PoŝtelefonoĈeltelefono estas malgranda, portebla telefono kun ŝargebla akumulatoro.

La evoluo de poŝtelefonmodeloj laŭlonge de la tempo
Diversaj poŝtelefonoj, antaŭ la saĝtelefonoj, kiu ligas al la interreto.

Historio

redakti

Ĝia antaŭulo estis la aŭtotelefono. En aprilo de 1973 okazis unua parolo per poŝtelefono: Martin Kuper de la firmao Motorola telefonis al Bell Labs. Tamen unuan vaste vendatan poŝtelefonon la firmao Motorola prezentis en marto de 1983. Ĝi estis Motorola DynaTAC 8000X, kiu pezis 850 g kaj kostis 4000 $. Komence oni uzis botomobilojn, ĉar tio similis al la infanbotoj. La nunaj poŝtelefonoj estas facile enpoŝigeblaj, pezas nur kelkcent gramojn kaj havas pretec-tempon de pluraj tagoj kaj paroltempon de pluraj horoj.

La poŝtelefona sistemo baziĝas sur bazaj stacioj, kiu ordinare havas antenan maston aŭ estas lokitaj sur alta konstruaĵo. La senda-riceva tereno estas sesangula. Ĉiu stacio provizas t. n. ĉelon kun diametro de kelkaj kilometroj (pro tiuj ĉeloj kelkaj nomas poŝtelefonon "ĉela telefono"). Poŝtelefono, kiu troviĝas en tiu ĉelo, povas kontakti la stacion kaj registriĝi tra ĝi. Kiam iu vokas la numeron de tiu poŝtelefono, la stacio respondas kaj peras la vokon al la poŝtelefono. Por certigi kontakton poŝtelefono regule konfirmas sian ĉeeston.

Poŝtelefonoj komunikas kun stacioj per mikroondoj kaj uzas sendopovon inter 100 mW kaj kelkaj vatoj. Tiu mikroradiado povas per varmo, eble ankaŭ alimaniere, influi la histon de homa korpo. Tial kelkaj homoj timas, ke la uzo de poŝtelefonoj malutilas la sanon. Estas rekomendinde, ne senbezone altigi la sendopovon, ekzemple per telefonado en fermita aŭto sen ekstera anteno.

Pluraj landoj malpermesas la uzon de poŝtelefono dum stirado de aŭtomobilo, por eviti deturnon de la atento. Por aŭdi diferencon inter la diversaj telefonoj, oni uzas diversajn tintadojn.

Modernaj poŝtelefonoj kutime havas multajn aliajn funkciojn ol nuran telefonadon. Multaj homoj ĉefe uzas siajn poŝtelefonojn por sendi tekstmesaĝojn (SMS). Kelkaj poŝtelefonoj povas ankaŭ sendi bildmesaĝojn (MMS), kaj multaj aparatoj inkluzivas ilojn kiel kalkulilon, alarmon, kalendaron, kaj eĉ fotilon, videokameraonbiradan (navigadan) sistemon. Normala funkcio estas ankaŭ modemo por uzi Interreton rekte de la poŝtelefono aŭ de kutima komputilo uzante la poŝtelefonon kiel modemon (per GPRS aŭ alimaniere). Ekzistas ankaŭ aparta teĥnologio WAP kiu ebligas montri speciale faritajn kaj plisimpligitajn retpaĝojn sur la ekrano de poŝtelefono. Tute flanka afero ĉe multaj poŝtelefonoj estas diversaj amuzaĵoj kiel komputilaj ludoj, radio kaj muzikludilo. La modelo N-Gage de Nokia fakte pli estas ludmaŝino ol telefono. Ĝenerale eblas diri, ke nunaj poŝtelefonoj pli similas poŝkomputilon.

Aparatoj, kiuj senkaŝe havas trajtojn de poŝkomputilo (operaciumo, procesoro, ĉiparo de vidiga sistemo, tuŝekrano, aldona programaro ktp) fakte simple konsidereblas "pli modernaj" poŝtelefonoj ol la unuaj modeloj el la 1990-aj jaroj. Ofte ili estas nomataj "plurfunkciaj poŝtelefonoj", foje koncize saĝtelefonoj.

 
Malnova aŭtotelefono por ŝoforoj.
 
Portebla telefono de Motorola el la komencaj jaroj.

Deveno de la vorto

redakti

Tre eble, la unua uzo de la vorto "poŝtelefono" en Esperanto aperis en la sciencfikcia rakonto "Tiel ni irus al Astroj" publikita de anonimulo en 1938 ĉe la numero 54 (augusto-oktobro) 1938 de Bulteno de ISAE. Diras la teksto:

Mia filo, pri kiu mi tro malmulte parolis en komenco de mia rakonto, estas bela viro, same kiel mia nepo ; li posedas kaj ekspluatas, kun la helpo de sia edzino, unu el la multaj fabrikoj de valvoj por kurtaj ondoj, necesaj al la poŝtelefonoj. Tiuj valvoj, kiujn li perfektigis ege, estas konstruataj de kunfandaĵaj platoj el Cezio, Paladio kaj Torio, kies unu surfaco estas kovrita de oksido. Per la uzo de tiaj malgrandegaj valvoj, ĉiu el ni povas transporti en poŝo sian telefonaparaton kaj interparoli preskaŭ sen interferencoj kun la tuta surfaco de la Mondo. Dank'al oferdonaco de mia filo, mi havas ege perfektan aparaton, larĝan kiel mia mano, kiu per ciferplato kun duobla verniero ebligas al mi la alvokon de (kaj al) 600 amikoj aŭ konatuloj proksimume. La mikroskopa mikrofono kaj la malgranda parolilo estas fabrikataj de du bonaj amikoj, kiuj loĝas unu en Port-Said kaj la alia en Moskwa. Same kiel mia filo ili laboras kun helpo de la edzino. Tamen la amiko en Port-Said posedas pli grandan fabrikejon kaj liaj tri gefiloj partoprenas la patran laboron. Tia partopreno ne estas tre ofta nuntempe, ĉar dank'al uzo de elektra forto (sen fadenoj) facile akireble de ĉiu, estas pli agrable por la inĝenieroj labori sen helpantoj aŭ kun nur malmultaj helpantoj.

Produktantoj de poŝtelefonoj

redakti

Produktaĵoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti