Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ordinara hordeo
Grenoj de hordeo kun ergota fungo
Grenoj de hordeo kun ergota fungo
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: verda lineo Archaeplastida
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Tracheobionta
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Subklaso: Komelinedoj Commelinidae
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Pooideoj Pooideae
Tribo: Tritikeoj Triticeae
Genro: Hordeo Hordeum
Hordeum vulgare
L. 1753
subspecioj
  • H. vulgare subsp. hexastichum
  • H. vulgare subsp. vulgare
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Ordinara hordeo, science Hordeum vulgare, estas specio de hordeo (poacoj).

PriskriboRedakti

 
H. vulgare kun grandaj oreletoj

Tiu specio estas unujara planto. Ĝi altas de 0,7 m ĝis 1,2 m. Ĝi havas grandajn oreletojn. Ĝia floraro estas spiko el densaj unufloraj spiketoj triopaj en la kavetoj de la akso. Ĉe la subspecio H. vulgare subsp. vulgare la du eksteraj spiketoj de la triopo estas sterilaj. Ĝi havas longe aristajn eksterajn paleojn. La fekundiĝo okazas en ferma floro, (ĝi estas klejstogama). La fruktoj estas kariopsoj.

DevenoRedakti

Hordeo estas unu el la klasikaj grenoj de la antikvo. Ĝi estis kulturata antaŭ pli ol 8 000 jaroj en Mezopotamio kaj laŭ la Nilo.

Ordinara hordeo devenas de Malgrandazio kaj de la orienta Balkano. La plej malnovaj pruvoj pri hordeo datiĝas de 10500 a.K.. Hordeo, unugrajna tritiko (Triticum monococcum) kaj pratritiko (Triticum turgidum subsp. dicoccon) estis la unuaj de homoj kulturitaj cerealoj. Ekde 7000 a.K. oni sisteme selektis grenojn por kultivado kaj ekde 5500 a.K. hordeo estis kreskigita ankaŭ en Mezeŭropo. Supozeble la selektado, pro praktikaj kialoj, favoris plantojn, kiuj emas teni la maturajn grajnojn dum iom da tempo, ĉar sovaĝaj specioj faligas siajn grajnojn tuj post maturiĝo, kio malfaciligus rikoltadon[1].

Dum la mezepoko hordeo estis uzata kiel nutraĵo por brutaro.

Laŭ Nikolaj Vavilov, la kultivataj hordeoj devenas de Hordeum spontaneum.

KultivadoRedakti

TemperaturoRedakti

Travintra hordeo bezonas vernalizon. La subspecio H. vulgare subsp. hexastichum estas ĉiam vintra. La ciklo bezonas inter 1900 kaj 2000 celsiajn grado-tagojn kun bazo 0 (1600–1700 grado-tagoj pri printempa hordeo; ). Ĝi ĝermas eke de 0 °C[2]. Ĝi frostas je -8 °C sed kelkaj varioj eltenas -16 °C (se la temperaturo malpliigas grade).[3]

Printempa hordeo estas semata printempe, do kutime ne devas elteni malaltajn temperaturojn. Ĝi estas rikoltata post la vintra hordeo, tamen restas kampe nur ĉirkaŭ 100 tagojn. Mezume ĝi portas malpli grandan rendimenton per kampa areo.

AkvoRedakti

Unu kreskociklo bezonas inter 450 kaj 500 mm da akvo. Akvo estas ĉefe grava ĉe la komenco de la ciklo, post semado.

GrundoRedakti

Hordeo ŝatas rendzinojn. Ĝi ne ŝatas pezajn argilajn grundojn. Por bona rendimento la kreskogrundo estu profunda kaj bone akvumita; sed akcepteblaj rikoltoj eblas ankaŭ je malpli bonaj kondiĉoj.

MalamikojRedakti

Rhynchosporium secalis, Pyrenophora graminea, Pyrenophora teres, Blumeria graminis, Ramularia collo-cygni kaj Claviceps purpurea estas askofungoj. Ustilago nuda f.sp. hordei, Ustilago hordei kaj Puccinia hordei estas bazidiofungoj. La naniganta flavmalsano estas virusa malsano transsendata per afidoj. Sitodiplosis mosellana estas diptero. Ditylenchus dispsaci estas nematodo.

UzoRedakti

Kutima hordea estas uzata pro siaj grajnoj, pro siaj kulmoj aŭ pro siaj folioj (kiel greso).

La ekonomia signifo de hordeo estas malpli granda ol tiu de tritiko, maizorizo. Vintra hordeo estas uzata ĉefe kiel bestonutraĵo, ĝin karakterizas pli altaj rikoltkvantoj kaj relative multe da proteinoj (12–15 %).

Por homa nutraĵo estas uzata ĉefe somera hordeo, plej ofte kiel bierfara hordeo. Bierfara hordeo estas transformata al malto, kiun oni uzas en bierfarejoj, ĉe bakaĵindustrio kaj kiel viskia aŭ brulmalto en la alkoholaĵindustrio, sed ankaŭ por malta kafo aŭ muslio. Kiam mankas somera hordeo oni foje uzas ankaŭ vintran hordeon. La plej grava kvalito por bierfara hordeo estas la proteinenhavo de 9,5 ĝis 11,5 procentoj.

Nemaltita hordeo estas uzata por grio kaj foje muelita al faruno.


Hordeo havas ankaŭ kuracan efikon. En la 19-a jarcento hordea akvo (infuzaĵo) estis ŝatata trinkaĵo por malsanuloj. Ĝerminta hordeo eltiras akvon el la korpo kaj malaltigas febron.

GrajnoRedakti

 
Hordegrajno: ekstera aspekto
 
Hordegrajno: interna aspekto

En antikva Grekio, oni preparis la bazan grekan pladon maza kun hordeo kaj la kikeono, aĵo inter trinkaĵo kaj manĝaĵo estis hordegriaĵo akvumigita kun aldonitaj herboj.

Por la bierfarado, la titro da proteino devas esti ne tro alta (inter 9,5% kaj 11,5%). La proteinoj estas ĉefe en la aleurontavolo. La bonkvaliteco de enzimoj kiuj permesas la iĝon de amelo al sakarozo estas ankaŭ grava.

Por nutraĵo de brutoj, la energia valoro da 1 kilogramo de grajno da hordeo estas referenco kiu egalas 6 906,075 ĵulojn.

KulmoRedakti

La kulmo estas uzata por pajlaĵo. Ĝi estas pli mola ol tritika pajlo, ankaŭ pli bone sorbas malsekaĵon. Kiel besta nutraĵo aŭ stala enŝutaĵo la hordea kulmo povas esti danĝera kaŭze de la aristoj, kiuj povas iriti la mukozojn de la spirvojo, speciale ĉe la ĉevaloj kal ĉe la porkoj.

FolioRedakti

La kutima hordeo estas kultivata por furaĝo.

Juna kutima hordeo estas ankaŭ kultivata por komforto de la katoj

ProduktadoRedakti

La ĉefa produktanto estas la Eŭropa Unio kun ĉirkaŭ 50.000.000 tunoj.

En 2008 laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (FAO) estis rikoltitaj tutmonde 157,6 milionoj da tunoj da hordeo. La sekva tabulo montras la 15 plej grandajn produktantojn de hordeo tutmonde. Ili kune rikoltis ĉirkaŭ 77,9 % de la tuta kvanto de hordeo:

Tutmonde la plej grandaj hordeproduktantoj estis en 2008
 Rango  Lando  Kvanto 
(en tunoj)
 Rang  Lando  Kvanto 
(en tunoj)
   1   Rusio    23.148.450    9   Turkio    5.923.000
   2   Ukrainio    12.611.500    10   Usono    5.214.394
   3   Francio    12.171.300    11   Pollando    3.619.460
   4   Germanio    11.967.100    12   Ĉinio    3.550.000#
   5   Kanado    11.781.400    13   Danio    3.396.000
   6   Hispanio    11.261.100    14   Irano    3.000.000*
   7   Aŭstralio    6.820.000    15   Ĉeĥio    2.243.865
   8   Britio    6.144.000     Tutmonde    157.644.721

(# inoficiala kvanto, * taksado de FAO)

Fonto: Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, 2008 [4]

BildaroRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Steven Mithen. (2004) After the ice, A global human history (angle). ISBN 9780674019997.
  2. Mahamadou Sangaré (2008). Optimisation de la culture d'anthères chez l'orge de printemps à six rangs (Hordeum vulgare) (optimumigo de la kultivado de la anteroj ĉe printempa hordeo sesopa) (france). Universitato Laval. Alirita 2012-12-27.
  3. Klára Kosová, Ilja Tom Prášil, Pavla Prášilová, Pavel Vítámvás kaj Jana Chrpová: The development of frost tolerance and DHN5 protein accumulation in barley (Hordeum vulgare) doubled haploid lines derived from Atlas 68×Igri cross during cold acclimation. Journal of plant physiology 2010 doi:10.1016/j.jplph.2009.09.020
  4. Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo Statistiko de FAO 2008, vidita la 13-an de februaro 2010

Vidu ankaŭRedakti