Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko
La Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko (ĉeĥe Národní knihovna České republiky) en Prago estas la centra kaj gvida biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko. Ĝi financatas pere de la nacia ministerio pri kulturo. Temas pri la plej granda kaj unu el la plej malnovaj ĉeĥiaj biblioteko. Ĝi havas stokon de proksimume ses milionoj da dokumentoj, al kio ĉiujare aldoniĝas pli-malpli 70 000 titoloj.[1] La biblioteko situas en la historia konstruaĵo Clementinum, eksa jezuita kolegio, en la praga urbocentro. La Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko partoprenas en la projekto de Virtuala Internacia Norma Datumaro (VIAF).
Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
![]() | ||
Lando | Ĉeĥio | |
Situo | Prago | |
- koordinatoj | 50° 5′ 12″ N, 14° 24′ 57″ O (mapo)50.0866666714.41583333Koordinatoj: 50° 5′ 12″ N, 14° 24′ 57″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1777 | |
Ĉefulo | Martin Kocanda | |
Tuta stoko | 7 275 680 | |
Bibliotekotipo | Nacia biblioteko | |
![]() |
||
Nacia Biblioteko de la Ĉeĥa Respubliko | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

La eksa manĝa salonego (refectorium) de la historia jezuita kolegio Clementinum, nun ĝenerala biblioteka studejo
Notoj Redakti
- ↑ oficicala indiko, rete legebla ĉi tie (ĉeĥe) Arkivigite je 2012-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
Fonto Redakti
- Z historie knihovny ("el la historio biblioteka"), rete legebla ĉi tie (ĉeĥe) Arkivigite je 2012-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj Redakti
- biblioteka retejo Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine