Futbalo

sporto, laŭ kiu du teamoj de 11 homoj provas piedbati pilkon en defendatan golejon

Futbalo, asocia piedpilkado aŭ neformale piedpilkado (angle: association football aŭ neformale footballsoccer) estas sporto el la familio de la piedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado" sinekdoke por "futbalo".

Futbalo
speco de sporto • teama sportoolimpika sporto • spektakla sporto • pilkosporto
sporta industrio
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Futbala Mondpokalo (FIFA World Cup) unuafoje en 1930
Olimpika turniro unuafoje en 1900 (viroj)
Internacia federacio
Nomo: Federacio Internacia de Futbalo (FIFA)
Fondita: 21-an de majo 1904
TTT: www.fifa.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Futbalo
vdr

Ĝi estas ludata sur ortangula kampo inter du dekunuhomaj teamoj. La celo estas enigi la pilkon, ne uzante la brakojn (jen per la kapo, jen per la brusto, sed ĉefe per la piedoj), en la golejon defendatan de golulo de la kontraŭa teamo.

Laŭ studo farita de la Federacio Internacia de Futbalo (FIFA), publikigita en 2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.

Etimologio redakti

La nomo futbalo estas esperantigo de la angla football kiu estas mallongigo de ties plena nomo association football (laŭvorte asocia piedpilkado). Tiu nomo origine celis indiki, ke la sporto sekvas la regulojn kreitajn de The Football Association en Anglio, kaj la nomo association football estis elektita por ne konfuzi la ludon kontraŭ aliaj specoj de piedpilkado kiel la pli malnova ludo rugbeo (angle, rugby football). La kromnomo soccer (IFA: [ˈsɒkə]) estis uzita de universitatanoj en Britio kiel neformalismo, derivita el la soc en asociation football kaj -er (-ano). Similaj vortoj estis uzita por aliaj ludoj kiel rugger por rugbeo. La nomo soccer ne daŭre estis uzita en Britio sed iĝis la plej ofta nomo en kelkaj landoj kiel Usono, Kanado, Japanio, ktp. kaj interŝanĝebla kun football en kelkaj landoj kiel Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, ktp. Ĉar asocia piedpilkado iĝis la plej populara speco de piedpikado en Britio kaj la neanglalingva mondo, la nomo football iĝis la plej populara nomo en plejparto de la mondo. Ĉar ĉi tiu, multaj neĝuste kredas, ke la vorto soccer estas vorto de usona origino.

Historio redakti

 
Futbalpilko uzita dum la Somera Olimpiko 2008 en Pekino.

Fruaj formoj de futbalo redakti

En la 2-a jarmilo a.K. oni ludis en Ĉinujo futbalsimilan ludon nomitan cùjū 蹴鞠 (prononcu "cuĝü": "cù 蹴" = puŝi perpiede; "jū 鞠" = pilko). Ne plu estas konataj la tiamaj reguloj de la ludo. Tamen oni certas, ke ĝi utilis al militista trejnado de la soldatoj. En la dinastio Zhou la ludo disvastiĝis en la popolo kaj per reguloj oni provis limigi krudecon kaj perforton. La pilko estis kudrita el ledpecoj kaj plenigita de plumoj aŭ bestharoj. De la dinastio Qin ĝis la dinastio Sui pli kaj pli ŝatiĝis futbalo. Inter la jaroj 220 kaj 680 oni inventis aerplenigitan pilkon kaj difinis futbalajn regulojn kiel golejojn, golprotektistojn, ktp. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste la ludo preskaŭ tute forgesiĝis.

El la antikva Grekujo konserviĝis bildoj de futbalo sur reliefoj kaj vazoj, ĉefe el Sparto, kie fizika trejnado estis alte taksata. Ankaŭ la antikvaj Romianoj pilkoludis, simile al la ĉina cùjū por soldata trejnado.[1]

Mezepoko redakti

 
Futbalo en Florenco en la 17-a jarcento

En la frua mezepoko oni ludis en Anglujo praan formon de la nuna futbalo. Tiam du vilaĝoj provis enirigi la pilkon en la vilaĝan pordegon de la kontraŭuloj. La ludkampo ĉiam situis inter du vilaĝoj, eĉ se la distanco inter ili estis plurkilometrojn granda.

Pro la malkovro de Ameriko la eŭropanoj kontaktiĝis kun la mezamerika pilkoludo, kiu havis longan tradicion el diversaj kulturoj kaj parte religian aŭ justican funkcion kaj estis ludataj en imponaj stadioj.

La rekta praulo de la ludo estis unuafoje menciita en 1175 en Anglio, laŭ kiu la junuloj marŝis sur apudurban kampon je la fasta mardo por ludi per pilko. La angla vorto football aperis unuafoje en 1486. La ludo ne havis regulojn, difinitan areon, tiel oni ofte ludis per golejoj troviĝantaj je 4–5 km. Pro la perforteco de la ludo, malpermesis ĝin Eduardo la 2-a en 1304 kaj poste aliaj reĝoj ripete. Ĉar la futbalo travivis ĉiun malpermeson, Jakobo la 1-a jam instigis en 1603 por la ludo.

Kvankam Anglujo estas konata kiel patrujo de futbalo, ekzistis batalludoj similaj al la pilkopuŝado ankaŭ en Francujo kaj Italujo. Ekde la 15-a jarcento oni ludis en Florenco ege krudan piedpilkoludon, la Calcio Storico ("futbalo historia"). Scaino skribis en 1555: "Al la kuranto, kiu trakuras la kampon kun la pilko enmane, iuj fortuloj preparu la vojon, por ke li kuru senĝene. Se tamen granda amaso atakus lin, li malrapidu kaj ... puŝu la pilkon, kaj tion li povos fari pli rapide per puŝo de la piedo ol per iu ajn alia maniero, ĉar tia puŝo estas pli sekura."

19-jarcentaj radikoj de la nuntempa futbalo redakti

 
La unua internacia ludo okazis en Glasgow en la jaro 1872 (gazeta desegnaĵo)

La unuaj futbalkluboj fondiĝis ĉirkaŭ 1820 en Anglio. En 1848 studentoj de la Universitato de Kembriĝo verkis la unuajn futbalregulojn. Laŭ tiuj, skipo konsistis el 15 ĝis 20 ludantoj. En la jaro 1857 kriketo-ludantoj kreis la unuan oficialan futbalklubon de la mondo, nome la Sheffield F.C..

Oni konsideras nuntempe Anglujon la patrujo de futbalo interalie, ĉar fondiĝis en 1863 en Londono la The Football Association (FA), la unua moderna futbala asocio, kiu kreis kompletan regularon kaj evoluigis la sporton.

En 1870 la FA limigis la nombron de ludantoj al dek unu. Unu jaron poste la asocio malpermesis al ĉiu ludanto, krom la golulo tuŝi la pilkon permane. En 1872 oni difinis la grandecon de la pilko. Per tiuj reguloj futbalo distanciĝis pli kaj pli de la tiam multe pli disvastiĝinta rugbeo.

En 1872 okazis la unua oficiala internacia ludo en Glasgovo inter Skotlando kaj Anglujo (rezulto 0:0). Samjare okazis ankaŭ la unua nacia konkurso, la FA Cup. Du jarojn poste estiĝis la arbitracianto, kiu gvidis la ludon senpartie.

 
Mezuroj de futbalkampo.

Reguloj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Reguloj de futbalo.

La ĝeneralaj reguloj de futbalo sur libera kampo estas jenaj: oni ludas sur ortangula libera kampo. La po dek ludantoj de ĉiu teamo klopodas antaŭenigi la pilkon ĝis meti ĝin en la golejo de la kontraŭa teamo. Tio devas esti farita pelante ĝin per ajna korpoparto (ĉefe per piedo) sed tute ne per mano aŭ brako. Nur la golulo rajtas peli la pilkon per mano, sed nur ene de sia koncerna areo.

La pilko estu ronda kaj el taŭga materialo, kiel ekzemple ledo. La ludado estas regata de arbitraciisto, kiu estas helpata de du subarbitraciistoj kiuj kuras laŭlonge de la flankaj linioj. Lastatempe en diversaj kategorioj oni aligis teknikajn rimedojn kiuj estas konsultataj de tiuj okaze de neceso, nome filma registrado kiu povas esti ripetata.

Ĉiuj ludantoj de ĉiu teamo devos vesti samkolore escepte denove de la golulo. La arbitraciisto vestas sin alikolore: antaŭe nigre; nuntempe ne nepre.

Ĉiu matĉo konsistas el du partoj de 45 minutoj kun intermezo de 15 minutoj por ripozo, rehidratigo kaj eventuala taktikoreviziado. En definitiva matĉo, se fine de tiu la rezulto estas nek venka nek malvenka, oni aldonas kromajn du partojn de po 15 minutoj. Se pluas la senvenka rezulto, oni faras serion de punŝotoj, foje ĝis la rompo de la senvenko.

Ludejo redakti

Ĉe profesia futbalo la ludejo estu ebena rektangulo sen iaj obstakloj kies surfaco (grundo) konsistas el laŭeble uniforma falĉita razeno, malofte el malmola surfaco (okaze de malfacilaj ludebloj), sed pli kaj pli ofte el artefarita razeno (pli kaj pli disvastigita kaj produktita industrie).

 
Ludkampo por futbalo laŭ internacia normo.

La longecoj de la mallongaj flankoj (golejlinioj) estu inter 45 kaj 90 metroj (inter 64 kaj 75 metrojn longaj por internaciaj matĉoj); tiuj de la longaj flankoj (flanklinioj) inter 90 kaj 120 metroj (inter 100 kaj 110 metrojn longaj por internaciaj matĉoj; kaj kutimaj mezuroj estas inter 68 metroj kaj 105). Tiuj longecoj estas ekde 2008 devigaj ĉe internaciaj ludoj[2]). La ludkampo estas limigita de blankaj linioj, kutime el kalko. Ĉiu linio estu maksimume dek du centimetrojn larĝa.

Meze de la mallongaj flankoj staras po unu golejo, kiu konsistas el du fostoj, ligitaj per trabo foje nomita translato. La distanco inter la enaj flankoj de la fostoj estu 7,32 metroj. La malsupra parto de la trabo estu je 2,44 metroj de la grundo. La golejoj havu retojn por kapti la pilkon kaj montri sukcesan golon. Fostoj kaj translato estu blankaj aŭ arĝentkoloraj.

Krom la eksteraj flankoj estu markitaj: la centra linio, la ekluda cirklo en diametro de 9,15 m ĉirkaŭ la ekluda punkto, la penalareo kun duoncirklo (diametro: 9,15 m), la goleja areo kaj la angula kvaroncirklo (diametro: 1 m).
La kvar anguloj estu markitaj per stango kun flago. (La stango havu alton de minimume 1,50 metroj kaj nepre ne estu pinta).

Taktiko redakti

 
taktika poziciigo 3-2-3-2, ruĝe la atakantoj, blue la defendantoj, grize la golisto

Parto de la ludtaktiko estas la planita kunludado de la diversaj skipanoj, poziciigo sur la ludkampo kaj laŭvica defendo kaj atako. La taktiko dependas de la forto de la kontraŭa skipo, de la ludevoluo kaj de interŝanĝo de skipanoj pro vundiĝo aŭ malpermesiĝo.

La anoj de skipoj havas diversajn funkciojn kaj poziciojn sur la kampo kaj ĉefe defendantoj klopodas malpermesi la liberan aliron de kontraŭaj atakantoj, dum avanuloj klopodas aliri proksime de la kontraŭa golejo por fari golon. Plej verŝajne avanuloj estas plej popularaj futbalistoj, dum foje goluloj povas "savi la vivon" de matĉoj kaj ĉampionadoj, ekzemple okaze de preskaŭ fina kontraŭa golklopodo aŭ postfinaj punŝotoj.[3]

Teknike, la diversaj ludantoj povas plenumi ankaŭ diversajn funkciojn, laŭ kiuj ili povas ricevi diversajn specifajn nomojn, kiel centrulo (tiu kiu okupas la centron de la atakorajdo, tute antaŭ la rivala golejo), meza avanulo (kiu movas la pilkon antaŭen), meza sturmanto (kiu krome atakas) ktp.

Estas tri tipoj de defendotaktikoj:[4]

1) Individua defendo en kiu la respondeco estas establita rilate al la rekta kontraŭeco defendanto/atakanto (avanulo), kaj oni ne atentas tiom al la racia organizado de la spaco. Estas agresema defendo, kiu ebligas la rapidan rekuperadon de la pilko. Postulas grandan fizikan forton, okazigas multajn spacojn, kio povas esti profitita de la rivala teamo kaj oni fifaras per tiutipa defendo pli grandan nombron de faŭloj.

2) Zona defendo konsistas en la atribuo de certa spaco al ĉiu ludanto kies limoj povas iom varii depende de la movado de la pilko. La respondeco jam ne plu estas individua kaj iĝas spaca. Estas utila por pleje protekti la areon de la golejo, malpliigas la nombron de faŭloj kaj la fizikan elĉerpiĝon kaj permesas eliri kontraŭatake pli facile. Ne estas rekomendinda okaze de malfavora pormomenta rezulto.

3) Miksa defendo konsistas en la kombino de individua kun zona defendo. Normale la individua defendo estas praktikata kontraŭ la plej lerta rivala ludanto, dum la cetero de la teamo defendas zone.

Mezulo, mezkampisto, mezkampulo aŭ mezludisto, estas la futbalisto ĉu atakanta ĉu defendanta kiu ludas ĉefe en la centro de la ludejo. Ties ĉefaj funkcioj estas la jenaj: ekvilibrigi la teamon inter la defendo kaj la atako, konstrui kaj organizi la ludon, pasigi la pilkon al la avanuloj, rekuperi la pilkon kiam tiu estas posedata de la kontraŭa teamo, inter aliaj.

Populareco redakti

 
En piedpilko, la fundamenta celo de la ŝatantoj estas kuraĝigi sian teamon dum la matĉo.
 
Kompara mapo de la populareco de futbalo je tutmonda nivelo. La landoj kiuj figuras verde estas tiuj kiuj havas pli grandan nombron de aktivaj ludantoj por 1000 loĝantoj.

Laŭ sondado fare de la FIFA en 2006,[5] ĉirkaŭ 270 milionoj da personoj en la mondo estas aktive metitaj en futbalo, inklude futbalistojn, arbitraciistojn kaj direktorojn. El tiuj, 265 milionoj ludas futbalon regule ĉu profesie, duon-profesie aŭ amatore, konsiderante kaj virojn kaj virinojn, kaj junulojn kaj infanojn. Tiu cifero estas ĉirkaŭ 4 % de la tutmonda loĝantaro. La konfederacio kun pli granda procento de personoj aktive enkondukitaj en futbalo estas la Concacaf, kun 8,53 % de la loĝantaro. Ties kontraŭo estas en la zono de la AFC, kie la procento estas nur de 2,22 %. La UEFA havas procenton de partopreno de 7,59 %; la CONMEBOL de 7,47 %; la Oceania Futbal-Konfederacio de 4,68 %; kaj la Konfederacio de Afrika Futbalo de 5,16 %. Estas pli ol 1,7 milionoj da teamoj en la mondo kaj proksimume 301 000 kluboj.[6]

La lando kun plej da futbalistoj kiuj ludas regule (sen kalkuli infanojn) estas Ĉinio, kiu havas 26,1 milionojn da futbalistoj. Venas poste: Usono (24,4 milionoj), Barato (20,5), Germanio (16,3), Brazilo (13,1), Kolombio (9,2) kaj Meksiko (8,4). Kontraste, la Federacioj kun malpli kvanto de futbalistoj kiuj ludas regule (sen kalkuli infanojn) estas Moncerato, kun nur 300 futbalistoj, la Britaj Virgulinsuloj (658), Angvilo (760) kaj la Turkoj kaj Kajkoj (950).

Virina futbalo redakti

 
Matĉo de virina futbalo.

La virina futbalo kreskis malrapide en la moderna futbalo, ĉefe pro sociaj kaj kulturaj malhelpoj kiuj ne permesis la plenan eniron de la virinoj al sporto.[7] La unua matĉo de virinoj laŭ la reguloj de futbalo el kiu oni havas registron okazis en 1892 en Glasgovo, Skotlando.[8] Fine de 1921 la futbalo de virinoj estis malpermesita en Anglio, kio malhelpis ties disvastigon al la cetero de la mondo. En 1969 la futbalo de virinoj reorganiziĝis en Anglio, pro kio ĝi ekdisvastiĝis ekster tiu teritorio. La unua internacia matĉo de landaj teamoj de futbalo de virinoj okazis en 1972, hazarde 100 jaroj post la unua matĉo de futbalo de viroj, en kiu Anglio venkis super Skotlando pro 3 kontraŭ 2.[9] La unuaj tutmondaj ĉampionecoj ekludiĝis en la 1990-aj jaroj: nome la Virina Futbala Mondpokalo ekde 1991 kaj kiel sporto de la Olimpiaj ludoj ekde 1996.

Laŭ enketo farita de la FIFA, estas ĉirkaŭ 26 milionoj da ludantinoj en la mondo. Averaĝe, por ĉiuj 10 futbalistoj (de ambaŭ seksoj) estas nur unu virino futbalisto en la mondo.[5]

Ekonomio redakti

 
Partikularigitaj objektoj kiel tiu pilko de Brazilo estas klaraj ekzemploj de merkatigo.

Laŭ kalkuloj fare de la FIFA, dum la periodo 2003-2006 tiu organismo enspezis 3238 milionojn da svisaj frankoj (CHF)[10] kaj elspezis 2422 milionojn da, kio egalas pluson de 816 milionoj da CHF. La 92 % (2986 milionoj da CHF) de la enspezoj estas rilataj al la internaciaj konkurencoj, partikulare al la elsendo per televido de la Futbala Mondpokalo 2006, kio konsistigas 1660 milionojn da CHF de tiu valoro. La cetero de la enspezo estas dividitaj en similaj partoj inter financaj enspezoj kaj aliaj enspezoj pro funkciado. De la totalo de la enspezoj, 714 milionoj da CHF estis atingitaj pro koncepto de rajtoj de merkatigo. Multo el tiuj enspezoj devenas el vendejoj de la ĉirkaŭoj de la stadionoj de la Futbala Mondpokalo.[11] Pri elspezoj, la 69 % (1682 milionoj da CHF) de tiuj estas destinitaj al la organizado de ĉampionecoj kaj al disvolvigo de la sporto: 46 % de la totalaj elspezoj (1 125 milionoj da CHF) kaj 23 % (557 milionoj da CHF) respektive. La 26 % (622 milionoj da CHF) estis destinita al operaciaj elspezoj, kiel transporto, lupagoj, juraj elspezoj, komunikado, inter aliaj. La cetera 5 % (118 milionoj da CHF) rilatas al ŝanĝo de valutoj kaj interezoj.[12]

La buĝetoj de la futbalkluboj povas esti tre variaj depende de la zono de la mondo en kiu ili estas. La plej altaj buĝetoj estas en Eŭropo, partikulare en la ĉefaj ligoj de Germanio, Hispanio, Italio kaj Anglio.[13] En granda parto de Sudameriko la plej altaj enspezoj devenas de la transigo de ludistoj al kluboj de la ligoj eŭropaj, de la enspezoj ricevitaj pro la elsendado per televido kaj reklamado sur ĉemizetoj.[14][15] La buĝetoj de la futbalkluboj povas esti tre variaj depende de la zono de la mondo en kiu ili estas. La plej altaj buĝetoj estas en Eŭropo, partikulare en la ĉefaj ligoj de Germanio, Hispanio, Italio kaj Anglio.[13] Pri la flanko de la kluboj de Eŭropo, la rajtoj pro televida elsendado, la reklamado, la vendado de enirbiletoj kaj la merkatigo de la plej diversaj varoj okazigas grandan parton de la buĝeto.[16][17]

La futbalo plenumas ankaŭ solidaran rolon. Unu de la ĉefaj kontribuoj de la FIFA al la disvolvigo de la sporto en areoj en kiu tio malfacilas pro manko de rimedoj, materialoj kaj teknikoj de disvolvigo estas la Programo Goal. Aliflanke, la FIFA laboras kun UNICEF ekde 1999, havigante labormaterialon rilatan kun la futbalo por ke tiu estus disdonita fare de tiu organizo de la Unuiĝintaj Nacioj.[18] Regule oni realigas en la tuta mondo senkonkurencajn matĉojn cele al aliro de bonfaraj financoj, kies iniciatantoj kutime estas steluloj de la tutmonda futbalo.[19][20][21]

Futbalo en Esperanto redakti

Post kelkaj izolaj klopodoj el la 1960-aj al la 1980-aj jaroj, jam en la 21a jarcento oni sukcesis arigi teamon de junaj esperantistoj por okazigi eksterkonkurencajn matĉojn ĉefe dum la okazigo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj ĉefe kontraŭ amatoraj aŭ ne regulaj futbalkluboj de la loka kongresurbo. Tiel ili ludis sian unuan matĉon koincide kun la UK 2014 kontraŭ teamo de armendevenuloj en Argentino (la esperanta teamo estis venkita 8-3). Post unu jaro ili ludis la “Pokalon Zamenhof” honore al la fondinto de la lingvo en Lille dum la 100-a Universala Kongreso de Esperanto kontraŭ teamo de Okcidenta Saharo. Poste ili ludis kontraŭ teamo de reprezentantoj de lokaj sindikatoj en Slovakio (Nitro) dum la UK 2016 kaj ili malvenkis (4-5),[22] kontraŭ teamo de Mapuĉoj kaj kontraŭ korea teamo dum la UK 2017 en Seulo (kie ili atingis sian unuan venkon, 1-0). Dum la Universala Kongreso de 2018 ili ludis en Lisbono kontraŭ teamo de veteranoj de Quinta do Conde.[23]

Internacia federacio redakti

Kontinentaj konfederacioj redakti

Turniroj redakti

 
Ebur-Bordo kun penalo kontraŭ Serbio en la Futbala Mondpokalo 2006.

Por viraj teamoj redakti

Por virinaj teamoj redakti

 
Marta, sved-brazila futbalistino, en 2014,

kaj kiel ekzemplo por monda turniro por neplenkreskuloj redakti

Landaj ligoj redakti

Famaj ludistoj redakti

 
Brazila poŝtmarko de 1969 rememoriga de la milo da goloj fare de Pelé; kiu aparte siatempe iel apogis esperanton.

Kelkaj elektitaj famaj teamoj redakti

Futbala terminaro redakti

En arto kaj kulturo redakti

En kino redakti

  • ¡Goal! estas argentina filmo de 1936, reĝisorita de Luis José Moglia Barth kun geaktoroj Sofía Bozán, Severo Fernández kaj Pedro Quartucci. Produktorita de Argentina Sono Film, ĝi estis la unua filmo tute dediĉita al sporta temo. La filmo estis malsukcesa, sed la venontan jaron, kun simila historio, la produktoroj faris novan filmon, ankaŭ kun Pedro Quartucci, kiu rezultis sukceso: ¡Segundos afuera!.
  • La Raulito estas argentina filmo de 1975, reĝisorita de la ĉilia Lautaro Murúa kaj protagonizita de Marilina Ross. Ĝi estis premierita la 10an de julio 1975, en Bonaero. La scenaro estis farita de José María Paolantonio, Juan Carlos Gené kaj Martha Mercader, bazita sur la reala historio de María Esther Duffau plej bone konata kiel "La Raulito", nome fanulino de la Club Atlético Boca Juniors, kiu vivus en korektejo, prizono kaj frenezulejo.
  • Historias de fútbol (Futbalaj historioj) estas ĉilia filmo de 1997, reĝisorita de Andrés Wood, en kiu aperas tri historioj kun komuna temo: futbalo.
  • El portero (La golulo) estas hispana filmo de 2000, reĝisorita de Gonzalo Suárez en kiu stelulas Carmelo Gómez kaj Maribel Verdú; tiu golulo estis de unuadivizia Real Madrid, sed post la Hispana Enlanda Milito devas vivteni sin per vaganta defiado al punŝotoj kun lokanoj: lia historio komplikiĝas pro la konfliktoj inter civilgvardianoj kaj kontraŭfrankismaj gerilanoj.
  • Días de fútbol (Futbalaj tagoj) estas hispana komedia filmo de 2003, reĝisorita de David Serrano de la Peña. Temas pri malvenkuloj kiuj decidas organizi futbalteamon.
  • El penalti más largo del mundo estas hispana filmo de 2005, reĝisorita kaj scenarigita de Roberto Santiago, baze sur rakonto de la argentina verkisto Osvaldo Soriano, titolita El penal más largo del mundo. En tiu filmo stelulas la fama aktoro Fernando Tejero, konata pro siaj roluloj en televidserioj kiel Aquí no hay quien vivaLa que se avecina.

En literaturo redakti

 
Franz Platko estis unu el unuaj futbalistoj, celo de verko de fama poeto Rafael Alberti.
  • La poemo Oda a Platko, de la hispana poeto Rafael Alberti, baziĝas sur la heroa konduto de hungardevena golulo Franz Platko dum la unua matĉo de la finalo de la Copa del Rey de 1928 en Santandero inter la FC Barcelona kaj la Real Sociedad de San Sebastián.[26]
  • Die Angst des Tormanns beim Elfmeter (La timo de l'golulo dum penalo) estas germanlingva literatura verko de Peter Handke, kies titolo estas ofte citata (kvankam apenaŭ sen la komento, ke la fiaskotimo de la ŝotanto multe pli grandas).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Suetonio: De Vita Caesarum Liber II – Divus Augustus 83.1.3. Exercitationes campestres equorum et armorum statim post civilia bella omisit et ad pilam primo folliculumque transit. („Tuj post la civitanaj militoj li (Aŭgusto Cezaro) ĉesigis la rajdan kaj armilan trejnadon kaj turniĝis unue al ludoj per grandaj kaj malgrandaj pilkoj.“ – Ĉu tamen la pilkoj estis puŝitaj perpiede ne menciiĝis.
  2. IFAB legt Torlinien-Technologie auf Eis Arkivigite je 2009-06-27 per la retarkivo Wayback Machine“, raporto de la Fifa pri la kunveno de IFAB, dum kiu estis decidita la mezuroj.
  3. Rekomendinda termino ĉe Tibor Újlaky-Nagy, vidu ĉe Referencoj
  4. escoladefutbol.com (ed.). «La defensa en zona». Arkivigite je 2023-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 19an de marto 2020.
  5. 5,0 5,1 artikolo «FIFA Big Count 2006: 270 million people active in football» (angle: Granda kalkulo de FIFA en 2006: 270 milionoj da homoj aktivaj en futbalo"), arkivigita en februaro 2020 el la oficiala retejo de FIFA
  6. Ene de unu klubo povas ekzisti kelkaj teamoj, keil ekzemple por kategorioj de junuloj, infanoj kaj filiaj teamoj.
  7. «Misión y objetivos: Fútbol femenino». Oficiala retejo de la FIFA. Arkivita el la originalo la 1an de julio 2007. Konsultita la 20an de marto 2020.
  8. «A Brief History of Women’s Football». Oficiala retejo de la Scottish FA. Konsultita la 20an de marto 2020.
  9. «Women's football: A brief history». Oficiala retejo de la FA. Konsultita la 20an de marto 2020.
  10. Ekde la 1a de januaro 2007 la FIFA uzas usonajn dolarojn. Tiu informo estas farita en svisaj frankoj ĉar ĝi kovras informon nur ĝis la 31a de decembro 2006.[1] Arkivigite je 2011-04-26 per la retarkivo Wayback Machine En Wayback [2] Arkivigite je 2011-04-26 per la retarkivo Wayback Machine 2011-04-26
  11. «First official 2006 FIFA World Cup™ shop opens in Berlin». Oficiala retejo de la FIFA. Arkivita el la originalo en la 11a de oktobro 2007. Konsultita la 20an de marto 2020.
  12. Comisión de Finanzas. «Informe sobre las finanzas de la FIFA 2006». Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine Fédération Internationale de Football Association.
  13. 13,0 13,1 «Soccer Team Valuations». Forbes. Konsultita la 29an de marto 2007.
  14. «Principales ingresos de los equipos de fútbol». Arkivigite je 2020-03-20 per la retarkivo Wayback Machine El Litoral. Konsultita la 20an de marto 2020.
  15. «Pases son 50% de ingresos de clubes». El País digital (Uruguay).
  16. «Fútbol, pa$ion de multitude$». Arkivigite je 2017-07-30 per la retarkivo Wayback Machine Clarín. Konsultita la 29an de julio 2007.
  17. «Manchester, el club más rico del mundo». Clarín. Konsultita la 20an de marto 2020.
  18. «UNICEF y la FIFA». Arkivigite je 2020-03-20 per la retarkivo Wayback Machine Oficiala retejo de UNICEF. Konsultita la 20an de marto 2020.
  19. «Amigos de Zidane derrotaron 5-2 a los de Ronaldo en partido benéfico». La República (Uruguay). Arkivita el la originalo la 1an de majo 2007. Konsultita la 20an de marto 2020.
  20. «Haití: fútbol para la paz». BBC Mondo. Konsultita la 20an de marto 2020.
  21. «Real Madrid: fiesta del fútbol en honor a la paz en Israel con una goleada del Campeón de Liga». Arancha Díaz, noticias.info. Arkivita el la originalo la 11an de oktobro 2007. Konsultita la 20an de marto 2020.
  22. Futbala matĉo en Nitro: Slovakio - Esperantujo Alirita la 20an de marto 2020.
  23. El Esperanto y su selección (inter)nacional de fútbol Alirita la 20an de marto 2020.
  24. el Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf] citita en Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 14.
  25. same
  26. 75 AÑOS DE LA ODA A PLATKO, DE ALBERTI Konsultita la 19an de marto 2020.

Literaturo redakti

  • Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf]
  • Paulo Sergio Viana, Ridinda golo, Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 13–15.

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

Alilingve redakti



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fútbol en la hispana Vikipedio.