Sorghum bicolor
Sorghum bicolor (L.) Moench, estas kultivata specio de sorgo, ofte unuope nomita simple sorgo, konata surloke ankaŭ kiel durra, jowari, aŭ milo.
![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||

El tiu genro sorgo nur du specioj (Sorghum vulgare kaj tiu ĉi Sorghum bicolor), kultivitaj sur 470 000 kvadratkilometroj, estas laŭrange la kvina monda greno. En kelkaj regionoj kun varmaj klimatoj, ĝi estas eĉ pli grava ol rizo aŭ tritiko. La planto originas de naturaj sovaĝaj specioj kreskintaj en Etiopio antaŭ 5000 jaroj. Ĉar sorgo estas manĝaĵo kiu malhavas glutenon, ĝi reprezentas manĝeblon taŭgan por personoj kiuj estas celiakiaj. Ĝi posedas kontraŭdiareajn, aŭ adstringajn, kaj homeostazajn proprecojn.
Priskribo Redakti
Sorgo estas herbo alta ĝis 2 m, kun folioj dikaj kaj vaksecaj. Malsame ol tritiko aŭ maizo, la folioj restas verdaj ankaŭ post la maturiĝo. La etaj floroj kaj poste la fruktoj (grajnoj aŭ, pli precize, kariopsoj) estas kunmetitaj en grapolaroj, densaj aŭ maldensaj. La grajnoj estas rondaj aŭ longaj.
Ĉiujara herbo kiel aliaj sorgoj, ĝi kreskas 6 ĝis 15 futojn alte, kvankam nanaj specoj estas nur 3 ĝis 7 futoj en alteco. Supra pedunklo estas normale 8 ĝis 18 colojn longa, pintita per branĉita infloresko aŭ paniklo kiu estigas la sem-portantajn fibrojn. La fibroj estas kutime 12 ĝis 24 colojn longaj sed povas esti ĝis 36 colojn longaj; ili estas branĉigitaj direkte al la pinto kie la floroj kaj semo kreskas. La semoj pezas proksimume 30,000/funto, kun furaĝvaloro simila al aveno. Tunon da la fibreca paniklo produktas 900 ĝis 1200 balailoj, nome grapoloj.[1]
Taksonomio Redakti
Sorghum bicolor estis priskribita de (L.) Moench kaj publikigita en Methodus Plantas Horti Botanici et Agri Marburgensis : a staminum situ describendi 207. 1794.[2]
- Sinonimio
- Tiu specio ricevis multajn nomojn inter kiuj estas registritaj la jenaj:
- Sorghum vulgare Pers.
- Andropogon sorghum L. - Brot.[3]
- Holcus bicolor L.
- Sorghum cernuum (Ard.) Host (1809)
- Sorghum bicolor (L.) Moench (1794)
- Holcus cernuus Ard. (1786)
- Sorghum sudanense (Piper) Stapf (1917)
- Sorghum membranaceum Chiov.
- Holcus durra Forssk.
- Sorghum durra (Forssk.) Stapf (1917)
- Sorghum melanocarpum Huber (1868)
- Sorghum halepense subsp. sativum (Hack.) Trab. (1895)
- Sorghum dochna (Forssk.) Snowden
- Holcus dochna Forssk.
- Sorghum ankolib (Hack.) Stapf
- Sorghum caudatum (Hack.) Stapf
- Sorghum roxburghii Stapf (1917)
- Milium nigricans Ruiz & Pav.
- Sorghum nigricans (Ruíz & Pav.) Snowden
- Sorghum basutorum Snowden (1935)
- Sorghum conspicuum Snowden (1935)
- Sorghum coriaceum Snowden (1935)
- Sorghum dulcicaule Snowden (1935)
- Sorghum exsertum Snowden (1935)
- Sorghum gambicum Snowden (1935)
- Sorghum mellitum Snowden (1935)
- Sorghum notabile Snowden (1935)
- Sorghum rigidum Snowden (1935)
- Sorghum simulans Snowden (1935)[4]
Kultivado Redakti
La specio Sorghum bicolor,[5] indiĝena el Afriko kun multaj kultivitaj formoj nun,[6] estas grava kultivaĵo tutmonde, utiligitaj por manĝaĵo (kiel greno kaj en sorgosiropo aŭ "sorgmelaso"), furaĝo, produktaĵoj el alkoholo, kaj biofueloj. La plej multaj specioj estas arid- kaj varmec-toleremaj, kaj estas aparte gravaj en aridaj regionoj, kie la greno estas unu el la bazaj varoj por malriĉaj kaj kamparanaj homoj. Tiuj specioj formas gravajn komponantojn de paŝtejoj en multaj tropikaj regionoj. Sorghum bicolor estas grava manĝkultivaĵo en Afriko, Mezameriko, kaj Sudazio kaj estas la "kvina plej grava grenrikolto kultivita en la mondo".[7]
Kelkaj specioj de sorgo, inter kiuj Sorghum bicolor, povas enhavi nivelojn de hidrogena cianido, hordenino kaj nitratoj mortigajn por paŝtantaj bestoj en la fruaj stadioj de la kresko de la planto. Se emfazite per arideco aŭ varmeco, plantoj ankaŭ povas enhavi toksajn nivelojn de cianido kaj/aŭ nitratoj ĉe pli postaj stadioj en kresko.
Produktado Redakti
Sorgo estas vaste kultivata en la duonsekaj tropikoj de Azio kaj Afriko (nuntempe ankaŭ de Ameriko). Tie ĝi dependas ĉefe de la pluvo. Kvankam, ĝia rikolto sub optimumaj kondiĉoj estas je pli ol 10 tunoj ĉiuhektare, la malriĉaj agrikulturistoj en Azio kaj Afriko rikoltas nur inter 500 kaj 800 kilogramoj en ĉiu hektaro. Tiu rikolta malgrandigo okazas pro diversaj kialoj - insektoj, malsanoj, trudherboj kaj la malsekego. Plie, ĉar la planto troviĝas en tre diversaj grundtipoj, plibonigo de la rikoltkapablo de sorgo tipe okazas per plibonigado de la kultivpraktikoj.
Laŭ Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO)[8], la jara monda produkto de sorgo balanciĝas kutime inter 55 kaj 65 milionoj da tunoj (Mt). En 2013 ĝi estis 61,5 Mt.
Plej grandaj produktantoj de sorgo - 2010 (milionoj da tunoj) | |
---|---|
Usono | 8,8 |
Barato | 7,0 |
Meksiko | 6,9 |
Niĝerio | 4,8 |
Argentino | 3,6 |
Etiopio | 3,0 |
Sudano | 2,6 |
Burkino | 2,0 |
Ĉinio | 1,7 |
Aŭstralio | 1,6 |
Brazilo | 1,5 |
Mondo | 55,6 |
Fonto: FAO[9] |
La plej grandaj produktantaj landoj estas Usono, Meksiko, Niĝerio kaj Barato, sed ankaŭ ilia ordo ŝanĝetas: dum multaj jaroj Usono estis ĉe la unua loko, sed en 2012 la unua produktanto estis Meksiko, en 2011 Barato kaj en 2006 Niĝerio. Sume, Ameriko kaj Afriko produktas preskaŭ 80% de la monda sorgo.
Monde, sorgo estas la kvina greno laŭ produktata kvanto, post maizo, rizo, tritiko kaj hordeo; en Afriko (sume) ĝi estas kvara, antaŭ hordeo, kaj proksimume egalas tritikon; en centra Afriko ĝi estas dua, superata nur de maizo[10].
Bildaro Redakti
-
-
-
-
subsp. bicolor
-
subsp. bicolor
-
subsp. bicolor
En kulturo Redakti
Ruĝa sorgo (红高粱, Hong Gao Liang) estas ĉina filmo de 1987 de la reĝisoro Zhang Yimou, bazita el du romanoj de la Nobel-premiito Mo Yan nome Ruĝa sorgo kaj Sorga vino. En la intrigo de ambaŭ verkoj sorgo ludas gravan rolon kiel pejzaĝo (sorgokampoj), kaj ĉar la edzo de la ĉefa rolulino havas distilejon el sorgo. Produktado de vino el sorgo estas grava kaj en tiuj verkoj kaj en la ĉina kulturo.
Referencoj Redakti
- ↑ Broomcorn, Alternative Field Crops Manual, Purdue University, Alirita la 14an de Marto 2011.
- ↑ «Sorghum bicolor». Tropicos.org. Missouri Botanical Garden. Konsultita la 23an de Januaro 2021.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-11-19. Alirita 2021-01-23.
- ↑ «Sorghum bicolor». Botanika Ĝardeno de Ĝenevo: Afrika flaŭro. Konsultita la 23an de Januaro 2021.
- ↑ (2010-02-01) “Ecogeographical distribution of wild, weedy and cultivated Sorghum bicolor (L.) Moench in Kenya: implications for conservation and crop-to-wild gene flow”, Genetic Resources and Crop Evolution 57 (2), p. 243–253. doi:10.1007/s10722-009-9466-7. Alirita 2010-08-02..
- ↑ [1]
- ↑ Sorghum, U.S. Grains Council.
- ↑ FAOSTAT - Production / Crops - Sorghum angle (france, hispane)
- ↑ http://faostat.fao.org/site/567/DesktopDefault.aspx?PageID=567 Production (tonnes), FAOSTAT, alirita la 7an de februaro de 2012
- ↑ FAOSTAT - Food and Agricultural commodities production / Commodities by regions Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine angle (france, hispane)
Eksteraj ligiloj Redakti
- Crop Wild Relatives Inventory[rompita ligilo]: reliable information source on where and what to conserve ex-situ, regarding Sorghum genepool
- Taxon: Sorghum bicolor (L.) Moench subsp. bicolor - information from National Plant Germplasm System/GRIN. United States Department of Agriculture Agricultural Research Service (2008-03-05). Alirita 2008-12-12.
Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine