Ŝablono-Diskuto:Informkesto universitato

Latest comment: antaŭ 1 monato by Sj1mor in topic Fondintoj P112

Ĝis marto 2015 tiu-ĉi informkesto havis kolore tute diskretan dezajnon de nigraj titolaj literoj sur griza fono (#dddddd). Tio similas al la dezajno en la germanlingva vikipedio (la anglalingva, kiu havas tute blankan fonon, eĉ estas ankoraŭ pli "malkolora"). Nun la franco Christian Bertin (xian-eo) ŝanĝis la dezajnon al ekzakte la modelo de la franca vikipedio, blankaj titolaj literoj sur malhelruĝa ("bordoze ruĝa") fono. La hispana havas ankoraŭ alian modelon, nigraj titolaj literoj sur helblua fono, kun simboleto de studfina ĉapelo, simboleto kia ĝi ĉe ni ankaŭ uzatas en multaj informkestoj, sed ankoraŭ ne en tiu-ĉi. Mi ne pensas ke la ŝanĝo de nigra-griza al blanka-malhelruĝa dezajno estas plibonigo, nur esprimo de persona gusto, de alkutimiĝo al persone pli ofte uzata nacilingva vikipedio - nenio kontraŭ la franca vikipedio, kiun mi persone tre aprezas, sed ĝi tamen estas nur unu inter pluraj. Mi tute ne kontraŭas la ideon de Christian individue aranĝi la kolorigon de la informkesto. Sed persone mi (tamen same laŭ subjektiva gusto kiel rekolorigis la informkeston Christian) proponus dekomence antaŭvidi pli diskretan kolorigon (nigraj titolaj literoj sur "germane" griza aŭ laŭ mi "hispane" helblua fono, kun ebleco ke la franclingvaj universitatoj de Francio, franca Svislando, Valonio, Kebekio kaj eventuale iuj afrikaj landoj laŭ la programigo de Christian facile nun povas individue ricevi "francecan" dezajnon de blankaj literoj kaj malhelruĝa fono. Principe tamen mi alvokas laŭ la ĉi-tiea hispana modelo kaj laŭ multaj aliaj e-lingvaj informkestoj aldoni informkestan simboleton - tiun adapton kutime en la e-lingva vikipedio ĝis nun faris @Tlustulimu:, kaj mi petus lin ankaŭ ĉi-tie plenumi la adapton. Ĉu kun la simboleto libera elekto de titolkaraktraj kaj titolfonaj koloroj same eblos laŭ parametroj, kiel nun proponas Christian?? ThomasPusch (diskuto) 17:17, 1 Apr. 2015 (UTC)

@ThomasPusch:✔ Farite Bona ideo. Tial mi ĵus aldonis novan valoron de la class-atributo al la ŝablono kaj plian formaton al la aldonaĵo MediaWiki:Gadget-niceInfoboxes.css laŭ la hispana aldonaĵo es:MediaWiki:Gadget-imagenesinfobox.css. Se vi provizore malŝaltas la aldonaĵon en viaj preferoj kaj poste reŝaltas ĝin, la bildeto devus aperi. Tamen la defaŭlta ruĝo estas iomete tro malhela, tiel ke la bildeto estas malbone videbla. Tial mi proponas ŝanĝi al la bluo de la hispana ŝablono. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 06:54, 2 Apr. 2015 (UTC)
Mi devis nenion mal- kaj reŝalti: la bildeto tuj estis, kaj bonas tiel. Ankoraŭ iom mi rondrigardetis en aliaj lingvoj: en pluraj, krom la angla ekzemple ankaŭ la litova aŭ finna, estas nenia koloro, sed tio malbonas por la bildeto, la franca malhelruĝo kiel antaŭvidata normala dezajno ankaŭ laŭ mi tro malhelas, do restas la germana grizo, la hispana mezbluo kaj ankaŭ itala helverdo (aaccbb). La itala variaĵo ankoraŭ pli helas ol la hispana mezbluo, do mi proponas kaj provizore enmetas tiun helverdon. Ĉiukaze restas la kontribuo de Christian ke nun elekteblas la kolora dezajno. ThomasPusch (diskuto) 16:02, 2 Apr. 2015 (UTC)
@ThomasPusch: La verdo estas eĉ pli agrabla ol la bluo. :-) Mi pensas, ke ni povas lasi ĝin kiel defaŭltan koloron. --Tlustulimu (diskuto) 17:09, 2 Apr. 2015 (UTC)
Post unujara uzo mi tamen spertis ke la verdo ofte iom strange aspektis apud aliaj verdaj kaj bluaj nuancoj de la apudaj fotoj, kaj tamen proponus reveni por baza dezajno al la plej "diskreta" grizo kiu estis antaŭe (vidu la diskutan komencon). Kompreneble eblas individue elekti ĉiun ŝatatan koloron, ankaŭ la verdon kiu nun estis la normo dum unu jaro. ThomasPusch (diskuto) 19:59, 15 maj. 2016 (UTC)Reply

Iama universitato redakti

Saluton. Mi ĵus vidis, ke eĉ la artikoloj IUED‎‎ kaj IUHEI‎‎ enhavas tiun informkeston. Ĉu vere utilas, ke artikoloj pri iamaj universitatoj enhavu ĉi tiun informkeston? Se jes, ĉu eble estu aparta parametro? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:09, 7 jul. 2022 (UTC)Reply

Mi ne kontrolis ekde kiam ekzistas la parametro "malfondo" en la informkesto, sed baze ĝi provizas ĉion necesan por uzi la informkeston por eksaj universitatoj. Iom problemis ke la paĝo IUHEI ne informis ion pri jaroj, nur skribis tute malkonkrete pri "eksa" kaj "nova" institucioj, kaj la urbon ankaŭ ne eblis dedukti en la informkesto aŭ teksto, nur tute malsupre en la kategorio "Kategorio:Edukado en Ĝenevo". Tiel ĉi kompreneble tute malplena informkesto nur kun unu foto ne multe helpas. Mi nun aldonis la tri plej necesajn parametrojn, kaj la respondo al la supra demando estas, ke kun parametro "malfondo" estas nenia problemo uzi la informkeston. ThomasPusch (diskuto) 10:50, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj redakti

@Tlustulimu: Bonvolu rigardi mian novan paĝon Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj de hodiaŭ. En ĝi videblas du problemoj de la intertempe tre kompleksa ŝablono. Unue la nombro de studentoj devige enprenatas dufoje el vikidatumoj - dufoje estas unufoje tro! Kaj due mi ne volus blinde enkopii la vikidatumajn datumojn en la suba, ŝajne subŝablona, parametro "listoj", parto "Membro de:" (kvankam mi jam adapti la nomon Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj en vikidatumoj al Esperanto), sed volus mem difini la informon pli klare kaj komplete

'Membro de:

  • Asocio de Ŝtatkomunumaj Universitatoj, Association of Commonwealth Universities
  • ORCID (brita ne-profita organizaĵo, kiu provizas esploristojn per liberaliraj identigiloj)
  • la brita Asocio de Eldonistoj de Edukaj kaj Profesiaj Societoj.

Kiel fari tion sukcese? En la dokumentado mi trovis nenian indikon pri tio, tial: ĉu vi povus plej bone noti (aŭ meti ekzemplon) pri kiel fari ankaŭ en la dokumentado? ThomasPusch (diskuto) 10:50, 21 sep. 2023 (UTC)Reply

Fondintoj P112 redakti

Saluton, mi provis aldoni liston de fondintoj, sed mi ne sucesis kun la kodo.

Estas parametro Fondinto kaj se oni ne donas valoron kaj se la vikidatuma listo ne estas malplena mi volas montri la liston. En la nuna versio la listo ne vidiĝas.

Mi deantaŭe dankas pro via help

Sj1mor (diskuto) 09:45, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Saluton, @Sj1mor:. Mi ĵus iomete korektis la kodon de la ŝablono. Sed vi ne menciis ekzemplan artikolon en via diskuta kontribuo. Do, kiu artikolo dum via rigardo ial ne montris fondinto (P112)? - Amike Tlustulimu (diskuto) 16:44, 3 mar. 2024 (UTC)Reply
Dankon Tlu pro viaj faraĵoj.
Mi ne havas ekzemplon ĉe mane, sed mia malklere memoras ke tiam temis pri Harvard aŭ MIT, sed verŝajne la informo ne tiom gravas ĉar ne temas pro aktualo.
Kara Tlu, miopinias ke la plej grava kaj urĝa korektindaĵo estas filtri la valorojn de P31, kiuj ja aperas ĉie por ĉiu objekto (kioj estas), por ke nur la aktualaj valoroj (nuntempaj) estu montritaj. Se vi povas aldone havigi la vikidatumajn referencojn por tiuj valoroj tio estos bonege.
Fartu bone kaj dankegon, Amike Sj1mor (diskuto) 19:13, 3 mar. 2024 (UTC)Reply

Vikidatumaj Referencoj de membrecoj redakti

La vikidatuma parametro P463 temas pri membrecoj de la akademi instituto/universitato.

Kun ĉiuj membreco ofte estas akompanata referenco. Estu bone se la nomo de la membreco estu akompanata kun la propra(j) referenco(j).

En la nuna versio de la informkesto oni simple prenas liston de la valoroj de la parametro. Kiel preni la referencojn por ĉiu membreco-valoro en la listo estas teknike neklara al mi.

Sj1mor (diskuto) 17:57, 5 jan. 2024 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto universitato".