Telefono (kunmetaĵo de la greklingvaj esprimoj τῆλε, tēle, "malproksima", kaj φωνή, phōnē, "voĉo") estas aparato por interkomuniki aŭde kaj parole. Komunikadon inter telefonoj estigas telefoncentralo, al kiu telefonoj estas ligitaj diversmaniere: aŭ per konduktiloj, aŭ per radio. Historie, unue aperis konduktilaj telefonoj. Ili ĝis nun estas plej stabilaj funkcie, sed devigas uzon en difinita fiksa loko.

Ornama kandela telefono
Mura lignokesta telefono kun unusola aŭdilo

Telefontipoj redakti

Laŭ funkcia maniero ekzistas diversaj telefonoj:

Direktado de la voĉo aŭ la mekanika telefono redakti

 
Tiel funkcias la infana ludilo telefono

Oni longe sciis, ke la voĉo estas direktebla. En ŝipoj oni uzis tubojn, ekzemple de observejo de matroso al kapitano. Se la matroso ekvidis ion, tuj parolis en la tubon, kiun la kapitano aŭdis.

En la 20-a jarcento konata ludilo estis la ŝuopasta ujo. La knaboj kunligis 2 ŝupastajn kovraĵojn per streĉa drato. Pere de tio ili aŭdis unu la alian, ĉar la voĉo sekvis la draton. Nekredebla, sed tio estis invento el 1667.

Historio redakti

Unue italdevena usonano Antonio Meucci kreis telefonon jam en 1849, sed tiu ne disvastiĝis pro manko de financoj. Poste germano J. Ph. Reis kreis en 1861 el telegrafo tian aparaton, per kiu oni aŭdis nur ritmajn bruojn kaj altajn frekvencojn laŭ la parolo. La skotdevena kanadano A. G. Bell en 1876 disvastigis la telefonon en la tuta mondo.[1] Post jarcento oni oficiale deklaris, ke inventisto de la telefono estas Meucci. Pli frue post la disvastigado de la telefono okazis triopa proceso inter Bell, Elisha Gray kaj Reis. Tiam Reis malvenkis, ĉar sia telefono ne estis evoluebla kaj perfekta. Ankaŭ Gray malvenkis, ĉar invento de Bell okazis iomete pli frue. Estas fakto, ke Bell sciiĝis pri laborado de Gray, tial li urĝe arkivis sian patenton.

 
Elisha Gray
 
Telefonĝermo de Bell, 1877

Telefonĝermo de Bell redakti

Bell iom hazarde provis diversajn strukturojn: elektromagnetan telefonon, likvan (mergan) telefonon kaj lumtelefonon. La unua sukcesa provo (elektromagneta telefono) konsistis el membrano, permanenta magneto kaj sur ĝi bobeno. Sono, kiu estas vibrado de la aero, vibrigas la membranon de la elsenda aparato. Tiu movo de la membrano induktas kurenton en la magneta kampo, kiu iras al la alia aparato, en kiu per reciproka efiko, ĝi movigas la membranon de la ricevanta aparato. Tiu lasta vibrigas la aeron, redonanta la sonon. En tiu telefonĝermo estas nur unusola aparato, kiu servas por paroli aŭ aŭdi. Komence oni metis la aparaton laŭ la neceso antaŭ la buŝon aŭ sur unu el la orelon. Baldaŭe oni uzis 2 aparatojn, unu por aŭdi, la alian por paroli. Fine oni uzis ankaŭ tian surmuran telefonon, kie sur la muro estis la elektromagneta telefono kun tre granda magneto. Apude pendis 2 aŭdiloj, kiuj estis samaj, nur la magneto estis malgranda.

Sonoradon de la elktromagneta Bell-telefono oni baldaŭe solvis per blovo. Ĉe la membrano oni fiksis cilindron, kiu havis truojn en diversaj direktoj. Pli frue interne de la cilindro oni metis malpezan globon, kiu estis pli granda, ol la truoj. Antaŭ ol telefoni la vokanto blovis al la truoj. La aeromovo movigis la globon al diversaj lokoj, dume ĝi ofte tuŝis la membranon. Tial la membrano indukis bruon, kiun la alia telefonanto aŭdis, ĉar tiutempe sen radio kaj similaj estis silento.

Hungara kuracisto Endre Hőgyes jam en 1878 en Transilvanio kreis helpilon el aparato de Bell por ekzameni la orelon.

Merga mikrofono redakti

La supra solvo ne estas perfekta, la aŭdebleco estas malbona. Tial oni provis ankaŭ la likvan mikrofonon. La aŭdilo restis la sama, ol ĉe la supre skribita elktromagneta telefono. En la likva mikrofono estas likvaĵo en ujo (ofte hidrargo). La likvaĵo kondukas la elektron, tamen ne tiel bone, ol la metalo. Sur la likvaĵo flosas korpo kun la fiksita membrano. Dum parolado la membrano oscilas, tial la korpo bone-malbone dronas en la likvaĵon. La kontinua kurento (kiun baterio donas), tiam havas grandan-malgrandan reziston kaj estiĝas alterna kurento. Tiu ĉe la ricevanto osciligas la membranon. Tio estas la dua elemento de la telefono. Sed anonciĝis problemo: la aŭdilo ne ŝatas la kontimuan kurenton. La solvo estas dividi ĝin per transformilo, kiu estas jam la tria elemento.

Karbona mikrofono redakti

La karbona mikrofono funkcias tre simile. Post la membrano troviĝas grafita (karbona) polvo. Se la membrano oscilas, premas bone-malbone la polverojn. Se la materialo estas premita, la rezisto estas pli malgranda. Ankaŭ nun estiĝas alterna kurento. La karbonaj mikrofonoj uziĝis ĝis la 1980-aj jaroj.

Neaŭtomataj telefonoj redakti

Neaŭtomataj telefonoj nomiĝas tiuj telefonoj, kiuj povas funkcii rete nur helpe de telefonisto. Tial ili havas plej ofte krankinduktilon, sed ili tute ne havas diskon aŭ butonaron.

Post Thomas Alva Edison, D. E. Hughes [hjugs] kaj aliaj prizorgis pri aparta mikrofono karbona, kiu faris el la kriega telefono de Bell flustran telefonon (anstataŭ laŭta parolado jam sufiĉis flustra parolado). La karbonmikrofono bezonis konstantan kurenton, tial ĉe la telefono oni metis baterion ĝenerale 6-voltan. Tiu sistemo nomiĝas loka baterio (LB). Aŭdilo (Bell-aparato) kaj mikrofono disiĝis per transformatoro. La transformatoro pligrandigis la linean tension kvaroble. La kompleta telefono havis ankaŭ elektran tintilon, krankinduktilon kaj komutilon. La lasta nomiĝas ankaŭ forko pro la komenca formo. Tiu disigas la sonorilon kaj la induktilon de la mikrofono kaj aŭdilo. Baze la aŭdilo kuŝas sur la komutilo, kiun oni nomas kutime forko, pro ĝia tiama formo. Turnante la krankinduktilon, alterna kurento (ĉirkaŭe 100 V-oj) signas al la alia simila telefono aŭ centralo. Analoge tintilado aŭdiĝas, se alia telefono aŭ centralo vokas. Kiam oni levas la aŭdilon, la komutilo kuplas la mikrofonon al la telefonlineo, tiam induktilo kaj sonorilo ne povas funkcii. La plej praaj aparatoj enhavis siajn konsistaĵojn sur aŭ en kesto kroĉita ĉe muro. En la komenca periodo ankaŭ la aŭdilo troviĝis ene de la kesto. La voĉo iris el tio laŭ longa kaŭĉuka tubo, ĉe la fino kun funelo (kiel estas videbla sur la plej supra foto). Tiu solvo protektis la homon kontraŭ fulmoj.

Krom la lignokestaj telefonoj oni uzis ankaŭ feroskatolajn aparatojn. Tio estas videbla en fiksa telefono, krome aparte menciinda kaj admirinda estas skeleta telefono dekstre videbla. En Usono faris karieron la kandelotelefono (iuj konas cignokola telefono), kiu estis longa kolono, kiel la kandelo. Supre troviĝis la forko, sube aŭ la krankinduktilo, aŭ nenio (=neaŭtomata aŭ malaŭtomata telefono), aŭ disko (=aŭtomata telefono).

Dume en Eŭropo L.M. Ericsson (erikson) komencis okupiĝi pri telefonado.

Vi povas vidi aliajn neaŭtomatajn telefonojn ĉe la enkonduka frazo (kandela telefono) kaj tuj sube.

Cirkvitoj de la simpla aparato redakti

Kiel la desegnaĵo prezentas, en baza stato la komutilo (aŭ ties kontaktoj) montras vojon el la lineo nur al tintilada (sonorila) cirkvito. Vojo de la tintilado estas: lineo, komutilo, sonorilo, krankinduktilo, lineo. Se iu aŭdas tintiladon, suprenlevas la aŭdilon. La komutilaj kontaktoj ĉesigas la vojon por la sonorilo kaj donas vojon al mikrofono kaj aŭdilo. Samtempe la mikrofono ricevas kurenton. Parolado tra la lineo povas okazi. La transformatoro dividas la mikrofonon kaj la aŭdilon kaj samtempe plifortigas la kurenton al proporcio 1:4.

Komence, same tiel, ol la telegrafo, oni uzis inter 2 telefonoj nur unusolan lineon, la alian anstataŭis la tero. Tiu solvo faris tre simpla la telefoncentralojn, sed pro evoluo de diversaj elektraj aparatoj, ili kaŭzis elektrajn bruegojn dum telefonado. Tial oni devis uzi 2 dratojn por la lineoj.

Telefono kun centra baterio redakti

Pro la oftaj baterioŝanĝoj oni metis la baterion en la telefoncentralon, la mikrofono ricevas tension (ĝenerale 48-voltan) per la lineo. La transformatoro nur disigas, tial proporcio de la bobenoj estas 1:1. La kondensilo baras vojon de rekta kurento en baza stato. Sen kondensilo la bateria kurento havus vojon tra sonorilo, kiu kaŭzus tujan misan voksignon.

Tiu solvo estas centra baterio (CB), kiu estas pli perfekta kaj konvena, tamen la LB sistemo ne forgesiĝis, ĉar en provizoraj kaj specialaj lokoj havas avantaĝojn. Rekte LB-telefono ne povas funkcii kun CB-telefono, sed encentrala cirkvito solvas tiun problemon. La CB-sistemo uzas ĝenerale 48 V-jn.

La aŭdparolilo ŝanĝis aspekton de la telefono. Finoj de tenilo estas mikrofono kaj aŭdilo. La aŭdebleco ne estis perfekta. La propra parolado forte aŭdiĝis (kvazaŭ eĥiĝis) en la aŭdilo. Oni solvis la problemon per tribobena transformilo. Tiutempe oni komencis produkti la bakelitajn telefonojn, tiuj telefonoj estis pli popularaj, ol la lignaj aŭ metalaj telefonoj.

En la CB-sistemo mankas la krankinduktilo. Post levo de la aŭdilo (aŭ aŭdparolilo) la mikrofono ricevas kurenton, en la centralo lumas lampo aŭ io simila. Oni tiam faris telefonojn en surtablaj skatoloj el metalo.

Seneĥa telefono redakti

En la komenca periodo bobeno disigis la aŭdilon kaj la mikrofonon. Tiu solvo ne estis perfekta, ĉar la aparato faris ĝenan eĥon. Komence de la 20-a jarcento krom la primara kaj sekundara bobeno aperis la tria bobeno, kiun havis la aŭdilo. Tiel ĉesis la eĥiĝo.

Aŭtomataj telefonoj redakti

 
Plasta aŭtomata diska tabla telefono

Aŭtomataj telefonoj estas tiuj telefonoj, kiuj funkcias en aŭtomata reto, tial ili havas komence diskon aŭ kodilon, baldaŭe butonaron. Oni povas uzi ilin ankaŭ en neaŭtomataj centraloj (en ties reto), sed tiam oni ne uzas la diskon. Escepto estas la LB sistemo, kie la aŭtomataj telefonoj ne povas funkcii. Oni metis la diskan kodilon laŭvice al la mikrofono.

Pli aliajn informojn legu en la jena artikolo Fiksa telefono!

La aŭtomataj telefoncentraloj unue uzis diskan, turniĝantan kodilon por elekti la deziratan korespondanton. Tiu kodilo elsendis serion de impulsoj reprezentanta la telefon-numeron de la korespondanto. Oni faris skatolojn el la nova materio bakelito. La telefonoj iĝis pli malgrandaj, pli komfortaj. La bakelitan sekvis la plasta telefono.

Butonaraj telefonoj redakti

 
Plasta aŭtomata tabla butonara telefono kun ekraneto, memorilo.

Dume la centraloj iĝis pli rapidaj, tial anstataŭ disko oni uzis butonaron. Komence la butonoj donis la saman impulsoserion kiel la disko. Unue nur la telefonistoj uzis tiajn telefonojn, ĉar ili tuttage uzis ĝin. La distanco inter aŭtomata centralo kaj telefonistoj estis malpli, ol 50 m-oj. Sekve la butonaro funkciis laŭ rezistoŝanĝo (definita butono (=cifero) akordis al difinita rezisto). Baldaŭe la butonaro kun elektronikaĵo (integra cirkvito) (ico) sendis difinitan frekvencoparon al la centro. La karbonmikrofono ne kongruis kun ico, tial oni uzis kristalmikrofonon (piezomikrofonon). La tintilado jam estis elektronika per ico-teknologio. La telefonoj iĝis sveltaj kaj pli malgrandaj. La luksaj telefonoj montras informojn sur ekraneto, havas memorilojn kaj funkcion "senmanan" (laŭtparolilo). Tiuj aparatoj bezonis por la elektronikaĵo baterion, kiu metiĝis en la telefonon. Tiun baterion ne miskomprenu kun la alia baterio, kiu prizorgas la mikrofonon.

 
Malnova poŝtelefono por ŝoforoj

Diĝitaj telefonoj redakti

Pro evuluo de elektroniko la diĝitaj telefonoj startis. Pro la kablokanalo la telefonado funkcias inter 300–3400 Hz-oj. Sufiĉas, se oni ĉerpas samplon po 8000 Hz-oj el la parolo. La elektronikaĵo mezuras ĝin kaj konservas la rezulton en diĝita formo. El tiuj elementoj pakaĵo pretiĝas kaj laŭ metodo de la komputilo la diĝita telefoncentralo sendas ĝin al la vokito, kie la diĝitaĵoj transformiĝas al voĉo.

La cifereca sistemo ebligas la telefonadon helpe de interreto.

Radioondoj redakti

Post invento de radio aperis ebleco uzi telefonojn enaŭte aŭ eĉ enpoŝe. Malavantaĝoj estis komence limo de radiokanaloj kaj kompare kun aliaj telefonoj pli granda pezo de radiaj telefonoj. Poŝtelefonoj estas speco de radiotelefono. Nun ili estas plej popularaj komunikiloj. Ili estas malgrandaj, funkcias preskaŭ ĉie, kie loĝas homoj. La poŝtelefonoj aŭ kiel ili ankaŭ nomiĝas porteblaj telefonoj revoluciis la tutan homaran komunikadon. Per la etmesaĝa sistemo (EMSO angle SMS) eblas transigi ankaŭ skribajn mesaĝojn kaj intertempe poŝttelefonoj fariĝis kvazaŭ malgrandaj komputiloj, per kiuj eblas ankaŭ aliri la interreton, fari fotojn kaj tuj transsendi ilin al geamikoj, aŭskulti muzikon kaj eĉ rigardi televidon.

Satelitaj telefonoj uzas satelitojn por komunikado. Malavantaĝo de la simplaj poŝtelefonoj estas tio, ke komunikado povas okazi nur en la ricevotereno de antenoreto. Tial ekzemple sur ŝipo, meze de maro, ne eblas uzi poŝtelefonon. La satelitoj dissendas sur la tutan teron difinitajn radioondojn. Satelita telefono estas multekosta, sed uzeblas ĉie.

Videotelefonoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Videotelefonio.

Videotelefonio, konata ankaŭ kiel videokonferenco kaj video telekonferenco, estas dudirekta aŭ plurpunkta ricevado kaj elsendado de aŭdio kaj video signaloj fare de personoj en diferencaj lokoj por samtempa komunikado. Videofonoj estas telefonoj kun video-kamerao kaj ekrano, kapabla de samtempa video kaj aŭdio komunikado. Videotelefonio postulas tiun teknologion por grupo de organiza kunsido pli ol por individuoj, en videokonferenco.

Kronologio de la telefono redakti

19-a jarcento redakti

 
Innocenzo Manzetti
 
Charles Bourseul
 
Aparato de Reis
 
Aparato de Bell en 1876 (aktoro, 1926)
 
Aparato de Bell sur poŝtmarko
 
Germana murkesta telefono (Teirich - Leopolder). Supre la tintilo, pli malsupre la funela mikrofono estas videbla. Sekvas la malfermebla skribotabulo, ene la trimagneta krankinduktilo kaj la aŭdiloj. Flanke estas du funeloj kun gumotuboj. Sube estas kesto por baterio.
  • En 1844 Innocenzo Manzetti la unua okupiĝis pri "parola telegrafo" (=telefono)
  • En 1845 Manzetti prezentis al la ĵurnalistoj tian aparaton, kiu elektre sendis voĉojn, sed li ne okupiĝis pri patento
  • En 1849 Antonio Meucci prezentis komunikan aparaton al individuoj en Havano.
  • En la 26-a de aŭgusto 1854 Charles Bourseul publikigas fakartikolon en revuo L'Illustration (Parizo): "Transmission électrique de la parole" [elektra dissendo de parolado], ĉar li hazarde divenis, ke fera lameno tuj apud bobeno muzikadas, kaze de alterna kurento cirkuladas en cirkvito de la bobeno
  • En 1854 Meucci en Nov-Jorko funkciigis elektran voĉon per aparato (la unuan telefonan konekton), ĉar lia malsana edzino ne povis forlasi la ĉambron. Bell laboris ĉe li, poste li uzis rezultojn de Meucci.
  • En 1860 Philipp Reis de Germanio prezentas aparaton. Atestantoj diris, ke ili aŭdis voĉojn el la aparato.
  • En la 26-a de oktobro 1861 Reis publike prezentis sian telefonon antaŭ la Fizika Socio de Frankfurto ĉe Odro. La distanco inter 2 telefonoj estis 340 futoj.
  • En 1864 laŭ la gazetoj Manzetti prezentis "muzikan aŭtomaton" (pratelefonon), sed ne okupiĝis pri patento
  • En la 22-a de aŭgusto 1865 anglaj ĵurnalistoj atakis Reis-on, ke tio estas metodo de Manzetti
  • En 1865: Meucci skribas al redaktejoj - postulanta - ne Manzetti havas la inventon pri parola telegrafo, ĉar mi (Meucci) jam en 1849 faris tion. Manzetti ne respondas.
  • En la 28-a de decembro 1871 Meucci deklaris intencon por patento titolita "Sound Telegraph", priskribanta komunikadon de voĉo inter du homoj pere de drato, sed li havis similan aparaton jam pli frue
  • En 1872 Elisha Gray fondis firmaon Western Electric, kiu okupiĝis pri telegrafoj kaj similaj
  • En 1872 profesoro Vanderwyde prezentis telefonon de Reis en Nov-Jorko
  • Julio de 1873: Thomas Alva Edison eltrovas tion, ke rezisto de karbonaj polveroj ŝanĝiĝas pro premo aŭ malpremo
  • Majo de 1874: Gray inventas elektromagnetan aparaton por elsendado de muzikaj tonoj.
  • En la 29-an de decembro 1874 Gray prezentas muzikan aparaton tra telegrafodrato en la presbitera preĝejo en Highland Park (Ilinojo)
  • En la 6-an de aprilo 1875 Bell arkivis patenton pri elektromagneta telefono, kiu ne povas sendi voĉon al longa distanco
  • En la 1-an de julio 1875 Bell uzas "pendumilan" telefonon, kiu povis elsendi "malklarajn, sed voĉsimilajn sonojn", sed ne klaran paroladon. Ambaŭ pratelefono konsistis el membrano, magneto kaj bobeno.
  • En 1875 Thomas Alva Edison eksperimentas kun akustika telegrafio kaj en novembro konstruas elektro-dinamikan aŭskultilon, sed ne ekspluatas ĝin.
  • En la 11-a de februaro 1876 Elisha Gray inventis likvan mikrofonon por telefono, sed ne konstruis ĝin.
  • En la 14-a de februaro 1876 advokato de Alexander Bell arkivis patenton pri "Plibonigoj en Telegrafio"[2], kio estas la sama, ol de Gray. Estas fakto, ke Bell 2 horojn pli frue arkivis sian patenton.
  • La 14-an de februaro 1876 Gray arkivis patenton en Vaŝingtono tra telegrafa cirkvito, tamen Bell faris la samon iomete pli frue
  • La 7-an de marto 1876 Bell arkivis novan patenton "Plibonigo en Telegrafio"[1]
  • En 10-an de marto 1876 okazis la unua sukcesa telefonado per likva mikrofono kaj elektromagneta aŭdilo inter Bell kaj sia helpanto Watson: "Sinjoro Watson, venu ĉi tien, mi volas vidi vin!" Estas fakto, ke pli frue ankaŭ Reis telefonadis, sed la komprenebleco ne estis tiel klara[1]
  • La 16-an de majo 1876 Edison arkivis patentopeton por akustika telegrafio
  • En 1876 la Internacia ekspozicio okazis en Filadelfio (Pensilvanio), kie Bell prezentis sian telefonon. Tio malgrandiĝis inter la grandaj diversaj maŝinoj. Tamen la hazardo helpis Bell-on. La vizitanta brazila imperiestro provis la telefonon, kiu tre plaĉis al li. Tio reeĥiĝis en la gazetaro kaj la novaĵo startis al la mondsukceso.
  • En 1876 Tivadar Puskás inventis la telefoncentralon, kiu baldaŭ helpis disvastiĝon de la telefonado.[3]
  • La 10-an de aŭgusto 1876 Alexander Graham Bell aranĝis la unuan longdistancan telefonadon de la mondo en Kanado. La distanco estis 6 mejloj.
  • La 9-an de oktobro 1876 Bell aranĝis la unuan dudirektan longdistancan telefonadon inter Bostono kaj Cambridge en Masaĉuseco.
 
Sistemo de Bell. Centre estas la "pendumila telefono" inter 2 elektromagnetaj telefonoj. La pendumila telefono staras sur tiu parto, kie la voĉo devas atingi la membranon, tial tio estas nevidebla.
  • La 30-an de januaro 1877 Bell arkivis novan patenton pri telefono, uzanta konstantajn magnetojn kaj sonorilon.
 
Emile Berliner
 
Skeleta aŭ magnetopieda telefono de Ericsson de 1892. La piedoj estas la magnetoj de la krankinduktilo.
 
Kampa lignokesta telefono el la unua mondomilito

20-a jarcento redakti

  • Dum la 1-a mondmilito la kampaj telefonoj estis oftaj "armiloj"
  • En 1915 en Usono oni jam telefonadis inter Nov-Jorko kaj San Francisco fare de Bell
  • La 16-an de januaro 1915 en Newark (Nov-Ĵerzejo) ekfunkciis duonaŭtomata centralo. Tie telefonistoj faris la kontaktojn, sed ili jam ne devis okupiĝi pri tintilado kaj la postaj farendaj, ĉar tio pretiĝis aŭtomate.
  • En 1919 aperis la diskaj telefonoj
  • En 1919 AT&T faris pli ol 4,000 mezuradojn de kapoj por mezuri la plej bonan grandecon de normaj kapaŭskultiloj, tiel ke la lipoj de alvokantoj estus proksime de la mikrofono dum parolado
  • La 7-an de januaro 1927 okazis la unua publika trans-Atlantika telefonvoko laŭ radioondoj
  • En 1935 okazis la unua telefonado ĉirkaŭ la mondo
  • En 1946 okazis la unua komerca poŝtelefona voko
  • En 1947 oni mencias unuafoje sesangulajn ĉelojn por poŝtelefonoj
  • En 1948 oni proponis, ke ĉeloturoj estu ĉe la anguloj de la heksagonoj
  • En 1961 oni ekzamenis prembutonajn telefonojn
  • En 1963 la prembutonaj telefonoj estas vendeblaj
  • En 1965 okazis komunikado tra la spaco
  • En 1973 okazis la unua poŝtelefona parolado, tamen post jardeko ĝi etendiĝis
 
La virino telefonas per kandela telefono

Alia klasifikado redakti

La supre menciita klasifikado estas tro scienca, precipe fakuloj uzas ĝin. Por la publiko oni faris la jenajn:

  • Lignokestaj telefonoj.

Komence la telefonoj fariĝis kun ligna kovraĵo kaj pendis ilin sur la muron. Ofte ili havis 2 aŭdilojn, ne por la 2 oreloj, sed la alian aŭdilon alia familiano uzis.

  • Metalokestaj telefonoj.

Baldaŭe parto da telefonoj fariĝis kun metala (kupra, fera) kovraĵo kaj metis ilin sur la tablon.

  • Bakelitaj telefonoj.
 
Bakelita aŭtomata tabla diska telefono

Komence de la 20-a jarcento la telefonoj fariĝis kun bakelita kovraĵo kaj metis ilin plej ofte sur la tablon. Ili estis nigraj, escepte ili fariĝis en aliaj koloroj.

  • Plastaj telefonoj.

Baldaŭe la telefonoj fariĝis kun plasta kovraĵo. Ili prezentiĝis en diversaj koloroj. Komence ili ofte rompiĝis, sed poste oni trovis tiujn plastojn, kiuj estis nerompeblaj.

Menciindaj telefonoj redakti

  •   Germanio:
    • W-48 tipo: bakelita tabla aparato kun diska kodilo
    • FeTaP tipoj: plastaj, tablaj, unue diskaj, poste butonaraj kodiloj
    • FeWAp tipoj: plastaj, muraj, unue diskaj, poste butonaraj kodiloj
    • tipo "Düsseldorf": tabla aparato kun butonaro
    • Siemens Euroset 805: tabla butonara
  •   Hungario:
    • CB-24 tipo: metalkesta, precipe tabla aparato ekde 1924, ekde 1927 ĝi pretiĝis ankaŭ kun diska kodilo
    • LB-24 tipo: la supra aparato kun loka baterio
    • CB-35 tipo: bakelita, precipe tabla kun diska kodilo ekde 1935, ekde tiam la hungaraj aparatoj estis seneĥaj
    • LB-37 tipo: bakelita, tabla kun loka baterio ekde 1937
    • CB-555 tipo: bakelita, tabla kun diska kodilo ekde 1955
 
Bakelittelefono de Ericsson
 
Butonara telefono de AT&T
    • LB-55 tipo: bakelita, tabla kun loka baterio
    • CB-667 tipo: plasta, tabla en 6 koloroj kun diska kodilo ekde 1967
    • CB-81x tipoj: plasta, kolora, samtempe tabla kaj mura, estas tipo, kie aperis la butonaro
  •   Pollando:
    • MB73 krankinduktila telefono de 1973
  •   Svedio:
    • skeleta (aŭ magnetopieda) telefono (foton vidu supre ĉe "neaŭtomataj telefonoj"!)
    • bakelita telefono ekde 1931 (foton vidu ĉe Fiksa telefono!)
    • "Ericofon": plasta kun diska kodilo
    • "Dialog" de 1966 kun diska kodilo
    • "Diavox" de 1976 kun butonaro
  •   Usono:
    • kandelaj telefonoj kun loka aŭ centra baterioj, baldaŭe ankaŭ kun diska kodilo
    • butonara telefono de AT&T

Vortoj por respondi telefonvokon redakti

En pluraj landoj oni respondas telefonvokon per vorto simila al la esperanta Ha lo!. Tian esprimon disvastigis precipe la angla vorto “Hello!”. Tiu saluto tamen estas neniel universala, kaj anstataŭ speciala salutvorto eblas ankaŭ alimaniere respondi: en iuj landoj (ekzemple en alemana Svislando) oni kutimas diri sian nomon, ĉu tutan, ĉu nur parton, kaj firmaoj kaj oficejoj ofte uzas sian nomon, eventuale aldonante salutvorton. En la svisa armeo ekzistas la regulo, ke oni devas respondi dirante la du lastajn ciferojn de la loka telefonnumero, tiel ke la korekta alvokanto konstatas, ke li elektis la ĝustan numeron, sed ŝpiono ne ricevas iun-ajn informon. La plej bona solvo estas diri sian nomon aŭ firmaon, ĉar kaze de fuŝkontakto tuj estas komprenata, ke la kontakto estas erara.

La hungaroj kredas en ĝi, ke "hello"" devenis el la hungara vorto "hallom" (=mi aŭdas ĝin). Laŭ tiu legendo Tivadar Puskás ofte uzis tiun vorton ĉe Edison. Laŭ aliaj informoj iomete simila vorto uziĝis en Nederlando, kiam iu staris ĉe riverobordo kaj laŭtvokis la pramiston: "venu ĉi tien!".

Ekzemploj pri salutvortoj en diversaj lingvoj:

  • Ĉine: wei
  • France: allô [aló]
  • Hispane, laŭ landoj: hola, digame, bueno.
  • Itale: pronto [prónto] ("preta")
  • Japane: もしもし moshi moshi [moŝi moŝi]
  • Pole: słucham ("mi aŭskultas")
  • Portugale: estou ("mi estas"), en Brazilo: alô
  • Ruse: sluŝaju (mi aŭskultas)
 
Moderna sendrata telefono

Kaze de la poŝtelefonoj la kutimo ŝanĝiĝis. La vokito jam scias, kiu estas la vokanto (se ne estas kaŝita voko), tial laŭ tio komencas la parolon. Kelkaj ekzemploj:

  • Kio nova mia filo?
  • Jes, Sinjoro Direktoro!
  • Mi revokos Vin post 5 minutoj, ĝis!

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Alexander Graham Bell Laboratory Notebook, 1875-1876 (1875-1876). Alirita 2013-07-23.
  2. Brown, Travis. (1994) Historical first patents: the first United States patent for many everyday things, ‑a eldono, University of Michigan: Scarecrow Press, p. 179. ISBN 9780810828988.
  3. Puskás, Tivadar. Omikk.bme.hu. Alirita 2010-05-23.

Literaturo redakti

  • Behrendt, A. (1911): Provo de Teknika Vortaro por Poŝto kaj Telegrafo
  • Filliatre, R. (1934): Poŝt-Telekomunika Vortaro
  • Isbrücker (1928): La Evoluo de la Telefono
  • Lugague, G. (1914): Code International Lugague, F-En-Pt-Sp-D-It-Eo
  • Wirkberg, J. (1924): A Polyglot Collection of Postal Terms

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti