Universitato Harvard

universitato ĉe Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono

Universitato Harvard aŭ la universitato de Harvardo[1][2] estas usona universitato en Kembriĝo, Masaĉuseco, kaj membro de la Hedera Ligo. Ĝi fondiĝis la 8-an de septembro, 1636, do estas la plej maljuna institucio por supera edukado en Usono. Unue nomita Nova Kolegio, ĝi nomiĝis Kolegio Harvard la 13-an de marto, 1639, laŭ ĝia unua ĉefa doninto, John Harvard. Ĝi unue oficiale nomiĝis "universitato" anstataŭ "kolegio" en la nova masaĉuseca konstitucio en 1780.

Universitato Harvard
Harvard University logo.svg
Sanders theater 2009y.JPG
fondodato 8-a de septembro 1636
speco privata
Situo
Geografia situo 42° 22′ 28″ N, 71° 7′ 1″ U (mapo)42.374443888889-71.116943888889Koordinatoj: 42° 22′ 28″ N, 71° 7′ 1″ U (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato Harvard
Information icon.svg
vdr
universitata emblemo
Universitato Harvard

La universitato estas unu el la plej prestiĝaj en la mondo. Ĝi havas ĉirkaŭ 2 300 fakultatanojn kaj ĉirkaŭ 6 650 studentojn antaŭdiplomajn kaj 13 000 postdiplomajn. Ĝi distancas nur 3 km de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kun kiu ĝi havas longan amikan rivalecon.

Elektitaj studentojRedakti

Kelkaj instruistojRedakti

Famaj diplomiĝintojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti