Kalendaro

sistemo por grupigi kaj ordigi tagojn

Kalendaro estas sistemo de kalkulado de longedaŭra tempo per divido ĝin en malgrandaj tempintervaloj: tago, semajno, monato, jaro, jarcento. Por ordigo de socia vivo en diversaj landoj oni kreis proprajn sistemojn de jarkalkulo.

Kvar diversaj murkalendaroj.
Ses diversaj poŝkalendaroj.
Franca Respublika Kalendaro de 1794, desegnita de Ludoviko-Philibert Debucourt.
Poŝkalendaro kun ĉeĥaj nomoj de monatoj.

La vorto kalendaro devenas de latina vorto calendarium – "ŝuldlibro"; en Antikva Romo ŝuldantoj pagis procentojn en la tago de "calendae", kio signifis la unuajn tagojn de la monato, nome Kalendoj. En antikva Oriento oni kalkulis la tempon laŭ ŝanĝo de reĝoj kaj dinastioj, ekzemple, en Antikva Egiptujo oni diradis: "Tio okazis en la sepa jaro de reĝado de Seniu Sert". Nova jarkalkulo komenciĝis de la ekreĝiĝo de nova Faraonodinastio. En Antikva Grekio ĉiu urbo havis sian kalkulsistemon depende de la ŝanĝoj de urbestroj. Greka historiisto Timaios tempokalkulon ligis al Olimpikaj Ludoj.

Kalendaro estas ankaŭ presaĵo kiu montras tagojn de iu periodo da tempo laŭ kalendaro en la unua senco. La termino utilas ankaŭ por la farendaĵo kiu estas programita laŭ la tagoj, semajnoj ktp., tio estas la kalendaro.

Mezurunuoj de la kalendaroRedakti

Ĉiuj historiaj kalendaroj baziĝas sur naturaj tempintervaloj difinataj de astronomiaj fenomenoj.

La diurnoRedakti

En ĉiuj kulturoj, la alterno de la tago kaj de la nokto, (kaj sekve de la dormo kaj maldormo) laŭ la suna tago estis la ĉefa ritmanto de la vivo.

La monatoRedakti

La lunaj fazoj estis facile observeblaj, ili provizis oportunan mezurunon pri tempo. En la regionoj, kie la sezonoj estas malmulte markitaj, la lundaŭro restis, post la tago, la fundamenta tempunuo. La fazoj de la Luno estas ĉe bona vetero facile observeblaj, sed varias de jaro al jaro. Gravas ankaŭ por diversaj celoj la konsidero de trimestroj kaj semestroj.

La jaroRedakti

La ekzisto de jara kalendaro estas grava por antaŭkalkuli jare ripetiĝantajn fenomenojn. Kredeble la unua historie grava tia fenomeno estis la inundoj de Nilo, de kiuj dependis la agrokulturo de antikva Egiptio. Tian antaŭkalkulon malfaciligas la fakto, ke la ŝanĝo de la jaroj (= de la sezonoj) estas ne tute precize observebla, male al la luna kaj taga cikloj:

  • La luna ciklo daŭras ĉ. 29,53059 tagojn aŭ 1/12,3682 jarojn; do 12 lun-monatoj rezultigas lun-jaron de ĉ. 354,3671 tagoj. Tio estas multe malpli ol suna jaro, do la sezonoj okazas je malsamaj tempoj en lunaj jaroj. Tio rimarkeblas ekzemple laŭ la sezono dum la islama fastotempo ramadano, kiu tre varias.
  • La taga ciklo daŭras iom malpli ol 1/365 de jaro, do por precize kalkuli necesas havi malsame longajn jarojn. La julia kaj gregoria kalendaroj solvas tion per supertagoj. Plej precize estus havi supertagon en ĉiu 128-a jaro, sed tia kalkulado estas nekonvena por la dekuma sistemo.

HistorioRedakti

La plej antikva kalendaro estis trovita en monumento de la Mezolitiko de Aberdeenshire, Skotlando, fare de britaj arkeologoj. Oni supozas, ke ĝi datas de ĉirkaŭ la jaro ok mil a.K., kaj ĝi mezuras la tempopason per la fazoj de la Suno kaj de la Luno.[1] La egipta kalendaro aperis komence de la tria jarmilo antaŭ Kristo kaj tiu estas la unua suna kalendaro konata en la historio de la homaro.

 
Romulo kaj Remo kun la kapitola lupino; Romulo poste iĝos reĝo kaj nomigos la unuan romian kalendaron.

La unua jaro de la romia erao, nomita Jaro de Romulo, havis dek aŭ dek du monatojn, depende de la citita bibliografio. Censorino, Plutarko kaj aliaj manifestis, ke dekomence la jaro havis dek du monatojn, sed plej fidinde oni kredu pleje al aliaj kiel Graciano, Fulvio Nobilior, Varono, Ovidio en kelkaj fragmentoj de siaj Fasti [2], Gelio [3], Makrobio [4], Solino [5], Servio [6], kaj aliaj, kiuj asertis, ke dekomence la romia jaro havis nur dek monatojn.

La komenco de la romia jaro ne estis januaro, kiel en la aktualo, sed marto, kaj fluis ĝis decembro. Tio estas konfirmita per la fakto de la ekbruligo de la sankta fajro en la templo de Vesta, en la unua tago de la jaro, nome la unua de marto. La dek monatoj de la kalendaro estis nomitaj Martius, Aprilis, Maius, Iunius, Quintilis, Sextilis, Septembris, Octobris, Novembris, Decembris. La daŭro de la monatoj estis de tri dek unu tagoj por kvar el ili (Martius, Maius, Quinctilis kaj Octobris) kaj tri dek tagoj por la aliaj, tiel ke la daŭro de la monatoj restis en sinsekva ordo: 31, 30; 31, 30; 31, 30, 30; 31, 30, 30; kun totala daŭro de la jaro de 304 tagoj.

Poste oni starigis la jaron de Numa, kun dek du monatoj kaj 355 tagoj, kreita ĉirkaŭ la jaro 700 a.K. fare de la dua reĝo de Romo, nome Numa Pompilio. Censorino (ĉirkaŭ la jaro 20) rakontas, ke al la jaro de Romulo oni aldonis 51 tagojn: “oni forprenis po unu tagon alĉiu el la mallongaj (malplenaj) monatoj antaŭe menciitaj, kiuj tiam sumitaj estis 57 tagoj, el kiuj oni formis du monatojn, Ianuarius kun 29, kaj Februarius kun 28 tagoj. Tiel ĉiuj monatoj estis plenaj, kaj havis malparan nombron de tagoj, escepte Februarius, kiu estis la ununura neplena, kaj pro tio ĝi estis konsiderita la plej malbonsortulo ol la cetero". La jaro restis tiam tiele: Martius, 31 tagoj; Aprilis, 29 tagoj; Maius, 31 tagoj; Iunius, 29 tagoj; Quinctilis, 31 tagoj; Sextilis, 29 tagoj; Septembris, 29 tagoj; Octobris, 31 tagoj; Novembris, 29 tagoj; Decembris, 29 tagoj; Ianuarius, 29 tagoj; kaj Februarius, 28 tagoj.

Eĉ tiel la jaro rezultis mallonga je dek unu tagoj rilate al la suna jaro (sezona), pro kio Numa Pompilio ordonis, ke oni aldonu unu monaton de 22 tagoj ĉiun duan kaj sesan jarojn kaj de 23 tagoj ĉiun kvaran kaj okan, kio faris po unu ciklon de ok jaroj. La intermeza monato estis nomata Mercedonius [7]. La romia jaro estis bazita sur la lunaj cikloj kaj, laŭ Livio, la rilato kun la sunaj jaroj okazis ĉiun 19-an jaron. Tiu ciklo estis enkondukita en la jaro 432 a.K. kaj, kvankam tiu sciaro ne estis de populara agnosko, ĝi estis uzita de la pontifikoj por la kultoj adoritaj al la gedioj.

 
Bronza statuo de Cezaro, en Rimini. Dum lia regado oni pliklarigis la precizecon de la kalendaro.

En la jaro 45 a.K. Julio Cezaro komisiis al la astronomo de Aleksandrio nome Sosigeno la prilaboradon de sia kalendaro. Tiu fiksis la daŭron de la jaro en 365 tagoj kaj ses horoj, kalkulo gapige preciza konsiderante la neevoluigitaj mezurinstrumentoj de tiu epoko, ĉar ties erareblo estis nur de 11 minutoj kaj 9 sekundoj jare, tio estas, de po mal pli ol unu sekundo por tago, sed cele al la evito de komplikaĵoj, oni decidis pri la akcepto de 365 tagoj de daŭro, aldonante dek tagojn al la jaro de 355 tagoj. Censorino verkis la jenan tekston tiukadre: “La konfuzo estis finfine tiom komplika ke K. Cezaro, la Pontifex Maximus, en sia tria konsulregado, kun Lepido kiel kolego, enmetis inter novembro kaj decembro du intermezajn monatojn de 67 tagoj, ricevinta jam la monato de februaro unu intermeton de 23 tagoj, kaj tiel li faris, ke la kompleta jaro konsistas el 445 tagoj. Samtempe li faris ordonojn kontraŭ ripeto de eraroj similaj kiam li malakceptis la intermeteblan monaton, kaj tiel adaptante la jaroj al la suna kurso. Por tio al la 355 tagoj de la jaro jam ekzistinta, aldonis dek kromajn tagojn, kiujn li distribuis inter la sep monatoj kiuj jam havis 29 tagojn, tiel ke Januaro, "Sextilis" kaj Decembro ricevis po du ĉiuj el ili, kaj la aliaj nur po unu; kaj tiujn aldonitajn tagojn metis finen de ĉiu monato, sendube cele al deziro ne movi la diversajn festivalojn for de tiuj pozicioj en ĉiu el la monatoj kiujn dum tiom da tempo ili estis okupintaj. Tiel, en la nova kalendaro, kvanjam estas sep monatoj de 31 tagoj, la kvar monatoj kiuj dekomence havis tiun nombron de tagoj ankoraŭ restis distingeblaj ĉar havis siajn "nonae" en la kvina tago de la monato. Finfine, konsiderinte la kvaran tagon kiel la kompletigilo de la jaro, li establis la regulon ke fine de ĉiu kvara jaro, nur ununura tago estu intermetita kien la monato estis iam enmetita, tio estas, tuj post la Terminalia; kaj tiu tago estis tiam nomita la Bisextum.". La vorto Bissextum devenas de "dufoje la sesa". La 24a de februaro estis nomita de la romianoj "ante diem sextum Kalendas Martias" (tio estas, antaŭ la dufoje sesa tago de la kalendo de marto); en la superjaroj, la 25a tago estis nomita "ante diem bis sextum Kalendas Martias", diference de la normalaj jaroj, kiam ili estis nomitaj "ante diem quintum Kalendas Martias" (kvina tago), kio rezultis en kelkaj lingvoj en la termino "bisiesto" ("bis sextum", dufoje sesa).

Julio Cezaro aldonis unu tagon al julio, nome la monato de lia naskiĝo. Aŭgusto Cezaro same faris al sia monato aŭgusto. Ambaŭ tagoj estis retiritaj el februaro, kiu ekde tiam havis 28 tagojn. Pro la malpliigo de tiu monato rilate al la aliaj, la aldonita tago de la superjaroj estis atribuita al li.

Julio Cezaro establis, ke la jaro komencu la 1an de januaro, tago en kiu la funkciuloj de la imperiestro ricevis siajn postenojn.[8] Pro la klopodoj por konkeri Hispania, la romianoj antaŭigis la komencon de la jaro de la kalendoj de marto al la kalendoj de januaro, por ke la konsuloj, kiujn ili elektis ĉiujare, povu disponi de pli granda nombro de monatoj por prepari la lukton.[9]

 
Parto de la tombejo de la Papo Gregorio la 13-a kun celebroj okaze de enkonduko de la gregoria kalendaro.

La neperfekteco de la Julia Kalendaro kondukis al la fakto ke en la jaro 1582 la Papo Gregorio la 13-a komisiu al Luigi Lilio kaj al la germana jezuito Christopher Clavius la reformon per kiu estis kreita la Gregoria kalendaro.

Tiu reformo havis du ĉefajn aspektojn. Unuflanke, ĉar la ekvinokso de printempo estis antaŭigita 10 tagojn, oni nuligis tiujn por alĝustigi la ciklon de la sezonoj. Tiu alĝustigo estis farita la jaŭdon 4a de oktobro 1582, pro kio la posta tago estis konsiderata vendredo la 15a de oktobro. Krome, por ke tiu rezulto estu definitive plutenita en la estonteco, oni decidis, ke la superjaroj kies du lastaj ciferoj estu nuloj ne estos superjaroj, escepte se ties du nuaj ciferoj estas divideblaj por kvar. Tiel de la jaroj 1600, 1700, 1800, 1900 kaj 2000, kiuj en la julia kalendaro estas superjaroj, en la gregoria kalendaro estas nur la 1600 kaj la 2000, tiel ke ĉiun kvaran jarcenton oni nuligas tri tagojn. Tiu kalendaro estis nur laŭgrade adoptita de variaj landoj (sed ne absolute samtempe, kaj pro tio multaj datoj nekongruas en la diversaj landoj kiuj adoptis la novan gregorian kalendaron aliepoke, ekzemple de Rusio kun okcidenteŭropaj landoj) kaj ĝi estas en la aktualo la civila kalendaro plej uzata en la mondo.

La alproksimigoj de la gregoria kalendaro havas mison de po unu tago ĉiun 3300-an jaron rilate al la tropika jaro. Tamen, pro la precesio de la ekvinoksoj la eraro rilate al la ekvinokso de printempo estas de unu tago ĉiun 7700-an jaron.

Specoj de kalendarojRedakti

 
Suno kaj Luno, Nurenberga Kroniko de Schedel, 1493.

Kalendaroj baziĝas sur periodeco de tiaj naturaj fenomenoj, kiaj estas ŝanĝo de tago kaj nokto, fazoj de la luno, sezonoj. De tiuj fenomenoj, la unua difinas mezurunuon de la tempo – diurnon, t.e. tago-nokton, la dua – lunan monaton (kies longeco estas 29,53 diurnoj) kaj la tria – tropikan jaron, kies averaĝa daŭro estas 365,24 diurnoj.

Diversaj popoloj ellaboris diversajn sistemojn de kalendaroj, sed ilin oni povas dividi laŭ 3 tipoj: lunaj, sunaj kaj lun-sunaj. La unua baziĝas sur luna monato, la dua sur tropika jaro kal la tria sur ambaŭ sistemoj. Sunaj estas romia, julia kaj gregoria kalendaroj. La lastan kalendaron uzas preskaŭ la tuta mondo. La patrio de luna kalendaro estas Babilonio (vidu artikolon Budhisma kalendaro). Musulmana luna kalendaro estas uzata en multaj arabaj landoj. Kio koncernas al lun-suna kalendaro, ĝi estas uzata en Israelo preskaŭ en origina formo. Ĝi estas oficiala kalendaro de israela ŝtato.

ReligiaRedakti

 
Hindua almanako (pankanga) por la jaro 1871/2 el Raĝastano (Library of Congress (Biblioteko de la Usona Kongreso), Azia Divizio).

La plej grava uzado de antaŭ-modernaj kalendaroj estas la sekvo de la liturgia jaro kaj la plenumado de la religiaj festotagoj.

Kvankam la Gregoria kalendaro estas mem historie motivata en rilato kun la Kalkulo de la dato de Pasko, ĝi estas nune tutmonde uzata por nereligiaj celoj kiel de facto normigo. Krom la uzado de la Gregoria kalendaro por nereligiaj celoj, restas ankoraŭ nombraj aliaj kalendaroj uzataj por religiaj celoj. Ekzemple Orientaj kristanoj, kiel la Ortodoksa Eklezio, uzas la Julian kalendaron; tiukadre dum en okcidentaj landoj oni celebras Kristnaskon la nokton de la 24-a de Decembro, en Rusio oni celebras ĝin en la 6-a de Januaro.

La Islama kalendaro aŭ Hijri, estas luna kalendaro konsistanta el 12 lunaj monatoj en jaro de 354 aŭ 355 tagoj. Ĝi estas uzata por datigi eventojn en plej el la islamaj landoj (konkurence kun la Gregoria kalendaro), kaj uzata de islamanoj ie ajn por determini la ĝustan tagon celebratan por islamaj sanktaj tagoj kaj festivaloj. Ties epoko estas la "Anno Hegirae" aŭ Hijra (koresponda al la jaro 622). Kun ĉiujara drivo de 11 aŭ 12 tagoj, la sezona rilato estas ripetita proksimume ĉiun 33-an islaman jaron.

Variaj hinduaj kalendaroj restas uzataj en la Hinda subkontinento, kiel la du nepalaj kalendaro, nome la oficiala Vikram Samvat (uzata ankaŭ en Norda Barato) kaj la ceremonia "Nepal Sambat", la bengalaj kalendaroj, la Malajala kalendaro uzata en Keralo, la tamila kalendaro kaj la Ŝalivahana kalendaro uzata en la ŝtatoj de la Dekkana Altebenaĵo.

Ankaŭ la Budhisma kalendaro kaj la tradiciaj lunsunaj kalendaroj de Kamboĝo, Laoso, Birmo, Srilanko kaj Tajlando estas bazitaj sur malnova versio de la Hindua kalendaro. Plej el la Hinduaj kalendaroj estas heredo el sistemo unuafoje aperinta en Vedanga Jotiŝa de Lagadha, normigita en la Surja Siddhanta kaj poste reformita de astronomoj kiel Arjabhata (jaro 499), Varahamihira (6a jarcento) kaj Bhāskara la 2-a (12a jarcento).

La Hebrea kalendaro estas uzata de judoj tutmonde por religiaj kaj kulturaj aferoj, ankaŭ influas civilajn aferojn en Israelo (kiel la naciaj festotagoj) kaj povas esti uzata ankaŭ en negocaj aferoj (kiel por la datigo de ĉekoj).

Sekvantoj de la Bahaa Kredo uzas la Bahaan kalendaron. La Bahaa kalendaro, konata ankaŭ kiel Badi kalendaro estis unuafoje establita de Bab en sia verko Kitab-i-Asma. La Bahaa kalendaro estas ankaŭ pure suna kalendaro kaj enhavas 19 monatojn kiuj havas po dek naŭ tagojn.

NaciaRedakti

La ĉina, hebrea, hindua, kaj Julia kalendaroj estas amplekse uzataj por religiaj kaj sociaj celoj.

La iranaj kalendaroj estas uzataj en Irano kaj en kelkaj partoj de Afganio. La asiria kalendaro estas uzata de membroj de la asiria komunumo en Mezoriento (ĉefe Irako, Sirio, Turkio kaj Irano) kaj en la diasporo. La unua jaro de tiu kalendaro estas precize 4750 jarojn antaŭ la starto de la Gregoria kalendaro. La Etiopa kalendaro estas la ĉefa kalendaro uzata en Etiopio kaj Eritreo, kaj ankaŭ la Oroma aŭ Borana kalendaro estas uzata en kelkaj areoj tie. En najbara Somalio, la somalia kalendaro kunekzistas kun la Gregoria kaj la islama kalendaroj. En Tajlando, kie estas uzata la Tajlanda suna kalendaro, la monatoj kaj tagoj adoptis la okcidentan normigon, kvankam la jaroj estas ankoraŭ bazitaj sur la tradicia Budhisma kalendaro.

FiskaRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Financa jaro.
 
La pago de la dekonaĵo (La impostokolektisto), konata ankaŭ kiel la Vilaĝa advokato, de Pieter Brueghel la juna aŭ de lia ateliero.

Fiska aŭ financa kalendaro ĝenerale estas la kalkulo (konta) jaro de administrado aŭ negocado. Ĝi estas uzata por budĝetoj, teni kaj fermi kalkulojn kaj impostado. Ĝi estas serio de 12 monatoj kiu povas starti je ajna dato en la jaro. La usonregistara fiska jaro startas en la 1a de Oktobro kaj finas en la 30a de Septembro. La baratregistara fiska jaro startas en la 1a de Aprilo kaj finas en la 31a de Marto. En malgrandaj tradiciaj negocoj en Barato startas la fiska jaro en la festivalo Divalo kaj finas la tagon antaŭ la Divalo de la venonta jaro. La hispanregistara fiska jaro startas en la 1a de Januaro kaj finas en la 31 de Decembro.

En kontotenado (kaj partikulare en kontotena programaro), fiska kalendaro (kiel kalendaro 4/4/5) fiksas ĉiun monaton al specifa nombro de semajnoj por faciligi komparojn el monato al monato kaj el jaro al jaro. Januaro ĉiam havas precize 4 semajnojn (el lundo al sabato), Februaro havas 4 semajnojn, Marto havas 5 semajnojn ktp. Notu, ke tiu kalendaro normale bezonos aldoni 53an semajnon ĉiun 5an aŭ 6an jaron, kiu devas esti aldonita al Decembro aŭ ne, depende kiel la organizo uzas tiujn datojn. Ekzistas internacia normigo por fari tion (nome la ISO semajno). Tiu ISO semajno startas lunde kaj finas dimanĉe. La 1a semajno estas ĉiam la semajno kiu enhavas la 4an de Januaro en la Gregoria kalendaro. Internaciaj firmaoj, kiuj apartenas al la sama grupo (patrina firmao), plej ofte uzas la saman financan jaron por eviti kalkulajn perturbojn.

UzadoRedakti

 
Kalendaro el fervoja entrepreno Petaluma-Santa Rosa.

La primara praktika uzado de kalendaro signifas identigi tagojn: esti informita pri kaj/aŭ konsenti pri onta okazo kaj registri okazaĵon kiu okazis. Tagoj povas esti signifaj pro civilaj, religiaj aŭ sociaj kialoj. Ekzemple, kalendaro disponigas manieron determini kiujn tagojn estas religiaj aŭ civilaj ferioj, kiuj tagoj markas la komencon kaj finon de komercaj periodoj, kaj kiuj tagoj havas laŭleĝan signifon, kiel ekzemple la tagoj antaŭ kiuj impostoj estas pagendaj aŭ kontrakto eksvalidiĝas. Ankaŭ kalendaro povas, identigante tagon, disponigi aliajn utilajn informojn pri la tago kiaj ekzemple ties sezono.

Kalendaroj ankaŭ estas utiligitaj por helpi al homoj administri siajn proprajn horarojn, tempon kaj agadojn, precipe kiam individuoj havas multnombran okupitecojn, laboron, lernejajn, kaj familiajn engaĝiĝojn. Homoj ofte uzas multoblajn sistemojn, kaj povas daŭrigi kaj komercajn kaj familiajn kalendarojn por helpi ili eviti troan aŭ netaŭgan uzadon de sia tempo.

Kalendaroj ankaŭ estas utiligitaj kiel parto de kompleta tempkonservada sistemo: dato kaj tempo de tago kune precizigas momenton en tempo. En la moderna mondo, skribaj kalendaroj jam ne estas esenca parto de tiaj sistemoj, ĉar la apero de precizaj horloĝoj malnecesigis registri tempon sendepende de astronomiaj okazaĵoj.

Historiaj sistemojRedakti

 
Pentra reprezentaĵo de la Piedra del Sol (Sunŝtono), false konsiderata kiel Azteka kalendaro, sed kio fakte enhavas kalendarajn signojn.
 
Ekzemplo de Gregoria kalendaro kaj ĉina lunsuna kalendaro supre.

Inter fruaj kalendaraj sistemoj menciindas la jenaj:

La tradicia ĉina kalendaro estas luna-suna kalendaro kiu konsistas el jaroj (dividataj en 12 monatoj) da 353, 354 aŭ 355 tagoj kaj plilongaj jaroj (dividataj en 13 monatoj) da 383, 384 aŭ 385 tagoj. Al ĉiu jaro estas atribuita nomo kunmetita el du etimoj: la ĉiela ne tradukebla (jia, yi, bing, ding, wu, ji, geng, xin, ren, gui) kaj la tera branĉo responda al besto: zi (rato), chou (bovo), yin (tigro), mao (kuniklo), chen (drako), si (serpento), wu (ĉevalo), wei (ŝafo), shen (simio), you (koko), xu (hundo), hai (porko).

La francrespublika kalendaro estis la plej drasta klopodo por ŝanĝi la kalendaran sistemon en Okcidenta Eŭropo. Oni intencis nuligi la aludojn al la dioj de Antikva Romo, anstataŭante tiujn aludojn per aludoj al la sezona klimato kaj vegetala ciklo, kaj oni klopodis simpligi matematike la tagonombrojn de monato al tri dekadoj anstataŭ semajnoj, do tri dekadoj de po dek tagoj.

Hodiaŭ estas en uzo sekvaj modernaj kalendaroj:

La Islama kalendaro havas fortan popularan akcepton en la landoj de la Islama mondo ekzemple por la celebroj de Ramadano. Ĝi estas luna kalendaro konsistanta el 12 lunaj monatoj el jaro de 354 aŭ 355 tagoj. Kutimas dati la okazaĵojn en la plej multaj el la islamaj landoj (samtempe kun la gregoria kalendaro), kaj estas uzita fare de islamanoj por ĉie determini la bonordan tagon sur kiu festi islamajn festotagojn kaj festivalojn. La unua jaro estis la jaro dum kiu la elmigrado de la Profeto Mohamedo de Mekko ĝis Medino, konata kiel la Heĝiro, okazis.

Laŭ speco de produkto la objektaj kalendaroj dividiĝas: surtablaj, surmuraj, ŝirigaj (oni forŝiras unu folion post la alia, kiel la tagoj pasas).

Eternaj kalendarojRedakti

 
Soveta Kalendaro de 1930
Aperas la kvintaga semajno, kun diferenca koloro por ĉiu tago laŭ ĉiu grupo de laboristoj; nacia feritago aperas nigre kaj kvar en blanka koloro.

Se oni ekdezirus scii en kiu tago de la semajno estos preciza naskiĝtago aŭ en kiu tago komenciĝos nova lernojaro, oni tuj foliumos mur- aŭ tablokalendaron kaj certe oni solvos la demandon. Sed kiam oni interesiĝas kiu tago estis en la 1-a de januaro de 1-a jaro p.K., certe tiuj kalendaroj neniel helpos al oni. Ĉi-tiun demandon ne ĉiuj scienculoj povos respondi. En similaj situacioj onia helpanto estos t.n. eternaj kalendaroj.

Eternaj kalendaroj estas diversaj iloj por difini la tagon de semajno laŭ datoj aŭ por aliaj variaj kronologiaj problemoj. Ili havas multjarcentan historion. Ĉi tiuj kalendaroj estas siaspecaj "maŝinoj de la tempo", kies teorio kuŝas ĉe la limoj de astronomio, nombroteorio kaj historio. Ekzistas centoj da eternaj kalendaroj de diversaj sistemoj. Inter ili menciindas bulgara kalendaro "Esperanto", kiu estis kreita en 1951. Daŭro de ĝia uzado estis 50 jaroj (1951-2000), sed oni povas ĝin plilongigi ĝis 2099 jaro.

Internacia Fiksita KalendaroRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internacia Fiksita Kalendaro.

Internacia Fiksita Kalendaro (ankaŭ konata kiel Porĉiama Internacia Kalendaro, Kalendaro de 13 monatoj aŭ Kalendaro de egalaj monatoj) estas sunkalendaro proponita por reformi la aktualan gregorian kalendaron, kreita de Moses B. Cotsworth, kiu prezentis ĝin en 1902.[10] Ĝi estas kalendaro formita de jaro da 13 monatoj da 28 tagoj po ĉiu, kun unu aŭ du tagoj, kiuj ne apartenas al iu monato nek semajno. Pro tio ĝi estas porĉiama kalendaro. Kvankam ĝi neniam estis adoptita oficiale en iu lando, ĝi estis la oficiala kalendaro de Kodak ekde 1928 ĝis 1989.[11]

Kalendaro en kapoRedakti

Por kalkuli pri dato, kioma tago de semajno ĝi estas proponatas memorigi la unuan tagon de la jaro kaj kalkuli la antaŭajn monatojn per 30 tagoj. Memorigu por ĉiam la diferencajn nombrojn. Se oni scias pri dato, je kioma tago de la jaro ĝi estas, jam estas facile elkalkuli kioma tago de semajno ĝi estas. Ja semajnon ripetiĝas.

En j. 2005
Simpla estas kalkulado,
la eterna kalendaro:
Dekdu nombroj en la kapo!   +1,-1,0,0,+1,+1,+2,+3,+3,+4,+4, (+1)
Tio estas por ĝi pago.
Certe scii pri la tago,
kiun signas certa dato,         ekzemple 16-a de Decembro?
kioma tag’ de la jaro,
tion helpas la nombraro.
Antaŭ tiu dat’, monatojn,
nombru nur po 30 tagojn,      11x30
diferenco, en la kapo,                        +4
plus la tagoj en la dato!                            +16
Sumo per 7 dividiĝas,                                     350/7
ĉar la tagoj ripetiĝas.
Se 2, krom 7-oblo restas,             7x50 +0
tag’ de dat’ dimanĉo estas,         +2=dimanĉo, 0=vendredo
ĉar Novjara Festotago,
ne alia ol sabato.
Venontjare la komenco,
paŝos unu, do dimanĉo.
Paŝos 2, la saltojaro,
se ĝi estos pasintjaro.
Havu tian kalendaron,              16-a de Decembro 2005-a
petu de mi la nombraron!             estas vendredo

Tagoj en historioRedakti

 
Ekzemplo de ina nudkalendaro.

Laŭ aranĝo de 2021

januaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2021
tagoj
februaro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
aranĝo de 2021
tagoj
marto
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30 31
aranĝo de 2021
tagoj
aprilo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30
aranĝo de 2021
tagoj
majo
lu ma me ĵa ve sa di
1 2
3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14 15 16
17 18 19 20 21 22 23
24 25 26 27 28 29 30
31
aranĝo de 2021
tagoj
junio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6
7 8 9 10 11 12 13
14 15 16 17 18 19 20
21 22 23 24 25 26 27
28 29 30
aranĝo de 2021
tagoj
julio
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4
5 6 7 8 9 10 11
12 13 14 15 16 17 18
19 20 21 22 23 24 25
26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2021
tagoj
aŭgusto
lu ma me ĵa ve sa di
1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30 31
aranĝo de 2021
tagoj
septembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30
aranĝo de 2021
tagoj
oktobro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3
4 5 6 7 8 9 10
11 12 13 14 15 16 17
18 19 20 21 22 23 24
25 26 27 28 29 30 31
aranĝo de 2021
tagoj
novembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5 6 7
8 9 10 11 12 13 14
15 16 17 18 19 20 21
22 23 24 25 26 27 28
29 30
aranĝo de 2021
tagoj
decembro
lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
aranĝo de 2021
tagoj

KuriozaĵojRedakti

  • Ĉu la semajno komencas per dimanĉo aŭ per lundo? En plej parto de eŭropaj landoj kaj en la ISO8061 oni konsideras kiel unua tago la lundon. Por Usono kaj por kelkaj religioj kristanaj kaj judaj tamen, la unua tago de la semajno estas la dimanĉo. Tio kondiĉigas la grafikan disponon de murkalendaroj, libron de farotaĵoj ktp.
  • La dimanĉo, kaj foje aliaj feritagoj, estas grafike markitaj diference, ĉefe en murkalendaroj sed ne nur; tradicie en kelkaj landoj estas la montro de labortagoj nigre kaj la feritagoj ruĝe.
  • En kelkaj katolikaj landoj, ekzemple en Hispanio, ĉefe por murkalendaroj oni uzas la sistemon de kalendaro de sanktuloj, tio estas, sub la cifero de la tago estas skribita per malgrandaj literoj la nomo de la sanktulo al kiu estas dediĉita la tago. Tio respegulas la tradiciojn rilatigi la datojn kun la festo de sanktuloj, tiel ke en multaj popolproverboj oni mencias la sanktulojn anstataŭ la celitan daton, ekzemple en la hispana lingvo: "Por San Blas, la cigüeña verás" (Je Sankta Blaso [februare], oni vidos cikoniojn), "A todo cerdo le llega su San Martín" (Al ĉiu porko (etende al ĉiu malbonulo) alvenas la Sankta Marteno (la vintra tago por porkobuĉado)).
  • Kvankam ĉiuj tagoj estas samaj por la vivo de la homoj (unu post alia) kaj diferencaj nur depende de personaj aŭ alitipaj cirkonstancoj, delonge la homoj konsideras la markojn en la kalendaro kiel specifaj signaloj. Tiel la alveno de la jaro 1000 estis speciale atendita en Eŭropo, partikulare fare de specifaj religiaj sektoroj. La novjaro estas celebrata tutmonde. Aparte ankaŭ la alveno de la jaro 2000 okazigis problemojn en la mondo de la informadiko: rapidege oni devis fari lastatempajn aranĝojn por ke la kalendaraj komputilaj sistemoj ne falu.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

[S]: Vikiarbo > Universo > Abstrakta Mondo > Tempo > Kalendaro
[H]: Dato ~ Tempintervalo ~ Kronologio

NotojRedakti

  1. «Descubren calendario más antiguo del mundo». Prensa Latina. 15a de julio 2013. Konsultita la 15an de julio 2013.
  2. (Fasti, i.27, 43, iii.99, 119, 151)
  3. (Noct. Att. iii.16)
  4. (Saturn. i.12)
  5. (Polyh. i)
  6. (ad Georg. i.43)
  7. Plutarko, Numa, 19; Caes. 59
  8. Daniel Delgado. «¿Desde cuándo empieza el año el 1 de enero?». Muy Interesante. Konsultita la 22an de decembro 2020.
  9. Javier Rubio Donze y Andrés Conesa García (2019). La historia de España como nunca antes te la habían contado. Madrid: La Esfera de los Libros. p. 25. ISBN 978-84-9164-682-2.
  10. Moses B. Cotsworth, The rational almanac: tracing the evolution of modern almanacs from ancient ideas of time, and suggesting improvements (Acomb, England:Cotsworth, 1905)
  11. Exhibit at George Eastman House, alirita en Junio 2008

LiteraturoRedakti

  • Birashk, Ahmad (1993), A comparative Calendar of the Iranian, Muslim Lunar, and Christian Eras for Three Thousand Years, Mazda Publishers, ISBN 0-939214-95-4
  • Árni Björnsson (1995) [1977], High Days and Holidays in Iceland, Reykjavík: Mál og menning, ISBN 9979-3-0802-8, OCLC 186511596
  • Dershowitz, Nachum; Reingold, Edward M (1997), Calendrical Calculations, Cambridge University Press, ISBN 0-521-56474-3 with Online Calculator
  • Doggett, LE (1992), "Calendars", in Seidelmann, P. Kenneth, Explanatory Supplement to the Astronomical Almanac, University Science Books, ISBN 0-935702-68-7
  • Fraser, Julius Thomas (1987), Time, the Familiar Stranger (ilustrita eldono), Amherst: Univ of Massachusetts Press, ISBN 0-87023-576-1, OCLC 15790499
  • Pokrovskij, Sergio (1998), Kristanaj kalendaroj. LOdE, 1998, №1–3. (Disponeblas HTML-versio.)
  • C.K, Raju (2003), The Eleven Pictures of Time, SAGE Publications Pvt. Ltd, ISBN 978-0-7619-9624-8
  • C.K, Raju (1994), Time: Towards a Consistent Theory, Springer, ISBN 978-0-7923-3103-2
  • Richards, EG (1998), Mapping Time, the calendar and its history, Oxford University Press, ISBN 0-19-850413-6
  • Rose, Lynn E (1999), Sun, Moon, and Sothis, Kronos Press, ISBN 0-917994-15-9
  • Dieter Schuh (1973), Untersuchungen zur Geschichte der Tibetischen Kalenderrechnung (in German), Wiesbaden: Franz Steiner Verlag, OCLC 1150484
  • Spier, Arthur (1986), The Comprehensive Hebrew Calendar, Feldheim Publishers, ISBN 0-87306-398-8
  • Whitrow, Gerald James (2003), What is Time?, Oxford: Oxford University Press, ISBN 0-19-860781-4, OCLC 265440481
  • Zerubavel, Eviatar (1985), The Seven Day Circle: The History and Meaning of the Week, University of Chicago Press, ISBN 0-226-98165-7

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calendario en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Calendar en la angla Vikipedio.