Cinodonto

Genro el la familio de la poacoj
(Alidirektita el Cynodon)

La cinodonto [1] (Cynodon; greke : hundodento) estas genro de naŭ specioj de poacoj, indiĝenaj en la varme moderaj al tropikaj regionoj de la Malnova Mondo. La genro kiel tutaĵo same kiel ties specioj estas anglalingve komume konataj kiel Bermuda Grass (Bermudo-greso) aŭ Dog's Tooth Grass (hundodento-greso).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinodonto
Cynodon dactylon
Cynodon dactylon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Kloridoidoj Chloridoideae
Tribo: Cynodonteae
Cynodon
Rich.
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nuntempe la genro estas tutmonde disvastigata.

Specioj redakti

Kultivado kaj uzado redakti

Iuj specioj, plej kutime C. dactylon, estas kreskigataj kiel herbotapiŝo-gresoj en varme moderaj regionoj, kiaj la "Sunzona areo" de Usono kie ili estas aprezataj pro la sekec-rezistemo kompare kun tiu de la plej multaj aliaj gazonogresoj. La propagado fariĝas helpe de rizomoj, stolonoj, aŭ semoj. Kelkfoje ĝi estas konsiderata kiel trudherbo; ĝi disvastiĝas tra herbotapiŝoj kaj florbedoj, kie estas malfacile malaperigi ĝin helpe de herbicidoj sen damaĝi aliajn poacojn aŭ plantojn. Estas malfacile elradikigi ĝin ĉar la rizomoj kaj stolonoj derompas kaj poste rekreskas. Ĝi ankaŭ estas komune uzata por la surfaco de verdejoj en golfejoj, same kiel por futbalejoj kaj basbalejoj.

Freŝdataj novaĵoraportoj pretendas ke cinodontohibrido nomita Tifton 85 subite ekproduktis cianidon kaj mortigis brutaron en Teksaso [2][3][4].

Referencoj redakti

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 196
  2. angle CBS News (June 23, 2012) Grass linked to Texas cattle deaths. CBS News. Alirita June 24, 2012.
  3. angle Glenn W. Burton, Roger N. Gates, and Gary M. Hill TIFTON 85 BERMUDAGRASS. University of Georgia College of Agricultural and Environmental Sciences. Arkivita el la originalo je 2019-10-20. Alirita June 24, 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-10-20. Alirita 2013-10-27.
  4. angle T.L. Provin and J.L. Pitt. Nitrates and Prussic Acid in Forages. Texas A&M University System. Arkivita el la originalo je 2012-07-21. Alirita 2012-06-24.

Eksteraj ligiloj redakti