Prago

ĉefurbo de Ĉeĥio

Prago (ĉeĥe Praha) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Ĉeĥio. Antaŭ 1993 ĝi estis ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio, antaŭ 1918 ĉefurbo de la reĝlando bohemia.

Panoramo de Prago prenita de Petřín je julio 2007
Panoramo de Prago prenita de Petřín je julio 2007
Prago
ĉeĥe Praha, germane Prag, angle Prague
urbo
Fotomontaĵo
Historia kerno de Prago
Prago, metropolo de Ĉeĥa respubliko
Emblemo de Prago
Oficiala nomo: Praha
Moto: Praga Caput Rei publicae
(Antaŭe Praga Caput Regni)
Kromnomoj: Prago patrino de urboj, Centtura, Ora urbo
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Ĉefurbo Prago
(CZ010)
Distrikto Ĉefurbo Prago
(CZ0101 - CZ010F)
Historia regiono Bohemio
Najbaras kun Mezbohemia regiono ĉirkaŭe
Konata loko Praga burgo
Rivero Vultavo
Koordinatoj 50° 5′ 14″ N 14° 25′ 16″ O / 50.08722 °N, 14.42111 °O / 50.08722; 14.42111 (mapo)
Plej alta punkto monteto Teleček apud Zličín
 - alteco 399 m s. m.
Plej malalta punkto surfaco de Vltava apud Suchdol
 - alteco 177 m s. m.
Areo 496,21 km² (49 621 ha)
Loĝantaro 1 357 326 (2023)
Denseco 2 735,39 loĝ./km²
Estiĝo 9-a jarcento
Primatoro Zdeněk Hřib (Piráti) (ekde 2018 – )
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1XX XX
Telefona prefikso +420 2
ISO 3166-2:CZ CZ-PR
AKĈ A
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Historia centro de Prago
Jaro 1992 (#16)
Numero 616
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv, vi
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
Prago sur la mapo de Ĉeĥio
Katastra teritorio de Prago
Katastra teritorio de Prago
Katastra teritorio de Prago
Vikimedia Komunejo: Prague
Retpaĝo: magistrat.praha-mesto.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Demonimo: Pragano
Map
Monda heredaĵo de UNESKO
Urbaj partoj de Prago
Princino Libuše orakolas gloron de Prago
Jan Hus predikas en Betlehema Kapelo

Prago situas en la praga baseno sur ambaŭ bordoj de la rivero Vultavo. Ĝi ampleksas 496 km² kaj havas 1 357 326 loĝantoj (2023).

Popularaj turismaj lokoj en Prago estas la Malnova Urbo, la Nova Urbo, la Malgranda Kvartalo, Hradčany kaj Vyšehrad. Vizitinda estas ankaŭ la subterejo en Prago. Prago estas la sola urbo en Ĉeĥio en kiu veturas metroo.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zeleneč (distrikto Prago-oriento), Zdiby, Úvaly, Černošice, Přezletice, Říčany, Květnice, Bořanovice, Jenštejn, Hovorčovice, Radonice (distrikto Prago-oriento), Hostivice, Roztoky, Jíloviště, Sibřina, Podolanka, Jinočany, Chrášťany, Dobrovíz, Vestec, Jesenice, Únětice (distrikto Prago-okcidento), Zbuzany, Veleň, Šestajovice (distrikto Prago-oriento), Křenice (distrikto Prago-oriento), Ořech, Kněževes (distrikto Prago-okcidento), Průhonice, Zlatníky-Hodkovice, Horoměřice, Kosoř, Čestlice, Tuchoměřice, Nupaky, Jirny, Dolní Břežany, Zvole (distrikto Prago-okcidento), Distrikto Prago-okcidento, Distrikto Prago-okcidento kaj Mezbohemia regiono.

Ĉefurba regiono Prago redakti

 
Malnovurba Placo en 1853

Prago estas la administra centro de la ĉeĥaj registaro, parlamento, senato kaj prezidanto kreante memstaran distrikton Prago-urbo. Ĝi estas ankaŭ laŭstatuta kaj pli supera teritorie administra tutaĵo je nivelo de Regiono. Ĝi situas meze de teritorio de Bohemio kaj ĝi estas ĉiuflanke ĉirkaŭata de distriktoj: distrikto Prago-okcidento kaj distrikto Prago-oriento kaj ĝi situas en Mezbohemia regiono, kies administraj oficejoj havas sidejon same en Prago. Nebušice estas distrikto de Prago 6.

Historio laŭ datoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Prago.
 
Vyšehrad
 
Karola ponto
  • 1357 fondita de Petro Parler konstruado de Karola ponto
  • 13781415 kresko de religiaj konfliktoj kaj socia streĉo; estiĝo de reforma movado frunte kun rektoro de la universitato kaj predikisto Jan Hus, lia agado en Betlehema Kapelo; akriĝo de la situacio, kiam Jan Hus estis brulmortigita dum eklezia koncilio en Konstanco
  • 14191437 komenco de provoj de pastraro pri reformo de la eklezio en husana revolucio kontraŭ katolika eklezio kaj la imperiestro
  • junio de 1419 la unua praga defenestrado de urbodomanoj en Novurba urbodomo per homamaso, ribelo de malriĉularo gvidita de husana predikisto Jan Želivský
  • 1420 batalo en Prago en Vítkov, malvenko de kruckaravano de imperiestro Zigmundo la 1-a gvidita de Jan Žižka; unuiĝo de la pragaj vilaĝoj en unu urbon, kresko de la potenca evoluo de Prago en lando
  • 1424 portempa intercivitana milito, malvenkoj de soldataro de praganoj kaj nobelara unueco kun Žižka kontraŭ orfoj ĉe Skalice kaj Maleŝov; denova disiĝo de la pragaj urboj post malunueco inter malnovurbaj moderaj husanoj kaj novurbaj radikaloj
  • majo de 1434 konkero de Nova Urbo per la soldataro de Malnova Urbo kaj nobelara unueco, kelke da tagoj antaŭ malvenko de radikalaj orfoj per nobelara unueco ĉe Lipany
  • 1458 Jiří el Poděbrady elektita kiel reĝo de landa koncilio en Malnovurba urbodomo
  • 1483 ribelo de pragaj urbanoj kontraŭ provoj pri renovigo de influo de la katolika eklezio
  • 1526 alveno de Ferdinando la 1-a kaj habsburga monarĥio sur ĉeĥan tronon (ĝis la jaro 1918)
  • 1547 malsukcesa nobelara ribelo kontraŭ reĝo Ferdinando la 1-a, sekvanta limigo de urbaj privilegioj, politika potenco kaj memstareco, konfiskado de posedaĵo kaj malfloro
  • 15831612 Rudolfo la 2-a ĉeĥa reĝo; Prago sidejo de la imperiestro, ĝi estas duafoje eŭropa movadcentro de socia kaj kultura vivo kaj klereco, renesanca alikonstruo de la urbo
  • 1618 kiam fervora katoliko Ferdinando la 2-a nuligis religiajn liberecojn kaj pluajn rajtojn, garantiitaj de Rudolfo, eksplodis ĉeĥa nobelara ribelo kontraŭ Habsburgoj, la dua praga defenestrado en Praga burgo
  • 1619 kiel reĝo elektita Frederiko la 1-a, ano de Protestanta Unio
  • novembro de 1620 malvenko de soldataroj de ĉeĥaj nobelaroj en Blanka Monto per armeo de Ferdinando, la fuĝo de „Vintra reĝo“ Frederiko el la lando, subpremo de la ribelo
  • junio de 1621 publika ekzekuto de 27 ĉeĥaj nobeloj el vicoj de la ribeliĝintaj nobelaroj kontraŭ la imperiestro en Malnovurba placo
  • 16201621 komenco de malluma periodo, malfloro de la ĉeĥa lingvo kaj la nacia konscio, persekutado kaj amasa foriro de ĉeĥaj kaj moraviaj protestantoj (Václav Hollar, Johano Amoso Komenio); transŝovo de gravaj oficejoj ĝis Vieno kaj politika falo de la urbo en provincan nivelon; samtempe jezuita rekatoligo, estiĝo de novaj monaĥejoj kaj temploj; konstruado de novaj palacoj de katolikaj aristokratoj
  • 1627 Ferdinando la 2-a proklamis Renovigitan landan establon, permesita nur katolika religio, forpreno de preskaŭ plena politika potenco al la reĝaj urboj kaj firmigo de absoluta potenco de la reganto kaj liaj centraj oficejoj en Vieno
  • 1648 la lasta el la sieĝadoj de svedoj subgvide de generalo Königsmarck, okupo de okcidenta bordo de rivero Vultavo dank‘ al perfido de gardistaro, prirabo de maldekstrobordaj monaĥejoj, Praga burgo kaj kolektaĵoj de Rudolfo, bombardado kaj sieĝado de orientaj pragaj urboj, batalo je Karola ponto; la urbo rezistis al la atakoj dank‘ al ĝustatempaj aŭstriaj helpoj, novaj barokaj fortikaĵoj kaj same al kontribuoj de „pragaj studentoj“ en la batalo je la ponto, ĝis subskribo de la interkonsento pri paco en Vestfalio
  • 1689 granda incendio en la urbo; impulso al konstruado en stilo de praga baroka arkitekturo
  • 1741 okupo de la urbo per franca-bavaria soldataro dum milito je aŭstria heredaĵo
  • 1744 okupo de prusia armeo enkadre de la sama konflikto
  • 1784 kuniĝo de kvar ĝis nun memstaraj pragaj urboj (Hradčany, Malgranda Kvartalo de Prago, Malnova Urbo de Prago, Nova Urbo de Prago) per patento de imperiestro Jozefo la 2-a
  • 1791 la unua Ĝenerala landa ekspozicio
  • 17841848 tempo de nacia renaskiĝo, komencoj de industria revolucio, estiĝo de ĉeĥaj institutoj, evoluo de industriaj antaŭurboj malantaŭ la remparoj de Prago;
  • junio de 1848 ribelo de radikalaj demokratoj; okupo de la urbo per la imperiestra armeo gvidita de marŝalo Alfred Windischgrätz, instalo de armea diktaturo en Bohemio
  • 18491859 malfondo de servuteco, teritorie-administra reformo; firmigo de la polica reĝimo dum absolutismo de ministro Alexander Bach
  • 18611913 akiro de ĉeĥa plimulto en urba administrado, komenco de modernigo de la metropolo inkluzive de konstruado de reprezentaj kaj utilobjektoj (Nacia teatro, Nacia muzeo, Rudolfino, Petřína belvedero, sportejoj), ties infrastrukturo (lumigo, pontoj, publika transporto, telefona kaj elektra reto), novaj institutoj (Akademio de sciencoj, politikaj partioj, sindikatoj), aranĝo de ampleksaj socia-kulturaj kaj sportaj agadoj
  • 1890 centjara inundo, inundigo de Malnova Urbo ĝis Malnovurba placo, detruiĝo de kelkaj arkoj de Karola ponto
  • 1893 nesentemaj konstrureguligoj de Malnova Urbo kaj Juda kvartalo

Prago kiel ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio redakti

  • oktobro de 1918 proklamo de memstareco de Ĉeĥoslovakio, Prago estas ĉefurbo de la nova respubliko, per homamaso detruita Mariana kolono, statuto de marŝalo Radecký, imperiestro Francisko Jozefo la 1-a kaj pluaj simboloj de la habsburga superregado
  • 1922 la urbo disvastigita en teritorio de Granda Prago per aliĝo de 37 ĉirkaŭaj vilaĝoj, la sekvantaj jaroj havas ekfloron de la urbo en kulturo, arto, arkitekturo (avangardo, funkcionalismo)
  • 1923 komencita radiodisaŭdiga elsendado el flughaveno en Kbely
 
Katedralo de sankta Vito

Dua Mondmilito redakti

  • marto de 1939 okupo de la urbo per germana armeo; ondo de emigrado; proklamita Protektorato Bohemio kaj Moravio kiel konsisto de Tria regno; enpraktikigo de dekstroflanka trafiko en la stratoj
  • novembro de 1939 studenta demonstracio kontraŭ naziismo, la morto de Jan Opletal; fermo de ĉiuj altlernejoj en Protektorato
  • 19391945 okupado per la nazia Germanio; ekzekutoj, arestado kaj deportado de politikaj malamikoj per gestapo; iompostioma pereo de centdudeka historia juda komunumo
  • majo de 1942 atenco de ĉeĥoslovakaj paraŝutistoj senditaj el Anglio por atenci regnan protektoron Heydrichon; akriĝo de polica teroro
  • februaro de 1945 flugatako de usona aerofloto (sekve de eraro en navigacio al Prago anstataŭ al Dresdeno) pereis Emaŭza monaĥejo, konstruaĵoj en Nusle kaj fabrikoj en Vršovice (Bombardado de Prago (1945))
  • majo de 1945 Praga ribelo, abruptaj bataloj en la tuta urbo (incendio de Malnovurba urbodomo, batalo je konstruaĵo de Ĉeĥoslovaka radio, defendo kontraŭ taĉmentoj de SS en Pankrác, helpo de vlasov-anoj en sudo, traktado de usona delegitaro kun germanoj, sekve alveno de soveta armeo direkte de Ruzyně. La Praga ribelo (en ĉeĥa: Pražské povstání) de 1945 estis parte sukcesa klopodo fare de la Ĉeĥa rezistomovado por liberigi la urbon Prago el la Germana okupacio. Germanaj trupoj kontraŭatakis, sed ilia avanco estis malrapidigita pere de barikadoj konstruitaj de ĉeĥoj. La 8an de majo, ĉeĥaj kaj germanaj estroj subskribis batalĉeson permesante ke la germanaj fortoj retiriĝu el la urbo, sed ne ĉiuj unuoj Waffen-SS obeis. La batalado pluis ĝis la 9a de majo, kiam la Ruĝa Armeo eniris en preskaŭ liberigita urbo.

Prago dum komunisma reĝimo redakti

  • 1948 post la postmilita preparo de la situacio helpe de Sovetunio kaj post februara puĉo alveno de la komunisma partio al potenco, la dua ondo de emigrado, komenco de politikaj procesoj, ŝtatigo de privataj entreprenoj, enpraktikigo de cenzuro kaj sistema polica kontrolo per la ŝtato, reformo de la administrado de la urbo, malfondo de magistrato kaj nova divido de distriktoj
  • 1953 al la unuamaja festotago komencita elsendado de Ĉeĥoslovaka televido
  • 1960 nova teritorie-administra divido de Prago kaj aligo de 4 vilaĝoj; komencoj de amasa konstruado de panelkvartaloj en periferio de Prago
  • 1968 komenco de la funkciado de nova internacia flughaveno en Ruzyně, aligo de pluaj 21 vilaĝoj al la urbo
  • 1968Praga printempo 1968“ – per ŝanĝoj en gvidantaro de Komunisma partio de Ĉeĥoslovakio (KPĈ), prezidento kaj registaro, ebligo de demokratiaj reformoj kaj „socialismo kun homa vizaĝo“; nuligo de cenzuro, ekfloro de la politika vivo kaj renovigado de rilatoj kun la mondo; kritiko flanke de Sovetunio kaj la amikiĝintaj landoj kontraŭ influoj de dekstranaro
  • somero de 1968 daŭrigo de la reformoj, averto flanke de Sovetunio kaj de Leonid Iljiĉ Breĵnev, plilongigata ĉeesto de armeo de Sovetunio dum ekzercado; ultimato de Komunisma partio de Sovetunio (KPSU) dum traktado en slovaka urbo Čierna nad Tisou
  • aŭgusto de 1968 – la 21-an de aŭgusto okazis nokta invado de armeoj de Varsovia interkonsento, okupo de Prago peraviadile per paraŝutistaro el Ruzyně; bataloj en la centro de la urbo, civitanaj protestagadoj; entrudigo de moskvaj protokoloj al arestita gvidantaro de KPĈ; eksterordinara kongreso de KPĈ en Vysočany
  • januaro de 1969 Prago la ĉefurbo de la ĉeĥoslovaka federacio, sidejo de la federala kaj ĉeĥa registaroj
  • 1969 membrulmortigo de Jan Palach, Jan Zajíc – vidu Vítkov,|E. Plock kaj aliaj civitanaj protestoj; glorigoj de gajno en Mondo-Majstrokonkurso en hokeo superkreskintaj en kontraŭsovetan demonstracion kaj atakoj (Aerofloto); bruta subpremo de la aŭgusta demonstracio per la ĉeĥoslovaka armeo kaj la nova konzervativa gvidantaro de KPĈ kaj sekva legaligo de la intervenoj; komenco de periodo de „normaligo“
  • 1970 aperis „Ekkonoj el la kriza evoluo“, tutnaciaj politikaj purigagadoj, „interŝanĝoj de legitimiloj“ kaj kontrolesploroj en KPĈ, firmigo de neostalinismo kaj polica ŝtato sub Gustáv Husák; aligo de pluaj 4 vilaĝoj al la teritorio de la urbo
  • 1973 konstruita Nusela ponto, konsisto de konstruata nordsuda magistralo
  • 1974 komencita trafiko de la unua el la tri estontaj linioj de metroo; aligo de 30 vilaĝoj, sekva konstruado de superkvartalo Suda Urbo
  • 1977 proklamo de Ĉarto 77 kaj sekva „Antiĉarto“, porreĝima kongreso de ĉeĥoslovakaj verkistoj
  • 1983 remalfermo de Nacia teatro post renovigo
  • 1985 ĉeĥoslovaka grandioza ekzercado nomata „spartakiado“ en Strahov dum ĉeesto de 1 miliono da homoj (lasta)
  • 19851989 profundigado de ekonomiaj problemoj, perdo de konkurenckapablo de la lando kaj la stato de la urbo (trafika kaj ekologia situacio, provizado, stato de la historia centro); nur etaj ŝanĝoj enkadre de programo de „renovigo“ subinflue de soveta „renovigo“ – „perestrojko
  • 1987 vizito de Michail Gorbaĉov en Prago, sen granda influo
  • 1988 kontraŭreĝimaj aspektoj dum datrevenaj demonstracioj en aŭgusto kaj oktobro, en La tago de homaj rajtoj permesita amasiĝo de opozicio en Škroupovo-placo
  • januaro de 1989 „semajno de Palach“ kontraŭreĝimaj demonstracioj kaj policaj intervenoj, pluaj demonstracioj la 21-an de aŭgusto kaj la 28-an de oktobro en Venceslaa placo; plua kresko de montroj de politika opozicio kaj kritiko de publiko
  • majo de 1989 lasta amase organizita unuamaja manifestado, anstataŭ Letná en Venceslaa placo
  • oktobro de 1989 de somero amasa alkresko de elmigrintoj el Germana Demokratia Respubliko (GDR) postulantaj en praga grandambasadorejo de Federacia Respubliko Germanio (FRG) azilon, premo de okcidentgermanaj kaj ĉeĥoslovakaj organoj en GDR, la rezulto estis malfermo de limoj inter GDR kaj FRG kaj pli malfrue falo de berlina muro

Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 redakti

  • novembro de 1989 subpremo de studenta manifestacio en Nacia avenuo, ŝtorma reago de la publiko, ondo de strikoj kaj centmilaj demonstracioj en Venceslaa placo kaj en Letná, „velura revolucio“, forfajfado de gvidanto de la praga KPĈ M. Štěpánon dum demonstracio en uzino ČKD Vysočany; iompostiomaj cedoj flanke de la registaro kaj de KPĈ, interŝanĝita Miloš Jakeš frunte de la partio kun Karel Urbánek
  • decembro de 1989 post plua intensiĝo de la premo de la publiko (kaj senhelpe de Sovetunio al la partio) la registaro demisiis, kooptado de nekomunismaj deputitoj, ŝanĝo de Konstitucio (forpreno de artikolo pri gvidanta rolo de KPĈ, Nacia fronto kaj lernado de marksismo); abdiko de Gustáv Husák

Prago post revolucio redakti

  • 1990 mallongtempe antaŭ junia libera balotado nesolvita eksplodo de eksplodaĵo en Malnovurba placo; ŝanĝo de la nomo de la respubliko al Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko (ĈSFR); historie la unua vizito de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj usona prezidento George Bush en Prago
  • 1990 forŝovo de la lastaj taĉmentoj de la soveta armeo el la lando
  • 1991 malharmoniigo dum traktadoj je leĝpovo de naciaj registaroj kaj la nomo de la lando; okazis jubilea Ĝenerala landa ekspozicio
  • 1992 la historia centro de Prago enskribita en liston de Fonduso de la monda heredaĵo de UNESCO; post politikaj disputoj de la registaroj de la respublikoj aprobita apartiĝo de la federacio de Ĉeĥoslovakio; abdiko de prezidento; en novembro aprobita Konstitucio de Ĉeĥa respubliko
  • januaro de 1993 Prago fariĝis ĉefurbo de memstara Ĉeĥa respubliko kaj ties institucioj
  • 1995 nova teritorie-administra divido de la urbo, ekesto de aŭtonomioj de la urbaj partoj
  • 2000 Prago elektita unu el la eŭropaj urboj de kulturo (por jaro 2000); finigo de alikonstruo de Smíchov
  • septembro de 2000 kongreso de Internacia monfonduso, surstrataj kunpuŝiĝoj de antiglobalaj demonstrantoj (plejparte alilandanoj) kun polico
  • oktobro de 2001 konferenco de kapuloj de ŝtatoj de NATO; ekde septembro plifortigita sekurecdisponoj inkluzive de armea gardado de ambasadorejoj kaj Radio Libera Eŭropo
  • aŭgusto 2002 kvincentjara inundo, kontraŭinundaj disponoj, trafitaj riverbordaj kvartaloj Zbraslav, Smíchov, Malgranda Kvartalo, norda parto de Malnova Urbo, Karlín, Holešovice, Bubeneč, Libeň kaj Trója; evakuado de Karlín, kie detruiĝis kelke da konstruaĵoj; subakvigo de sektoroj de la metroo en la centro de Prago
  • majo de 2004 oficialaj glorigoj de la eniro de la lando en Eŭropan Union

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
JaroLoĝantoj
137840 000
150030 000
161060 000
179879 000
1869157 713
1880162 323
1890437 388
1900559 440
1910667 693
1921729 820
JaroLoĝantoj
1930848 823
1950932 659
19611 005 379
19701 140 795
19801 182 186
19911 214 174
20011 169 106
20111 268 796
20131 246 780
20151 259 079
JaroLoĝantoj
20161 267 449
20171 280 508
20181 294 513
20191 308 632
20201 324 277
20211 301 432
20221 275 406
20231 357 326

Vidindaĵoj redakti

Aliaj gravaj lokoj aŭ placoj redakti

Servoj redakti

Famaj praganoj redakti

Naskiĝis en Prago redakti

Mortis en Prago redakti

Pragaj legendoj redakti

La mito de golemo, kota figuro vivigita de rabeno per Kabalo.

Transporto redakti

Urba transporto redakti

En Prago estas tri linioj de metroo, multaj linioj de tramoj kaj aŭtobusoj. Uzataj estas ankaŭ pramoj kaj unu funikularo al Petřín.

Trajna transporto redakti

 
Panoramo de de ĉefa stacidomo en Prago

Ĉefstacidomo en Prago estas ofta komenca stacio kaj finstacio por multaj trajnoj. Estas ankaŭ kelkaj internaciaj trajnoj, kiuj haltas en Prago nur por ŝanĝo de lokomotivo kaj pluiras al aliaj lokoj eskterlande.

Prago estas vojkruco de jenaj fervojaj linioj:

Noto: tiu ĉi listo estis kreita laŭ tiu ĉi listo ĉeĥe

Direktaj konektoj eksterlanden redakti

Prago havas interalie ĉiutage direktan trajnan konekton kun Berlino, Beogrado, Bratislava, Budapeŝto, Hamburgo, Košice, Nurenbergo, Varsovio, Vieno.

Direktaj konektoj en Ĉeĥio redakti

De Prago eblas veturi al multaj ĉeĥaj urboj, ekz. per elektra trajnkompleto 680 al Ostrava, aŭ per EuroCity kaj InterCity al Brno. En ĉirkaŭaĵo de Prago havas gravan signifon apudurba fervojo.

Aera transporto redakti

Prago havas internacian flughavenon iam nomita Praha-Ruzyně nune nomata Václav Havela Flughaveno Prago.

Ŝosea transporto redakti

De Prago gvidas al Brno aŭtovojo D1, kiu tie disiras en la direktoj de Bratislava kaj Ostrava. De Prago gvidas ankaŭ aŭtovojo D5 tra Plzeň al Germanio, kaj aŭtovojo al Hradec Králové.

Ĝemelurboj redakti

Sporto redakti

En 2012, 2014, 2015 kaj 2018 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Prago.

Esperanto en Prago redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Prago.

Verda Stelo estis Esperanto-societo de la germanlingvanoj en Prago. Ĝi fondiĝis en 1908, ses jarojn post la unua Esperanto-klubo de Prago. Kunfondinto estis la gimnazia instruisto Siegfried Lederer.

En Prago okazis la Dua Tutmonda Konferenco pri la Instruado de Esperanto. La unua okazis en 1922 en Ĝenevo, Svislando. La Tria okazis en Neuchâtel kaj La Chaux-de-Fonds, Svislando, en majo 2015.

La Esperanto-klubo en Prago grupigas pragajn uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto. La klubo estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estas membro de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.

Esperantistoj, kiuj agis en Prago redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti