11-a de junio
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 11-a de junio estas la 162-a tago de la jaro (la 163-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 203 tagoj restas.
Je la 11-a de junio okazis, interalie:
EventojRedakti
- 1254: Nederlando: Alkmaar iĝis urbo
- 1429: Centjara milito: komenciĝis batalo de Jargeau
- 1488: Jakobo la 4-a, iĝis reĝo de Skotlando
- 1509: Nupto de la angla reĝo Henriko la 8-a kun Katerino de Aragono
- 1557: Sebastiano la 1-a, iĝis reĝo de Portugalio
- 1661: En ĉefurbo de Venezuelo Karakaso dum tertremo pereis ĉirkaŭ 200 personoj
- 1675: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski kaj franca ambasadoro de Ludoviko la 14-a subskribis en Jaworów (nun en Lviva provinco) sekretan traktaton pri aliĝo al milito kontraŭ Brandenburgio-Prusujo
- 1694: Venko de pola taĉmento, gvidata de pola reĝo, super multoble pli granda armeo de la Krimea Ĥanlando en batalo de Hodów (proksime al Zborov)
- 1727: Georgo la 2-a iĝis reĝo de Britio
- 1770: Angla navigisto James Cook atingis Grandan barilrifon, kiun Louis Antoine de Bougainville malkovris en 1768
- 1775: Ludoviko la 16-a kroniĝis kiel reĝo de Francio
- 1798: Napoleona mararmeo transprenis Malton de la Malta Ordeno
- 1817: Oni subskribis konkordaton inter Francio kaj Apostola Seĝo
- 1824: Brita politikisto, filantropo kaj kontraŭulo de sklaveco William Wilberforce lastfoje parolis en la Ĉambro de komunuloj
- 1865: Milito de la Trilanda Alianco: venko de brazila ŝiparo super la paragvaja en batalo de Riachuelo sur rivero Parana
- 1900: Boksera ribelo: detruo de konstruaĵoj de la misio de Rusa Ortodoksa Eklezio en Pekino
- 1901: Nov-Zelando aneksis Kukinsulojn
- 1913: Norvegio donis al virinoj rajton voĉdoni
- 1919: Esperantujo: la strato Verda en Bjalistoko, ĉe kiu staris la naskiĝdomo de Zamenhof, ricevis la nomon Zamenhof
- 1934: Regopovoj de Moskvo finis detruadon de la Turo Suĥarev
- 1935: Franca pasaĝera ŝipo SS Normandie gajnis Bluan vimplon
- 1937: Granda Teroro: laŭ ordono de Josif Stalin oni mortkondamnis sovetan marŝalon Miĥail Tuĥaĉevskij kaj sep oficirojn akuzitajn pri perfido kaj spionado - post la verdikto estis veturigitaj al Lubjanka kaj samnokte pafmortigitaj.
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Raków 75 polojn, alveturigitaj de Piotrków Trybunalski
- Okcidenta Fronto: germana armeo okupis Reims, trairis Marnon apud Château-Thierry, apud Parizo okupis Senlis kaj Pontoise; Italio unuafoje bombadis Malton pere de 2-a skadro, matene 35 bombaviadiloj protektataj de 18 ĉasaviadiloj atakis havenon La-Valeto, aerodromon kaj akvejon, posttagmeze 38 bombaviadiloj kun 12 ĉasaviadiloj ripetis la atakon, ĉiukaze 2 britaj ĉasaviadiloj startis de la insulo; brita aerarmeo de Anglio post kompletigo de brulmaterialo sur Manikinsuloj nokte de la 11-a/12-a atakis aŭtomobilan entreprenon Fiat en Torino; pro aviada atako al Piemonto itala Ĝenerala Stabo ordonis al aviado ataki teritorion de Francio; Kanado, Aŭstralio kaj Nov-Zelando deklaris militon al Italio; Mediteraneo: brita militŝiparo eknavigis al marbordoj de Italio, franca skadro al Egea Maro; ministro pri armeaj aferoj kaj divizia generalo Władysław Sikorski subskribis polan-britan interkonsenton pri servo de polaj pilotoj en Royal Air Force; evakuo de polaj militistaj regopovoj de Parizo al Angers, kie ministro pri eksterlandaj aferoj August Zaleski skribis al polaj diplomatiejoj, ke la pola registaro en ekzilo ne estas en la milita stato kun Italio; pola torpeda submarŝipo ORP Orzeł estis oficiale agnoskita kiel perdita (aprile ĝi sinkigis germanan transportŝipon (kun pli ol 300 soldatoj kaj 80 ĉevaloj), atakontan Norvegion)
- 1941: En Varsovio okazis konsiliĝo de germanaj stabaj oficiroj, dum kiu generalo Muller diris, ke en alproksimiĝanta ofensivo sento de justeco devas cedi lokon al militaj bezonoj - temis pri anonco de murdoj sur okupotaj teritorioj de Sovetunio
- Japanio kaj Sovetunio subskribis pakton pri komerco kaj pagendaĵoj
- 1942: Holokaŭsto: germana polico pafekzekutis en Zbylitowska Góra (apud Tarnów) ĉirkaŭ 800, en Olszanica 132 judojn kaj en Drelów (proksime al Biała Podlaska) - 8 ukrainojn; germanaj entreprenistoj konstatis, ke rezulte de tro malgrandaj porcioj de nutraĵo malaltiĝis produktiveco de polaj ministoj en karbobaseno de Krakovo; revenĝe pro provo de ribelo kaj forkuro en la unua bunkro de Aŭŝvico estis murditaj 300 poloj laborantaj en puna kompanio (destinitaj al morto)
- En Vaŝingtono soveta ambasadoro Maksim Litvinov kun Sekretario de Ŝtato Cordell Hull subskribis interkonsenton pri principoj de la reciproka milita helpo kontraŭ agreso
- 1943: Nacisocialisma Germana Laborista Partio eldonis en Varta-Lando konfidencajn direktivojn, kie i.a. substrekis, ke germano estas sinjoro en sia pozicio kaj agado, kaj polo servisto
- Heinrich Himmler decidis transformi malliberejon Pawiak en Varsovio al koncentrejo Warschau (kiu estis dispartita sur ruinoj de Varsovia geto), kaj ordonis pretigi grandan agadon kontraŭ partizanoj sub kaŝnomo Homlupo
- Mediteraneo: post aviada kaj mara pripafo brita 1-a Infanteria Divizio grundiĝis sur Pantelleria - itala garnizono de la insulo formetis armilojn
- 1944: Germana armeo kaj polico komencis ofensivon kontraŭ polaj kaj sovetaj partizanoj en arbaroj de Janów Lubelski kaj Stalowa Wola; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Nieświn (apud Końskie) 25 kaj polico en Kozienice 9 personojn
- 1945: Ordono de supera komandanto de Pola Armeo pri kontraŭstaro al anekso de teritorioj de Silezio fare de ĉeĥoslovaka armeo, transprenitaj de Pollando en 1938
- 1948: Unua israela araba milito: ekvalidis armistico altrudita de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj
- 1962: La plej fama fuĝprovo de tri enprizonigitoj de Alcatraz
- 1963: Budhisma monaĥo Thích Quảng Ðức sinbruliĝis en Sajgono en la protesto kontraŭ religiaj reprezalioj flanke de katolika registaro de la prezidento de Suda Vjetnamio Ngô Đình Diệm
- 1963: En la Universitato de Alabamo okazis segregacia staro ĉe la lerneja pordo
- 1964: Rezulte de atako de furiozulo kun flamĵetilo kaj lanco kontraŭ elementa lernejo en Kolonjo pereis 8 lernantoj kaj 2 instruistoj, 22 personoj (ĉefe lernantoj) vundiĝis - la atencinto sinmortigis per veneno
- 1975: Konstitucio de Grekio ekvalidis
- 1977: Nederlanda sekureca servo rekonkeris trajnon forkondukitan la 23-an de majo apud Groningen de teroristoj el Molukoj - dum la operaco pereis 6 el 9 teroristoj kaj 2 ostaĝojn
- 1980: La 6-a Eŭropa Futbal-Ĉampionado komenciĝis en Italio
- 1987: Konservisma Partio gajnis parlamentan balotadon en Britio
- 1996: Metroo de Moskvo: en bomba atenco pereis 4 personoj, 12 vundiĝis
- 1999: Kosova Milito finiĝas kaj la teritorio transiris sub administrado de UN
- 2004: Kosmosondilo Cassini-Huygens preterpasis proksime al Febo, la luno de Saturno
- 2004: Entombigo de Ronald Reagan - funebran ceremonion partoprenis pli ol 40 ŝtatgvidantojn de la mondo
- 2005: Ministroj pri financoj de la ŝtatoj de grupo G8 interkonsentis nuligi ŝuldojn al 18 plej malriĉaj landoj de la mondo
- 2009: Monda Organizaĵo pri Sano anoncis gripan pandemion (unua pandemio de gripo post 41 jaroj)
- 2010: La 19-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Sud-Afriko
- 2012: 75 personoj pereis rezulte de tertremo en afgana Provinco Baglan
- 2013: Ĉina skipa misio Senzhou 10 komenciĝis
- 2014: Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio: ribelantoj konkeris Tikriton
- 2017: Ukrainoj povas kun biometria pasporto sen vizo vojaĝi al Schengen-spaco (krom Britio kaj Irlando kaj lime de 90 tagoj)
NaskiĝojRedakti
- 1456: Anne Neville, edzino de Rikardo la 3-a (Anglio) (m. 1485)
- 1572: Ben Jonson, angla verkisto, poeto, aktoro (m. 1637)
- 1738: Christophe-Philippe Oberkampf, franca industriisto germandevena , fondinto de manufakturo (m. 1815)
- 1776: John Constable, brita pentristo kaj pejzaĝisto (m. 1837)
- 1780: Bernhard von Lindenau, germana politikisto, astronomo kaj artkolektanto (m. 1854)
- 1786: Philipp Jakob Cretzschmar, germana kuracisto kaj ornitologo (m. 1845)
- 1806: János Török, hungara instruisto, martiro de hungara libereco (m. 1854)
- 1832: Jules Vallès, franca ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (m. 1885)
- 1838: Mariano Fortuny, kataluna pentristo kaj grafikisto (m. 1874)
- 1846: Sándor Máté, hungara bibliotekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (m. 1926)
- 1847: Millicent Fawcett, angla virina balotrajtistino (m. 1929)
- 1857: Antoni Grabowski, pola kemiisto-inĝeniero kaj pioniro de Esperanto, aŭtoro de la originala poemo La Tagiĝo, poliglota tradukisto de El Parnaso de Popoloj kaj interalie de la pola epopeo Sinjoro Tadeo (m. 1921)
- 1864: Richard Strauss, germana komponisto famiĝinta pro simfoniaj poemoj (m. 1949)
- 1871: Stjepan Radić, kroata politikisto, ĉefa reprezentanto de la Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj (m. 1928)
- 1876: Alfred Kroeber, usona antropologo germandevena (m. 1960)
- 1877: Pierre Dejean, franca inĝeniero, sciencisto kaj esperantisto, kreinto de la sekcio de fizikistoj kaj kemiistoj ĉe Internacia Scienca Asocio Esperanta kaj ties komitatano (m. nekonata)
- 1877: Renée Vivien, angla poetino franclingva, reprezentantino de Parnasa skolo (m. 1909)
- 1880: Jeannette Rankin, usona politikistino kaj pacaktivistino (m. 1973)
- 1881: Mordeĥaj Kaplan, usona juddevena reformisto de judismo, ĉefkreinto de rekonstruisma judismo (m. 1983)
- 1888: Adamo Zamenhof, pola kuracisto, oficiro kaj esperantisto, patro de Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, ekzekutita (m. 1940)
- 1888: Bartolomeo Vanzetti, itala laboristo kaj anarkiisto, ekzekutita (m. 1927)
- 1899: Kawabata Yasunari, la unua japana Nobelpremiita verkisto, kies Neĝa lando aperis en prestiĝa esperantlingva Serio Oriento-Okcidento, sinmortiginto (m. 1972)
- 1904: János Palkó, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (m. 1959)
- 1910: Jacques-Yves Cousteau, franca oceanografisto (m. 1997)
- 1911: Irma Brósz, rumania hungara pentristino (m. 1976)
- 1911: László Ferencz, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. ?)
- 1920: Mahendra de Nepalo, reĝo de Nepalo invitinta Tibor Sekelj instrui esperanton (n. 1972)
- 1920: Srdj Arandjeloviĉ, serba ekonomikisto, fakdelegito de UEA pri komerco, eldoninta esperantlingvan antologion de serba poezio en la 12-a jarcento (m. 1996)
- 1920: Jiří Karen, ĉeĥa poeto, interlingvisto kaj esperantlingva verkisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kies originalaj poemoj enestas en "Fonto" (m. 2000)
- 1925: William Styron, usona verkisto, en membiografio priskribinta depresion, laŭreato de la Premio Pulitzer (m. 2006)
- 1925: Elfriede Ott, aŭstra aktorino, kantistino, reĝisorino kaj aktorlernigantino
- 1926: Lajos Varga, rumania hungara radio- kaj libroredaktoro (m. 2007)
- 1928: Duilio Magnani, itala pastro, "spirita" filo de Pio el Pietrelcina, gvidanta multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, kunlaboranta kun Akademio Internacia de la Sciencoj, laŭreato de la Premio Onisaburo Deguĉi (m. 2010)
- 1928: Fabiola de Mora y Aragón, belga reĝedzino, de Baldueno la 1-a (m. 2014)
- 1930: Loránd Horváth, rumania hungara reformita pastro, poeto
- 1933: Gene Wilder, usona aktoro, rolinta en la filmo Alico en Mirlando (m. 2016)
- 1934: Floriano Pessoa, brazila kemia inĝeniero, Esperanto-instruisto de Brazila Esperanto-Ligo, delegito de UEA (m. 2017)
- 1937: Robin Warren, aŭstralia Nobelpremiita kuracisto kaj patologo, malkovrinto de bakterio kaŭzanta ulceron de stomako kaj duodeno
- 1941: Árpád Muzsnay, rumania hungara ĵurnalisto, studaĵverkisto
- 1942: Mihály Ráday, hungara reĝisoro, kameristo, verkisto
- 1950: Bjarne Stroustrup, dana-usona informadikisto, profesoro
- 1951: Mark Siljander, usona politikisto, plurjara membro de la Usona Domo de Reprezentantoj
- 1952: Bronisław Wildstein, pola ĵurnalisto kaj verkisto juddevena, konraŭkomunisto, amiko de murdita studento Stanisław Pyjas, kadre de la Instituto pri Nacia Memoro enketanto pri la krimoj kontraŭ la pola nacio, skipano pri dialogo kun Israelo
- 1953: José Bové, franca politikisto, kontraŭstaranto de genetike modifitaj organismoj kaj rapidmanĝejoj
- 1955: Duncan I. Steel, brita-aŭstralia astronomo kaj verkisto
- 1959: Hugh Laurie, angla aktoro, humuristo, verkisto kaj muzikisto
- 1965: Manuel Uribe, meksika rekorde peza homo
- 1969: Peter Dinklage, usona aktoro suferinta nanecon kaj rolinta en la televida serio Ludo de tronoj
- 1978: Joshua Jackson, kanada aktoro, ĉefrolinta en la usona televidserio Dawson's Creek
- 1986: Shia LaBeouf, usona aktoro kaj komediisto, rolinta en la filmo Indiana Jones kaj la Reĝlando de la Kristala Kranio
- 1990: Pernilla Karlsson, finna kantistino sveddevena
MortojRedakti
- 1183: Henriko la Juna Reĝo, filo de Henriko la 2-a (Anglio) (n. 1155)
- 1488: Jakobo la 3-a, reĝo de Skotlando el dinastio de Stuartoj (n. 1451)
- 1557: Johano la 3-a, reĝo de Portugalio, heredinto de vastegÌo imperio (n. 1502)
- 1605: Fedor Borisoviĉ Godunov, caro de Rusio dum la Granda Malordo, murdita (n. 1589)
- 1665: Kenelm Digby, angla diplomato kaj sciencisto, filo de Everard Digby (n. 1603)
- 1727: Georgo la 1-a, unua reĝo de la Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando el Hanovra dinastio (n. 1660)
- 1738: Caspar Bartholin, la Juna, dana kuracisto kaj anatomo (n. 1655)
- 1749: Johann Bernhard Bach (la pli maljuna), germana komponisto (n. 1676)
- 1775: Egidio Romualdo Duni, itala-franca opera komponisto (n. 1708)
- 1817: William Gregor, angla kleriko, metalurgo, malkovrinto de titano (n. 1761)
- 1829: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto (n. 1774)
- 1833: August Friedrich Wilhelm Crome, germana teologo, pedagogo kaj statistikisto (n. 1753)
- 1847: John Franklin, brita admiralo, esploristo de Arkto (n. 1786)
- 1852: Karl Brjulov, rusa pentristo kaj arkitekto, aŭtoro de bildoj por la Katedralo de Kazana Dipatrino kaj la Katedralo Sankta Isaako de Sankt Peterburgo (n. 1799)
- 1858: Klemens von Metternich, aŭstria politikisto kaj diplomato (n. 1773)
- 1881: Károly Hodor, hungara reĝa juristo kaj historiisto (n. 1796)
- 1897: Carl Remigius Fresenius, germana kemiisto, farmaciisto, akademiano, entreprenisto (n. 1818)
- 1908: Carl Müllerhartung, germana komponisto
- 1911: James Curtis Hepburn, usona kurcisto, misiisto kaj kreinto de latinigo de la japana lingvo (n. 1815)
- 1916: Keish, kanada malkovrinto de oro indiandevena (naskiĝis ĉirkaŭ 1855)
- 1929: Gyula Andrássy, hungara nobelo, la lasta ministro pri eksterlandaj aferoj de Aŭstrio-Hungario, filo de Gyula Andrássy (n. 1860)
- 1934: Lev Vygotski, rusa psikologo, pedagogo kaj profesoro juddevena (n. 1896)
- 1936: Robert Ervin Howard, usona verkisto de fantasto kaj hororo (n. 1906)
- 1937: Miĥail Tuĥaĉevskij, soveta militisto, renoviginto de la Ruĝa Armeo, malvenkinta en la pola-bolŝevika milito, ekzekutita (n. 1893)
- 1943: Paweł Frenkel, juda partoprenanto de rezistomovado en la Varsovia geto, komandanto de Juda Militara Asocio, aganto de Betar (n. 1920)
- 1963: Thích Quảng Ðức, vjetnama budhana monaĥo, sinbruliĝinto (n. 1897)
- 1968: Kálmán P. Szentmártoni, hungara folkloristo (n. 1879)
- 1970: Aleksandr Kerenskij, rusa politikisto, ĉefministro de provizora registaro post la februara revolucio (n. 1881)
- 1971: Sándor Cseresznyés, rumania hungara ĵurnalisto (n. 1909)
- 1973: Béla Jávor, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1894)
- 1974: Eurico Gaspar Dutra, prezidento de Brazilo portugaldevena (n. 1883)
- 1974: Julio Evola, itala verkisto kaj filozofo, esploristo de civilizoj kaj spiriteco, gvidanto de la itala novpitagorismo, kontaktiĝanta kun framasona Malnova kaj Akceptita Skota Rito (n. 1898)
- 1979: John Wayne, usona aktoro rolinta heroojn de la vakera filmo (n. 1907)
- 1981: Albert Márkos, rumania hungara komponisto, patro de Albert Márkos (filo) (n. 1914)
- 1981: Maria Czapska, pola historiistino pri literaturo, fratino de Józef Czapski, redaktorino de la ekzila revuo Kultura (n. 1922)
- 1984: Enrico Berlinguer, itala politikisto, ĝenerala sekretario de Itala Komunista Partio (n. 1922)
- 1984: Edith Schranz-Kunovits, rumania hungara scenejdekoraciistino kaj kostumdizajnistino (n. 1922)
- 1987: Frigyes Mojszesz, rumania hungara sporthistoriisto (n. 1931)
- 1988: Giuseppe Saragat, prezidento de Italio, kontraŭkomunisto (n. 1889)
- 1989: János Gergely, rumania hungara botanikisto, ĉefkunlaboranto de la Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca (n. 1928)
- 1991: Carl David Anderson, usona Nobelpremiita fizikisto pro malkovro de pozitrono (n. 1905)
- 2001: Timothy McVeigh, usona bombisto kaj amasmurdisto (n. 1968)
- 2010: András Kós, rumania hungara skulptisto, universitata instruisto (n. 1914)
- 2011: Eliyahu M. Goldratt, israela fizikisto kaj ekonomikisto poldevena, guruo de la entrepren-ekonomiko (n. 1948)
- 2012: Héctor Bianciotti, argentina verkisto kaj literatura kritikisto (n. 1930)
- 2012: Geneviève Immè, franca instruistino kaj poetino franca, okcitana kaj latinlingva (n. 1929)
- 2015: Ornette Coleman, usona ĵaza saksofonisto, pioniro de libera ĵazo (n. 1930)
- 2016: Rudi Altig, germana biciklisto, plurfoja mondĉampiono (n. 1937)
- 2029: Martin Feldstein, usona ekonomikisto, profesoro ĉe la Universitato Harvard, voĉparolanto de la Konsilio de Ekonomiaj Konsilantoj, konsilisto de prezidento Ronald Reagan (n. 1939)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de la sankta apostolo Barnabaso
- Havajo: Tago de la reĝo Kamehameha la 1-a
- Sunaismo 2018: Nokto de la Destino (ligita kun ramadano)
Tagoj de semajnoRedakti
La 11-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.