert Bayard Swope, kaj aliaj en 1941. Origine ĝi estis kreita kontraŭ la ideologia minaco de naziismo, kvankam nuntempe ĝi difinas sin kiel «voĉo favore al la demokratio tutmonde». Ĝi estas financata precipe per mono de la registaro de Usono. Ĝi estas intime ligata al grandaj korporacioj kiel la Monda Ligo por la Libereco kaj Demokratio kaj kun usonaj registaraj organismoj kiel Radio Libera Eŭropo aŭ la CIA.

Freedom House
interesogrupo • ne-registara organizaĵopensfabriko
Komenco 31-a de oktobro 1941 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Fondinto(j) Wendell WillkieEleanor RooseveltDorothy Thompson • Rex Stout vd
Ĉefestro(j) Michael Abramowitz vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo neprofitcela organizaĵo
vdr
Mapo pri la libereco en 2009: Ĝi montras la vidpunkton de Freedom House pri la demokratio en ĉiuj landoj de la mondo
  •  Libera (89)
  •  Parte libera (62)
  •  Ne libera (42)
  • Ĝia ĉefa prublikigaĵo estas la raporto pri libereco en la mondo, kiu komparas la politikajn rajtojn kaj la civilajn rajtojn en la mondo. Ĝi estas eldonata ekde 1972 kun komentoj kaj aktualigoj pri la demokratio en 193 nacioj kaj 15 teritorioj. La metodo kalkuli la demokration estas inter 1 (plej libera) al 7 (malplej libera) en diversaj kategorioj.

    Ĝia retpaĝo inkluzivas mapo-resumon kie videblas la statuso de ĉiu nacio ekde 2002.