Poacoj
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Kretaceo - ĉi-epoke | ||||||||||
![]() Briza maxima
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Poacoj Poaceae (R.Br.) Barnhart | ||||||||||
Subfamilioj
| ||||||||||
Estas 13 subfamilioj: Subfamilio Anomochlooideae | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La poacoj aŭ veraj herboj (Poaceae, pli frue konataj kiel Graminae) estas unukotiledonaj plantoj (klaso Liliopsida). En la familio estas ĉirkaŭ 600 genroj kaj 10 000 specioj. Tiuj plantoj ampleksas ĉirkaŭ 20% de la tera vegetaĵo. Tiu planta familio estas la plej grava por la homa ekonomio, vivo, entenas gazonajn kaj furaĝajn herbojn, la ĉefaj grenoj kreskas ĉie en la mondo. La bambuo en Azio ofte estas uzata por konstruado.
La agrikulturaj poacoj kulturataj por produktado de nutraĵoj nomiĝas cerealoj. Cerealoj signifas la ĉefan kaloriofonton por la homaro, ekzemple rizo en Barato kaj la Orienta Azio, maizo en Meksiko, kaj tritiko kaj hordeo en Eŭropo kaj Nord-Ameriko.
SistematikoRedakti
La familio aperis antaŭ proksimume 95 milionoj da jaroj en Gondvano.
La familio enhavas ĉirkaŭ 11 000 speciojn en ĉirkaŭ 700 genroj. Estas 13 subfamiloj kaj 2 ĉefaj kladoj (BEP kaj PACCMAD).
Poaceae |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
PriskriboRedakti
La gresoj ĝenerale havas la sekvajn trajtojn:
- tipe kava tigo (nomata kulmo), ŝtopita, dividita ĉe nodoj. (esceptoj: maizo, milio, kiuj havas malkavan tigon)
- moltigaj plantoj, escepte de bambuso, kies tigo ligneciĝas
- folioj, ekkreskintaj ĉe nodoj, alterne starantaj duvice’' aŭ malofte spirale, kaj ili havas paralelaj vejnoj.
- La folioj formas sube ingon ĉirkaŭbrakumantan la tigon kaj platon kun ĝenerale glata rando; la oreleto (ligule) troviĝas inter la tigo kaj plato.
- Floroj estas malgrandaj, mankas iliaj petaloj, kaj ili grupiĝas en spiketoj aranĝitaj en paniklo, grapolo, spiko aŭ kapo; la floroj estas vento-polenitaj. Lodiklojn permesas fermon kaj malfermo de la glumetoj.
- Frukto estas kariopso (ankaŭ nomata grajno).
Estas po du glumoj por unu spiketo, la malsupra (ĝenerale pli granda) kaj la supra. Estas po du glumetoj por unu floro. La malsupra, kiu estas pli eta estas ankaŭ nomita paleo.
FotosintezoRedakti
Ene klado PACCMAD, evoluis plurfoje vojoj de C4-tipa fotosintezo. [1]
Kelkaj taksonojRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ angle Aliscioni kaj al (2012). „New grass phylogeny resolves deep evolutionary relationships and discovers C4 origins“, New Phytologis. doi:10.1111/j.1469-8137.2011.03972..
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- poaca familio/angle in L. Watson and M.J. Dallwitz (1992 onwards). The families of flowering plants: descriptions, illustrations, identification, information retrieval. http://delta-intkey.com
- L. Watson and M. J. Dallwitz (1992 onwards). The grass genera of the world: descriptions, illustrations, identification, and information retrieval; including synonyms, morphology, anatomy, physiology, phytochemistry, cytology, classification, pathogens, world and local distribution, and references. http://delta-intkey.com
- Poacoj france