i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, LiMr!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --RG72 (diskuto) 01:26, 11 dec. 2017 (UTC)Reply

Informkesto homo redakti

Estimata LiMr! Bonvolu rekontroli vian redakton pri naskonomo, ekz-e George Sand. Naskonomo ne videblas por mi, nur malplena spaco. Sincere Moldur (diskuto) 22:00, 19 dec. 2017 (UTC)Reply

Dankon por la rimarko. Ho, io estis bona, io estis malbona... Eble nun ĉio estas bona. Bolvolu provi ĝin! Dankon --LiMr (diskuto) 22:44, 19 dec. 2017 (UTC)Reply

Ruĝa LiMr redakti

Saluton. Vi faras etajn redaktetojn en ĵus kreitaj artikoloj. Ĉar vi ankoraŭ estas neregistrita, dum multe da redaktoj, tiuj artikoloj aperos kun malbela averto reviziotaj. Bonvolu registriĝi. Sufiĉas diri LiMr estas LiMr. Dankon.--kani (diskuto) 22:24, 7 jan. 2018 (UTC)Reply

Saluton, mi ne scias, ke mi komprenas. Ĉu la problemo estas mia ruĝa nomo? Aŭ ..., ĉu la problemo estas ke mia redaktetoj bezonas kontrolojn (patrolitojn)? Kion vi pensas "registriĝi"? Fari mian vikipediistan paĝon? Tio solvos nur mian ruĝan nomon, sed ne solvos kontrolojn, ĉu ne? Dankon por klarigo. --LiMr (diskuto) 18:33, 8 jan. 2018 (UTC)Reply
Jes, la problemo estas ke viaj redaktetoj bezonas kontrolojn (patrolotajn) kaj ĵus kreita artikolo, pro foje banalaj detaloj kiel paso de informkesto al Informkesto, restas malbela kun averto por kontrolneceso. Ju pli antaŭe vi registriĝu des pli antaŭe viaj redaktetoj ne postulos kontrolon.--kani (diskuto) 23:20, 21 jan. 2018 (UTC)Reply
Nun mi havas mian malgrandan Vikipediistan paĝon, sed miaj redaktetoj ĉiam bezonas kontrolojn. Kion alian mi faru? Kiel mi registriĝas pli? --LiMr (diskuto) 16:41, 22 jan. 2018 (UTC)Reply
Mi trovis ĉi tion: Ĉiu enskribita uzanto aŭtomate fariĝos revizianto, se tiu ekredaktis antaŭ almenaŭ 60 tagoj, faris almenaŭ 300 redaktojn al artikoloj, redaktis uzantopaĝon, provizis validan retadreson, havas malplenan forbarprotokolon kaj kelkaj aliaj postuloj estas plenumitaj. Tiaj uzantoj povas aŭtomate ricevi la rajton.
  • 60 tagoj - 18.10.2017 mia unua kontribuo ĉi tie - OK
  • 300 redaktojn - pli ol 2000 redaktojn - OK
  • uzantopaĝon - nun OK
  • validan retadreson - OK
  • malplenan forbarprotokolon - eble OK
  • aliaj postuloj - ???
En Preferoj mi vidas: Ano de grupoj: Aŭtomate konfirmitaj uzantoj, Uzantoj - Mi provos atendi.--LiMr (diskuto) 17:14, 22 jan. 2018 (UTC)Reply
Mi supozas, ke tiuj postuloj estas el via registriĝo, pro tio ĝi urĝis. Jes, vi pravas. Nun oni devos atendi, se mi bone komprenas.--kani (diskuto) 21:22, 22 jan. 2018 (UTC)Reply
Solvo: RG72 donis al mi rajton "mempatrolatoj". --LiMr (diskuto) 18:18, 4 feb. 2018 (UTC)Reply

Redakto redakti

Saluton! Mi redaktis Sakaka, kiam ankaŭ vi faris tion. Tio malhelpis min pro la t. n. redakta konflikto. Nature vi rajtas fari tion, tamen estus pli bona, se vi lasus la ĵus kreitajn artikolojn. Mi ne uzas la averton "redaktata" kaj mi ne faras artikolojn jam tuj preta.--Crosstor (diskuto) 13:08, 3 feb. 2018 (UTC)Reply

Bone, mi komprenas. --LiMr (diskuto) 16:17, 3 feb. 2018 (UTC)Reply

Via peto pri robot-permeso redakti

Saluton, Mi vidis vian peton pri permeso uzi roboton, sed mankas iu priskribo pri kio la roboto devas fari. Ĉu vi povus aldoni ĝin kun ekzemplo de dif? Amike, Alaŭdo ۩ 09:38, 15 feb. 2018 (UTC)Reply

Saluton, mi ĉefe aldonas informkestojn, ŝablonojn kaj kategoriojn al artikoloj pri homoj kaj geografio. Mi volas uzi mian roboton ankaŭ por fari tion. --LiMr (diskuto) 18:26, 15 feb. 2018 (UTC)Reply

===Saluton, estus bone se estus kohera interŝanĝebla informkestoj inter ĉiuj lingvoversioj de Vikipedio. Cetere, mi ne scias keil voĉdoni POR rilate al propono por via kandidatiĝo kiel administranto aŭ kromadministranto --Alifono (diskuto) 09:36, 5 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton, bedaŭrinde ne estas unu opinio pri informkestoj inter lingvoversioj. Jes, estus bone. Sed alia opinio estas fari proprajn informkestojn laŭ veraj bezonoj. Alikaze ĉiuj lingvoversioj de Vikipedio uzos anglajn informkestojn. Ĉiuokaze esperanta vikipedio mankas spertajn uzantojn kiuj povas administri ŝablonojn kaj informkestojn. Vi povas voĉdoni >> ĉi tie <<. Ĉi tiu ligilo estas ankaŭ en via diskuto kiel "respektiva paĝo". Redaktu tiun paĝon kaj aldonu voĉon en sekcio POR. Dankegon!--LiMr (diskuto) 17:51, 5 jun. 2019 (UTC)Reply

Dankon pri "Ne sufiĉe" redakti

Sed mi ĵus finis la "sufiĉe hela", kaj por la "sufiĉe granda" mi hezitas inter "ete" "iom", "meze", ne tro" ... aŭ "granda" tute simple.

Sed en alia latero, mi tradikis la anglan "Behavioural sciences" per "Sintena scienco" antaŭ konstati ke "Konduta scienco" pli taŭgas. (ekzistas Konduta neŭroscienco kvankam nun ankoraŭ ruĝa)

Se via roboto povas fari ion...

Mi tre dankas vin

--Jean-François Clet (diskuto) 12:03, 17 feb. 2018 (UTC)Reply

Bone, mia roboto volas helpi vin. Vi povas skribi min nur la malbonan vorton kaj la bonan vorton (aŭ frazon), ekzemple "Sintena scienco" -> "Konduta scienco". Sed mi vidas nur kvar trovojn de "Sintena scienco". Robotoj estas pli bonaj por multaj paĝoj, minimime dekoj. --LiMr (diskuto) 12:34, 17 feb. 2018 (UTC)Reply
(Vi aldonis frazon supre.) Mi ne scias, ke mi (aŭ vi) komprenas. Ĉu vi volas, ke oni kreas artikolon "Konduta neŭroscienco"? Robotoj ne tradukas artikolojn. Robotoj povas anstataŭigi vortojn per aliajn vortojn en multaj paĝoj. Kiel vi faris "estas sufiĉe granda kaj hela" -> "estas iom granda kaj hela". Robotoj povas fari tion: "Sintena scienco" -> "Konduta scienco", aŭ "Konduta scienco" -> "[[Konduta neŭroscienco]]", aŭ "[[Konduta scienco]]" -> "[[Konduta neŭroscienco|Konduta scienco]]", ... Se vi sendos al mi ĝustan doniton de tasko, mi plezure helpos fari ĝin. --LiMr (diskuto) 14:25, 17 feb. 2018 (UTC)Reply

Kirkoj vs Preĝejoj redakti

Saluton kara! Mi rimarkis ke vi pliordigas rilatajn kategoriojn kaj havas proponon. Ĉu vi povus solvi ankaŭ la problemon, kiu ĝenas min (kaj ne nur min) — anstataŭigi la neŭzatan en reala Esperanto vorton kirko per la kutima kaj normala preĝejo? Oni jam fakte decidis fari tion, sed evidente ĝis nun mankas kuraĝulo kun sufiĉa tempo aŭ spertulo kun bone agordita roboto. Antaŭdankon!--RG72 (diskuto) 06:05, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

Saluton, mi ne estis certa ke mi povas fari tion. Bone, mi komencas solvi la problemon de ekzistantaj alidirektoj [[Kategorio:Kirkoj ... ]] al [[Kategorio:Preĝejoj ...]]. Poste mi alinomos kategoriojn [[Kategorio:Kirko ...]] (nuntempe neekzistantaj alidirektoj). Dume mi ne alinomos paĝojn. --LiMr (diskuto) 10:05, 4 mar. 2018 (UTC)Reply

Hungaraj preĝejoj redakti

Mi dankas vian diligentecon pri hungaraj preĝejoj. Tio estis kaŭzinta de diskuto de administrantoj. Origine mi donis unuecajn titolojn. Kiam mi komencis krei ilin, mi faris debaton. Nur post longaj laboroj aperis kritikistaj administrantoj. Miaopinie la strukturo estas plibonigebla:

  • ĉefkategorio: kristanaj preĝejoj aŭ simila
  • subkategorioj:
    • romkatolikaj (tio nun ne ekzistas)
    • kalvinanaj
    • luteranaj
    • grekokatolikaj
    • ktp
    • kapeloj, bazilikoj, katedraloj, fortresopr, ktp

--Crosstor (diskuto) 14:01, 10 mar. 2018 (UTC)Reply

Saluton, estas sendiskuta ke la titoloj kaj la strukturo povas ŝanĝiĝi iam kaj iam. En aliaj vikipedioj tio estas facila laboro por robotoj. Sed esperanta vikipedio malhavas robotojn. Tial mi helpas solvi tion. Mi jesas vian opinion de la strukturo. Mi provas labori plu. Iam kaj iam vi povas vokti aŭ sugesti sekvan ŝanĝon de kategorioj.

Sed mi nekomprenas kristanajn grupojn - protestanta, kalvinisma, kalvinana, ... kaj tio estas malfacila por mi, kiam mi konektas kategoriojn al Vikidatumoj‑ero (por konekto al aliaj vikipedioj). Mi ne povas fari ĉi tiu parto de laboro. --LiMr (diskuto) 14:51, 10 mar. 2018 (UTC)Reply

Movitaj kategorioj redakti

Maldekstre, klakante je "Ligiloj ĉi tien" vi povas trovi la alidirektan originalan artikolon, kategorion.

Ĉu vi pensis pri tio?Narvalo (diskuto) 21:18, 12 mar. 2018 (UTC)Reply

Dankon, tio helpos min iom (trovi originalan kategorion). Mi ne uzis tion por kategoriojn. Sed, ĉu mi eblas havi liston de kategorioj kun alidirekto? Se ne, mi devas provi ĉiajn kategoriojn. Amike ... --LiMr (diskuto) 21:35, 12 mar. 2018 (UTC)Reply
Mi traserĉis tie ĉi, sed sensukcese. Morgaŭ, dum labortempo, eble mi povas helpi vin pri la listigo.:).Narvalo (diskuto) 21:52, 12 mar. 2018 (UTC)Reply
Ŝajne, mi trovis parton el ili: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kategorio:Redirects_connected_to_a_Vikidatumoj_item&action=edit&redlink=1 (inter https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Dezirataj_kategorioj)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey redakti

WMF Surveys, 18:41, 29 mar. 2018 (UTC)Reply

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 01:39, 13 apr. 2018 (UTC)Reply

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey redakti

WMF Surveys, 00:49, 20 apr. 2018 (UTC)Reply

Saluton! redakti

Saluton! Mi rimarkis, ke vi lastatempe redaktas multe pri lokoj kaj temoj al mi proksimaj, ofte en artikoloj de mi fonditaj kaj ekde tiam ĝis nun neniam plu tuŝitaj. Mi tre ĝojas! Ĉu eble estas bona tempo por interkonatiĝi? Amike --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 08:53, 11 maj. 2018 (UTC)Reply

Saluton! Jes, mi ankaŭ rimarkis, ke mi redaktis multajn viajn artikolojn. Mi pensas, ke vi havas Amikumu, ĉu ne? :) --LiMr (diskuto) 15:26, 11 maj. 2018 (UTC)Reply

Kursiva redakti

Saluton! Mi trovis kursivan preĝejon Kalvinana preĝejo (Őriszentpéter), poste se vi klakas al la kursiva kat., pliaj preĝ. estas videblaj. --Crosstor (diskuto) 15:25, 26 jul. 2018 (UTC)Reply

Nun ĉio estas en Kategorio:Kalvinanaj preĝejoj en Hungario. --LiMr (diskuto) 21:21, 26 jul. 2018 (UTC)Reply

Vilém Konecchlumský z Konecchlumí redakti

Vi aldonis per via roboto ŝablonon Informkesto:Homoj en paĝon pri Vilém Konecchlumský z Konecchlumí, sed bedaŭrinde denove kun eraro. La ĉeĥa Vikipedio indikas la jaron de naskiĝo 1551 (mi poste aldonis la jaron 1551 laŭ la aliaj fontoj) kaj via roboto la jaron 1550, eĉ kun dato kaj monato. La jaron 1551 montras ankaŭ www.wikidata.org/wiki/Q11899516. Kie vi trovas indikojn por viaj aldonoj? Ĉu vi ne verkontrolas, kion vi aldonas? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:50, 21 apr. 2019 (UTC)Reply

Denove, mi aŭ mia roboto nur aldonis tiun ŝablonon. Mi scias, ke la jaro 1551 pravas, sed mi aldonis neniun daton (la jaro 1550 ne estas konservita). Ŝablono:Informkesto homo afiŝas la jaron 1550. Ŝablono:Informkesto homo funcias bone, sed ĝi uzas Ŝablono:Dato kaj loko. Kaj tiu ŝablono faras iam erarojn. Centoj da paĝoj havas ĉi tiun similan problemon kaj ne nur en la informkesto. Vidu Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2018/8#TeknikejoŜablono-Diskuto:Dato kaj loko kaj aliaj. Tio estas unu el la plej grandaj problemoj ĉefe pri homoj. La plej bona solvo estas ripari la ŝablonon Dato kaj loko, sed bedaŭre nuntempe neniu povas ripari ĝin. Mi povas ĉesi aldoni informkestojn al iuj paĝoj kun necerta dato, sed tio ne estas la ĝusta solvo. --LiMr (diskuto) 14:05, 21 apr. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Municipoj de Slovakio laŭ distriktoj redakti

Saluton, bv rigardi kategorion Kategorio:Municipoj de Slovakio laŭ distriktoj. Tie estas ĉiuj distriktoj nomitaj kun "la", sed ili devus esti nomitaj sen "la". Ĉu vi povus alinomi ilin helpe de roboto? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:30, 9 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton, estas du problemoj: Unue, alinomi kategoriojn (~70). Due, renovigi nomojn de kategorioj en ĉiuj artikoloj de tiuj kategorioj (~3000 - ĉiuj municipoj). Mi faros tion per roboto, sed mi devas prepari ĝin por speciala laboro. --LiMr (diskuto) 16:04, 9 maj. 2019 (UTC)Reply
Saluton, dankon por via granda laboro. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:35, 12 maj. 2019 (UTC)Reply

Ligiloj al Kankroj redakti

Bv rigardi eo artikolon pri Kankro (besto). Kiom da jaroj ekzistas paĝo pri ĝi, sed neniu lingvo ligas al eo versio. Tial mi aldonis ĉi tien ĝin permane, sed denove nenio. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:29, 12 maj. 2019 (UTC)Reply

Mi riparis tion. (Ĉi tiu paĝo jam ligis al unua grupo da paĝoj. Via ligilo ligis al dua grupo da paĝoj. Unue oni devas malligi paĝon.) --LiMr (diskuto) 17:45, 12 maj. 2019 (UTC)Reply

Interwiki redakti

Saluton, mi trovis pluan paĝon, al kiu ne ligas el aliaj lingvoj ligilo al versio en e-o. Tiu paĝo estas Kursk (submarŝipo). Mi foliumis plurajn alilingvajn versiojn, sed funkciis nur la paĝo en pola lingvo - nur en tiu eblis reveni reen al e-o. La ceteraj estis sen ligilo al e-o. Ĉu ne estas eraro hazarde ie alie ol en mia scio ligi la paĝojn? Petr Tomasovsky (diskuto) 09:11, 13 maj. 2019 (UTC)Reply

Plua alia paĝo. Vidu cs:Bruntál, en:Bruntál, sk:Bruntál... Tie estas nenie ligilo al versio en e-o. Ŝajnas esti io ie fuŝita. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:59, 13 maj. 2019 (UTC)Reply
cs:Zlaté Hory ne ligas al e-o, do al Zlaté Hory. Ĉu tio estas la sama ankaŭ ĉe vi? Petr Tomasovsky (diskuto) 11:10, 13 maj. 2019 (UTC)Reply
Ĉiuj paĝoj estas ĝustaj kaj mi vidas ligilojn al Esperanto. Eblas problemo ĉe vi. Se vi vidas ĝin ĝuste nun, vi devas atendi kelkajn minutojn post vi ŝanĝis la ligilon. Se ne, provu elsaluti, ĉar mi pensas ke uzantoj povas ŝanĝi vidon de lingvoj. --LiMr (diskuto) 16:45, 13 maj. 2019 (UTC)Reply

Administrantiĝo redakti

Saluton kara! Mi vidas ke vi plenumas grandan priordigan laboron, speciale ĉe kategorioj. Mi pensas ke ĝi estus eĉ pli efikae vi havus administrajn rajtojn. Pripensu kandidatiĝon, ja nia Vikipedio urĝe bezonas aktivajn kaj teknike spertajn administrantojn. Mi estos la unua kiu poros vian kandidatiĝon.RG72 (diskuto) 04:27, 14 maj. 2019 (UTC)Reply

Malĝustaj nomoj de polaj nomoj redakti

Saluton, ĉu vi povus korekti nomojn en Kategorio:Distriktoj de lodza provinco kaj Kategorio:Distriktoj de lubuŝa provinco? Ili estas malĝuste nomita, ĉar devas esti Lubuŝa provinco kaj Lodza provinco. Majuskla "L". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:08, 19 maj. 2019 (UTC)Reply

  Farite (Mi ne kreis la nomon "Distriktoj de lodza provinco", mi nur solvis malnovan alidirekton de la kategorio.) --LiMr (diskuto) 14:17, 19 maj. 2019 (UTC)Reply
Mi scias, ke vi ne kreis tiujn nomojn, kreis ilin maksimbot (se mi uzus lian skribmanieron skribi ĉion per minuskloj), sed bv ne timi korekti la malĝuste skribitajn titolojn, aŭ se temas pri artikoloj aŭ se temas pri kategorioj. Ankoraŭ mi havas unu peton por vi - bv ne krei paĝojn pri ĉeĥaj municipoj kun tiu stranga ŝablono, ekz. en Václavov u Bruntálu. Tiaj ŝablonoj diras nenion. Aranĝo de ties bildoj pri flagoj kaj blazonoj, nu, unuvorte teruro, kvazaŭ ili volus forkuri for el la ŝablono, regiono estas ŝirako - ridinda informo. Almenaŭ ni atendu la tempon ol la paĝoj estos kreitaj kun pli perfekta ŝablono. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:32, 19 maj. 2019 (UTC)Reply
Informkesto Ŝablono:Informkesto urbo ne havas perfektan dezajnon, sed ĝi havas aktualajn informojn el Vikidatumoj (ekz. loĝantoj). Kaj oni povas aldoni la informkeston tre facile (unu linio de teksto). Estus tre bone kunigi ambaŭ aŭ aldoni informojn el Vikidatumoj. (Regiono "Ŝirako" estas hodiaŭa eksperimenta redakto de Uzanto:AndyHM.) --LiMr (diskuto) 15:01, 19 maj. 2019 (UTC)Reply
Por tiu informo sufiĉas krei ŝablonon Nombro de loĝantoj, kiu estus enmetata en frazojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:38, 19 maj. 2019 (UTC)Reply
...aŭ uzi {{#invoke:Wikidata|claim|P1082}} ekz. en Polešovice. Sed estus bone aldoni unu linion de teksto kaj havi faritan informkeston kun bazaj informoj. Eĉ nespertaj uzantoj povus uzi tion. Mi scias, ke tia ŝablono estas longdaŭra laboro. --LiMr (diskuto) 16:10, 19 maj. 2019 (UTC)Reply
Tiu ŝablono ekzistas: Ŝablono:WikidataLoĝantaro kaj Ŝablono:WikidataLoĝantaroDato --LiMr (diskuto) 17:07, 19 maj. 2019 (UTC)Reply

Novaj kategorioj pri naskiĝintoj, mortintoj kaj tagoj redakti

Saluton, mi permane kreis kategoriojn pri ĉiuj tagoj en la jaro komencante de Kategorio:1-a de januaro kaj finante Kategorio:31-a de decembro, en kiuj estas kategorioj rilataj al ĉiuj tagoj pri naskiĝintoj kaj mortintoj. Ĉu vi opinias, ke al ĉiuj ĉi paĝoj eblus aldoni intervikiojn per boto? Tio tre helpuis min. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:40, 22 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton, mi ankaŭ ne faris tion per roboto, sed mi provos tion. Nun ne aldonu intervikiojn permane! --LiMr (diskuto) 14:53, 22 maj. 2019 (UTC)Reply
  Farite Saluton, tio estis interesan taskon. Surprize mi faris tion hodiaŭ. ;) 3×366 = 1098 kategorioj --LiMr (diskuto) 21:10, 22 maj. 2019 (UTC)Reply
Saluton, mi rimarkis, ke ĉiuj novaj kategorioj havas intervikiajn ligilojn. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:32, 23 maj. 2019 (UTC)Reply

Mankaj kategorioj redakti

Saluton kara! Vi faras laŭdindan pliordigan laboron, dankegon! Atentu tamen ke foje via roboto alidirektas la artikolojn al kategorioj, ankoraŭ ne kreitaj. Ekzemple post forigo de Kategorio:Komunumaroj en Alzaco ĝi aperigis en la artikolojn Kategorio:Komunumaroj de Alzaco, kiu ankoraŭ ne ekzistas.RG72 (diskuto) 10:13, 25 maj. 2019 (UTC)Reply

Dankon, tio eble okazas. Mi kontrolis tion. Sed laŭ miaj informoj tiu kategorio estis plena. Kiuj artikoloj estis en la Kategorio:Komunumaroj en AlzacoKategorio:Komunumaroj de Alzaco? --LiMr (diskuto) 11:32, 25 maj. 2019 (UTC)Reply
Krome evidente ke rilate kategoriojn kiel Kategorio:Konstruaĵoj en Lublina provinco devas esti forigita tiu kun minuskla skribo de la toponimo, ne inverse kiel estas proponite nun.RG72 (diskuto) 10:56, 25 maj. 2019 (UTC)Reply
Jes, Kategorio:Konstruaĵoj en Lublina provinco alidirektas al Kategorio:Konstruaĵoj en lublina provinco. Iu malĝuste alidirektis tion. Mi povis rimarki tion. Sed mi maltrankviliĝas ke ne eblas scii kiu kategorio estas pli ĝusta en ĉiuj okazoj. Estas multaj kialoj en multego da kategorioj. Estas bonege, ke iu (vi! :) ) kontrolas tion ankoraŭ unufoje. Dankon. --LiMr (diskuto) 11:32, 25 maj. 2019 (UTC)Reply

Mi klopodas kara. Jen alia ekzemplo Kategorio:Konstruaĵoj en Podlaĥia provinco.RG72 (diskuto) 05:45, 26 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton kara! Mi supozas ke rilate Kategorio:Listoj pri urboj plurala formo estus pli laŭa al la ĝenerala uzado.RG72 (diskuto) 05:05, 28 maj. 2019 (UTC)Reply
Saluton! Nuntempe mi kontrolas ĉiujn paĝojn permane. Tiu kategorio ne estis certa por mi. Do mi decidis alkliniĝi al decido de Uzanto:Xian. Sed via opinio estas pli kredinda por mi. :) Dankon, mi ŝanĝos ilin. --LiMr (diskuto) 17:03, 28 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton kara! Delonge mi pensis pri reordigo de tiu ĉi kategorio kun stranga nomo. Mi pensas pri du aferoj:

  • Alinomi ĝin laŭe al la ĝenerala kutimo (ekzemple Esperanto-liboj laŭ jaroj);
  • Meti ĝin sub pli ĝeneralan Kategorio:Libroj laŭ jaroj.

Kompreneble en ambaŭ kazoj necesas reordigi kaj alinomi ankaŭ subajn kategoriojn kaj sennombrajn artikolojn. Kion vi pensas?RG72 (diskuto) 10:14, 29 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton! Mi komprenas kaj jesas. Nur unu demandon: Kategorio:Bibliografio de Esperanto estas en Kategorio:Esperanto-libroj. Ĉu ambaŭ kategorioj estas ĝuste ĉi tie laŭ vi?--LiMr (diskuto) 16:57, 29 maj. 2019 (UTC)Reply
Bonege! Mi pensas ke Kategorio:Esperanto-libroj sufiĉas, ja fakte temas ne pri bibliografiaj verkoj, sed pri ordinaraj diversspecaj eldonaĵoj. Do Kategorio:Bibliografio de Esperanto estas troaĵo forigenda kaj ĝiaj subkategorioj alinomendaj.RG72 (diskuto) 05:52, 30 maj. 2019 (UTC)Reply
  Farite (... kaj pri Kategorio:Bibliografio de Esperanto - Mi movis iujn paĝojn, sed mi ne estas certa pri aliaj.)--LiMr (diskuto) 20:32, 1 jun. 2019 (UTC)Reply
Gratulon kaj dankegon!RG72 (diskuto) 06:27, 2 jun. 2019 (UTC)Reply
Mi ankoraŭ eksperimentas kun Ŝablono:JarcentKategorio laŭ Kategorio-Diskuto:Esperanto-libroj laŭ jaroj. Ĝi estas bona, sed ne perfekta. Mi pensas ke estos necese krei Kategorio:Esperanto-libroj aperintaj en la 19-a jarcento kaj pluaj. Poste mi faros tion en Kategorio:Libroj laŭ jaroj. --LiMr (diskuto) 18:46, 2 jun. 2019 (UTC)Reply

Bonega ideo. Ĝis nun tute mankas tiaj navigaj ŝablonoj por multaj kategorioj. Ekzemple mi dezirus krei kategoriojn kiel Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en 2019, sed sen tia ŝablono estos malpli facile uzi ilin. Rilate Ŝablono:JarcentKategorio estus bone, se ĝi aŭtomate kreus ankaŭ kategorion por respektiva jaro, ĉar nun oni devas fari tion permane kaj evidente plej ofte oni ne faras tion. Sukceson!RG72 (diskuto) 05:18, 3 jun. 2019 (UTC)Reply

Ŝablonoj ne povas krei kategoriojn. Ŝablonoj nur kreas ligilojn al la kategoriojn. Robotoj povas krei la kategoriojn. Mia opinio estas, ke ne estas necese aldoni tiaj ŝablonoj, se ni havas bonajn kategoriojn, ekz. Kategorio:Konstruaĵoj laŭ jaro de apero. En tiu kategorio estas samaj ligiloj kiel en ŝablono. Nur dezajno estas la malsamo. Pli bona ideo estas aldoni tiuj kategorio en artikolon el vikidatumoj. --LiMr (diskuto) 14:35, 3 jun. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Tago redakti

Saluton kara! Mi pensas ke tiu kategorio estas plu necesa, ĉar ĝi ne estas nura singulara formo, sed specifa kategorio, dediĉita al tago kiel tempounuo. Sub ĝi devas esti ekzemple Kategorio:Partoj de tago. Mi supozas ke via roboto iom hastis konsiderante ĝin unu el multaj eraraj singularaĵoj.RG72 (diskuto) 03:03, 31 maj. 2019 (UTC)Reply

Saluton, mi vere kontrolis tiun kategorion permane. Mi decidis forigi kaj mi aldonis ĝin al listo por roboto. Roboto ne decidis pri tio. Mi ankaŭ pensas ke tiu kategorio estos necesa en futuro. Sed mi memoras, ke nuntempe mi decidis forigi ĝin pro stranga (eble duobla) alidirekto kaj ĉar aliaj vikipedioj plejparte ne havas ambaŭ kategoriojn "Tagoj" kaj "Tago". --LiMr (diskuto) 08:19, 31 maj. 2019 (UTC)Reply
Bone, kara, laŭ via decido. Mi nur deziris atentigi vin pri ebla miso.RG72 (diskuto) 11:02, 31 maj. 2019 (UTC)Reply
Mi ĝojas, ke vi kontrolas ĝin. Jen centoj da paĝoj por forigi kaj ĉiu uzanto havas alian opinion pri forigo. --LiMr (diskuto) 20:27, 31 maj. 2019 (UTC)Reply

Esteto redakti

Saluton! Mi kreis artikolojn pri hungaraj estetoj Kategorio:Hungaraj estetoj (35 artikoloj). Nur pri estetiko estas artikolo, tial mi uzis la pli mallongan formon pri persono: esteto. Nun evidentiĝis, ke mi ne povas aligi ilin al la WikiData kategorio, ĉar tie oni fiksis "estetikisto". Se vi havas tempon, bonvolu ŝanĝi hungaraj estetoj al hungaraj estetikistoj. Antaŭdanke --Crosstor (diskuto) 06:50, 3 jun. 2019 (UTC)Reply

  Farite Mi movis kategorion Hungaraj estetoj al Kategorio:Hungaraj estetikistoj, sed mi ne komprenas la problemon de Vikidatumoj. Ĉu ĉi tie estas nuntempe ia laboro por roboto? --LiMr (diskuto) 17:24, 3 jun. 2019 (UTC)Reply
Dankon, vian demandon mi ne povas respondi.--Crosstor (diskuto) 03:32, 4 jun. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono pri muzikaj grupoj redakti

Saluton, mi ne plu havas nervojn por tio, kiam iu ŝanĝos parametron en ŝablono kaj per tiu ŝanĝo li fuŝos dekojn da artikoj. Bedaŭrinde mi trovis tiun ŝanĝon malfrue, kiam sufiĉus malfari la parametron en la ŝablono kaj intertempe mi komencis korekti la paĝojn. Kiam vi trovos tempon, ĉu vi volus korekti en la restintaj paĝoj, en kiuj estas ŝablono:Informkesto muzika artisto/koloro kaj en la artikoloj ŝanĝi parametron grupo aŭ kapelo je muzikgrupo? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:00, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Kion mi volas, estas ekz. ĉi tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:08, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
  Farite - 167 paĝoj. La ekzemplo helpis min kompreni. --LiMr (diskuto) 16:59, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Dankon kaj pardonu al mi tiun enkondukon, per kiu mi komencis... Petr Tomasovsky (diskuto) 17:05, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Ŝablono:Unua redakti

Saluton, unu teknika noto. Ĉu eblus aldoni la ŝablonon Unua ne inter aliajn ŝablonojn kaj kategoriojn? Tio faras interspacon sube de la paĝoj, kio aspektas "strange". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 7 jun. 2019 (UTC)Reply

Vidu ekz. tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:32, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Saluton, via ekzemplo ne estas bone. La ŝablono Unua ne estas videbla ĉe pozicio de paĝo laŭ pozicio en fonto. Do, tiu ŝablono povas esti ie ajn. Simile Ŝablono:DEFAŬLTORDIGO, Ŝablono:Vivtempo, Ŝablono:Elstara, ... Do, la plej bona pozicio en fonto por tiuj ŝablonoj estas tuj super kategorioj kaj sub ordinaraj ŝablonoj kiel Projektoj, Municipoj de .... Mi pensis, ke mi uzas bonan pozicion. Unu malgranda problemo estas malplenaj linioj ĉe la ŝablono. Mi povus plibonigi tion. --LiMr (diskuto) 17:28, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Jen, kion faras la ŝablono post la enmeto tute sube. Ĝi faras interspacon sube de la paĝo. Poste, kiam mi transŝovis ĝin iom supren, la paĝo estis en ordo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:32, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Ho... vi skribas pri videbla spaco sube de la paĝoj, ne pri spacoj (malplenaj linioj) en fonto! Vi volas pli belan paĝon kaj mi volas pli belan fonton. Mi ankaŭ rimarkis interspacon ĉe aliaj ŝablonoj. Ofte mi ordigis ŝablonojn ĉe fino de paĝo kaj vidis tiujn malbelajn interspacojn. Pli bone estus ripari la ŝablonojn. Sed kiu scipovas tion? --LiMr (diskuto) 17:44, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Vidu Bolatice. Nun tio estas bela paĝo kaj bela fonto. Ĉu ne? Malplenaj linioj ĉe la ŝablono estas gravaj! --LiMr (diskuto) 17:52, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
En la redakta formo tio estas memkompreneble indiferenta al mi, kie la ŝablono estas, sed grava por mi estas, kion ĝi faros kun la paĝo en la legebla formo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:54, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Paĝo pri Bolatice estas nun en ordo. Mi devis korekti pluajn paĝojn pri municipoj en Ĉeĥio. Se vi rekorektos ilin laŭ la lasta redakto en (pri) Bolatice, mi lasos je via prikonsidero. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 17:59, 7 jun. 2019 (UTC)Reply
Saluton, mi korektas la interspacojn. Nun mi trovis ian ideon! Vidu [1]! Tiu eta redakteto ankaŭ korektis la malbelajn interspacojn. Vidu Bartošovice! Mi ne korektis la paĝon Bartošovice, sed nur la Ŝablono:Municipoj de Moraviasilezia regiono. Do estas pli bone korekti la ŝablonojn, ĉar tia redakteto korektus la malbelajn interspacojn ĉe iu ŝablono, ne nur ĉe ŝablono:Unua. Mi ĝojas, ke mi trovis la veran kialon. Konkludo: Mi korektos la paĝojn plue. Sed viaj novaj ŝablonoj povus esti pretaj por aliaj ŝablonoj ĉe ĝi. Kaj se vi trovus tiun malbelan interspacon, korektu la ŝablonon anstataŭ la paĝo. Dankon! --LiMr (diskuto) 10:01, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Nedezirata spaco redakti

Saluton, ĉu vi klopodas forigi la nedeziratan spacon, kiu estas tute sube en paĝoj? Mi opinias, ke eraro ne estos en la ŝablonoj pri municipoj en Ĉeĥio. Vidu ekz. Lech Wałęsa, kiel stranga estas tiu ĉi paĝo. Bildo ĉiu iel alie, sed rimarku la ŝablonojn sube. Trajno povus veturi inter ili. :-) Eraro estos ie alie ol en la ŝablonoj. Ankaŭ mi rimarkis, ke punkto bildiganta pozicion de municipoj en geografiaj ŝablonoj, montras iomete malĝuste ol en ekz. la ĉeĥa kaj la slovaka vikipedioj, kvankam estas uzitaj la samaj kodoj. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 13:08, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton, mi forigis la nedeziratan spacon sub Ŝablono:Prezidentoj de Pollando kaj mi malgrandigis la nedeziratan spacon sub Ŝablono:Malvarma milito. Mi ne scias forigi ĝin tute, sed ĝis nun mi uzis saman manieron kiel pri municipoj en Ĉeĥio. --LiMr (diskuto) 13:29, 9 jun. 2019 (UTC)Reply
Alia paĝo : Todor Ĵivkov. Ŝablono:Ĝermo estas bone ŝirmata de supre kaj de sube per aliaj ŝablonoj tiel, ke konstruistoj jam atendas kun reloj. :-) Mi scias, ke tio ne estas via eraro, sed tiel ni povus korekti ĉion ĝismorte denove de komence kaj senĉese oni ie plu faros ŝanĝojn. Tio estas Sizifa laboro. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:33, 9 jun. 2019 (UTC)Reply
Jes, tio estas alia kazo. Mi ne povas korekti tion. Mi korektos kiom eble plej multe, kiam mi kontrolos paĝojn ĉe ŝablono Unua. --LiMr (diskuto) 14:16, 9 jun. 2019 (UTC)Reply

Arĥivado de ligiloj redakti

Saluton kara! Eble vi rimarkis, ke nur malmultaj uzantoj aldonas plenajn citŝablonojn al siaj artikoloj kaj eĉ malpli multaj arĥivigas eksterajn ligilojn. Mi jam plurfoje spertis problemojn pro tio ke liligloj malaperas kaj ne alireblas. Tamen permana arkivado, kiun mi faras nun en miaj artikoloj, estas tre longdaŭra kaj peniga laboro, do apenaŭ multaj ĝin faros. Ĉu eblos taskigi vian roboton pri aŭtomata arkivado de la ligiloj? En la rusa Vikipedio tiaj robotoj funkcias kaj savas multe da valoraj informoj. Eble ekzistas ankaŭ robotoj, kiuj aldonas kaj plenigas citŝablonojn, sed pri tio mi jam ne certas. Antaŭdankon. RG72 (diskuto) 07:16, 12 jun. 2019 (UTC)Reply

Saluton, bonvolu sendi al mi ekzemplon de tiu laboro. --LiMr (diskuto) 18:01, 12 jun. 2019 (UTC)Reply
Mi apenaŭ povus klarigi ion de la teknika vidpunkto, sed jen roboto, kiu faras tion en la rusa vikipedio: Участник:InternetArchiveBot. RG72 (diskuto) 04:58, 13 jun. 2019 (UTC)Reply
Saluton, mi esploris ĝin. La roboto konas multajn vikipediojn. Mi uzus ĝin facile, se la roboto konus la esperantan vikipedion. Sed la roboto ne konas ĝin. Do estas pli multe laboro prepari la roboton. Mi provos tion poste.--LiMr (diskuto) 09:24, 15 jun. 2019 (UTC)Reply

Gratulon por via administrantiĝo redakti

Kara samideano, post la konkludo de la baloto pri via kandidatiĝo, mi bonvenigas vin kiel nova administranto. Mi ĵus havigis al vi la administrantajn rajtojn kaj gratulas vin. Mi ĝojas pri bona kunlaboro en estonto kaj dankas vin pri via laboremo. Kun amikaj salutoj DidiWeidmann (diskuto) 11:50, 1 jul. 2019 (UTC)Reply

Helpo pri kategorioj redakti

Saluton kolego! Ĉu vi povus helpi al mi transloki ĉiujn artikolojn el la mistitolita Kategorio:Historio de Ĉeĥoslovakio dum la dua mondmilito al la pli korekta Kategorio:Ĉeĥoslovakio en la Dua mondmilito? Via roboto ŝparus multe da ia tempo ĉi-foje.RG72 (diskuto) 14:10, 6 jul. 2019 (UTC)Reply

  Farite - Estas aŭ ne estas necese alinomi ĉiujn kategoriojn ...la dua mondmilito... al ...la Dua mondmilito... (d->D)? --LiMr (diskuto) 16:54, 6 jul. 2019 (UTC)Reply
Dankegon! Mi opinias ke jes, ĉar nun ne eblas ekzakte scii kian titolon uzi. Temas pri la nomo, do mi opinias ke majuskligo estas preferinda.RG72 (diskuto) 05:17, 7 jul. 2019 (UTC)Reply

Transigo de dosieroj redakti

Saluton kara! Ĉu vi havas ideon kiel helpi al nia kolego pri tiu afero? Li demandis ĉi tie. RG72 (diskuto) 04:04, 12 jul. 2019 (UTC)Reply

Saluton, bedaŭre mi ne scias kiel transigi dosierojn per roboto. Sed post la transigo mi povas aldoni la dosierojn al Vikidatumoj per roboto (... se estus sistemo en la dosieroj). --LiMr (diskuto) 15:32, 12 jul. 2019 (UTC)Reply

Ŝablonoj pri urbo kaj homo redakti

Saluton kara! Kion vi pensas pri automata aldonado de {{Informkesto urbo}} kaj {{Informkesto homo}} al respektivaj artikoloj? Mi vidas ke ekzemple pri hungaraj vilaĝoj estas kreitaj miloj da artikoloj, sed neniu el ili havas tiun simplan ŝablonon, do iliaj datumoj arkaiĝas kaj apenau estos aktualigitaj permane. Same pri dekmiloj da artikoloj pri homoj. Mi aldonas ilin permane, sed tio povos dauri jardekojn.RG72 (diskuto) 05:37, 13 jul. 2019 (UTC)Reply

Saluton, unu mia roboto jam aldonas {{Informkesto homo}} kaj aliajn ŝablonojn (Bibliotekoj, Projektoj, PliPri, Rilataj kategorioj). Mi povas aldoni ankaŭ {{Informkesto urbo}} en hungarajn vilaĝojn. (Ne eblas aldoni ĝin facile en ĉiajn vilaĝojn de la mondo.) La roboto prilaboras nur kelkaj artikolojn tage, ĉar mi kontrolas ĝin permane kaj faras ĝin pli bona. Sed poste ĝi prilaboras centojn aŭ milojn da artikoloj tage. --LiMr (diskuto) 16:26, 13 jul. 2019 (UTC)Reply
Bonege. Sukceson al ni!RG72 (diskuto) 04:35, 14 jul. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Hungaraj orkestestroj redakti

Saluton kara! Mi ĵus rimarkis tajperaron en tiu ĉi titolo. Ĉu via roboto povus korekti ĝin en respektivaj artikoloj? RG72 (diskuto) 09:51, 19 jul. 2019 (UTC)Reply

  Farite ... sed mi vidas, ke estas tajperarojn "orkestestro" en multaj artikoloj [2]. Mi korektos ankaŭ ilin. --LiMr (diskuto) 16:44, 19 jul. 2019 (UTC)Reply
Dankegon!RG72 (diskuto) 06:03, 20 jul. 2019 (UTC)Reply
Same! --Crosstor (diskuto) 11:47, 22 jul. 2019 (UTC)Reply

Aŭtomata bonvenigado redakti

Saluton kara! Ĉu eblus taskigi vian roboton ankaŭ pri aŭtomata bonvenigado de ĉiuj novaj uzantoj en nia vikio? {{bonvenon}} enhavas utilajn informojn por novulo, sed foje neniu bonvenigas la novulojn dum longa tempo kaj ili blinda palpas sian vojon en nia mondo. RG72 (diskuto) 10:24, 21 jul. 2019 (UTC)Reply

Saluton, mi pensos pri tio. Kiel oni trovas la novulojn?--LiMr (diskuto) 10:50, 21 jul. 2019 (UTC)Reply
  Farite ... nur uzantoj kun almenaŭ unu kontribuo. Ĉu ne? --LiMr (diskuto) 17:48, 21 jul. 2019 (UTC)Reply
Konsentite. Dankon!RG72 (diskuto) 04:40, 22 jul. 2019 (UTC)Reply

Unua redakti

Saluton! Kion signifas en la flava signo Unua la "Unua|kat=ne"? Mi ne scias, ĉu sufiĉas Unua aŭ necesas Unua|kat=ne. En la legebla parto (apera formo) ne estas diferenco. --Crosstor (diskuto) 13:22, 24 jul. 2019 (UTC)Reply

Saluton, artikoloj kun "Unua|kat=ne" havas la flavan signon sed tiuj artikoloj ne estas en Kategorio:Artikoloj aperintaj en Vikipedio unue en Esperanto. Rimarko: Vi kreis multajn artikolojn kun la ŝablono Unua kaj mi ŝanĝis ĝin al "Unua|kat=ne", ĉu ne? Mia opinio estas, ke tiu ŝablono ne estas por artikoloj, kiuj ne ekzistas en aliaj lingvoj. Do, mi ne forigis la ŝablonon en viaj artikoloj, sed faris tiun portempan kompromisan solvon. Pli klare, mia opinio estas, ke artikoloj en pli ol du aliaj lingvoj devas ekzisti. Kio estas via opinio? --LiMr (diskuto) 20:40, 5 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Lazany‎‎ redakti

Saluton, LiMr. Mi ĵus vidis, ke vi redaktis Lazany‎‎. Tamen ne necesas elĵeti parametrojn el la informkesto. Mi ĵus korektis kelkajn el ili. Bonvolu rigardi la ŝanĝon. Por ke mapo kun markilo bone funkciu, necesas, ke en la parametro "loĝ" ne estu io alia ol numeroj. Tial la rilata jaro estu aparte difinata. --Tlustulimu (diskuto) 15:06, 8 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Dankon por klarigo. Sed la forigo ankaŭ aktualigis informojn, ĉar informkesto uzas vikidatumojn. Slovakio havas aktualajn vikidatumajn informojn. Sed multaj paĝoj havas tiun problemon, ekz. https://eo.wikipedia.org/wiki/Bad%C3%ADn Mi povas uzi roboton, sed la forigo estus pli facila solvo. --LiMr (diskuto) 15:20, 8 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Muzikalbumoj laŭ jaroj redakti

Saluton kara! Mi ĵus rimarkis ke tiu ĉi kaj subaj kategorioj neniel ligiĝas al Kategorio:Verkoj laŭ jaroj. Ĉu eblus korekti tion robote?RG72 (diskuto) 09:38, 26 aŭg. 2019 (UTC)Reply

  Farite --LiMr (diskuto) 15:10, 26 aŭg. 2019 (UTC)Reply
Dankegon!RG72 (diskuto) 04:42, 27 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Vikipedio:Uzantnomo redakti

Saluton, LiMr. :-) Ĉu vi eble jam rimarkis, ke novulo kreis el alidirektilo la jenon: Vikipedio:Uzantnomo? Mi ĵus eĉ iomete provis korekti la lingvaĵon, sed havas problemojn pri la komenca parto. Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 19:11, 2 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton, jes, tiu artikolo estas pli utila ol alidirekto. Sed ankaŭ mia lingvaĵo en Esperanto estas tre malbona, do mi ne povas helpi vin. :) --LiMr (diskuto) 19:33, 2 sep. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Mortintoj laŭ monatoj redakti

Saluton, vi kreis kategoriojn pri mortinoj laŭ monatoj. Ĉu vi aldonos perrobote tien ĉiujn tagojn de konkretaj monatoj tiel, kiel mi aldonis en januaron Mortintoj la 1-an de januaro? Tio eblus ankaŭ kun Kategorioj pri naskiĝintoj laŭ monatoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:32, 10 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton! Jes, tio estas mia plano. --LiMr (diskuto) 15:44, 10 sep. 2019 (UTC)Reply
Perfekte. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:46, 10 sep. 2019 (UTC)Reply
  Farite --LiMr (diskuto) 18:15, 12 sep. 2019 (UTC)Reply

Memorigaĵoj - memorindaĵoj redakti

Saluton, ĉu vi povus unuecigi perrobote nomojn de kategorioj kaj rilataj paĝoj el nomo Kategorio:Kulturaj memorigaĵoj en Ĉeĥio al Kategorio:Kulturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:09, 12 sep. 2019 (UTC)Reply

Plua kategorio kun "siaj artikoloj" por alinomi estas Kategorio:Kulturaj memorigaĵoj en distrikto Ostrava-urbo al Kategorio:Kulturaj memorindaĵoj en distrikto Ostrava-urbo. Kaj la malplenajn, malĝuste nomitajn kategoriojn poste forigi. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:14, 12 sep. 2019 (UTC)Reply
Jes, mi volis fari tion antaŭ longe, sed ne povis scii kiu vorto estas pli ĝusta: memorigaĵo x memorindaĵo. Nun mi faros tion laŭ via rekomendo. --LiMr (diskuto) 18:20, 12 sep. 2019 (UTC)Reply
Estis redakta konflikto: Jen alia kategorio Kategorio:Naciaj kulturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio laŭ distriktoj, kie estas kelkaj subkategorioj kiel memorigaĵoj kaj kelkaj kiel memorindaĵoj. Memorindaĵoj estas ĝusta. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:22, 12 sep. 2019 (UTC)Reply
  Farite - sume 14 kategorioj (ankaŭ en Kategorio:Kulturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio laŭ distriktoj). Ĉu alinomi ankaŭ Kategorio:Monumentoj kaj memorigaĵoj en Ĉeĥio kaj Kategorio:Naturaj memorigaĵoj en Moraviasilezia regiono? --LiMr (diskuto) 20:05, 12 sep. 2019 (UTC)Reply
Dankon por la korektoj. Mi opinias, ke korektendaj estas ankaŭ aliaj kategorioj, kie estas "memorigaĵoj" kaj kie devus esti "memorindaĵoj". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:21, 13 sep. 2019 (UTC)Reply
  Farite--LiMr (diskuto) 15:46, 13 sep. 2019 (UTC)Reply

Traduko el la ĉeĥa redakti

Saluton, LiMr. Ĉu vi povus traduki la ĉapitron "Použití" de la ĉeĥa Lua-modulo cs:Modul:CommonsLink kaj meti al la ĉapitro "Uzado" de Vikipedio:Lua/Moduloj/CommonsLink/eo? Antaŭdankon :-) --Tlustulimu (diskuto) 17:47, 25 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton, mi povus traduki tion, sed mia Esperanto ne estas bona. Uzanto:Petr Tomasovsky estas sperta ĉeĥa Esperantisto. Lia traduko estos pli bona. Mi helpos vin alie. Grandegan dankon por via nuna laboro! --LiMr (diskuto) 19:02, 25 sep. 2019 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj redakti

Bonege kaj dankon pro via laboro. Mi ne komprenas kial en oktobro (2019-10) estis 340 en la plej alta kategorio kaj nun 335. Kiel ni povis tuj perdi 5? --kani (diskuto) 20:41, 8 okt. 2019 (UTC)Reply

Saluton, mi ne scias perfekte. La numeroj estas laŭ Kategorio:Havendaj artikoloj. La kategorioj estas laŭ grandoj de artikoloj. Tio uzas sojlojn 10220 kaj 30550. Ilin estas pli grandaj pro intervikiaj ligiloj. Mi pensas ke nun ne estas intervikiaj ligiloj en artikoloj. Mi provas ŝanĝi sojlojn al 10000 kaj 30000. Alia problemo: Kial mankas du artikolojn? Ili ekzistas kaj estas ĝuste en vikidatumoj. Ĉu ne? --LiMr (diskuto) 18:29, 9 okt. 2019 (UTC)Reply
La ŝanĝo ne estis sufiĉa. --LiMr (diskuto) 18:16, 10 okt. 2019 (UTC)Reply

Aŭtomata aprobado redakti

Saluton! Mi komencis laboron pri (mal)aprobado de redaktoj en artikoloj de nia Vikipedio. Multaj atendis tion pli ol du jarojn, do jam tempas fini tiun malordon. Sed nun mi atingis la ondon de artikoloj, kie sola neaprobita redakto estis farita de Uzanto:Robin Bot, kiu evidente ne havis tiutempe mempatrolan statuson. Temas pri ŝanĝetoj rilataj al ĝermo-ŝablono. Aprobi ilin permane estas kolosa perdo de tempo, ja evidente temas pri miloj da artikoloj. Ĉu vi povus aprobigi ilin per via roboto? Almenaŭ tiujn, kiuj ne havas aliajn antaŭajn aŭ postajn kontrolendajn ŝanĝojn.RG72 (diskuto) 02:25, 10 okt. 2019 (UTC)Reply

Saluton, bedaŭrinde mi ne scias pri aprobado per roboto. Mi ne trovis tion eblecon. :( --LiMr (diskuto) 17:58, 10 okt. 2019 (UTC)Reply
Terure. Mia tuta aproba laboro haltis pro tio, ĉar mi ne imagas permane klaki milojn da artikoloj. Uff...RG72 (diskuto) 02:05, 11 okt. 2019 (UTC)Reply

Bohemio redakti

Saluton, dumtempe ĉi tie estis alinomita artikolo pri Bohemio al Bohemio (lando) kaj la devena paĝo pri Bohemio kreiĝis apartigilo por aferoj nekonataj al ĉiuj. Ĉeĥe ĝi nomiĝas cs:Bohemia. Ĉu vi povus alinomi la paĝojn kaj Bohemio (lando) alinomi al Bohemio? Mi ne povas fari tion mem, ĉar necesas administran forigon por alinomi. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 13:06, 19 nov. 2019 (UTC)Reply

  Farite - Ĉu alinomi ankaŭ Bohemia al Bohemio (apartigilo)? --LiMr (diskuto) 18:46, 19 nov. 2019 (UTC)Reply
Povas esti ankaŭ tia varianto. La nenecesaj paĝo estus poste forigindaj. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:14, 19 nov. 2019 (UTC)Reply
  Farite --LiMr (diskuto) 20:48, 19 nov. 2019 (UTC)Reply

Commonscat --> commonscat linio redakti

Saluton, kiam vi aldonos ŝablonon pri Commonscat en kategorioj(aŭ alie), bv aldoni ŝablonon {{Commonscat linio}}. Tio estas pli bona rilate al kolonoj en la kategorio. Provu tion ekz. en Kategorio:Vilaĝoj de Ĉeĥio. Nun estas tie du kolonoj de subkategorioj, poste estiĝos normale tri. La ŝablona aspekto de kvarangulo blokas kreadon de tri kolonoj. Mi aldonas ie nur vorton "linio" post commonscat. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:24, 22 nov. 2019 (UTC)Reply

Komparu tion kun Kategorio:Urboj de Ĉeĥio, kie mi aldonis vorton "linio" post commonscat. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:26, 22 nov. 2019 (UTC)Reply
Saluton, mi vidas, ke vi pravas. {{Commonscat linio}} estas pli bona ol Commonscat. Mi komencos uzi {{Commonscat linio}} pli ofte. Sed iam estas pli bone uzi {{Projektoj}} pro aldonado de Commons+Commonscat+aliaj. Mi pensos pri tio. Eble estas pli bone uzi Commonscat linio en kategorioj kaj Projektoj en artikoloj. --LiMr (diskuto) 20:37, 22 nov. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio redakti

Saluton, ĉu vi havas ian ideon, kiel rapide specifi paĝojn en Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio kaj krei novajn kategoriojn el ili, ekz Kategorio:Kavernoj en Ĉeĥio laŭ la ĉeĥa cs:Kategorie:Jeskyně v Česku, kiu ligas ĝuste al Kategorio:Subterejo en Ĉeĥio, kio estas iom malĝusta, ĉar en nia kategorio estas ĉio ajn el la subteraj spacoj. Dankon por via ideo. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:07, 4 dec. 2019 (UTC)Reply

Protektitaj areoj - Protektataj teritorioj redakti

Saluton, renkontiĝis ĉi tie du nomoj por la sama afero: Kategorio:Protektitaj areoj kaj Kategorio:Protektataj teritorioj. Kio estas laŭ via opinio pli ĝusta? Miaopinie areon povas havi folio de papero, sed la sama folio de papero ne povas havi teritorion. Ĉar oni protektas teritoriojn en landoj, la ĝusta estus Kategorio:Protektataj teritorioj (kun aldono de lando ks.) La dua afero estas - ĉu protektita aŭ protektata rilate al kategorioj. Miaopinie la teritorioj estas protektataj senĉese aŭ daŭre ekde la protekto, do devus esti uzita vorto protektata anstataŭ protektita. Kion vi pensas? Dankon por via opinio. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:05, 5 dec. 2019 (UTC)Reply

Intertempe estiĝis diskuto pri tio en Alinomendaj artikoloj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:25, 5 dec. 2019 (UTC)Reply
Saluton, mi ne estas sperta Esperantisto. Vi estas multe pli sperta. Bonvolu demandi aliajn. --LiMr (diskuto) 18:22, 6 dec. 2019 (UTC)Reply

Saluton, ĉu vi povus helpi perrobote alinomi pagojn, kategoriojn kaj subkategoriojn en tiu ĉi afero? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:19, 7 dec. 2019 (UTC)Reply

Jes, mi faros tion. --LiMr (diskuto) 16:47, 7 dec. 2019 (UTC)Reply
Protektita areo, Protektata teritorio fariĝu do Protektejoj. Variaĵoj kiel Natura protektata teritorio estu Naturprotektejo ks. kun aldono pri lando, regiono, distrikto ktp. Vd. ekz. Kategorio:Protektitaj areoj en Ĉeĥio, Kategorio:Protektataj teritorioj en ĈeĥioKategorio:Protektitaj areoj laŭ landoj, kvankam mi persone preferas kunigon Protektataj teritorioj ol Protektejoj. La kunigo Protektataj teritorioj estas pli komprenebla. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:19, 7 dec. 2019 (UTC)Reply
  • "Kategorio:Protektitaj areoj ..." → "Kategorio:Protektejoj ..."
  • "Kategorio:Protektataj teritorioj ..." → "Kategorio:Protektejoj ..."
  • "Kategorio:Naturaj protektataj teritorioj ..." → "Kategorio:Naturprotektejoj ..." - Bonvolu sendi al mi ekzemplon. Mi vidas neniun "Natura protektata teritorio". --LiMr (diskuto) 18:32, 7 dec. 2019 (UTC)Reply

Okazis malgranda ŝanĝo. Ni lasu kunigon Protektitaj areoj ... en la kategorioj. Ŝanĝendaj do estos nur kunigoj Protektataj teritorioj ... en la kategorioj. Mi iom serĉis: Ĉeĥe chráněné území, slovake:chránené územia, ceteraj lingvoj: protected area aŭ áreas, germane: Naturschutzgebiet = naturrezervejoj, ruse:Охраняемые природные территории = Protektitaj naturaj teritorioj. Videblas, ke la slavaj lingvoj uzas vorton teritorio, la ceteraj areo.

  • "Kategorio:Protektitaj areoj ..." → restos senŝanĝe
  • "Kategorio:Protektataj teritorioj ..." → "Protektitaj areoj ..."
  • "Kategorio:Naturaj protektataj teritorioj ..." → "Kategorio:Naturaj protektitaj areoj ..."

"Natura protektata teritorio" en kategorio ne estas, estas eble nur Protektata pejzaĝa regiono Poodří, kio estu Protektita pejzaĝa regiono Poodří laŭ la ĉeĥa Chráněná krajinná oblast. Almenaŭ ŝanĝendaj estos malpli da paĝoj, el kio rezultas, ke ankaŭ forigendaj estos malpli da paĝoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:20, 7 dec. 2019 (UTC)Reply

Eble ĝi estas farita. Ĉu "Naturaj memorindaĵoj" kaj "Naturmonumentoj" estas samaj? Vidu Kategorio:Naturmonumentoj kaj Kategorio:Naturaj memorindaĵoj en Ĉeĥio --LiMr (diskuto) 22:01, 7 dec. 2019 (UTC)Reply

Librejoj - Bibliotekoj redakti

Saluton, vi kreis plurajn kategoriojn pri Librejoj, ekz. Kategorio:Librejoj en Eŭropo. Ĉu vi povus perrobote alinomi ilin kaj unuecigi ilin kun rilataj artikoloj en Kategorio:Bibliotekoj (kun alternativaj aldonaĵoj). Librejo estas vendejo de libroj kaj en tiuj ĉi kategorioj videble ne temas pri librovendejoj. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:32, 6 dec. 2019 (UTC)Reply

Librejo estas ĉeĥe knihkupectví, dume biblioteko estas knihovna (veřejná) kaj knihovna povas esti ankaŭ nomita libroŝranko, se temas pri meblo, kien oni enmetas hejme librojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:37, 6 dec. 2019 (UTC)Reply
  Farite - Jes, Bibliotekoj estas pli bona. --LiMr (diskuto) 21:04, 6 dec. 2019 (UTC)Reply

Kategorio:Flughavenoj laŭ landoj redakti

Saluton, ĉu vi povus unuecigi perrobote subkategorion en Kategorio:Flughavenoj laŭ landoj al formo kun "en landoj"? Kelkaj estas kun "de lando" kaj kelkaj kun "en lando". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:29, 21 dec. 2019 (UTC)Reply

Eble menciidaj estas ankaŭ aliaj subkategorioj por alinomado en kategorioj: Kategorio:Flughavenoj de Eŭropo kaj Kategorio:Flughavenoj laŭ kontinentoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:34, 21 dec. 2019 (UTC)Reply
Modelo povas esti nomo de kategorio Kategorio:Flughavenoj en Armenio. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:37, 21 dec. 2019 (UTC)Reply
  Farite--LiMr (diskuto) 09:33, 22 dec. 2019 (UTC)Reply

Commonscat linio redakti

Dankon por korekto de ŝablono Commonscat linio, kiu aperigis malĝustajn aliajn ŝablonojn en Metakategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:18, 23 dec. 2019 (UTC)Reply

Serpento redakti

Saluton. Serpentoj estas unu el la mil havendaj artikoloj. Laŭ la koncerna paĝo ne mankas artikolo, estas ĝuste 1000. Kvankam ja en iu statistiko mi vidis, ke mankas unu--kani (diskuto) 21:14, 7 jan. 2020 (UTC)Reply

Saluton, vi vidas ĝuste 1000 artikolojn, ĉar ŝablono {{Havenda artikolo}} estas malĝuste en artikolo Serpentoj. Nun mi devas forigi ĝin. La esencaĵo estas, ke Esperanto ne havas ĝustan artikolon ĉi tie: https://www.wikidata.org/wiki/Q2102 , ĉar artikolo Serpentoj devas esti nove ĉi tie: https://www.wikidata.org/wiki/Q25537662 . Nur iu artikolo en Q2102 povas esti "Havenda artikolo". --LiMr (diskuto) 21:53, 7 jan. 2020 (UTC)Reply
Saluton. Denove en la Listo de havendaj artikoloj estas enkalkulataj nur 998. Mi supozas, ke iu erare forigis la markilon de du. Tio evidente malbonigas la poentajn rezultojn. Ĉefe se temas pri ampleksaj artikoloj. Ĉu oni devus pripensi bloki tiujn artikolojn kaj rezervi ilin al iu kategorio de vikipediistoj?.--kani (diskuto) 01:25, 20 mar. 2020 (UTC)Reply
Saluton, dankon por atentigo. Mi ĝisdatigis liston, ĉar multaj artikoloj havas novan nomon. Poste mi trovis problemon ĉi tie: Traduko (Alifono redaktis ĝin kaj nun korektetis ĝin). Tamen la mankanta ŝablono {{Havenda artikolo}} ne estas problemo, ĉar la plej grava afero estas https://www.wikidata.org/wiki/Q7553#P5008. Tio estas la reala fonto por poentoj. La dua artikolo estas la malnova afero pri serpentoj (https://www.wikidata.org/wiki/Q25537662 kaj https://www.wikidata.org/wiki/Q2102 ).--LiMr (diskuto) 07:46, 20 mar. 2020 (UTC)Reply

Alinomigo de kategorio redakti

Saluton, ĉu vi trovos tempon por alinomi perrobote Kategorion:Postvivintaj en naziaj koncentrejoj al Kategorio:Postvivintoj en naziaj koncentrejoj same kiel estas tiel nomitaj ties subkategorioj kaj Kategorio:Postvivintoj? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:03, 7 apr. 2020 (UTC)Reply

  Farite--LiMr (diskuto) 05:42, 8 apr. 2020 (UTC)Reply

Kresko de la Vikipedio en Esperanto redakti

Dankon pro la informo. Ja iel tio estas rezulto de la pandemio ĉar mi devis resti la tutan tempon hejme dum semajnoj kaj dediĉis energion al plialtigo de la plej malalta kategorio. Nun celo estus malplialtigi tiun sub cent. Tamen restas multaj artikoloj pri sciencoj en kiuj mi ne kuraĝas eniri. Foje mi petas kontribuon de fakuloj prie kaj kelkaj ja reagis kaj kontribuis. Krome ĉu vi povos solvi la problemon de la mankanta artikolo numero mila? Fakte kio okazas?--kani (diskuto) 20:27, 7 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, nun mi ligis artikolon Serpentoj kun alia Vikidatumoj‑ero. Sed mi supozas, ke iu malfaros ĉi tion, ĉar Vikidatumoj bezonas du simalajn artikolojn, unua pri preciza taksono, dua pri ĝenerala speco de reptilio. Mi ne komprenas tion klare. Multaj Vikipedioj havas saman problemon.--LiMr (diskuto) 10:03, 9 apr. 2020 (UTC)Reply

Kategorio:Personoj de tridekjara milito redakti

Saluton, estas ĉi tie Kategorio:Personoj de tridekjara milito, sed devus esti Kategorio:Personecoj de tridekjara milito, ĉar ili iel eminentiĝis. Komparu la ĉeĥajn vortojn osoba kaj osobnost kaj komparu kun cs:Kategorie:Osobnosti třicetileté války. Ĉu vi povus perrobote alinomi la kategorion kaj rilatajn paĝojn? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:52, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

Saluton, vidu ankaŭ Kategorio:Personoj de la Tridekjara Milito‎. Ĉu ...de tridekjara milito...de la Tridekjara Milito‎?--LiMr (diskuto) 09:56, 19 apr. 2020 (UTC)Reply
  Por: Kategorio:Personoj de la Tridekjara Milito‎
  Kontraŭ: Kategorio:Personoj de tridekjara milito‎
  Kontraŭ: Kategorio:Personecoj de tridekjara milito‎
Sincere, Moldur (diskuto) 10:10, 19 apr. 2020 (UTC)Reply
Kial Milito estas kun la granda M? Artikolo Tridekjara milito ne estas kun la granda M.--LiMr (diskuto) 10:17, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

Estas ĉi tie vere strangaj manieroj pri nomigo de kategorioj. Ŝajnas, ke multaj manieroj devenas el la angla, kie oni skribas preskaŭ ĉiun vorton per majuskloj. En la tekstoj de paĝoj oni skribas ekz. bal bla bla en la dua mondmilito (oni ne skribas ... en la Dua Mondmilito aŭ ... en la Dua mondmilito), kial do devus esti skribita bla bla bla en la Tridekjara milito? Aŭ eĉ Tridekjara Milito? Ĉiu ja scias, pri kio temas. Eĉ en kategorioj. Mi do opinias, ke ia diskuto de du kontraŭaj voĉoj estas ĝusta. Logike la kategorio do devus esti nomita Kategorio:Personecoj de tridekjara milito. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:50, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

Estas diskuteble, ĉu uzi majuskan "T" en tridekjara, do Tridekjara milito. Tio signifus, ke la milito estas nomita Tridekjara milito, sed ĉar estis dum la homa historio nur unu milito, kiu daŭris tridek jarojn, ĉiu komprenos, ke la tridekjara milito estis milito, kiu okazis en la jaroj 1618–1648. Ĉu vi rimarkis? Mi uzis minusklojn en la antaŭa teksto "tridekjara milito". Eble la kategorio povus nomiĝis Kategorio:Personecoj de la tridekjara milito. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:02, 19 apr. 2020 (UTC)Reply

YMCA de Hong Kong kristana Altlerneja‎ redakti

Saluton, LiMr. :-) Ĉu eble via roboto kapablas transpreni "title"-atributojn de ŝablonoj ĉe komplete sama url-adreso el ligita alilingva artikolo al ĉi-vikiaj "titolo"-atributoj de referencaj ŝablonoj? Temas pri la artikolo YMCA de Hong Kong kristana Altlerneja‎. Estas tiom multege da referencoj, ke eĉ mi ankoraŭ ne kuraĝis ion ripari tie. Novulo kreis la artikolon, sed ĉe ĉiuj referencoj ial forgesis la devigan parametron "titolo", kvankam eĉ aperas erarmesaĝo pri tio. Eble li ja nenion komprenas. La artikola teksto ja eĉ aspektas kiel aŭtomata tradukaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 16:43, 6 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton, tia roboto estus malfacila. Kiom da paĝoj havas tiun problemon?--LiMr (diskuto) 17:53, 6 maj. 2020 (UTC)Reply

Kategorio:Distriktoj de Silezia provinco redakti

Saluton, ĉu vi povus alinomi Kategorio:Distriktoj de Silezia provinco al Kategorio:Distriktoj en Silezia provinco kun la paĝoj? Mi jam ne povas, ĉar necesas administran forigon de unu kategorio. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 18:38, 9 maj. 2020 (UTC)Reply

Saluton, ĉu vere? Aliaj kategorioj ĉi tie Kategorio:Distriktoj de Pollando preferas "de" antaŭ "en".--LiMr (diskuto) 18:59, 9 maj. 2020 (UTC)Reply
Mi sekvis multajn kategoriojn, kie estas "en" anstataŭ "de". La subjektoj situas "en" tutaĵo, ne "de" (ekster) la tutaĵo. Ĉu estus do super la "fortoj de roboto" alinomi ankaŭ ceterajn kategoriojn kaj ŝanĝi "de" kun "en"? Se jes, lasu tiel kaj do mi petas forigi tiun ĉi kategorion. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:05, 9 maj. 2020 (UTC)Reply
Unu ekzemplo: Ambasadorejoj de Ĉeĥio (te. kie Ĉeĥio havas ambasadoron en aliaj landoj, do ekz. En Germanio estas ambasadorejo de Ĉeĥio) situas ekster Ĉeĥio, ambasadorejoj en Ĉeĥio (te. kie aliaj landoj havas sian ambasadoron, Ambasadorejo de Germanio estas ankaŭ en Ĉeĥio) situas en Ĉeĥio. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:12, 9 maj. 2020 (UTC)Reply
Morgaŭ mi alinomos ĉiujn kategoriojn en Kategorio:Distriktoj de Pollando.--LiMr (diskuto) 19:21, 9 maj. 2020 (UTC)Reply
  Farite--LiMr (diskuto) 20:21, 10 maj. 2020 (UTC)Reply

sidejunuoj -- > setlejunuoj redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus perrobote ŝanĝi vortojn "sidejunuoj" je "setlejunuoj" en ĉiuj ŝablonoj Geokesto, kiuj estas ĉe ĉeĥaj urboj kaj ĉeĥaj municipoj, tie, kie la ŝablono estas uzita? Tio rilatas al parametro Libera sube en la ŝablonoj. Jen ekzemplo. Ie mi ankaŭ skribis tion kiel "sidej-unuoj", kio estas ankaŭ ŝanĝenda je "setlejunuoj". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:09, 9 jun. 2020 (UTC)Reply

Saluton! Ĉu la vorto "sidejunuo" ekster geokesto estas bona aŭ malbona?--LiMr (diskuto) 19:27, 9 jun. 2020 (UTC)Reply
Saluton, mi volas nur ŝanĝi tiujn vortojn en la paĝoj pri urboj, municipoj kaj kampurboj en Ĉeĥio. Ili aperas nur en la ŝablono Geokesto (lando Ĉeĥio) ene de la paĝoj. Mi aldonis ilin nenien aliloken. "Baza setlejunuo" devas respondi al cs:Základní sídelní jednotka, kie "sídelní" certe rilatas al setlejo (setleja), ne al sidejo (sideja). Se mi memoras bone, foje mi komencis uzi kategorion "sidejoj en Ĉeĥio" rilate al urboj kaj municipoj, sed tio estis malĝusta (mi tradukis "sídlo" kiel "sidejo", kio estas ankaŭ ĝusta) kaj tiam poste mi ŝanĝin ĉion al "setlejoj en Ĉeĥio", kie estas "sídlo" en signifo "setlejo". Restis nun en la paĝoj teksto en ŝablonoj "Bazaj sidejunuoj", kio devas esti "Bazaj setlejunuoj". Ĉu vi havas la saman opinion? Petr Tomasovsky (diskuto) 15:22, 10 jun. 2020 (UTC)Reply
  Farite - Mi havas la saman opinion pri sidejunuoj kaj setlejunuoj. Sed kio estas la diferenco inter setlejo kaj loĝloko? --LiMr (diskuto) 09:58, 13 jun. 2020 (UTC)Reply

Saluton kaj dankon, mi uzis la ĉeĥan vorton "sídla", kio estas "setlejoj", sed "loĝloko" povas signifi ankaŭ ekz. "loĝejo", ĉeĥe "byt, obydlí". Tio estas ankaŭ "loko, kie oni loĝas". Ĉu unufamilia loĝejo (ĝuste devus esti "unufamilia domo") estas loĝloko? Certe jes. Ĉu paneldomo estas loĝloko? Certe jes. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:16, 13 jun. 2020 (UTC)Reply

Ankoraŭ unu noto: En la ĉeĥa oni ankaŭ uzas kutiman frazon "V jakém městě bydlíš?" Neužívá se "V jakém sídle bydlíš?" kaj malgraŭ tio oni uzas en la enciklopedio vorton "sídlo" en signifo "město, obec, vesnice, městys", "osada". Petr Tomasovsky (diskuto) 10:24, 13 jun. 2020 (UTC)Reply

Ordigilo redakti

Estimata LiMr! Mi vidis vian redakton [3], kie vi forigis ordigilojn. Tamen la ordigiloj estis tute intencaj. En tiuj kategorioj, ĉiuj membroj havas la saman familian nomon, tial la ordigo estas laŭ la personaj nomoj. Tio ĝenerale validas en ĉiuj kategorioj pri familioj kaj dinastioj: pli utilas ordigo laŭ la personaj nomoj ol laŭ la (ĉiam sama) familia nomo. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:01, 3 jul. 2020 (UTC)Reply

Saluton, mi komprenas. Tio estis vere mia eraro. Dankon. --LiMr (diskuto) 08:53, 5 jul. 2020 (UTC)Reply

Kategorio mortintoj ktp redakti

Estimata LiMr! Mi vidis novan kategoriojn Mortintoj, naskiĝintoj en Koŝice ktp. Bonvolu ne etendiĝu al iama hungara urbo Kassa al tiamaj hungaraj personoj. Ekzemple Ferenc Szálasi estis hungara milita krimulo, kiu naskiĝis en Kassa. Necesas nova kategorio, kiuj vivis en Hungara reĝlando. --Crosstor (diskuto) 14:59, 5 jul. 2020 (UTC)Reply

Saluton! Jes, mi kreis Kategorio:Naskiĝintoj en Košice. Sed mi ne tuŝis la artikolojn. La artikoloj akiras ĉi tiun kategorion aŭtomate per iu ŝablono aŭ informkesto. Sed mi pensas, ke ĉio estas bone. Kutime oni uzas nur la plej novajn nomojn de urboj en iaj kategorioj. Oni ne uzas ekz. kaj Kategorio:Konstruaĵoj en Košice kaj Kategorio:Konstruaĵoj en Kassa kaj Kategorio:Konstruaĵoj en Kaschau. (Ĉar estas nur unu urbo en https://www.wikidata.org/wiki/Q25409.) --LiMr (diskuto) 09:40, 6 jul. 2020 (UTC)Reply

Translation request redakti

Hello.

Can you translate and upload the article en:Azerbaijani literature in Esperanto Wikipedia?

Yours sincerely, Karalainza (diskuto) 22:10, 5 aŭg. 2020 (UTC)Reply

We sent you an e-mail redakti

Hello LiMr,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton kaj dankon pro regula ĝisdatigo de la Listo de havendaj artikoloj, kie ni iom post iom progresas. Mi ne scias ĉu vi konstatis, ke iam estis milo da artikoloj, poste 999 kaj nun nur 998. Kiel oni perdas artikolojn? Ĉu iu forigas la markilojn? Tiel eble indus protekti tiujn artikolojn. Ĉu ŝanĝiĝis la liston de artikoloj? Iam ni multe perdis pro la forigo el la listo de la artikolo Esperanto. Ĉu vi povas trovi la du mankantajn artikolojn? Mi tute ne scipovas, sed vi scias, ke mi multe faras tion kion mi povas fari por tiu afero. Certe la realdono de tiuj du plibonigus nian lokon en la statistiko.--kani (diskuto) 18:18, 8 okt. 2020 (UTC)Reply

Saluton, mi eksciis multe pri havendaj artikoloj. Unue, ŝablono {{havenda artikolo}} ne estas grava por oficialaj rezultoj ĉi tie: https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles Tio estas nur informo por esparantaj uzantoj, kiuj legas aŭ redaktas artikolojn. Kaj jes, oni ŝanĝiĝis la liston de artikoloj, sed nur kelkfoje: https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_articles_every_Wikipedia_should_have La lasta ŝanĝo estas, ke oni forigis artikolon Sorgo el la listo kaj aldonis Sorghum bicolor. Pro tio mi mem forigis na ŝablonon el la artikolo Sorgo. Sed tio ne estas facila situacio ĉar oni ankoraŭ ne akceptis la ŝanĝon https://meta.wikimedia.org/wiki/Talk:List_of_articles_every_Wikipedia_should_have. Do, mi nun malfaris la forigon de ŝablono {{havenda artikolo}} kaj mi atendos. Do, nun ni havas 999 havendajn artikolojn. La lasta artikolo havas alian kialon. Ĉiuj oficialaj havendaj artikoloj devas havi sian Vikidatumoj‑eron. Ĉi tie estas oficiala informo, ĉu artikolo estas havenda aŭ ne. Antaŭ nelonge okazis, ke oni pensas, ke nia artikolo Urbo ne estas havenda https://www.wikidata.org/wiki/Q515, sed nur https://www.wikidata.org/wiki/Q7930989. Pro tio oni lokis la artikolon. Mi ne scias kialon, mi ne vidas diferencon. Mi ne scias ... ĉu mi malfaru ĝin? Sed nun la artikolo Urbo ne estas oficiale la havenda artikolo. Vidu: https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Absent_Articles#eo_Esperanto. Ĉu vi memoris artikolojn pri Serpentoj (https://www.wikidata.org/wiki/Q25537662 kaj https://www.wikidata.org/wiki/Q2102)? Tio estis simila problemo. Teknike mi povas redoni ĝin, sed mi ne scias, ĉu ĝi pravas. --LiMr (diskuto) 10:44, 10 okt. 2020 (UTC)Reply
Dankon pro la klarigoj. Fakte mi ne estas sufiĉe lerta por kompreni la teknikaĵon. Mi komprenis nur, ke kelkaj anglalingvaj vikipediistoj estas fuŝuloj pro tiom da ŝanĝoj, plej ofte ne esencaj, due oni devas marki unu artikolon. Vi diris, ke estas 999. Plej verŝajne temas pri Serpentoj. Sed vi plutenis la markilon havenda en Sorgo, ĉu ĝis la kreo de la specio?, kaj en Urbo, ĉu ĝis definitiva klarigo? Ĉiuokaze mia kalkulo estas en la tabelo 74 + 498 + 426 = 998 (eble jam ne valida sumo), ĉar en la apartaj listoj 74 + 497 + 428 = 999.--kani (diskuto) 23:02, 10 okt. 2020 (UTC)Reply
Iuj numeroj estas nur rapidaj taksoj aŭ estas malfruigitaj (horoj, eĉ tagoj) aŭ oni ne povas uzi la saman kalkulon. Do mi devas atendi, se mi volas vidi pli precizajn numerojn. Aŭ mi devas esplori ĉiujn necertajn artikoljn. Estas bone esplori tiajn artikolojn iam kaj iam:
Eble iu decidos, ke io estas malĝusta. Nun ni atendos. --LiMr (diskuto) 08:20, 11 okt. 2020 (UTC)Reply
Kurioze ke https://www.wikidata.org/wiki/Q7930989 pri urbo ne ekzistas en la angla. Mi, malicpensulo, vidas strangajn manovrojn en la havendaj artikoloj. Nu, mi al miaj taskoj.--kani (diskuto) 00:00, 14 okt. 2020 (UTC)Reply

Dankon pro kategoriigi redakti

LiMr mi dankas vin pro la amasa kategoriigo de miaj landaj artikoloj sub la kategorioj:Esperanto en 1979...ks. Daŭrigu tiel!   JabieroKubo (diskuto) 05:38, 30 okt. 2020 (UTC)Reply

Kategorio:Kategorioj en Ĉeĥio laŭ municipoj redakti

Saluton LiMr, mi volas demandi vin, ĉu eblus aldoni perrobote tiun ĉi kategorion en ĉiuj kategorioj pri ĉeĥaj urboj, municipoj kaj kampurboj, kiuj estas dum ĉi tie kreitaj? Komparu kun la rilata ĉeĥa kategorio. Mi aldonis permane nun kategoriojn pri municipoj en Regiono Karlovy Vary. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:44, 15 nov. 2020 (UTC)Reply

  Farite--LiMr (diskuto) 22:43, 15 nov. 2020 (UTC)Reply
Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:03, 16 nov. 2020 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. Normale vi regule ĝisdatigas la paĝon en la unua duono de la monato. Ĉu vi povas fari tion por novembro? Dankegon.--kani (diskuto) 13:47, 17 nov. 2020 (UTC)Reply

Dankon.--kani (diskuto) 14:45, 17 nov. 2020 (UTC)Reply
  Farite - Saluton, dankon por atentigo. Kaj denove dankon por via laboro pri havendaj artikoloj. --LiMr (diskuto) 15:20, 17 nov. 2020 (UTC)Reply

Alinomado redakti

Saluton! Bonvolu alinomi en Ĉeĥlingva Vikipedio la eraran Resző Szabó [4] al la ĝusta Rezső Szabó!--Crosstor (diskuto) 10:30, 19 nov. 2020 (UTC)Reply

  Farite ... kaj aliajn tajperarojn de ĉi tiu nomo en Ĉeĥlingva Vikipedio. --LiMr (diskuto) 18:29, 19 nov. 2020 (UTC)Reply

Filmmuziko -> filma muziko redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povu alinomi Kategorion:Ĉeĥaj komponistoj de filmmuziko? La vortokunigo "filmmuziko" estas terura por prononci. Pli bona estus "filma muziko". Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:41, 3 jan. 2021 (UTC)Reply

Saluton, jes, hodiaŭ aŭ morgaŭ mi alinomos Kategorio:Komponistoj de filmmuzikoKategorio:Komponistoj de filma muziko kaj subkategoriojn. --LiMr (diskuto) 14:51, 3 jan. 2021 (UTC)Reply
Mi intertempe metis proponon por alinomi en tien, ĉar mi tuj ne rimarkis, ke ekzistas pluraj tiel nomitaj kategorioj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:35, 3 jan. 2021 (UTC)Reply
  Farite - Laŭ la diskuto la nova nomo estas Kategorio:Komponistoj de filmomuziko. --LiMr (diskuto) 20:58, 6 jan. 2021 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. Ĉu vi povos ĝisdatigi la paĝon? Dankon.--kani (diskuto) 22:51, 16 jan. 2021 (UTC)Reply

  Farite - Denove bonega kreskorango! Dankon. --LiMr (diskuto) 18:41, 17 jan. 2021 (UTC)Reply
Jes, bona atingo. Dankon.--kani (diskuto) 20:22, 17 jan. 2021 (UTC)Reply
Tamen estas bezonata plialtigo de la malpli ampleksaj artikoloj (mal pli ol 10 kB) kiuj temas grandparte pri sciencoj, en kiuj mi malfakas. Se vi konas iun kiu povus kunlabori tiukadre, almenaŭ por kelkaj malmultaj artikoloj, tio ege helpus. Fakte estas strategio por tio, ekzemple kopii bibliografion, bildojn, traduki la plej facilajn partojn ktp. Mi jam (kaj ĉiam) klopodas altiri kunlaborantojn tiukadre.--kani (diskuto) 20:27, 17 jan. 2021 (UTC)Reply
Alia afero, pri la mankanta artikolo. Laŭ tiu lasta tabelo kio mankas en la esperantlingva milo da artikolo estas Sorghum bicolor, sed nun estas markita kiel havenda artikolo Sorgo; ĉu tio signifas, ke Sorgo devus esti malmarkita kiel havenda, kaj tiel mankos al ni duopo?--kani (diskuto) 00:07, 18 jan. 2021 (UTC)Reply
Saluton, nun mi kreis ĝermeton pri la mankanta Sorghum bicolor. Ankaŭ mi ĝisdatigis ĉion pri listo de havendaj artikoloj. Mi esperas, ke ni ne vidos venontmonate mankantan artikolon en la listo. Ĉu vi povus larĝigi la artikolon Sorghum bicolor? --LiMr (diskuto) 15:48, 21 jan. 2021 (UTC)Reply
Dankon pro la ĝisdatigo. Jes, baldaŭ mi okupiĝos pri Sorghum bicolor. Tamen ankoraŭ mankas unu artikolo, ĉar nia totalo estas 999.--kani (diskuto) 19:54, 21 jan. 2021 (UTC)Reply
Mi malkovris mankantan ŝablonon en artikolo Persa lingvo. Ankaŭ mi devis ŝanĝi havendan artikolon SekaloCereala sekalo. Tial artikolo Cereala sekalo ankaŭ bezonas plibonigon.--LiMr (diskuto) 10:51, 23 jan. 2021 (UTC)Reply
Mi serĉis la foriginton de la markilo en Persa lingvo kaj sendis mesaĝon por ke li ne ripetu, plej verŝajne, sian senintencan misfaron. Feliĉe tiu estas ampleksa artikolo, do ni rekuperis poentojn. Kaj nun havas la tutan milon. Dankon. Krome mi jam pliampleksigis la sorgon kaj la sekalon, parte el materialo de la respektiva genra artikolo, kie ŝajne oni metis tion por pliampleksigi tiujn, kaj parte el materialo specifa pri la specio. Nun ambaŭ estas en la meza kategorio.--kani (diskuto) 23:41, 23 jan. 2021 (UTC)Reply

Kategorio:Distriktoj en Malsupra Silezio redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povis perrobote alinomi kategorion Kategorio:Distriktoj en Malsupra Silezio al Kategorio:Distriktoj en Malsuprasilezia provinco. Temas pri provinco de Pollando, ne pri parto de Silezio. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:37, 23 jan. 2021 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Dankon pro la ĝisdatigo. Kiel vi povas vidi, tiu afero progresas. Ĉifoje ni rompis tri rekordojn. Por la unua fojo la Longaj artikoloj estas la plej multnombra kategorio. Due, por la unua fojo la Averaĝa grando estas pli ol 30 000, tio signifas, ke se la totala enhavo estus egalece distribuita, la tuta milo da artikoloj estus Longaj artikoloj. Amike.--kani (diskuto) 20:01, 7 feb. 2021 (UTC)Reply

Jes, vi pravas. Mi ne rimarkis tion. Ni havas tiajn rekordojn ĉefe pro vi :) --LiMr (diskuto) 15:31, 8 feb. 2021 (UTC)Reply

Akvaj rezervujoj en Ĉeĥio redakti

Saluton LiMr, vi duobligis kategorion, kiu ĉi tie jam estas. Kategorio:Akvorezervujoj en Ĉeĥio --> Kategorio:Akvaj rezervujoj en Ĉeĥio. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:08, 14 feb. 2021 (UTC)Reply

Jes, mi rimarkis tion. Multaj artikoloj estis en kaj Kategorio:Akvorezervujoj kaj Kategorio:Akvaj rezervujoj en distrikto xxx, sed Kategorio:Akvaj rezervujoj en distrikto xxx ne estas subkategorio de Kategorio:Akvorezervujoj. Mi riparos tion. Mi pensas, ke estas konfuzo pri vortoj Akva rezervujo, Akvorezervujo, Valbaraĵo, Rezervujo, Baraĵlagoj, Akvobaraĵo, Valbaraĵa rezervujo kaj eble aliaj. Ĉu vi povus rigardi tion poste? Mi ne komprenas tiajn esperantajn detalojn. Dankon. --LiMr (diskuto) 09:25, 14 feb. 2021 (UTC)Reply
Akva rezervujo estas la sama kiel akvorezervujo. Ekz.: Kategorio:Akvorezervujoj estas nun sen intervikiaj ligiloj. Estas nur Kategorio:Rezervujoj en Eŭropo kun intervikioj. Eble indus reordigi tiajn kategoriojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:35, 14 feb. 2021 (UTC)Reply
Rezervujo estas ĉeĥe "nádrž", kiu nepre ne devas esti por akvo. Tiaj rezervujoj povas esti ankaŭ por benzino, nafto... Do, mi pensas, ke "rezervujo" estas tro ĝenerala kategorio. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:38, 14 feb. 2021 (UTC)Reply
Eble indus krei kategorion Kategorio:Akvaj rezervujoj laŭ landoj --> Kategorio:Akvaj rezervujoj en Eŭropo --> Kategorio:Akvaj rezervujoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:52, 14 feb. 2021 (UTC)Reply

Vidu ek.: cs:Kategorie:Vodní nádrže v Česku kaj cs:Kategorie:Vodní nádrže. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:02, 14 feb. 2021 (UTC)Reply

Sed laŭ vikidatumoj Kategorio:Rezervujoj en Eŭropo estas cs:Kategorie:Přehradní nádrže v Evropě, sed ne sub la cs:Kategorie:Vodní nádrže. Kaj kio estas baraĵlago? Tio estus subkategorio de Kategorio:Akvaj rezervujoj, ĉu ne? Sed nuntempe estas inverse. Kaj lagoj estas en Esperanta vikipedio super Kategorio:Baraĵlagoj, sed en ĉeĥa vikipedio estas separate. --LiMr (diskuto) 10:30, 14 feb. 2021 (UTC)Reply
Nun ĉio estas pli bona laŭ mi. Mankas nur kelkaj akvaj rezervujoj en Rusio kaj ripari vikidatumojn. Mi faros tion poste. --LiMr (diskuto) 11:42, 14 feb. 2021 (UTC)Reply
Bone. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:59, 14 feb. 2021 (UTC)Reply

Havenda trofeo redakti

  La "havenda" trofeo
Gratulon pro via laboro en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj! CasteloBrancodiskuto 08:50, 5 mar. 2021 (UTC)Reply

Mortintoj kaj Naskiĝintoj redakti

Estimata LiMr!

Bonvolu vidi mian rimarkigon: Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Mortintoj kaj Naskiĝintoj

Ĉu vi povus programi vian roboton ke ĝi trovu kaj forprenu sensencajn referencojn kiel tiun en Kategorio:Mortintoj en akcidentoj al

Rilata kategorio: Naskiĝintoj en akcidentoj

k.t.p.? Antaŭdankon!

Sincere, Moldur (diskuto) 07:34, 9 mar. 2021 (UTC)Reply

  Farite - Dankon por la atentigo. Mi forigis la komentojn kaj reĝustigis la roboton. --LiMr (diskuto) 20:57, 9 mar. 2021 (UTC)Reply
Tre bone, dankon! - Moldur (diskuto) 06:41, 10 mar. 2021 (UTC)Reply

Kategorioj redakti

Saluton, LiMr. Mi jam kelkfoje rimarkis, ke vi lastatempe amase ŝanĝas kategoriojn per via normala uzanto. Ĉu via roboto ne plu funkcias? Viaj multaj ŝanĝoj plenŝtopas la lastajn ŝanĝojn, tiel ke malfacilas retrovi ŝanĝojn de aliaj uzantoj. :-( --Tlustulimu (diskuto) 15:39, 8 apr. 2021 (UTC)Reply

Saluton, mi uzas kaj roboton kaj permanan laboron. Lastatempe roboto LiMrBot amase kreis multajn kategoriojn. Sed aldonado de tiuj kategorioj estas alia laboro. Mi rapide legas artikolon kaj aldonas ĝustajn kategoriojn. Tio estas permana laboro, do mi uzas normalan uzanton. Mi komprenas vian problemon. Nun mi laboros pli malrapide. Mi havas multajn planojn pri jaroj en vikipedio. Do poste eblas ke mi kreos novan roboton por aldonado de kategorioj laŭ vikidatumoj.--LiMr (diskuto) 16:05, 8 apr. 2021 (UTC)Reply

Vilaĝo --> Municipo redakti

Saluton LiMr, mi aldonis al la ŝablono geokesto kategorion Municipo, kiu anstataŭigus kategorion Vilaĝo. Ĉu vi povus perrobote ŝanĝi en la ŝablono Geokesto vortojn vilaĝo (aŭ skribite Vilaĝo) al municipo? Jen kion mi celas Temas nur pri municipoj en Ĉeĥio kaj Slovakio. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:36, 9 apr. 2021 (UTC)Reply

Jes, mi faros tion semajnfine. --LiMr (diskuto) 17:08, 9 apr. 2021 (UTC)Reply
Mi trovis kategorion Kategorio:Vilaĝo kun ŝablono Geokesto. En ĉi tiu kategorio estas municipoj en kaj Ĉeĥio kaj Slovakio kaj aliaj landoj (ne tiom multe). Ĉu mi ŝanĝu artikolojn nur en Ĉeĥio kaj Slovakio aŭ ĉiujn (ankaŭ aliaj landoj)?--LiMr (diskuto) 06:20, 10 apr. 2021 (UTC)Reply
Dume ŝanĝu nur en Ĉeĥio kaj Slovakio. Io restos en la kategorio:Vilaĝoj ... Oni povos tion poste korekti permane aŭ lasi tiel. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:37, 10 apr. 2021 (UTC)Reply
Kion mi celas plu: En Ĉeĥio estas vilaĝoj, kiuj estas partoj de iu municipo aŭ urbo, ili estas administrataj de ili. Nun tiuj vilaĝoj uzas ŝablonon "Municipa parto". Tie mi volas ŝanĝi "municipa parto" al "vilaĝo" en vilaĝoj de Ĉeĥio, sed mi ankoraŭ ne scias, kiel fari tion. Ĉu lasi la kolorojn la samaj, kiel ili estas nun, ĉu alinomi la nunan muunicipan parton al vilaĝo, nenecesan forigi por ebligi alinomigon (tion eble devus fari vi aŭ alia administranto), kaj poste forigi parton de ŝablono "municipa parto". Petr Tomasovsky (diskuto) 06:58, 10 apr. 2021 (UTC)Reply
Aŭ ĉu simple ŝanĝi en la ŝablonoj geokesto "municipa parto" al "vilaĝo" tiel same, kiel nun okaze de vilaĝo --> municipo. Ĉio rilate nur al vilaĝo en Ĉeĥio. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:04, 10 apr. 2021 (UTC)Reply
Mia propra opinio: pri vilaĝoj en Ĉeĥio ŝanĝi la ŝablonoj geokesto "municipa parto" al "vilaĝo". Vilaĝoj kaj municipoj povas uzi la samajn kolorojn. Oftaj homoj ne diferencigas municipojn kaj vilaĝojn. Mi pensas ke la geokesto municipa parto estas ĉefe por partoj de urboj (ekzemple kvartaloj de Prago).--LiMr (diskuto) 08:47, 11 apr. 2021 (UTC)Reply
  Farite - Ĉeĥio kaj Slovakio. --LiMr (diskuto) 08:47, 11 apr. 2021 (UTC)Reply

Polaj urboj redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus ŝanĝi kategorion ĉe Kategorio:Urboj de Pollando laŭ alfabeto --> Kategorio:Urboj en Pollando? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:27, 1 maj. 2021 (UTC)Reply

  Farite--LiMr (diskuto) 20:02, 1 maj. 2021 (UTC)Reply

Ŝablono:Geokesto kaj Ŝablono:Mapligilo redakti

Saluton, LiMr. Petr hodiaŭ atentigis min, ke en artikoloj kun la informkesto {{geokesto}}, kies parametro |notoj enhavas la ŝablonon {{mapligilo}}, la mapligila mapo ĉe multaj artikolo estas tro larĝa. Li jam korektis Prago kaj mi korektis Madrido. Ĉu via roboto povus aldoni la parametron |frame-width=260 al "Mapligilo" ene de la informkesta parametro |notoj=? Mi kaj certe ankaŭ Petr tre ĝojus. Dankon   --Tlustulimu (diskuto) 18:54, 6 maj. 2021 (UTC)--Tlustulimu (diskuto) 18:54, 6 maj. 2021 (UTC)Reply

Saluton, tia laboro estas tre malfacila por mia roboto. Mi faris tion duonaŭtomate. Mi korektis kelkajn dekojn da paĝoj. Informu min, se vi trovos aliajn paĝojn. --LiMr (diskuto) 16:51, 7 maj. 2021 (UTC)Reply
Dankon pro via helpo, LiMr   --Tlustulimu (diskuto) 18:53, 7 maj. 2021 (UTC)Reply

Graz redakti

Saluton! Se vi klakas al Graz, plej laste vi vidas: Graz en Vikivojaĝo (Turisma gvidilo). Ĉu via roboto povus fari la samon por hungaraj urboj (ĉirkaŭ 200)? Ili estas grupigita en perfekta aro, do la serĉado estas superflua. --Crosstor (diskuto) 07:34, 19 jun. 2021 (UTC)Reply

Saluton, la ŝablono {{Projektoj}} mankas en la urboj, ĉu ne? Mia roboto povas fari tion facile. --LiMr (diskuto) 10:06, 19 jun. 2021 (UTC)Reply
Ili estas atingeblaj: [5].
  Farite - Mia roboto faris ankaŭ aliajn redaktetojn. Kelkaj artikoloj havis problemon, do mi korektis ilin permane. --LiMr (diskuto) 08:43, 20 jun. 2021 (UTC)Reply
Dankon! --Crosstor (diskuto) 03:20, 9 jul. 2021 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. Ĉu vi povos ĝisdatigi la paĝon? Dankon.--kani (diskuto) 00:02, 9 jul. 2021 (UTC)Reply

  Farite - La sekva granda paŝo. Post kelkaj monatoj ni atingos rangon 15! --LiMr (diskuto) 14:58, 9 jul. 2021 (UTC)Reply
Dankon. Mi iom propagandis pri la Etaj artikoloj, sed ŝajne malsukcese. Se neniu helpas, ĉiam estos 60. Tie mi jam ne povas fari plu. Mi sekvos per translokigo de Mezaj al Longaj kaj plibonigo de Longaj. Nun mi estas ĉe Mao.--kani (diskuto) 22:49, 9 jul. 2021 (UTC)Reply

Mallokaj ŝablonoj - urĝa helpo bezonata nun! redakti

Kara LiMr, antaŭ 3 monatoj vi subtenis la proponon pri mallokaj ŝablonoj. Danke al tio nia komunumo havis pli grandan pezon en decidado! Denove dankon! Sed daŭre ne klaras, ĉu mallokaj ŝablonoj estos kreitaj baldaŭ.

Tamen ni havas plian ŝancon!

Jam la 28-an de Julio 2021 je 15:00 UTK, do post malpli ol 1 tago, okazos konversacio pri la Jara plano 2021-2022 de la Fondaĵo Vikimedio (kiun ni petis pri prizorgo de kreo de mallokaj ŝablonoj). Tie ni povas montri, ke nia komunumo ja volas mallokajn ŝablonojn.

Nun via subteno esta aparte grava! (mi esperas, ke tio ĉi estas la lasta fojo antaŭ kreo de la sistemo, sed ni vidos) Por helpi al kreo de mallokaj ŝablonoj, bonvolu:

  1. retpoŝte demandi pri inkludo de mallokaj ŝablonoj en la Jara plano 2021-2022 (movementcomms(ĉe)wikimedia.org)
  2. laŭeble aliĝi kaj partopreni en la morgaŭa komunuma konversacio kaj tie subteni mallokajn ŝablonoj
    1. la diskutoj estos en la angla, sed vi eventuale povos peti parolon en Esperanto kaj tradukanton (mi partoprenos kaj povos traduki vin!)
    2. se vi ne volas prezenti voĉe, vi povos skribi en babilejo, precipe menciu la esprimon "Global templates", por ke homoj klare vidu

Se tio ĉi sukcesos, jam sekvan jaron ni havos trezoron da altkvalitaj ŝablonoj rekte ĉe niaj manoj! Sed tio nuntempe bezonas nian etan helpon ;-) --KuboF Hromoslav (diskuto) 16:14, 27 jul. 2021 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton kaj pardonpeton pri insisto. Ĉu vi povos ĝisdatigi la paĝon? Dankon.--kani (diskuto) 11:05, 10 sep. 2021 (UTC)Reply

  Farite - Vidu ankaŭ Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Havendaj_artikoloj --LiMr (diskuto) 15:53, 10 sep. 2021 (UTC)Reply

Alinomigo redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus alinomi Kunštát (distrikto Blansko) al Kunštát? Necesas administra alinomigo. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:54, 18 sep. 2021 (UTC)Reply

  Farite --LiMr (diskuto) 09:59, 18 sep. 2021 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton kaj dankon tiukadre. En la lasta kalkulo ĉio ĝustas en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, sed en List of Wikipedias by sample of articles aperas ke en Esperanto estas unu mankanta artikolo kiu estas Oceanio, sed tamen tiu ekzistas. Eble estas iu problemo kun aliaj nomoj kiel Insula Oceanio en angla ktp. Tiel ni perdis tie unu artikolon, sed tio estas falsa. Tio okazis ankaŭ al la franca versio.--kani (diskuto) 23:38, 7 okt. 2021 (UTC)Reply

Saluton, oni pensas ke oni bezonas kaj artikolon Oceanio kaj artikolon Aŭstralio kaj Oceanio. Ni havas nur Oceanio kaj mankas Aŭstralio kaj Oceanio, kiu estas la havenda artikolo. Se vi vidus ĉi tie https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Absent_Articles#eo_Esperanto, vi vidas la anglan nomon "Oceania". Sed la nomo estas malbona, ĉar en la angla Vikipedio tiu artikolo estas alligita malĝuste. Do reale ni bezonas Aŭstralio kaj Oceanio. Multaj aliaj Vikipedioj neakceptas tiun novan ideon. Ni havas tri solvojn:
  1. Mi ignoros lastan ŝanĝon kaj mi revertos ĝin - mi alligos nian artikolon Oceanio al (eble) malĝusta Aŭstralio kaj Oceanio en Vikidatumoj.
  2. Mi alinomos nian artikolon Oceanio al Aŭstralio kaj Oceanio kaj mi alligos ĝin ĝuste.
  3. Mi kreos novan ĝermon pri Aŭstralio kaj Oceanio kaj mi alligos ĝin ĝuste.
Kiun solvon vi proponas? --LiMr (diskuto) 09:26, 8 okt. 2021 (UTC)Reply
Mi ne kapablas kompreni la sistemon kaj pli ĝustan solvon. Mi komprenas nur, ke tio aspektas faro de harfenduloj. Por mi la koncepto Aŭstralio kaj Oceanio estas tiom stulta kiom Britio kaj Eŭropo, Siberio kaj Rusio, Siberio kaj Azio, Saharo kaj Afriko ktp. Kaj ke ĉiuokaze oni povos duobligi la enhavon (kaze de du artikoloj) kaj poste oni povos pliampleksigi tiun ligitan al la havenda listo. Mi ne scias, ĉu miaj povraj konsideroj helpas al via decido. Mi teknike tute ne havas decidpovon.--kani (diskuto) 14:05, 8 okt. 2021 (UTC)Reply
La plej bona solvo estas malklara ankaŭ por mi. Mi faris la solvon #1. Nun ni atendu ĝis novembro. ... Ni bezonas nur proksimume 2 poentojn kaj la Esperanta Vikipedio estos la 12-a plej bona Vikipedio :) --LiMr (diskuto) 15:20, 8 okt. 2021 (UTC)Reply

Kategorio:Habsburgo --> Kategorio:Habsburgoj redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus alinomi perrobote la paĝojn kaj la subkategoriojn en Kategorio:Habsburgo, kiu devus esti Kategorio:Habsburgoj? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:05, 16 okt. 2021 (UTC)Reply

Saluton, pywikibot robotoj nun havas problemojn kun nova versio de Vikipedio. Mi faros tion poste. --LiMr (diskuto) 17:22, 17 okt. 2021 (UTC)Reply
  Farite - Mi ĝisdatigis la roboton kaj nun ĝi denove funkcias. --LiMr (diskuto) 09:48, 18 okt. 2021 (UTC)Reply

Bílý potok (maldekstra alfluanto de Svratka) redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus iomete helpi min distingi, pri kia rojo temas: Estas ĉi tie paĝo Bílý potok (maldekstra alfluanto de Svratka), sed ĝi estas ligita kun cs:Bílý potok (pravý přítok Svratky). Bedaŭrinde estas tiaj rojoj kun tiu nomo el ambaŭ flankoj. Mi opinias, ke vere temas pri la maldekstra alfluanto kaj ke en la paĝo estas nerilata foto, kiu apartenas al la dekstra alfluanto. Ĉu vi povus konfirmi al mi, ke vere temas pri la dekstra alfluanto de Svratka? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:44, 28 okt. 2021 (UTC)Reply

Jes, vi pravas. Tio estas alia rojo kun la sama nomo. LiMr (diskuto) 08:14, 28 okt. 2021 (UTC)Reply

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj redakti

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:47, 14 nov. 2021 (UTC)Reply

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 23:54, 16 dec. 2021 (UTC)Reply

Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto redakti

Saluton LiMr, ĉu via roboto kapablus forpreni ĉiujn paĝojn el Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto. Vidu ankaŭ ĉi tien. Simila ĥaoso estas en la kategorio pri distriktoj en Gemanio laŭ alfabeto. Dankon por la eventuala korekto. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:53, 22 dec. 2021 (UTC)Reply

Jes, mi atendas la komentojn ĝis mardo 28 decembro 2021. Poste mi faros tion. Mi pensas ke oni konsentos. LiMr (diskuto) 09:22, 22 dec. 2021 (UTC)Reply
Kio estas la ĉefa celo pri la Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto? Nun mi ne forprenas ĉiujn paĝojn, sed mi malrapide provas forpreni tre saĝe la kategorion nur el paĝoj kiuj vere ne estas urboj. Ĉu tio solvo estas pli bona? --LiMr (diskuto) 10:51, 2 jan. 2022 (UTC)Reply
Saluton, mi volis forpreni tiun ĉi kategorio el ĉiuj paĝoj kaj subkategorioj (do minus Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto). Plimulto de paĝoj havas iun kategorio rilate al distriktoj, komunumoj ka. de Germanio kaj poste forigi la malplenan kategorion Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto. Sed ĉu ne estus pli bone unue alinomi la kategorion Kategorio:Urboj de Germanio al Kategorio:Urboj de Germanio laŭ federaciaj landoj, kaj aŭ poste alinomi kategorion Kategorio:Urboj de Germanio laŭ alfabeto al Kategorio:Urboj de Germanio kaj se vi scias forpreni paĝojn, kiuj ne estas pri urboj, tio eblus ankaŭ tiel. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:08, 2 jan. 2022 (UTC)Reply
Jes, mi komprenas. Antaŭe mi pensis, ke estus bone havi unu kategorion kun ĉiuj germanaj urboj, sed tio estas senutila kaj malnova. Estas pli ol 12000 paĝoj en ĉi tiu kategorio, do tio finiĝos post kelkaj tagoj, ĉar roboto ne rajtas labori pli rapide. LiMr (diskuto) 11:46, 2 jan. 2022 (UTC)Reply
  Farite - Sed Germanio bezonas kaj multe pli da laboro kaj iujn Germanojn kiel mi kaj vi. :) LiMr (diskuto) 08:43, 6 jan. 2022 (UTC)Reply

Update request for Vulkana erupcio de La Palma en 2021#Disvolviĝo redakti

Hello.

In case you know English and/or Spanish, can you update the chronology section of Vulkana erupcio de La Palma en 2021#Disvolviĝo by translating and adding from en:2021 Cumbre Vieja volcanic eruption#Lava flows and earthquakes/es:Erupción volcánica de La Palma de 2021#Erupción? The English and Spanish language articles are updated. No updates have been made in the Esperanto language article about the chronology of the eruption since 1 October. The volcano has not been active since 13 December.

Yours sincerely, 31.200.9.244 09:46, 23 dec. 2021 (UTC)Reply

Alinomado de latva distrikto redakti

Saluton LiMr, mi ne volas bremsigi vin, sed ĉu vi povus alinomi Cēsu novads --> Distrikto Cēsis, kie necesas administra alinomado. Ĉio estas ankaŭ ĉi tie. Dankon por via tempo. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:50, 30 dec. 2021 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 10:59, 30 dec. 2021 (UTC)Reply

How we will see unregistered users redakti

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)

Pluaj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nov-Zelando, Oceanio, Afriko, Azio, Eŭropo, Ĉinio, kaj Otomana Imperio; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo, kie ĉefas geografiaj temoj. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 23:36, 6 jan. 2022 (UTC)Reply

Januaraj legindaj artikoloj redakti

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Ovidio, Oceano, Pandemio, Giovanni Pierluigi da Palestrina, Interna milito, Johano Keplero, kaj Partenono; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 13:47, 11 jan. 2022 (UTC)Reply

Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en ... redakti

Saluton LiMr, mi vidis, ke vi okupiĝas per kategorio Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en ..., (ĉeĥe oni povus kompreni Kategorie:Stavby ukončené v ... aŭ eble Kategorie:Budovy ukončené v ...) ekz. Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en la 20-a jarcento. Ĉu ne estus pli bone nomi ilin iomete alie? Ekz. Kategorio:Konstruita en ... (ĉeĥe: Kategorie:Postaveno v ...) aŭ Kategorio:Konstruado finita en ... (ĉeĥe: Kategorie:Výstavba ukončena v ...) aŭ Kategorio:Konstruaĵoj finkonstruitaj en ... (ĉeĥe: Kategorie:Stavby dostavěné v ...) Al mi persone plaĉus ekz. Kategorio:Konstruita en 1970, Kategorio:Konstruita en la 20-a jarcento ktp. Tio estus bona malo al Kategorio:Detruita en 1970, Kategorio:Detruita en la 20-a jarcento (ekz. Kategorio:Detruita en la 1790-aj jaroj). Kategorio:Konstruita en jaro poste povus daŭrigi al Kategorio:Konstruita en Ĉeĥoslovakio en jaro. Kion vi opinias? Petr Tomasovsky (diskuto) 19:11, 17 jan. 2022 (UTC)Reply

Saluton, originale la nomo estis "Kategorio:Konstruaĵoj aperintaj en ...", sed mi ne plaĉis tion. Do mi diskutis pri tio kun RG72. Laŭ ambaŭ ni "Kategorio:Konstruaĵoj finitaj en ..." estas pli bona nomo. Via opinio "Kategorio:Konstruita en ..." estas ankaŭ tre bona. Aliaj Vikipedioj preferas nian opinion. Sed via opinio estas pli facila kaj pli mallonga. Se vi volus, ni povus diskuti pri ĉi tio en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. LiMr (diskuto) 21:11, 17 jan. 2022 (UTC)Reply
Do mi metos la demandon tie. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:44, 18 jan. 2022 (UTC)Reply

Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. Denove estas nur 999. Ĉu vi scias kial? Tiaj ŝanĝoj vere seniluziigas min. Dankon.--kani (diskuto) 23:47, 10 feb. 2022 (UTC)Reply

Saluton, jes, estas malfacile teni ĉiujn informojn aktualajn. Ie mankas ŝablono Havenda artikolo. Sed nombroj en unua vico de Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj (kaj niaj tri kategorioj laŭ grando) estas nur proksimumaj. Oficiala listo ne uzas tiujn nombrojn. Tamen mi revizis ion, sed mi revizos multe pli poste. LiMr (diskuto) 09:02, 11 feb. 2022 (UTC)Reply
  Farite Nun tie estas denove tute 1000 artikoloj. Mi ankaŭ ĝisdatigis listojn de la artikoloj. La novaj artikoloj en listoj estas Michael Jackson (grando nur 6 987), Martin Heidegger (grando nur 2 096), Akva ciklo (grando nur 4 266) kaj Filipinoj (grando 19 872). Mi pensas, la nura kredinda listo de malgrandaj artikoloj estas ĉi tie https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Stubs#eo_Esperanto . Sed ĝi aktualiĝas monate. Oni uzas tiun liston por kalkuli poentojn, ne kategoriojn en Esperanta Vikipedio. Estas vere nesupervida. Sed rango 12 estas bonega sukceso. LiMr (diskuto) 15:23, 13 feb. 2022 (UTC)Reply
Kaj ĉu vi povas scii kiuj estis la kvar perditaj artikoloj. Mi supozas, ke pro tio ni perdis sltrangigon.--kani (diskuto) 15:54, 17 feb. 2022 (UTC)Reply
Ĉu vi pensas la malnovajn artikolojn kiujn estis en la listo kaj nun ne estas en la listo? Elvis Presley, Noam Chomsky, Lavango kaj Nov-Zelando. Vidu dekstren "Recent changes" en List of articles every Wikipedia should have LiMr (diskuto) 16:11, 17 feb. 2022 (UTC)Reply

Edukejoj x lernejoj redakti

Saluton LiMr, mi rimarkis, ke vi forigas kategorion pri "lernejoj" kaj anstataŭigas ilin per vorto "edukejoj", kio estas malĝusta. (ekz. Kategorio:Edukejoj fonditaj en la 20-a jarcento kaj la ĉeĥa versio cs:Kategorie:Školy založené ve 20. století.) La ĉeĥa vikipedio uzas vorton "školy", kio estas "lernejoj", sed "eduki" estas "vychovávat" kaj "edukejo" do povus esti "loko, kie oni edukas". Edukejo do ne estas la sama kiel lernejo. Ĉu vi povus klarigi al mi, kial tiu misa ŝanĝo? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 20:52, 24 feb. 2022 (UTC)Reply

Estas por mi mirinde, ke en lernejoj, ekz. en Teknika Universitato Eindhoven, kiu estas en tiu kategorio, estus edukistoj anstataŭ instruistoj. Edukisto estas ĉeĥe vychovatel. Petr Tomasovsky (diskuto) 21:00, 24 feb. 2022 (UTC)Reply
Saluton, laŭ mi la ĉeĥa Vikipedio uzas nur vorton "škola" (lernejo, angle "school"), sed multaj vikipedioj (ekzemple la angla) uzas kaj lernejojn kaj edukejojn. En la angla Vikipedio kategorio "Schools" estas en "Educational institutions". Ĉeĥaj kategorioj pri "škola" estas malĝuste ligitaj al kategorioj pri "educational institutions", sed laŭ mi: lernejo = school = škola, edukejo = educational institution = vzdělávací institut (ĉeĥa Vikipedio ne uzas tiun kategorion). Kategorio "Edukado" estas ligita al "Education" kaj "Vzdělávání". Do oni povas uzi vorton "eduki" kiel "vychovávat" kaj "vzdělávat". Tamen, ĉu mi alinomu tion al lernejoj? LiMr (diskuto) 21:52, 24 feb. 2022 (UTC)Reply
"Vzdělaný" estas klera, "vzdělávat" estas klerigi, vzdělanec (vzdělaný) estas klerulo. Edukejo estas "výchovný ústav", reeduki = "převychovat". "Vzdělávací programy" estas klerigaj programoj. Io estas malĝusta, sed lernejoj tio ne estos, se en kategorioj pri lernejoj estas lernejoj. Male, strange estas, ke en kategorioj pri edukejoj estas lernejoj, gimnazioj... Mi asertas, ke kategorioj pri edukejoj estas malĝuste nomitaj, se estas en ili lernejoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:24, 25 feb. 2022 (UTC)Reply
Do jes, estas pli bone kaj pli klare uzi la vorton "lernejo" sen malĝustaĵo. Mi ŝanĝos miajn novajn kategoriojn pri edukejoj. LiMr (diskuto) 07:34, 25 feb. 2022 (UTC)Reply

Antal Andrássy redakti

Kara Crosstor,

Dankon pro la artikolo "Antal Andrássy".

Permesu al mi atentigi vin pri komento. La lasta frazo de la unua alineo tekstas: Lia patro estis György Andrássy.

En la jena frazo oni legas: Antal Andrássy [1] naskiĝis la 28-an de oktobro 1742... Li mortis la 2-an de novembro 1799... Tamen: Lia patro (György Andrássy) naskiĝis la 5-an de februaro 1797 (???).

Ĉu vi scias, kiel ĉi tio povas esti korektita?

Antaŭdankon.

IDD5000 (diskuto) 15:07, 5 mar. 2022 (UTC)Reply

Bedaŭrinde mi ne estas Crosstor kaj mi ne kreis la artikolon Antal Andrássy. Mi nur aldonis informkeston kaj aliajn ŝablonojn. LiMr (diskuto) 16:42, 5 mar. 2022 (UTC)Reply
Pardonu min. Mi malfermis malĝustan paĝon.
IDD5000 (diskuto) 17:11, 5 mar. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto Olimpiko redakti

Hello! Can you add succession links to the template for Olympic Games?. For the next Summer and Winter Games like what they have on the English template. For example if the Summer Games was in 1964 then the next one was in 1968 and if the Winter Games was in 1984 then next was in 1988. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 15:06, 13 maj. 2022 (UTC)Reply

  Farite - Done. I also edited all the articles using that template. Maybe someone will make some cosmetic adjustments of the template {{Informkesto olimpiko}}. LiMr (diskuto) 18:30, 13 maj. 2022 (UTC)Reply

Articles about the nations at the Olympic Games redakti

Hello! Can you add articles about countries at the Olympic Games?. For instance Germany at the 1936 Summer Olympics and so forth. I know that this is going to require a lot of time and effort. I will be patient with this and give you that time that you need to this. You can add one article at a time about one country and not many at a time. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 20:45, 13 maj. 2022 (UTC)Reply

Template:ŜtatoEnOlimpiko redakti

Hello! Can you add flag variants to the template:ŜtatoEnOlimpiko mainly because the flags have changed over the years and that would have been very useful and valuable. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 20:30, 14 maj. 2022 (UTC)Reply

Hi, the template {{ŜtatoEnOlimpiko}} is using templates {{FRA}}, {{DEU}}, {{CZE}}, ... So, these templates are wrong. I don't want to edit them, because they are using special versions of images in Esperanto. I don't know why. Maybe you can ask the creator ThomasPusch.
Saluton, la ŝablono {{ŜtatoEnOlimpiko}} uzas ŝablonojn {{FRA}}, {{DEU}}, {{CZE}}, ... Do, tiuj ŝablonoj estas malĝustaj. Mi ne volas redakti ilin, ĉar ili uzas specialajn versiojn de bildoj en Esperanto. Mi ne scias pro kio. Eble vi povas peti la kreanton ThomasPusch. LiMr (diskuto) 07:34, 15 maj. 2022 (UTC)Reply

Ŝablono:Urbo pl redakti

Saluton, LiMr. Antaŭhieraŭ mi aldonis plian trajton al {{Urbo pl}}. Sed ĝi nur bone funkcias, se oni uzas la du parametrojn latitudo kaj longitudo por la koordinatoj. Ĉu via roboto povus daŭrigi mian ŝanĝon de artikoloj? Mi laste ŝanĝis Biały Bór, tiel ke el 6 parametroj por koordinatoj fariĝis la menciitaj du. Krome mi ŝanĝis la valorojn ĉe la parametroj areo kaj denso, se tie estis komo. La ŝablono preferas enigan, t.e. fontotekstan, punkton por decimaloj, sed tamen redonas komon. Tian ruzaĵon ne mi aldonis, sed alia uzanto. Bonvolu atenti, ke kelkfoje la parametroj lat-s kaj lon-s povas esti malplenaj. Tiam vi uzu kiel modelan artikolon eble Białobrzegi (Post mi redaktis ĝin alia uzanto!). - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:57, 24 maj. 2022 (UTC)Reply

Saluton, jes, mi faros tion, sed malrapide (duonaŭtomate), ĉar mi revizitas ĉiujn polaj urboj kaj faras multajn etajn redaktetojn. Vidu Lwówek Śląski, Góra, ... LiMr (diskuto) 16:07, 24 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton, LiMr. Bonvolu atenti, ke mi hodiaŭ alinomis la ŝablonon al {{Informkesto urbo de Pollando}}. Sed la malnova titolo restis alidirektilo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 09:59, 25 maj. 2022 (UTC)Reply
Ĉu estus pli bone ankaŭ alinomi la informkeston en artikoloj? LiMr (diskuto) 15:39, 27 maj. 2022 (UTC)Reply
Eble jes, sed tio ne estas deviga paŝo, ĉar ja ekzistas alidirektilo. --Tlustulimu (diskuto) 15:57, 27 maj. 2022 (UTC)Reply
  Farite - kaj la parametroj kaj la alinomado. LiMr (diskuto) 10:39, 28 maj. 2022 (UTC)Reply
Dankegon, kara. Mi ĵus aktualigis la dokumentadon de {{Informkesto urbo de Pollando}}, tiel ke finfine eĉ estas ekzemplo tie. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:11, 28 maj. 2022 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto germania komunumo‎ redakti

Saluton, LiMr. Mi hieraŭ aldonis al {{Informkesto germania komunumo‎}} subtenon por "mapligilo" kaj hodiaŭ eĉ aldonis subtenon por la Vikidatuma ero por geografiaj koordinatoj (P625). Ĉu via roboto eble povus ŝanĝi la ĝisnunajn koordinatajn parametrojn ("lat-g", "lon-g" ktp.) al |zomo = 10? - La antaŭan diskuton mi ŝanĝis, ĉar dume okazis kelkaj redaktoj de la nomita informkesto. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:46, 26 maj. 2022 (UTC)Reply

Saluton, mi volas certigi, ke mi komprenas. Ĉu mi tute forigu parametrojn "lat-g", "lon-g" ktp. kaj aldonu parametron zomo? LiMr (diskuto) 15:47, 27 maj. 2022 (UTC)Reply
Saluton, LiMr. Jes, vi komprenis ĝuste. - Ĉu vi dum robotado ankaŭ povas antaŭrigardi la rezulton ĉe la unuopaj artikoloj? Se jes, estus bone, se vi nur forprenas la menciitajn koordinatojn el la artikolo, se dum antaŭrigardo la mapligila markilo estas ĝuste lokita. Alie permana korekto necesus. Ĉu por tio eblus krei apartan liston de artikoloj? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:56, 27 maj. 2022 (UTC)Reply
  Farite ankaŭ la nomo de la informkesto. Estis longa laboro, ĉar la artikoloj estis preskaŭ 13000, sed facila kaj taŭga por roboto. Mi tre ŝatas informkestojn, kiujn uzas Vikidatumojn. LiMr (diskuto) 10:11, 5 jun. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto lando Olimpikoj redakti

Hello! Can you check regarding competitors and sports in the Infobox Country Olympics template?. I see that the competitors and sports doesn't show up correctly. You could change it to konkurantoj and sportoj. See the template and then do what you do?. Yours sincerely, Sondre --193.161.216.9 15:09, 29 maj. 2022 (UTC)Reply

Hello, do you mean the template {{Informkesto lando Olimpikoj}}? I added the missing number of "konkurantoj". LiMr (diskuto) 16:26, 29 maj. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto lando Olimpikoj redakti

Hello! Yes i meant that template. Can you do like the English template for Infobox Country at games. The parameters must be set in order the competitors can both be male and female and sports can be set in order. Yours sincerely, Sondre --193.161.216.9 16:31, 29 maj. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto lando Olimpikoj redakti

Hello! Is it possible for you to add Olympic inboxes for different countries?. Luxembourg, Mexico, Norway, Federated States of Micronesia, North Korea, Liberia, Lebanon, Malaysia, Bermuda, West Germany, East Germany, Ireland, Iceland, Indonesia, Jordan, Kuwait, Kyrgyzstan, Kazakhstan, Turkmenistan, Turkey, Denmark, Egypt, Ecuador, Ghana, Gambia, Greece, Panama, Portugal, Pakistan, Serbia, Seychelles, Sweden, Switzerland, Thailand, Ukraine, Hong Kong, Peru, Romania, Rwanda, Sierra Leone, Solomon Islands, Sudan, Tajikistan, Uruguay, Yugoslavia, Slovenia, Slovakia, Czech Republic, Finland, Maldives, Soviet Union, Austria, New Zealand, Vietnam, Malta, Montenegro, Tonga, Vanuatu, Montenegro, Republic of China, Chinese Taipei, Fiji, Saudi Arabia, Bahrain, Qatar, Yemen, South Yemen, North Yemen, Singapore, Niger, Nigeria, Pakistan, Myanmar, Macedonia, Puerto Rico, Costa Rica, South Africa, Eswatini, Iran, Iraq, Colombia, Trinidad and Tobago, Venezuela, Israel, Honduras, El Salvador, Nicaragua, Czechoslovakia, Guam, Guatemala, Guinea, Guinea-Bissau, Senegal, San Marino, Tanzania, Togo, Ukraine, Uganda. I will give you all the time you want and add one a time and not bot like edits. You can also add articles for the countries at specific games but that may wait until later. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 15:03, 30 maj. 2022 (UTC)Reply

Hello, I prefer to use more universal templates and not a separate template for each country. I specialize mainly in categories and replacing. My robot has a lot of other work planned now. LiMr (diskuto) 20:29, 30 maj. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto olimpika nacia teamo redakti

Hello! Can you correct the flag problem the template:Informkesto olimpika nacia teamo?. Because I see that the historical correct flags doesn't show up correctly. I think that the flags which are used should reflect the country's history. The flag problem has come in a way. Regarding that can you ask someone else about that. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 13:40, 31 maj. 2022 (UTC)Reply

Do you have some examples? Ĉu vi havas kelkajn ekzemplojn? LiMr (diskuto) 17:31, 31 maj. 2022 (UTC)Reply

Template:Informkesto olimpika nacia teamo redakti

Hello! The examples I have is for example the historical Olympic flags of Germany in 1960, 1964 and 1968 and also Hungary's from 1896 until 1956. Bulgaria's flags from 1948 until 1988 and Greece's flags from 1896 until 1976. There are multiple examples of that. I think there is something about the template which isn't right. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 13:21, 1 jun. 2022 (UTC)Reply

Participating NOCs at the 2004 Summer Olympics redakti

Hello! Can you add a section for the NOCs which participated at the 2004 Summer Olympics and also for 2008 and 2012 too. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 20:15, 1 jun. 2022 (UTC)Reply

Kategorioj redakti

Saluton, LiMr. Kani foje demandis min sur Diskuto:Partido de Aranda de Duero pri konverto de Kategorio:Komunumoj de Burgoso en "Kategorio:Municipoj de provinco Burgoso" kaj de Kategorio:Komunumoj de Sorio en "Kategorio:Municipoj de provinco Sorio". Ĉu via roboto povus fari tion? - Antaŭdankon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:44, 2 jun. 2022 (UTC)Reply

  Farite - Jes, mia roboto povas alinomi kategoriojn tre facile. LiMr (diskuto) 08:46, 2 jun. 2022 (UTC)Reply
Dankegon.   --Tlustulimu (diskuto) 15:51, 14 jun. 2022 (UTC)Reply

Template:Infobox Olympic Games redakti

Hello! Can you delete the Olympic Oath parameter in the Olympic Infobox template. See if you can do that?. Yours sincerely, Sondre --88.88.4.178 09:31, 6 jun. 2022 (UTC)Reply

Please, use Esperanto names. Do you mean {{Informkesto olimpiko}}? And parameters OlimpikaĴuro and OlimpikaĴuro2? Should I delete the parameters really in the definition of the template or in articles using the infobox? Please also use the button "respondi" to reply. LiMr (diskuto) 10:22, 6 jun. 2022 (UTC)Reply
Hello! I meant the Informkesto Olimpikoj template yes. You should delete the parameters mainly because they are not necessary to use. Both the Olympic Oath parameters.
Yours sincerely, Sondre 88.88.4.178 11:48, 4 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Ŝanĝo de nenomitaj parametroj al nomitaj parametroj redakti

Saluton, LiMr. Ĉu via roboto povus ŝanĝi nenomitajn parametrojn al nomitaj parametroj. Mi foje kunigis kelkajn informkestojn al {{informkesto rivero}}. El tiu tempo restis nenomitaj parametroj. Sed nun ili malhelpas la traktadon de la informkesto. Jen la skemo de ŝanĝo, ĉe kio ciferoj nombras la nenomitajn parametrojn:

  • 1 -> nomo
  • 2 -> dosiero
  • 3 -> longeco
  • 4 -> fontoalteco
  • 5 -> meznombra trafluo
  • 6 -> akvokolekta areo
  • 7 -> flankriveroj
  • 8 -> enfluejo
  • 9 -> enfluejoalteco
  • 10 -> kategorio

Ĉu vi povus tion aranĝi per via roboto, kune kun eventuala alinomado de "akvofluo" al "informkesto rivero" en la artikoloj? - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:01, 14 jun. 2022 (UTC)Reply

(+) Mi realdonis la dekan nenomitan parametron al la ŝablono, ĉar ĝi estas iel uzata. Eble vi prenu mian ŝanĝon en Luaro kiel modelon. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:29, 14 jun. 2022 (UTC)Reply
Saluton! Pro bildoj kaj ligiloj en informkestoj (kun signoj "|") tio ne estas facila laboro. Mi decidos semajnfine. LiMr (diskuto) 17:32, 14 jun. 2022 (UTC)Reply
Bedaŭre la roboto ne povas labori fideble kun nenomitaj parametroj enhavantaj signojn "|". Do, mi povas helpu vin nur iomete permane. Se vi volus, la roboto povas alinomi informkestojn aŭ alinomi nomitajn parametrojn. LiMr (diskuto) 17:10, 16 jun. 2022 (UTC)Reply
Hm. Por alinomado de nomitaj parametroj ankoraŭ estas tro frue. Unue la nenomitaj parametroj de "akvofluo" ("informkesto rivero") devus esti for. Mi ankaŭ iomete permane ŝanĝas la ŝablonuzon de nenomitaj parametroj al nomitaj parameteroj. Tia uzo devus esti restaĵo el la kunigo de "akvofluo" kun "informkesto rivero". Sed tiaj ŝablonoj, kiuj nur havas nenomitajn parametrojn en certa strikta ordo, ne plu estas nuntempaj. Ili fakte nur taŭgas, se la nombro de parametroj estas malgranda, eble du ĝis kvar aŭ kvin. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 16 jun. 2022 (UTC)Reply
(+) Plia problemo povas esti, se en numera parametro subite aperas ĉ. je la komenco aŭ iu klariga teksto en krampoj. Mi jam trovis ion tian kaj metis tion en apartan, parte eĉ novan parametron kies nomo estiĝas el la rilata parametro plus -prefikso. Se la stranga teksto sekvas, la helpa parametro finiĝas je -sufikso. Mi eĉ jam aldonis ĉapitreton pri tiaj parametroj al la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 17:29, 16 jun. 2022 (UTC)Reply
Mi opinias ke artikoloj kun la ŝablono "akvofluo" nun ne plu uzas la nenomitajn parametrojn. LiMr (diskuto) 12:39, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Saluton, LiMr. Ĉu vi intertempe redaktis ĉiujn artikolojn kun "akvofluo", kiujn mi ne sukcesis redakti manke de tempo kaj pro nokta dormado? Se jes, nun eble ja estus bone nun tuj forpreni la nenomitajn parametrojn el la ŝablono. - Krome mi tre dankas al vi pro via helpo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 13:03, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Jes, mi redaktis ĉiujn artikolojn kun la "akvofluo" kaj kun la nenomitajn parametrojn. LiMr (diskuto) 14:15, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Dankon, kara. Kaj mi dume alĝustigis kelkajn informojn en la parto de la dokumentado pri la iama sintakso de nenomitaj parametroj. Ĝi eĉ aperas sur aparta paĝo je la fino, ĉar ĝi ne tiel gravas por la plej multaj uzantoj. --Tlustulimu (diskuto) 14:45, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Kiel eblas eltrovi, en kiom da artikoloj la tute majuskle skribataj parametroj estas uzataj? Ili ne plu troveblas en la dokumentado, sed en la ekzemplo-paĝo tute supre. Mi ŝatus eviti tian skribmanieron, kvankam la germana Vikipedio eĉ ofte uzas tion. Tamen mi ne emas imiti tiun grandan Vikipedion ĉikaze. --Tlustulimu (diskuto) 14:49, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
La celo estas uzi nur minuskle skribitajn parametrojn, ĉu ne? La roboto povas ŝanĝi (alinomi) parametrojn, kiel en Gründelbach. Se vi volus, mi povas alinomi plu, ekz. "DEKSTRAJ ALFLUOJ" → "dekstraj alfluoj" → "dekstraj-alfluoj" kaj simile. LiMr (diskuto) 16:04, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

Ho. Mi ne sciis, ke vi eĉ jam traktis artikolon. Ĉu mi transprenu jam la provejan kodon al la en artikoloj uzata ŝablono? Se jes, ni bezonus liston de iomete ŝanĝotaj parametroj. - Tamen mi ne certas, ĉu post tia ŝanĝo la tute majusklaj parametroj eble eĉ estu eligitaj el la ŝablono. Por la zorgado de ĝia kodo tio ja estus bona ideo. --Tlustulimu (diskuto) 17:05, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

Mi komencis minuskligi tiujn parametrojn: NOMO, FOTO, FOTO-PRISKRIBO, SITUO, LONGECO, FONTO, FONTO-ALTECO, ENFLUEJO, ENFLUEJO-ALTECO, ALTECODIFERENCO, URBOJ SURVOJAJ, DEKSTRAJ ALFLUOJ, MALDEKSTRAJ ALFLUOJ, RIMARKOJ, ALTERNATIVA NOMO, MAPO, MAPO-PRISKRIBO, RIVER-SISTEMO, LAGOJ, DIGOLAGOJ, URBETOJ SURVOJAJ, KOMUNUMOJ SURVOJAJ, DEKSTRAJ ENFLUOJ, MALDEKSTRAJ ENFLUOJ, MEZGRANDAJ URBOJ, KOMUNUMO. Mi ne povas fari tion aŭtomate, nur duonaŭtomate (malpli rapide), ĉar duono da artikoloj uzas duplicitajn parametrojn (eraro en informkesto) kaj mi ankaŭ riparas erare skribita parametro "river-sistemo", forigas germanajn parametrojn (QUELLHÖHE-PREFIX), kaj riparas multajn malgrandajn erarojn en parametroj... LiMr (diskuto) 18:47, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Ĉu eblas iel aparte fari liston pri artikoloj kun parametroj "mapo" kaj "mapo-priskribo"? Mi nur nove aldonis la parametron "mapo". Sed aldoninto al artikolo supozeble apenaŭ legis la dokumentadon. Kelkaj parametroj fakte estas iomete aliaj. Sed mi jam aldonis kelkajn alternativajn parametrojn, laŭ viaj ĵus ŝanĝitaj artikoloj. Tamen la kodo jam estas terure plenŝtopita je alternativaj parametroj. Do, kion fari? Tlustulimu (diskuto) 19:00, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
La plej facila solvo por fari liston estas aldono de portempa {{Kaŝita kategorio}} en kondiĉo (if) pri parametro mapo en {{informkesto rivero}}. Tio povas fari vi mem. Do vi vidos ĉiujn artikolojn kun {{informkesto rivero}} kaj parametro mapo en unu kategorio. Ĉu vi komprenas? LiMr (diskuto) 19:16, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Mi provis ion pri kaŝita kategorio. Sed ial tio ne funkciis. Intertempe mi havis pli bonan ideon. Mi iomete ŝanĝis la ŝablonon, tiel ke nun ekzistas la iel kutima parametro "mapo" kaj eĉ "mapo-priskribo" eblas kiel alternativo de "priskribo de mapo". La nova plurmarkila mapo nun estas aktivigebla per "situo sur mapo", kiel jam bone videblas en la artikolo Una (rivero). Tlustulimu (diskuto) 20:29, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Kategorioj en ŝablonoj estas iufoje malfruantaj - bezonas kelkaj minutojn (aŭ horojn) antaŭ ol vi vidos ilin. Mi pensas, ke tio estas utila ankaŭ por alia via laboro. LiMr (diskuto) 08:32, 20 jun. 2022 (UTC)Reply


Bonvolu paŭzi iomete, ĉar kelkaj parametroj fakte ne ekzistis nek ekzistas. Iuj uzantoj simple fuŝis la ŝablonuzadon :-( Bedaŭrinde. - Mi unue devus rigardi, kiuj ne ekzistantaj parametroj ankoraŭ estas aldoneblaj kaj kiujn ne. Ne aldonebla devus interalie esti "mapo-priskribo". --Tlustulimu (diskuto) 18:39, 17 jun. 2022 (UTC)Reply

Laŭ mi parametroj "urboj survojaj, urbetoj survojaj, komunumoj survojaj, mezgrandaj urboj, komunumo" povas uzi nur unu nomon de parametro. Ankaŭ duopo alfluoj x enfluoj estas superflua. LiMr (diskuto) 19:01, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
La parametrojn "urboj survojaj, urbetoj survojaj, komunumoj survojaj, mezgrandaj urboj" mi jam aldonis al la ŝablonon. Sed "komunumo" ŝajnas al mi superflua. Eble ja estus bone ŝanĝi ĉiun aperon de "enfluoj" al "alfluoj". Poste mi eble denove povus elĵeti "enfluoj". Ĉu tio eblas? Tlustulimu (diskuto) 19:08, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Jes, mi ŝanĝos ĉiun aperon de (dekstraj/maldekstraj) "enfluoj" al "alfluoj", eĉ en artikoloj kiuj mi jam redaktis. Nun mi paŭzis ĉion kaj atendas vian startimpeton. LiMr (diskuto) 19:26, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Hm. Nu bone. Eble ni daŭrigu morgaŭ. Verŝajne mi devus skribi kelkajn ŝanĝolistojn pri parametroj, same kiel por la ŝanĝo de nenomitaj al nomitaj parametroj. Tio ja relative bone funkciis. Ĉu ne? Tlustulimu (diskuto) 20:32, 17 jun. 2022 (UTC)Reply
Jes, mi paŭzis mian laboron kaj mi bezonas de vi ŝanĝoliston pri parametroj. Eble vi ne devas skribi unu grandan malsimplan liston, sed unue malgrandan liston de evidentaj parametroj, mi anstataŭigos la parametrojn en artikoloj, poste vi skribos alian liston, ... LiMr (diskuto) 08:49, 20 jun. 2022 (UTC)Reply

Saluton, LiMr. Jen mia nuna unua listo pri ŝanĝendaj parametroj:

  • fontoloko -> fonto-loko
  • fontalteco -> fonto-alteco
  • fontokoordinatoj -> fonto-koordinatoj
  • enfluejoloko -> enfluejo-loko
  • enfluejoalteco -> enfluejo-alteco
  • enfluejokoordinatoj -> enfluejo-koordinatoj

Estus bone, se vi ne nur traktus tion, sed eĉ povus rearanĝi la du koordinatajn parametroj jene

  • fontokoordinatoj -> fonto-latitudo, fonto-longitudo
  • enfluejokoordinatoj -> enfluejo-latitudo, enfluejo-longitudo

kiel mi hieraŭ faris ekz. ĉe Seulles‎. Tiam la informkesto povas pli bone (re)uzi la koordinatoj kaj eble eĉ aperigas mapon. Bonvolu atenti, ke krome "regiono-ISO por fonto" resp. "regiono-ISO por enfluejo" tiam eĉ devus esti aldonataj. Ĉu eblas fari la anstataŭigon laŭ landoj? Tiam vi povus reuzi por la unuopaj landoj la koncernajn iso-kodojn. --Tlustulimu (diskuto) 12:39, 20 jun. 2022 (UTC)Reply

Jen dua listo de ŝanĝendaj parametroj:
  • FOTO1 -> foto1
  • FOTO-PRISKRIBO1 -> foto1-priskribo
  • FOTO2 -> foto2
  • FOTO-PRISKRIBO2 -> foto2-priskribo
  • FOTO3 -> foto3
  • FOTO-PRISKRIBO3 -> foto3-priskribo
  • FOTO4 -> foto4
  • FOTO-PRISKRIBO4 -> foto4-priskribo
  • FOTO5 -> foto5
  • FOTO-PRISKRIBO5 -> foto5-priskribo
Bonvolu atenti, ke la ciferoj estu metataj post la unua parto, do rekte antaŭ la unuan strekon. Tio pli klare montras la rilaton inter la parametroj. Parametroj kiel "PRISKRIBO DE FOTO1", "PRISKRIBO DE FOTO2" ktp. nur estu ŝanĝataj al minuskla literoj. --Tlustulimu (diskuto) 12:58, 20 jun. 2022 (UTC)Reply
Parametroj kiel "PRISKRIBO DE FOTO1", "PRISKRIBO DE FOTO2" ktp. nur estu ŝanĝataj al minuskla literoj. - Ĉu vi pensas nur paremetrojn pri priskriboj de fotoj, aŭ ĉiujn parametrojn, do ankaŭ parametrojn NOMO, LONGECO, AKVOKOLEKTA-AREO, RIMARKOJ? LiMr (diskuto) 15:26, 20 jun. 2022 (UTC)Reply
Aĥ jes. Ankaŭ la aliaj majusklaj parametroj estu ŝanĝataj al minusklaj. Sed ĉe la parametroj pri fotoj la ciferoj migru al alia pozicio. Same devus okazi ĉe kelkaj parametroj pri fontoj, nome tiuj, kiuj havas la ciferon je la fino, finfine havu ĝin rekte post "fonto", do antaŭ la streko. Ekz. el fontoloko1 fariĝu fonto1-loko ktp. Tio pli klare montras la rilaton. - Krome el QUELLHÖHE-PREFIX fariĝu tradukita "fonto-alteco-prefikso". Mi ne scias, ĉu eble iu eĉ ie uzis QUELLHÖHE-SUFFIX. Se jes, tio devus fariĝi "fonto-alteco-sufikso". Kaj ĉe AKVOKOLEKTA-AREO ne nur okazu ŝanĝo al "akvokolekta-areo", sed eĉ al "akvokolekta areo". La streko tie simple superfluas pro la komenca adjektivo. --Tlustulimu (diskuto) 16:37, 20 jun. 2022 (UTC)Reply
  Farite - Sed estis pli malfacila laboro, ĉar multaj germanaj riveroj havis multajn problemojn en la informkesto.
Ĉu estas alia laboro por roboto?
Interalie, mi tre ŝatas informkestojn, kiuj uzas Vikidatumojn. Almenaŭ por precipaj informoj. LiMr (diskuto) 09:46, 25 jun. 2022 (UTC)Reply

Ŝablono:Informkesto rivero redakti

Saluton, LiMr. Se vi de lundo ĝis vendredo ekde la sekvonta semajno havos iun demandon aŭ rimarkon pri {{informkesto rivero}}, mi nur povos respondi ilin posttagmeze aŭ vespere. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:15, 19 jun. 2022 (UTC)Reply

Robota tasko redakti

Saluton! "Filozofo" kontrolis min kaj ŝanĝis la frazparton "laŭ hungarlingve kutima sinsekvo" al "laŭ hungarlingve kutima nomordo". Tiu estas la problemo, ke tiu frazparto estas legebla almenaŭ milfoje. Ĉu via roboto povus fari la ŝanĝojn? --Crosstor (diskuto) 06:52, 14 jul. 2022 (UTC)Reply

Saluton, jes, ŝanĝoj de precizaj frazpartoj estas tre facilaj. Mia roboto komencis fari, sed estas vere multaj miloj da artikoloj, do ĝi finos la laboron post kelkaj tagoj. LiMr (diskuto) 09:06, 14 jul. 2022 (UTC)Reply
Dankon! Crosstor (diskuto) 09:44, 14 jul. 2022 (UTC)Reply
  Farite, pli ol 10k artikolojn. Ĉu vi trovis alian similan frazparton? LiMr (diskuto) 18:37, 17 jul. 2022 (UTC)Reply

Alinomigo de Rok redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus alinomi paĝon pri Rok (Sušice) al simpla Rok, kiu estas alidirektigilo? La reston faros jam mi. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:15, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 16:18, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Mi estis pli rapida ol Tlustulimu, kiu faris la saman alinomigon. Pro tio la artikolo estas en malĝusta stato. LiMr (diskuto) 16:24, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply
Saluton, LiMr. Per provizora forigo kaj poste parta malfaro mi riparis la fuŝon. Tlustulimu (diskuto) 16:43, 5 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Proponoj por Legindaj artikoloj redakti

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:28, 13 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Uzanto:Wikipedian säännöistä piittaamaton vuonna 1989 syntynyt käyttäjä redakti

Saluton, LiMr. Mi ĵus vidis, ke via roboto aŭtomate bonvenigis la "novulon" Wikipedian säännöistä piittaamaton vuonna 1989 syntynyt käyttäjä (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL). Laŭ gugla tradukilo la uzantonomo signifas "Uzanto naskita en 1989, kiu malatentas la regulojn de Vikipedio". Do, laŭ la nomado de la uzanto tutcerte estas gantopupo de Nenioniel. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:00, 20 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Mia propono por nova ĉefpaĝo redakti

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Se vi emas, bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:32, 21 aŭg. 2022 (UTC)Reply

Dankon por partopreni en la baloto. Mi parolis kun KuboF pri ĝi kaj ni decidis ke ĝi daŭriĝis sufiĉe longe. Vi estas administranto, ĉu ne? KuboF ŝajne ne havas tempon en la momento. Se vi konsentas ke la diskuto donis klaran rezulton, ĉu vi bonvole povus kopii mian proponon al la ĉefpaĝo? --Stefangrotz (diskuto) 21:15, 19 sep. 2022 (UTC)Reply
  Farite - Vi vidas ke nur unu redakto de la ĉefpaĝo sufiĉas. Aliaj dosieroj/ŝablonoj estis jam ĝustaj. LiMr (diskuto) 08:53, 20 sep. 2022 (UTC)Reply

Nova tasko por via roboto redakti

Saluton, LiMr. Mi ĵus korektadis artikolojn el la kategorio Komunumoj de Yucatán ĝis la litero D. Unu tia artikolo estas Dzemul. Mi ŝanĝis la nomon de la informkesto al la vere uzata nomo, tiel ke el la alidirektila "urbokadro" fariĝas "informkesto urbo". Krome mi malplenigis la parametron "mapo2", ĉar la tiea uzo ne estas tre taŭga kaj kaŭzas pluroblan difinon de koordinatoj. Krome mi elĵetis eĉ la koordinatajn parametrojn, se la mapligila mapo montras, ke ekzistas difino en la rilata Vikidatuma ero. Mi ankaŭ forigis duan aperon de "distrikto", kiu alie kaŭzas, ke la artikolo aperas en zorgiga kategorio. - Ĉu via roboto povus daŭrigi mian ŝanĝon laŭ la listigo de la menciita kategorio ekde litero E? - Se jes, mi jam antaŭdankas kaj deziras al vi multe da sukceso. Amike Tlustulimu (diskuto) 15:34, 4 okt. 2022 (UTC)Reply

Saluton, mi faros duonaŭtomate kelkajn tiajn redaktojn laŭ via ekzemplo en ĉiuj artikoloj ekde E, sed ne ĉiajn redaktojn pro pli malfacila permana laboro, kiu ne estas por la roboto. LiMr (diskuto) 15:52, 4 okt. 2022 (UTC)Reply
Bone. Bonvolu atenti, ke "regiono-ISO" ĉe artikoloj en la menciita kategorio senprobleme povus esti ŝanĝata al "MX-YUC", ĉar ja ĉiuj urboj situas en la sama subŝtato de Meksiko. Tlustulimu (diskuto) 15:55, 4 okt. 2022 (UTC)Reply
  Farite - Mi scias, ke mi ne faris ĉiajn viajn redaktojn perfekte, sed plimulto kaj iajn aliajn. LiMr (diskuto) 16:39, 4 okt. 2022 (UTC)Reply
Dankon pro via helpo. Mi ĵus finis la lastajn redaktojn de artikoloj en la menciita kategorio. Nun en ĉiuj artikoloj videblas tri mapoj, unu de Jukatano, unu de Meksiko kaj la tria estas la mapligila mapo. --Tlustulimu (diskuto) 17:04, 4 okt. 2022 (UTC)Reply

"pli facila informkesto" redakti

Saluton LiMr! Vi ĵus ŝanĝis informkestojn de kelkaj ĉeĥaj urboj. Bonvolu ne forgesi parametron "|regiono-ISO=CZ". Sen tiu parametro la koncerna urbo eniras la zorgigan kategorion Kategorio:Parametra eraro. Mi faris la necesajn korektojn. Antaŭdankon! Dominik (diskuto) 08:12, 15 nov. 2022 (UTC)Reply

Bone, sed mi provis aldoni ĝin, sed mi ne vidis diferencon, eĉ la mapo estis la sama. Kial tiu parametro estas grava? LiMr (diskuto) 08:33, 15 nov. 2022 (UTC)Reply
En tiu preciza kazo, ĝi neniom utilas - nur necesas por ne eniri zorgigan kategorion. Dominik (diskuto) 08:49, 15 nov. 2022 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj redakti

Saluton. Mi ĵus vidis la ĝisdatigon decembran. Tiel estis surprizo en Etaj 14 anstataŭ 10 dum tute unu monato. Fakte estis 11 ĉar anonimulo forigis tute sentiale grandan parton de Dinastio Ming. Mi ĵus malfaris ĝin. Ĉu tio okazis ankaŭ ĉe aliaj artikoloj? Tiuokaze iu stultulo kiu celas sian propran plialtigon en alilingva vikio en la klasigo venas ĉe ni por damaĝi nian havaĵon. Ĉu tio vere okazis? Krome vi povas konstati, ke ni plialtiĝas nur ĉiun duan monaton. Ja, mi ne volas elĉerpiĝi per tiu tantala tasko, kaj dediĉas mian energion al tio nur ĉiun duan monaton. Dankon. --kani (diskuto) 11:10, 7 dec. 2022 (UTC)Reply

Fakte la anonimulo kiu forigis grandan parton de Dinastio Ming estas el Vjetnamio, kaj la vjetnama vikio estas 15a malantaŭ 13a Esperanto. Ĉu li celis atingi nin?--kani (diskuto) 11:20, 7 dec. 2022 (UTC)Reply
Saluton, redaktoj de Dinastio Ming estas eble nur vandalaj eksperimentoj de komencanto. Dankon por la riparo.
La nombro de artikoloj en la linio "Hodiaŭ (aŭtomata takso)" estas nur proksimuma (nur takso). Ne eblas scii la precizan grandecon de la artikolo ĉar la oficiala algoritmo verŝajne ne kalkulas pri kategorioj ĉe fino, multoblaj spacoj kaj aliaj helpaj informoj. Do artikoloj ĉe la limo de grandeco povas esti miskalkulitaj laŭ nia takso. Ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles/Stubs#eo_Esperanto la artikoloj estas precize klasigitaj, sed ĝi estas ĝisdatigita nur unufoje monate. LiMr (diskuto) 13:03, 7 dec. 2022 (UTC)Reply

MediaWiki:Recentchangestext redakti

Saluton! Ĉu vi bonvolus aldoni atentigon pri elekto de burokraroj al MediaWiki:Recentchangestext ? Taylor 49 (diskuto) 15:02, 18 feb. 2023 (UTC)Reply

 N Nefarite kaj ne plu bezonate. Taylor 49 (diskuto) 16:11, 13 mar. 2023 (UTC)Reply

Burokrato redakti

Saluton, LiMr. Ĉar estas sufiĉe da poraj voĉoj sur jena balotopaĝo, mi ĵus donis la statuson de burokrato al vi. Espereble vi ne havos tro da streĉo. - Amike Tlustulimu (diskuto) 15:06, 12 mar. 2023 (UTC)Reply

Dankon, mi jam ekfaras ian laboron por burokratoj. LiMr (diskuto) 18:56, 12 mar. 2023 (UTC)Reply
  Farite Dankon ... eble vi forprenu la rajton de roboto de mia ĉefa nerobota konto kiun Thomas pretervide ĵus aldonis. Taylor 49 (diskuto) 16:11, 13 mar. 2023 (UTC)Reply
La rajto de roboto de nerobota konto estas forprenita. LiMr (diskuto) 16:31, 13 mar. 2023 (UTC)Reply
  Farite Protokolo?type=rights Taylor 49 (diskuto) 16:39, 13 mar. 2023 (UTC)Reply

Kleť redakti

Ĉaŭ! Se vi volas, oni povas aldoni la ŝablonojn {{projektoj}} kaj {{bibliotekoj}} ĉe la fino de la paĝo (vidu ĉi tie). Mi ankaŭ kreis alidirekton el la germana nomo de la paĝo (alklaku ĉi tie). Ĝis baldaŭ! — Super nabla (diskuto) 12:37, 17 mar. 2023 (UTC)Reply

Stilogvido pri datoj redakti

Ĉaŭ, LiMr. Mi volas proponi stilogvidon pri datoj (vizitu: Uzanto:Super nabla/Datoj). Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroli ĝin kaj esprimi vian opinion? Aliaj uzantoj jam komentis/plibonigis la tekston. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 09:35, 20 mar. 2023 (UTC)Reply

Forigo de mistitolita ŝablono redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus forigi mistitolitan ŝablonon? Ĝi estas Sablono:Ždírec nad Doubravou. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:41, 28 mar. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 16:49, 28 mar. 2023 (UTC)Reply

Peto de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj redakti

Saluton kara. Mi havas grandan kaj fundamentan peton de konsilo pri progresinta uzo de vikidatumoj. Por ne malŝpari spacon, mi ne donas la tutan peton ĉi tie, sed petas vin vidi ĝin en aparta persona paĝo. Se vi havas ideon kiel eblos respondi al mia peto, mi tre ĝojos pri konsilo! Kore, ThomasPusch (diskuto) 17:32, 1 apr. 2023 (UTC)Reply

Ŝablono:Najbaraj municipoj redakti

Saluton LiMr, ĉu vi hazarde ne scias, kiel ekfunkciigi ŝablonon:Najbaraj municipoj laŭ la ĉeĥa ŝablono cs:Šablona:Sousední obce? Eble io mankas aldoni en Modulo:Wikidata. Mi ne vidas ĉi tie jam kolegon Tlustulimu, kiu eble pli bone orientiĝas en tio, do mi demandas vin. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:18, 23 apr. 2023 (UTC)Reply

Saluton, la eraro estas pro formatStatements mankas en la esperanta Modulo:Wikidata. La esperanta Modulo:Wikidata estas sur alia bazo ol Modulo:Wikidata en la ĉeĥa Vikipedio, do ne eblas facile aldoni ĝin. Sed mi trovis, ke mi povas uzi similan funkcion, do mi riparis la ŝablonon kaj nun ĝi funkcias! Poste oni povas aldoni la vorton "kaj". Nun mi ne scias kiel. LiMr (diskuto) 07:59, 23 apr. 2023 (UTC)Reply
Vi povas vidi la rezulton en artikolo Čeložnice. LiMr (diskuto) 08:04, 23 apr. 2023 (UTC)Reply
Dankon almenaŭ por tio. Ankoraŭ mi demandas, ĉu eblus aperigi ekz. ne Moravany (distrikto Hodonín), sed Moravany, simple kaŝi informojn en krampoj (distrikto ...) kaj aperigi nur simplajn nomojn. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:30, 23 apr. 2023 (UTC)Reply
Mi kontrolis la ligilojn. Ili estus funkcii kiel vi skribas, sed nefuncias. Mi ne scias, kie estas la problemo. Mi almenaŭ aldonis la vorton "kaj" (ne per modulo, sed per ŝablono). LiMr (diskuto) 09:29, 23 apr. 2023 (UTC)Reply
Saluton, ĝi vere funkcias. La problemo estas simpla kaj klara. Vidu ekzemple d:Q1757058. Etikedo de la municipo ne estas "Kostelec", sed "Kostelec (distrikto Hodonín)". Do, kaj modulo kaj ŝablono estas ĝustaj. Mi jam riparis la municipon Moravany (distrikto Hodonín). Mi provos trovi tiujn municipojn en Ĉeĥio kaj provos ripari la etikedojn. LiMr (diskuto) 20:33, 28 apr. 2023 (UTC)Reply

Alinomado al Sedlice redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus alinomi paĝon Sedlice (apartigilo) al simpla Sedlice? Sedlice (apartigilo) estas poste forigenda. Povas fari tion nur administranto. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:50, 20 maj. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 20:25, 21 maj. 2023 (UTC)Reply

Alinomado al Tisovec redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus ankoraŭ alinomi paĝon Tisovec (apartigilo) al simpla Tisovec nelasante alidirektigilon. Necesas administra alinomado. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:53, 3 jun. 2023 (UTC)Reply

La samo rilatas al Bystré (apartigilo) al simpla Bystré. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:23, 3 jun. 2023 (UTC)Reply
Forigenda estas ankaŭ Ŝablono:Bystré. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:00, 3 jun. 2023 (UTC)Reply
  Farite --LiMr (diskuto) 07:05, 3 jun. 2023 (UTC)Reply

QuickStatements redakti

Kara LiMr, mi ĝis nun ne vere amikiĝas kun QuickStatements kaj ĵus sendis al vi retpoŝte staton kaj ekranfoton,ĝis kiu punkto mi venis. Mi petus pri konsilo, kion fari, kaj esperas ke vi havas ideon kion mi misfaris... ThomasPusch (diskuto) 19:49, 8 jun. 2023 (UTC)Reply

Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton kaj dankon pro la ĝisdatigo de la Listo de havendaj artikoloj. Mi havas dubon. Delonge aperas 4 en la malalta kategorio, dum jam de monatoj estas nur 2. Mi timas, ke denove oni trudis 2 novajn artikolojn, kiujn oni devos plialtigi de kategorio. Kaj tiuj anstataŭis aliajn kiuj estis jam zorgitaj, plej verŝajne el la supra kategorio. Dankon. Ĉiuokaze mi esperas, ke mi eraras, kaj ke la nuna ĝusta cifero estas 2.--kani (diskuto) 18:30, 6 jul. 2023 (UTC)Reply

Saluton, estas neniu ŝanĝo en Listo de havendaj artikoloj ekde novembro 2022. Laŭ mi la problemo estas alie. Ne estas facile komputi la grandon de artikoloj per la sama metodo kiel oni komputas tion. Ni komputas tion nur proksimume. Do eble kelkaj artikoloj estas tre proksime de limo de grandeco kaj laŭ unua metodo estas en unua kategorio kaj laŭ la dua metodo estas en alia kategorio. Antaŭ du jaroj uzanto Castelobranco ŝanĝis mian formulon, kiu estis laŭ mi pli preciza ol la lia. Sed mi ne scias tion certe. LiMr (diskuto) 16:58, 7 jul. 2023 (UTC)Reply
Dankon. Ankaŭ mi foje trafis svagan limon inter du kategorioj. Nu, se mi trovas iam iometan diferencon en dua kategorio, mi klopodos por plialtigi ĝin. Dume, pacienco. Krome, plej verŝajne dum unu monato kaj duono mi ne laboros tiukadre.--kani (diskuto) 12:09, 10 jul. 2023 (UTC)Reply
La du artikoloj, kiuj estas proksimaj de la limo, estas Elektromagneta forto kaj Nombroteorio. Vi povas vidi tion en tiuj listoj:
LiMr (diskuto) 13:56, 10 jul. 2023 (UTC)Reply
Solvite, por la momento.--kani (diskuto) 00:55, 13 jul. 2023 (UTC)Reply

Vulgara uzantonomo redakti

Bv forbaru porĉiam konton Työnnä kulli perseeseen HETI (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) : vulgara uzantonomo, gantopupumado, evitado de forbaro. Taylor 49 (diskuto) 09:40, 11 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 09:49, 11 jul. 2023 (UTC)Reply

Dosiernoma ŝanĝo redakti

Bonvolu ŝanĝi "Dosiero:Cinnamyl chloride3D.png" al "Dosiero:Cinnamyl chloride 3D.png". (30 dosieroj) Dankon Claudio Pistilli (diskuto) 18:02, 12 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite - Oni ofte uzas "_" en la nomo, sed tio ne estas problemo. --LiMr (diskuto) 18:15, 12 jul. 2023 (UTC)Reply
  Farite - Antaŭe mi nur demandis vin pri la malsama nombro de artikoloj. Nun estas vere farite. Mi daŭrigos kun la tria dosiero... --LiMr (diskuto) 20:37, 12 jul. 2023 (UTC)Reply
Laŭ mi la dosiero ne estas en 92 artikoloj, sed en 242 artikoloj. Ĉu estas ĝuste? Vidu rezulton --LiMr (diskuto) 18:38, 12 jul. 2023 (UTC)Reply
Jes, ekzistas aliaj ligiloj.
Tamen mi sendas pluajn laborojn, anticipe dankas vin. Bonvolu ŝanĝi "Dosiero:Diethyl carbonate.png" al "Dosiero:Diethyl carbonate 3D.png". Fortan ĉirkaŭbrakon Claudio Pistilli (diskuto) 20:00, 12 jul. 2023 (UTC)Reply
  Farite - 21 artikoloj --LiMr (diskuto) 20:44, 12 jul. 2023 (UTC)Reply
Jen: [[:Dosiero:Cinnamyl chloride3D.png]] Dupunkta regulo ebligas ligi al bildo. :-) Tamen mi ne komprenas kial User:Claudio Pistilli ne alŝutas al la komuna dosierdeponejo "Commons". Taylor 49 (diskuto) 22:34, 12 jul. 2023 (UTC)Reply

Dumetila karbonato redakti

Dumetila sulfido redakti

Bonvolu ŝanĝi 18 dosierojn Dosiero:Dimethyl-sulfide-3D-balls.png al Dosiero:Dimethyl sulfide 3D.png Claudio Pistilli (diskuto) 06:18, 13 jul. 2023 (UTC)Reply

Ne farite, Dosiero:Dimethyl sulfide 3D.png ne ekzistas. LiMr (diskuto) 07:49, 13 jul. 2023 (UTC)Reply
Bonvolu refari la dosierŝangojn:   -  . Fortan ĉirkaŭbrakon! Claudio Pistilli (diskuto) 21:21, 13 jul. 2023 (UTC)Reply
  Farite - La dosiero jam ekzistas. LiMr (diskuto) 20:23, 14 jul. 2023 (UTC)Reply
Bonegan laboron! Dankegon! Claudio Pistilli (diskuto) 05:20, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

Vinila alkoholo redakti

Bonvolu ŝanĝi 67 dosierojn Dosiero:Ethenol-3D-balls.png al Dosiero:Vinyl alcohol 3D.png Claudio Pistilli (diskuto) 07:12, 13 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 07:48, 13 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila kloroacetato redakti

Bonvolu ŝanĝi 16 dosierojn Dosiero:Methyl chloroacetate3D.png al   Claudio Pistilli (diskuto) 05:28, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 07:39, 15 jul. 2023 (UTC)Reply
Dankon, fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:11, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila laktato redakti

Bonvolu ŝanĝi 17 dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 06:31, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 07:43, 15 jul. 2023 (UTC)Reply
Dankon, fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:11, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila nitrato redakti

Bonvolu ŝanĝi 10 dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 14:19, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 14:44, 15 jul. 2023 (UTC)Reply
Bonan laboron! Gratulojn Claudio Pistilli (diskuto) 15:05, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila propionato redakti

Bonvolu ŝanĝi 27 dosierojn Dosiero:Methyl propionate3D.png al   Claudio Pistilli (diskuto) 15:04, 15 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite - Sed la nova dosiero ne havas spacon en dosiernomo antaŭ 3D, kiel la aliaj novaj dosieroj. LiMr (diskuto) 15:19, 15 jul. 2023 (UTC)Reply
Bonan laboron! Gratulojn Claudio Pistilli Claudio Pistilli (diskuto) 14:02, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

Akroleino redakti

Bonvolu ŝanĝi 20 dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 14:01, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 17:21, 16 jul. 2023 (UTC)Reply
Bonegan laboron, fortan ĉirkaŭfrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 21:38, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

Heksanolo redakti

Bonvolu ŝanĝi 47 dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 21:38, 16 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 07:16, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Fenetila klorido redakti

Bonvolu ŝanĝi la dosierojn fenetila klorido al   Claudio Pistilli (diskuto) 07:05, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 08:36, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Fenetila alkoholo redakti

Bonvolu ŝanĝi la dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 07:27, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite - Sed nun mi vidas, ke ekzistas ligilojn al dosieroj sen prefikso "Dosiero:". Eble tio estis ankaŭ en antaŭaj artikoloj. Mi provos ripari ĝin permane. LiMr (diskuto) 09:33, 17 jul. 2023 (UTC)Reply
Tio ne estas ofte, do nun jam estas ĉio ĝuste. LiMr (diskuto) 09:39, 17 jul. 2023 (UTC)Reply
Ĉio en ordo, bonan laboron, dankkegon Claudio Pistilli (diskuto) 14:06, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Propionamido redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 08:44, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 09:52, 17 jul. 2023 (UTC)Reply
Ĉio en ordo, bonan laboron, dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 14:06, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Propila benzoato redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn malnova dosiero al   Claudio Pistilli (diskuto) 09:05, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 10:07, 17 jul. 2023 (UTC)Reply
Ĉio en ordo, bonan laboron, dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 14:07, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Kalia karbonato redakti

Bonvolu ŝanĝi la dosierojn malnova dosiero al   Claudio Pistilli (diskuto) 20:48, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Farite, eĉ tiel, dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 17:31, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila fosfato redakti

Bonvolu ŝanĝi la jenajn dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 21:49, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Farite, eĉ tiel, dankegon Claudio Pistilli Claudio Pistilli (diskuto) 17:37, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

Alila benzoato redakti

Bonvolu ŝanĝi la dosierojn malnova dosiero al   Claudio Pistilli (diskuto) 22:09, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Farite, ĉiamaniere, dankegonClaudio Pistilli (diskuto) 20:28, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

Alila jodido redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn malnova dosiero al   Claudio Pistilli (diskuto) 22:19, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Farite, ĉiamaniere, dankegonClaudio Pistilli (diskuto) 20:31, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

Alila klorido redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 22:28, 17 jul. 2023 (UTC)Reply

Farite, ĉiamaniere, dankegonClaudio Pistilli (diskuto) 22:04, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

Benzila cinamato redakti

Bonvolu ŝanĝi la dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 12:35, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 09:03, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Cinamila formiato redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn malnova dosiero al   Claudio Pistilli (diskuto) 13:36, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 09:06, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Etila valerato redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn malnova dosiero al   Claudio Pistilli (diskuto) 14:22, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 10:46, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Dimetila disulfido redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 14:25, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 10:47, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Natria jodoacetato redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 19:14, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

Farite, ĉiamaniere, dankegonClaudio Pistilli (diskuto) 11:18, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila formiato redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 20:05, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Ne farite - Ĉu ĉio estas jam ŝanĝita? LiMr (diskuto) 12:57, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Metila fenilacetato redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 20:20, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Ne farite - Ĉu ĉio estas jam ŝanĝita?
LiMr (diskuto) 12:59, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Butilamino redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 20:30, 18 jul. 2023 (UTC)Reply

  Ne farite - Ĉu ĉio estas jam ŝanĝita? LiMr (diskuto) 13:00, 20 jul. 2023 (UTC)Reply
Saluton, mi pardonpetas. Mi kredis ke vi estis forlasinta la proponhelpon. Mi atendis du tagojn, kaj la ŝanĝoj estas necesaj. Ĉiuokaze, vi estis tre helpema. Fortan ĉirkaŭbrakon. Claudio Pistilli (diskuto) 13:14, 20 jul. 2023 (UTC)Reply
Hodiaŭ kaj morgaŭ mi povos labori, sed poste jam denove ne. LiMr (diskuto) 13:33, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Propionata acido redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 12:15, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 13:04, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

t-Butila klorido redakti

Bonvolu ŝanĝi dosierojn   al   Claudio Pistilli (diskuto) 13:43, 19 jul. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 13:10, 20 jul. 2023 (UTC)Reply

Elekto de nova administranto redakti

 
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton LiMr,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:28, 24 jul. 2023 (UTC)Reply

Tute naiva demando redakti

En la vikimedia elektopaĝo pri preferoj estas ebleco elekti ĉu oni volas esti alskribata kiel viro, kiel virino aŭ kiel genre neŭtrala homo, kaj estas noto "Ĉi tiu informo montriĝos publike." Mia demando estas: kie? Kie tio montriĝas? Mi ĝis nun ne trovis tiun "publikan lokon". --ThomasPusch (diskuto) 16:51, 6 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Interesa demando. Mi ne scias. Laŭ mi oni uzas tion nur por statistika informo. LiMr (diskuto) 18:06, 6 aŭg. 2023 (UTC)Reply
@User:ThomasPusch Jam solvite aliloke: Uzanto-Diskuto:Moldur#Tute_naiva_demando. Taylor 49 (diskuto) 18:59, 23 aŭg. 2023 (UTC)Reply

Petscan redakti

Mi multe uzis PetScan dum la pasintaj tri monatoj en prilaboro de vikidatumoj, post kiam vi rekomendis ĝin al mi, lastfoje tute sukcese antaŭ du tagoj, kaj tial tre tristis kiam hieraŭ ĝi subite tute ne plu funkciis kaj ankaŭ hodiaŭ la servo gastigata de wmflabs.org estas morta. Mi provis per tri diversaj retkroziloj: ĉiam rezultas nur tute malplena paĝo. Ĉu ĉe vi ankoraŭ funkcias la servo? Aŭ ĉu vi scias ke efike noti la problemon? Mi nun trovis meta-wikimedia Tech kaj tie notos mian problemon, sed mi havas neniun ideon ĉu tio helpos al solvo de mia problemo. ThomasPusch (diskuto) 10:43, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Saluton, nun mi trovas uzi PetScan kaj ankaŭ mi havas la saman problemon. Mi ne trovis ion pri la problemo en interreto, sed mi esperas, ke oni riparos tion baldaŭ. Por parto de laboro pri vikidatumoj vi povas uzi https://query.wikidata.org/ LiMr (diskuto) 11:03, 26 sep. 2023 (UTC)Reply
Saluton, mi trovis facilan solvon kaj mia PetScan funkcias. Ĉu vi estas sperta pri komputiloj? Premu F12, vidu <body style="display:none"> kaj forigu display:none. Se vi vidos blankan paĝon denove, ripetu tion. LiMr (diskuto) 15:04, 26 sep. 2023 (UTC)Reply
Mi per F12 vidis la signojn "display:none" kaj provis forigi ilin, sed tamen mi ŝajne ion faris malĝuste dum la forigoprovo - ĉe mi la helpila paĝo daŭre plene blankas. Sed ekde hieraŭ komencas amasiĝi notoj de frustritaj uzantoj pri la misfunkcio ekde antaŭhierau, ekzemple germane en Wikipedia:Fragen zur Wikipedia#PetScan down? ... tamen tie ankoraŭ neniu sukcesis pri tia truko, kiun vi priskribis sed kiun mi ankoraŭ ne sukcesis kopii ... ThomasPusch (diskuto) 06:52, 27 sep. 2023 (UTC)Reply
Ekde duona horo denove funkcias, sen iuj trukoj. Ni esperu ke tiel restos... ThomasPusch (diskuto) 09:17, 27 sep. 2023 (UTC)Reply
Sed kompense nun la aplikaĵo quickstatements.toolforge.org kraŝis. Eble ĝi ankaŭ jam ekde 2 tagoj misfunkcias. Mi kompreneble ne testis ĝin dum la lastaj tagoj, ĉar Petscan ĉiam estas la unua paŝo antaŭ ol uzo de Quickstatements iĝas senca... ThomasPusch (diskuto) 10:08, 27 sep. 2023 (UTC)Reply
Bone nun ĉio denove funkcias. Mi intertempe devis eĉ krei konton por "Phabricator", por ricevi pluajn informojn pri la daŭrigo de la riparo... neniu ideo, ĉu mi iam ajn denove bezonos tiun konton. ThomasPusch (diskuto) 10:35, 27 sep. 2023 (UTC)Reply
Phabricator estas utila por diversaj problemoj. Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke oni ne laboras pri problemoj de Esperanta Vikipedio. LiMr (diskuto) 17:06, 27 sep. 2023 (UTC)Reply

Via socia sekso en vikimediaj projektoj: plu pri "Tute naiva demando" redakti

Vi komprenis, ke Taylor 49 per {{GENDER:LiMr|li|ŝi|"ri"}} (vidu la supran noton de la 23-a de aŭgusto) deduktis ke vi en viaj vikimediaj preferoj ne indikis socian sekson kaj konsekvence laŭ la kolego ne havas sekson. Bone ke vi nun identigis vin en la vikimediaj preferoj! Ĵus mi vidis ke en via persona uzantopaĝo vi jam fine de januaro 2018 indikis keston "Mi estas viro". Pli klare esprimi sin fakte apenaŭ eblas. Sed tamen oni videble ne uzas la indikon de la vikimediaj preferoj "nur por statistika informo", kiel vi supozis la 6-an de aŭgusto, sed por pseŭdoargumentado ke ĉiuj kiuj ne atentis tiun etan elekton en la vikimediaj preferoj estas sen biologia kaj socia sekso kaj pri ili laŭ la logiko ne permeseblus uzi vorteteojn "li" aŭ "ŝi" - probable tio koncernas vastan plimulton de la uzantoj en la e-lingva vikipedio, ĉar ne ĉiu teknike emas detale studi la vikimediajn preferojn... ThomasPusch (diskuto) 10:57, 26 sep. 2023 (UTC)Reply

Forigo de malnova titolo redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus forigi Kyjovice (Opava)? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:31, 8 okt. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 06:34, 8 okt. 2023 (UTC)Reply

Forigo de malĝuste titolita paĝo redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus forigi paĝon pri Čištěves? Mi misrigardis la ĝustan titolon. Devas esti Čistěves. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 09:59, 9 nov. 2023 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 10:55, 9 nov. 2023 (UTC)Reply

Interesa diskuto redakti

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena. RG72 (diskuto) 12:08, 27 nov. 2023 (UTC)Reply

Saluton, tio estas tre stranga diskuto por mi. Mi ne ŝatas tiajn diskutojn. Mi esperis, ke ĝuste ĉi tiu Vikipedio restos neŭtrala por ambaŭ flankoj. LiMr (diskuto) 13:49, 27 nov. 2023 (UTC)Reply
Ankaŭ mi esperis pri tio, sed jam en 2021 mi amare konstatis ke nia mondo disfalas kaj ŝajne ĉiuj internaciaj institucioj finfine disfalos ankaŭ. Mi esperis ke almenaŭ Esperanto-Vikipedio evitos tiun ĉi sorton, sed nun ankaŭ tiuj esperoj fadas. Eta, sed unueca kaj agresema malplimulto sukcesas trudi sian volon ankaŭ ĉi tie. Tre interesa afero por mi kiel esploristo, kvankam kompreneble ankaŭ mi ne ŝatas tiajn diskutojn kaj pro tio mi alvokis iliajn iniciatintojn "koncentriĝu je laboro", sed... ni havas Esperantujon kiun ni meritas. Eble venontaj generacioj estos pli bonŝancaj. RG72 (diskuto) 09:41, 29 nov. 2023 (UTC)Reply

Damaĝa al damaĝa substanco redakti

Saluton, amiko. Mi benzonas fari grandEGan ŝangon en Vikipedio:

|GHS Signalvorto||Damaĝa

al

|GHS Signalvorto||Damaĝa substanco

Ĉu eblas al vi tion fari per robota sistemo?

Dankon anticipe, Claudio Pistilli (diskuto) 11:00, 16 jan. 2024 (UTC)Reply

Jes, ne estas problemo. Mia roboto faris kelkajn provajn anstataŭigojn. Vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/LiMrBot Ĉu ĉio estas ĝuste? LiMr (diskuto) 12:26, 16 jan. 2024 (UTC)Reply
Jes, perfekte. Claudio Pistilli (diskuto) 13:11, 16 jan. 2024 (UTC)Reply
Ankoraŭ restas multaj artikoloj mankantaj tekston "Damaĝa substanco" Ekz:https://eo.wikipedia.org/wiki/3,4-Dukloroanilino
krom aliaj
Mia roboto ankoraŭ laboris, sed nun ĉio estas farita.--LiMr (diskuto) 20:47, 16 jan. 2024 (UTC)Reply
Vi estas geniulo, dankon Claudio Pistilli (diskuto) 10:02, 17 jan. 2024 (UTC)Reply

Alinomado de Mnichovice redakti

Saluton LiMr, ĉu vi povus alinomi paĝo pri Mnichovice (distrikto Prago-oriento) al Mnichovice 2024 (UTC)

  Farite --LiMr (diskuto) 12:14, 23 jan. 2024 (UTC)Reply

kaj samtempe forigi Kategorio:Mnichovice (distrikto Prago-oriento) kaj Ŝablono:Mnichovice (distrikto Prago-oriento) kiel ne plu bezonataj? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:15, 23 jan. 2024 (UTC)Reply

  Farite --LiMr (diskuto) 12:18, 23 jan. 2024 (UTC)Reply
La samo rilatas al forigo de Mnichovice (distrikto Prago-oriento). Pardonu pro la trifoja mia aldono. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:20, 23 jan. 2024 (UTC)Reply
  Farite --LiMr (diskuto) 22:38, 23 jan. 2024 (UTC)Reply

Statuso de patrolanto redakti

Cxu vi povas reveni al mi statuson de patrolanto? Fenikals (diskuto) 13:13, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

  Farite Saluton, pro la konflikto, mi provis almeti la rajton al nur provperiodo de unu monato, sed ĝi ne funkciis. Do nun la rajto estas senfina (normala). LiMr (diskuto) 18:02, 31 jan. 2024 (UTC)Reply

Uzanto de AWB redakti

Kolego, mi siatempe verkis Ŝablono:Uzanto AWB. La ŝablono metas paĝon de ties uzanto en kategorion Kategorio:Uzantoj de AWB. Mi proponas al vi uzi la ŝablonon aŭ permane aldonu la kategorion al via persona paĝo. VladimirPF (diskuto) 09:28, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

  Farite LiMr (diskuto) 09:41, 21 feb. 2024 (UTC)Reply
Dankon. Nun en nia vikio kelkaj homoj AWB-umas, sed trovi tiaj anojn estas komplike. VladimirPF (diskuto) 12:36, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

La urboplaco de Loket redakti

Saluton, LiMr. Mi ĵus rimarkis, ke La urboplaco de Loket havas ligon al rilata Vikidatuma ero, sed ne estas intervikiaj ligiloj. Ĉu cs:Radnice v Lokti hazarde estas samtema? Se jes, certe estus bone ligi ilin. Se ne, ĉu eble ekzistas alilingva artikolo ie? - Amike Tlustulimu (diskuto) 13:50, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Saluton, radnice estas urbodomo, sed la artikolo estas pri urboplaco. Mi provis trovi la artikolo en ĉeĥa vikipedio, sed ĝi ne ekzistas. Sed mi trovis, ke la urboplaco estas larĝa strato T. G. Masaryka. Tiu strato ekzistas en Vikimedia Komunejo kaj en Vikidatumoj La urboplaco de Loket (Q20481533), do mi ligis la artikolon al tiu ero. LiMr (diskuto) 14:34, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Ahoj. :-) Podle mě:

  • náměstí bez jména – má zde článek
  • ulice T. G. Masaryka – oficiální entita zahrnující jednak centrální městské náměstí, jednak přístupové ulice k němu, má položku na WD

Řešil bych to dvěma položkami, přičemž položka pro náměstí by byla "částí (čeho)" ulice T. G. Masaryka. --Harold (diskuto) 22:16, 21 feb. 2024 (UTC)Reply

Robota tasko laŭ decido de VP:FA redakti

Laŭ decido de VP:FA doni al la roboto de Taylor 49 la taskon aŭtomate forigi multajn nedeziratajn alidirektilojn, necesas doni al Taylorbot dumtempe rajtojn de administranto, nur por tiu unuopa tasko. Sed dum tiu proceduro ĵus malkovriĝis ke dumtempe ankaŭ Taylor 49 mem devos havi rajtojn de administranto, kompreneble ankaŭ nur por tiu unuopa tasko, kaj krome mi ĵus eksciis ke mi kiel burokrato ne povos reforpreni la rajtojn post fino de la tasko, sed necesos peti neesperantistan stevardon pri tio. Tio iom ĝenas, sed nun ne eviteblas. Bonvolu rigardeti la ĵusajn notojn en Uzanto-Diskuto:Taylor_49#Roboto, por esti informita (la saman mi kompreneble ankaŭ notas por Tlustulimu). ThomasPusch (diskuto) 11:28, 8 mar. 2024 (UTC)Reply