Jakobo la 1-a (Anglio)

reĝo de Anglio kaj reĝo de Skotlando

Jakobo la 6-a kaj 1-a (19-a de junio 156627-a de marto 1625, angle kaj skote James, prononco angle [ĝejmz]) estis reĝo de Skotlando kiel Jakobo la 6-a, kaj Reĝo de Anglio kaj Reĝo de Irlando kiel Jakobo la 1-a. Li reĝis en Skotlando kiel Jakobo la 6-a ekde la 24-a de julio 1567, kiam li estis nur unujaraĝa, sukcedinte sian patrinon la reĝinon Maria la 1-a de Skotlando. Regentoj regis dum lia infanaĝo kaj junaĝo, kio finiĝis oficiale en 1578, kvankam li ne prenis kontrolon de la regado ĝis 1581.[1] La 24-a de marto 1603, kiel Jakobo la 1-a, li sukcedis la lastan Tudoran reĝon de Anglio kaj Irlando, Elizabeto la 1-a, kiu mortis sen sukcedontaro.[2] Li tiam regis Anglion, Skotlandon kaj Irlandon dum 22 jaroj, ĝis sia morto je sia aĝo de 58.[3]

Jakobo la 6-a / la 1-a
Reĝo de Skotlando, Anglio kaj Irlando
Kronado 1567 por Skotlando
1603 por Anglio
Persona informo
James I (VI)
Naskiĝo 19-an de junio 1566 (1566-06-19)
en Edinburga Burgo
Morto 27-an de marto 1625 (1625-03-27) (58-jaraĝa)
en Theobalds House
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio Anglikanismo vd
Etno skotoj vd
Lingvoj skotaangla vd
Loĝloko Kastelo de Stirling vd
Ŝtataneco Reĝlando SkotlandoReĝlando AnglioReĝlando Irlando vd
Alma mater tutoro vd
Subskribo Jakobo la 1-a (Anglio)
Familio
Dinastio Stuartoj vd
Patro Henriko Stuart (Lordo Darnley) vd
Patrino Maria Stuart vd
Gefratoj stillborn twin Hepburn • stillborn twin Hepburn vd
Edz(in)o Anne of Denmark vd
Infanoj Henry Frederick StuartElizabeto Stuart • Margaret Stuart • Karlo la 1-a • Robert Stuart, Duke of Kintyre and Lorne • Mary Stuart • Sophia of England • unnamed son Stuart • unnamed son Stuart vd
Profesio
Okupo poeto • verkistomonarko • aristokrato vd
Aktiva en EdinburgoLondono vd
Verkado
Verkoj Demonologio ❦
The True Law of Free Monarchies ❦
Basilikon Doron ❦
Some Reulis and Cautelis to be observit and eschewit in Scottis poesie ❦
De jure regni apud Scotos vd
Reĝo de Skotlando
Jakobo la 6-a
Dum 1567-1625
Antaŭulo Maria Stuart
Sekvanto Karlo la 1-a
Reĝo de Anglio
Jakobo la 1-a
Dum 1603-1625
Antaŭulo Elizabeto la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
Reĝo de Irlando
Jakobo la 1-a
Dum 1603-1625
Antaŭulo Elizabeto la 1-a
Sekvanto Karlo la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kvankam li regis akurate en Skotlando, li trafis malfacilaĵojn en Anglio,[4] inkludante la faman Pulvan konspiron en 1605 kaj postajn konfliktojn kontraŭ la Parlamento, kiu malamikiĝis kontraŭ li, ĉefe pri impostado. La absolutisma politiko de Jakobo, financa malrespondeco kaj la favoroj donitaj al malpopularaj amikoj setligis la bazon por la Angla enlanda milito, kiam oni juĝis kaj ekzekutis lian filon kaj sukcedonton, nome Karlo la 1-a.[5] Tamen, dumvive la reĝo ĝuis sufiĉe stabilan politikan situacion kaj en Anglio kaj en Skotlando, kaj la nuntempaj historiistoj konsideras Jakobon reĝon inteligentan kaj penseman.[6]

Dum lia reĝado pludaŭris la Elizabeta teatro kaj literaturo, pro grandaj verkistoj kiel William Shakespeare, John Donne, Ben Jonson kaj Francis Bacon, kiujn la reĝo helpis, kontribuante al la kultura florado.[7] Pasia pri teologio, la Reĝo mendis la tradukon de la Biblio kiu portas lian nomon, la King James Bible, kiu ankoraŭ estas la oficiala biblio de la Eklezio de Anglio. Probable neniam estis tioma literatura kaj kultura etoso danke al la Angla Krono. Jakobo mem estis saĝulo, aŭtoro de poezio, tradukoj kaj traktato pri poezio, verkoj kontraŭ sorĉistinoj kaj kontraŭ tabako (Daemonologie [1597][8] kaj A Counterblaste to Tobacco [1604]), meditadoj kaj komentarioj pri la Biblio, verkoj de politika teorio (The True Law of Free Monarchies [1598] kaj Basilikon Doron [1599]), kaj, kompreneble, sermonoj por la Parlamento. Sir Anthony Weldon asertis, ke Jakobo estis nomita "la plej saĝa stultulo de la Kristanaro", kaj ekde tiam oni havis tiun ideon de la monarko.[9]

Unuaj jaroj redakti

Naskiĝo redakti

Jakobo estis la ununura filo de Maria Stuart, reĝino de Skotio, kaj de ŝia dua edzo, la maldeca Henriko Stuart, Lord Darnley, duko de Albany. Li devenis rekte el la reĝo Henriko la 7-a pere de sia praavino Margaret Tudor, filino de tiu monarko kaj fratino de Henriko la 8-a.[10] La dominado de Maria Stuart super Skotio estis malcerta, kaj por ŝi kaj por ŝia edzo, kaj pro esti ambaŭ katolikoj ili trafis ribelon de la protestanta nobelaro. Ilia geedzeco estis ĉefe malfacila pro la patologia ĵaluzo de Darnley.[11] Dum Maria Stuart estis graveda de la estonta Jakobo la 6-a, Lord Darnley alianciĝis sekrete kun la ribeluloj kaj murdigis sovaĝe, kaj ĉeeste de sia reĝino kaj edzino, la sekretarion kaj favoritulon de tiu, la parfumitan italan David Rizzio.[12]

Jakobo naskiĝis la 19-a de junio de 1566 en la Kastelo de Edinburgo, iĝante aŭtomate Duko de Rothesay kaj Seneskalo de Skotio, kiel heredanto de la Krono. Li estis baptita laŭ la nomo de Jakobo Karlo, honore sian baptopatron, la reĝon Karlo la 9-a de Francio, kaj pro tio poste estis la unua brita reĝo kun pli ol unu nomo. Elizabeto la 1-a de Anglio, kiel baptopatrino in absentia (malĉeeste), sendis oran donacon.[13]

Lord Darnley kaj lia tiama amantino estis murditaj la 10-an de februaro 1567 dum eksplodo de lia hejmo de Kirk O'Field, hejmo de la familio Hamilton en Edinburgo. Ŝajne tio estis venĝo de la Reĝino kontraŭ la murdo de ŝia favoritulo. La geedziĝo de Maria la 15-an de majo de tiu jaro kun James Hepburn (6-a grafo de Bothwell), kiu estis la plej certa suspektita kulpulo de la murdo de la duko de Albany, suspektigis kaj pliigis ŝian malpopularecon.[14] En junio de 1567, la protestantaj ribeluloj arestis Maria kaj enkarcerigis ŝin en la kastelo de Loch Leven; neniam ŝi revidis sian filon. Ŝi estis devigita abdiki la 24-an de julio favore la infanto Jakobo, kaj nomumi sian kontraŭleĝan duonfraton Jakobo Stuart, grafo de Moray, kiel regento.[15]

Regentoj redakti

 
Jakobo la 6-a de Skotio (estonta 1-a de Anglio) dum lia infanaĝo

La zorgo de Jakobo estis fidata al John Erskine (17-a grafo de Mar) kaj la grafino de Mar, por esti protektita, kreskita kaj zorgita[16] en la sekureco de la kastelo de Stirling.[17] La infano estis ceremonie kronita je siaj 13 monatoj kiel Jakobo la 6-a de Skotio en la preĝejo de Holyrood, en la kastelo de Stirling, la 29-an de julio de 1567.[13] La sermonon faris la kalvinisto de Ĝenevo John Knox. Kaj kvankam la monarko estis baptita kiel katoliko, laŭ la decido de la reganta klaso estis edukita laŭ la kalvinismo, kaj konvertita en membro de la Eklezio de Skotlando. Tiun edukadon zorgis la historiisto kaj poeto George Buchanan, klera homo, sed kiu malŝatis la familion de sia disĉiplo kaj, tre probable, la disĉiplon mem. Li perfortis lin, sed ankaŭ donis al li elstaran edukon kaj inspiris al li porvivan pasion por la literaturo kaj klero.[18]

En 1568, Maria Stuart forfuĝis de sia malliberejo, kio kaŭzis etan periodon de perforto. La grafo de Moray venkis ŝiajn trupojn en la batalo de Langside, devigante ŝin forfuĝi al Anglio, kie ŝi estis enkarcerigita de sia kuzino la reĝino Elizabeto. La 22-an de januaro 1570 Moray estis murdita de James Hamilton de Bothwellhaugh, kaj estis anstataŭita de la patra avo de la juna reĝo Jakobo, Mateo Stuart (4-a grafo de Lennox), kiu estis mortovundita la venontan jaron en atako de simpatiantoj de Maria.[19] Lia sukcedanto en la regenteco, John Erskine (1-a grafo de Mar), mortis la 28-an de oktobro 1572 pro mistera malsano post bankedo en la bieno de James Douglas (4-a grafo de Morton), la plej pova de la skotaj nobeloj, eĉ pli ol la propraj regentoj. Grafo Morton, kiu sukcedis Mar, pruvis esti la plej efika de la regentoj de Jakobo ĉiuaspekte, venkinte krome super la familioj kiuj ankoraŭ apogis Maria,[20] sed li atingis multajn malamikojn pro sia avareco.[21]

La falo de Morton ne estis kaŭzita de la partianoj de Maria, sed de la korteganoj pli proksimaj al la Reĝo, kiuj impresis la junan monarkon kuraĝigante lin por ekpreni la kontrolon de la regno en siaj manoj. Morton perdis la reĝan favoron je la alveno al Skotio de la franca Esmé Stuart (1-a duko de Lennox), kuzo de la mortinta Lord Darnley kaj estonta grafo de Lennox, kiu iĝis rapide la unua de la povaj favorituloj de la Reĝo.[22]

La korteganoj akuzis Morton partopreni en la murdo de Lord Darnley, kaj pro tio estis juĝita, kondamnita kaj, fine, ekzekutita la 2-a de junio 1581.[23] La 8-an de aŭgusto Jakobo igis Lennox la ununura duko de Skotio.[24] La Reĝo, 15jaraĝa, restis sub la influo de Lennox dum unu plia jaro.[25] Alia elstara kortegano estis Jakobo Stuart (1-a grafo de Arran), al kiu oni donis la graflandon de Arran kiel kompenso pro sia atestado kontraŭ Morton.

Persona regado en Skotio redakti

 
Blazono de la skotaj monarkoj, uzitaj ĝis 1603.

Kvankam jam Jakobo estis maturulo, la kontrolo de la regado pluestis en manoj de favorituloj kaj nobeloj. Lord Arran inkliniĝis al Anglikanismo, kaj tiele la kalvinisma nobelaro ekmalŝatis lin, dum Lennox, kvankam konvertita al protestantismo, estis rigardata kun malfido de la nobeloj, kiuj eknotis la oftajn fizikajn montrojn de plaĉo inter la favoritulo kaj la Reĝo, kaj akuzis ilin seksumi.[21] En aŭgusto de 1582, en la okazaĵo de Ruthven, la grafoj de Gowrie kaj de Angus forkaptis la Reĝon kaj kondukis lin al la kastelo de Huntingtower ĉe Ruthven, kie ili enkarcerigis lin,[26] kaj devigis lin ekziligi Lennox.

La Reĝo kaj la grafo de Arran forfuĝis el Ruthven en junio 1583 kaj reprenis la povon. Konsekvence, la grafo de Gowrie estis ekzekutita, la ribeluloj devis fuĝi al Anglio, kaj Jakobo dediĉis sin replifortigi sian regadon sur la regno. La Parlamento aprobis la Nigrajn Aktojn por plifirmigi la reĝan aŭtoritaton super la Eklezio de Skotio, kiu estos porte sub ĝia kontrolo. Tio ĉio estis malpopulara, ĉefe inter la pastraro, sed inter 1584 kaj 1603 la Reĝo sukcesis starigi efikan regadon sur la lando kaj relativan pacon inter la nobeloj, lerte helpita de John Maitland de Thirlestane, kiu estris la registaron ĝis 1592.[27]

En 1586, Jakobo la 6-a subskribis la Traktaton de Berwick kun Anglio, sekve de la implico de Maria en la Komploto de Babington, plano kiu klopodis murdi Elizabeton kaj anstataŭigi ŝin per Maria Stuart sur la trono de Anglio. Akuzita de perfido, Maria Stuart estis senkapigita en Fotheringay la 8-an de februaro 1587, kio plifaciligis la vojon de Jakobo al la sukcedo en Anglio.[28] Same, dum la krizo provokita de la Nevenkebla Ŝiparmeo de 1588, li certigis al Elizabeto sian helpon kiel ŝia "filo kaj samlandano";[29] kaj dum Elizabeto pluestis fraŭlino, certigi sian sukcedon al la anglia trono iĝis la centro de la politiko de Jakobo.

Komence de la 16-a jarcento, Henriko la 8-a estis timinta, ke la angla krono pasus al manoj de Stuart; pro tio, en sia testamento, ekskludis la praavinon de Jakobo, Margaret Tudor, kaj ties posteulojn de la linio de la sukcedo al la trono de Anglio. Sed kvankam la Stuartoj estis forigitaj de la sukcedado de tiu testamento kaj de protokolo de la Parlamento, Jakobo pluestis la plej proksima parenco de Elizabeto la 1-a, kaj pro tio la supozita heredonto de la anglia krono.

Geedzeco redakti

 
Anna de Danio, de John de Critz, ĉirkaŭ 1605.

Laŭlonge de sia junaĝo la reĝo Jakobo estis laŭdita pro sia ĉasteco, ĉar li montris malmultan intereson pri virinoj, kaj post la perdo de Lennox, li plupreferis la viran akompanadon.[30] Tamen, geedziĝo pro profito kaj heredonto estis ankoraŭ necesa por plifortigi lian tronon, kaj tiele la elektita estis Anna de Danio, la 14-jaraĝa filino de Frederiko la 2-a de Danio. Post celebro de dedistanca geedziĝo en 1589, Anna eliris al Skotio, sed tempestoj kondukis ŝian ŝipon al la marbordoj de Norvegio. La 7-an de oktobro Jakobo eksciis, ke oni prokrastas la veturadon de Anna al Skotio ĝis la printempo, kaj, en romantikisma epizodo li eliris el la haveno de Leith kun akompanantaro de 300 homoj por iri serĉi sian edzinon persone.[31] La paro geedziĝis formale en la episkopa palaco de Oslo la 23-an de novembro, kaj post viziti Danion kaj loĝi en Elsinoro kaj Kopenhago, revenis al Skotio en majo 1590. Laŭ ĉiu fonto, dekomence Jakobo estis fascinita de Anna, kaj iĝis pacienca kaj ŝatanta al sia edzino. Sed post tempo ili distanciĝis, kaj, fine decidis vivi separitaj post la morto de ilia lasta filino, Sofia, en 1606.[32]

Sorĉado redakti

La vizito de la Reĝo al Danio, lando kie la "ĉaso de sorĉitinoj" estis kutimaj, devis favori sian intereson por la studo de la sorĉado, kiun li konsideris branĉon de la teologio.[33] Tuje okazis la proceso kontraŭ la sorĉistinoj de North Berwick, kie kelkaj personoj estis kondamnitaj pro esti uzintaj sorĉadon por sendi tempeston kontraŭ la ŝipon kiu transportis Jakobon kaj lian edzinon ekde Danio. Jakobo obsediĝis pri la minaco de sorĉado, kaj en 1597 verkis Demonologion, traktaton favore la ekzisto de sorĉado;[34] sed poste lia vidpunkto mildiĝis, per tendenco al skeptikismo en tiu fako.

Jakobo fruntis katolikan ribelon en 1588, kaj estis devigita reakordigi kun la Eklezio de Skotio, akceptante la abolon de la Nigraj Aktoj en 1592. Jakobo, timante, ke la perforto kontraŭ la katolikaj ribeluloj povus kolerigi la anglajn katolikojn, decidis pardoni kelkajn el siaj opoziciantoj, kio ĝenis la protestantan eklezion. Unu el ties lastaj klopodoj kontraŭ la persono de la Reĝo okazis en aŭgusto de 1600, kiam Jakobo estis, ŝajne, agresita de Alexander Ruthven, juna frato de la grafo de Gowrie, en Gowrie House, sidejo de la familio Ruthven.[35] Ĉar Ruthvenfue estis murdita de la paĝio de la Reĝo, John Ramsay, grafo de Holderness, kaj la grafo de Gowrie ekzekutita post malsukceso de la supozita komploto, la rakonto de Jakobo, ne estis ĝenerale kreita.

Teorio de la monarkio redakti

En 1597–8, Jakobo verkis du verkojn, The Trew Law of Free Monarchies (angle La leĝo de la liberaj monarkioj) kaj Basilikon Doron (greke La reĝa donaco), en kiuj li establis la ideologian bazon por sia monarkio. En Trew Law li disvolvigas la koncepton de la dia rajto de reĝoj, kie li eksplikas, ke pro bibliaj kialoj la reĝoj estas superaj al aliaj homoj, kvankam "la plej alta benko estas ankaŭ la plej glita por sidiĝi".[36] La dokumento proponas centritan administradon kaj absolutisman politikon, per kiu reĝo devus ordoni novajn leĝojn pro reĝa koncerno, sed ankaŭ respondeci antaŭ la tradicio kaj antaŭ Dio, kiu povus "ekfunkciigi la ŝatotajn vipojn, kiel puno de la koruptaj reĝoj".[37] La Basilikon Doron, verkita kiel instrulibro por sia filo kaj heredonto, Henriko Stuart, tiame 4jaraĝa, estas praktika gvidilo por regoscienco.[38] Spite kelkaj banalaĵoj kaj sanktegecaj avertoj,[39] la verko estas bonkvalita, kaj estas eble la plej bona ekzemplo de la prozo de Jakobo.[40] La konsilo de Jakobo pri la parlamentoj, kiujn li konsideris nur kiel kortegoj apartenantaj al la reĝo, kio memorigas siajn proprajn malfacilaĵojn kun la Ĉambro de Komunuloj: "Ne kunvoku Parlamentojn", li diras al sia heredonto, "escepte se necesas novaj leĝoj, kio devas malofti".[41] En la Trew Law Jakobo asertas, ke monarko estas proprietulo de siaj ŝtatoj same kiel feŭda senjoro posedas sian feŭdon, ĉar:

"[La reĝoj eliris] antaŭ iu ajn ŝtato aŭ klaso de homoj, antaŭ la kunsido de iu ajn parlamento, kaj iu ajn aprobita leĝo, kaj la tero estis distribuita de ili, ĉar dekomence ĝi estis entute ilia. Kaj de tie venas necese, ke la reĝoj estas la aŭtoroj kaj farantoj de la leĝoj, kaj ne la leĝoj de la reĝoj."[42]

La angla trono redakti

Proklamo kiel reĝo de Anglio redakti

 
Blazono de Britio en 1603.

Ekde 1601, en la lastaj jaroj de Elizabeto la 1-a, kelkaj anglaj politikistoj, ĉefe Robert Cecil, grafo de Salisbury, la ĉefa ministro kaj konsilisto de la Reĝino,[43] pluhavis sekretan korespondadon kun la reĝo de Skotio por prepari lian sukcedon al la angla trono. Post la morto de la reĝino Elizabeto la 1-a (24-a de marto 1603), la krono estus devinta trapasi (laŭ la testamento de Henriko la 8-a) al Lady Ana Stanley,[44] posteulo de Mary Tudor, fratino de Henriko la 8-a. Tamen, Jakobo estis la ununura serioza kandidato al la angla krono; la aliaj, inkludanta la vicgrafon de Beauchamp kaj Lady Ana, ne havis sufiĉan povon por defendi siajn rajtojn. Tiele, Konsilantaro de Ascendo proklamis Jakobon reĝo de Anglio malmultajn horojn post la morto de Elizabeto.[45]

Dum li antaŭeniris suden, liaj novaj subuloj kuniĝis por vidi sian reĝon, kaj pruvante, ke la sukcedo estis akceptata kaj ne estis konsiderata invado;[46] Survoje, por montri sian aŭtoritatecon, li ordonis mortopendigi, sen juĝado, ŝteliston. Kiam li eniris en Londono, Jakobo estis ricevita de homamaso, sed li ne plaĉis al siaj novaj subuloj, kiuj kredis, ke mankas al li digneco.[47] Li kaj lia edzino estis kronitaj gereĝoj de Anglio la 25-an de julio de 1603, ĉe fona dekorado preparita de la teatraj poetoj kiel Thomas Dekker kaj Ben Jonson, sed atako de pesto nuligis la festojn.[48]

La komenco de la reĝado redakti

Spite la facileco de la sukcedo kaj la varmeco per kio li estis akceptita, en sia unua jaro de reĝado Jakobo devis alfrunti du konspiradojn, la Komploton Bye kaj la Komploton Main, kiuj kaŭzis areston, inter aliaj, de Henry Brooke Lordo Cobham kaj Sir Walter Raleigh.[49] Jakobo malamis Raleigh, plej akra malamiko de Hispanio en Anglio, kaj sendube lia amikeco kun la hispana ambasadoro, Diego Sarmiento de Acuña, grafo de Gondomar, influis en lia decido ekzekuti lin.

Kiuj esperis ŝanĝojn en la regado de la nova reĝo tuj seniluziiĝis pro pluteno de la membroj de la Privata Konsilantaro de la reĝino Elizabeto, kiel li estis planinta sekrete kun Cecil,[49] sed li aldonis tuj sian malnovan partianon, Henry Howard, grafo de Northampton, kaj lian nevon Thomas Howard, grafo de Suffolk, al tiu Konsilantaro, kaj kvin skotajn nobelojn.[50] En la unuaj jaroj de reĝado de Jakobo, la registado estis kontrolita de Robert Cecil, poste grafo de Salisbury, lerte helpata de Thomas Egerton, vicgrafo de Brackley, nomumita ankaŭ Lordo Kanceliero kaj de Thomas Sackville, grafo de Dorset, kiu pluestis Lordo Trezoristo.[51] Konsekvence, Jakobo povis liberigi sin el la administraj problemoj kaj koncentriĝi en pli gravaj aferoj, kiel klopodi firman unuiĝon inter Anglio kaj Skotio kaj aferoj de ekstera politiko, krom la ĝuo de siaj personaj plezuroj, ĉefe la ĉaso.[51]

 
Portreto de Jakobo de Nicholas Hilliard, ĉirkaŭ 1603-1609.

Jakobo ambiciis konverti la personan union de la kronoj de Skotio kaj Anglio en ununura Unuigita Regno sub ununura monarko, kaj komunaj parlamento kaj leĝaro, plano kiu trafis opozicion en ambaŭ landoj.[52] "Ĉu oni ne disponis ĉiun el ni en unu insulo", proklamis antaŭ la Parlamento, "ĉirkaŭita de maro kaj, de la naturo mem, sendivideble?" Aprile de 1604, tamen, la Komunuloj malakceptis leĝe lian peton titoligi sin "Reĝo de Granda Britio".[53] Oktobre de 1604 li ricevis la titolon per aklamo anstataŭ de per leĝo. Francis Bacon diris al li, ke li ne povos uzi ĝin en "laŭleĝa proceduro, instrumento aŭ proklamo".[54] Skotio kaj Anglio pluestos separataj ŝtatoj, sub nur persona unio en la reĝo, kaj nur en 1707 la Akto de la Unuigo kombinis la du landojn por krei novan ŝtaton: la Regno de Granda Britio.

En ekstera politiko, Jakobo estis pli sukcesa. Li dediĉis siajn klopodojn al finigo de la Milito kontraŭ Hispanio, kaj la 28-an de aŭgusto de 1604, danke al lerta diplomatado de Robert Cecil kaj Henry Howard (jam grafo de Northampton), oni alvenis al packunveno inter ambaŭ landoj, kiun Jakobo celebris per granda bankedo.[55] Tamen, sekurigi la liberecon de kulto por la katolikoj en Anglio pluestis prioritata celo por la hispana politiko, kio ĉiam estis problemo por Jakobo.[56]

Pulva konspiro redakti

(Vidu Pulva konspiro) La pulva konspiro (anglalingve Gunpowder Plot) estis malsukcesa atento kaj komploto elpensita de grupo da katolikoj, kiuj volis mortigi samtempe la anglan reĝon Jakobo la 1-a, lian familion kaj parton de la angla aristokratio, per la eksplodigo de la palaco Westminster en Londono je la 5-a de novembro 1605 (okaze de la malferm-ceremonio de la Parlamento). La komploto ŝajne ricevis la sekretan subtenon de la hispana registaro kaj, eble, tiun de la Jezuitoj.

La konspiruloj, gviditaj de Guy Fawkes, riproĉis al la anglikana reĝo Jakobo lian netoleremon koncerne siajn samreligianojn, sed ankaŭ koncerne puritanojn. La konspiro estis tamen malkaŝita de katolika lordo, amiko de Guy Fawkes, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la palaco estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la pulvon dediĉitan al la atenco. Guy Fawkes estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pulvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.

La supozita plano de tiuj katolikaj ekstremuloj, estritaj de Robert Catesby, estis anstataŭi Jakobon per lia filino Elizabeto, kiun ili esperis konverti al la romkatolikismo. Per reĝa apogo kaj turno al la obeo al Romo, la tuta Anglio povus esti rekatolikigita. La malkaŝo de la Pulva konspiro provokis popolan senton, kiun Salisbury profitis por atingi el la Parlamento fonduson pli grandajn ol tiuj kiujn estis ricevinta la reĝino Elizabeto.[57]

Teorio de kelkaj historiistoj, asertas, ke la pulva komploto estis lerte imagita de Robert Cecil, aŭ ke almenaŭ antaŭsciis pri ĝi kaj permesis ties disvolvigon, nur por "malkaŝi ĝin" kaj finigi ĝin lastmomente. Tiu teorio konkludas, ke la plano de Robert Cecil estis krei senton de nacia unuiĝo kiu permesis, ke la Parlamento akceptu doni al la Reĝo la monkvanton kiun tiu estis petinta. Se tiu teorio estus prava, Guy Fawkes kaj sia kolegoj estus simplaj ludantoj en multe pli grava ludo.

Religiaj aferoj redakti

Post sia alveno al Londono, Jakobo devis alfrunti preskaŭ tuj la religiajn konfliktojn en Anglio: oni prezentis al li peton pri toleremo al puritanoj. En 1604, en la Konferenco de Hampton Court, Jakobo montris sin malpreta akcepti ties petojn. Tamen, li akceptis aprobi peton traduki oficiale la Biblion, kio estos konata kiel La Versio de la Reĝo Jakobo (ankaŭ nomata King James aŭ Biblio de la Reĝo Jakobo). Ankaŭ en 1604, pligrandigis la grandan ĉasadon de sorĉistinoj iniciatita de la reĝino Elizabeto proklamante mortopunon.

Kvankam Jakobo akceptis la katolikojn en sia regno, la anglikanoj certigis, ke ili ne atingu siajn samajn rajtojn. La malpopulareco de Jakobo, krome, pliiĝis inter la protestantoj pro la ekzekuto de Walter Raleigh. En Skotio, Jakobo estis desdegnita pro sia insisto sur ke oni aprobu la aplikon de la nomitaj Kvin Artikolojn de Perth, kiu estis konsideritaj kiel klopodoj enmeti katolikajn kaj anglikanajn praktikojn en la presbiterana Skotio.

La Reĝo kaj la Parlamento redakti

La momento de kunlaborado inter la monarko kaj la Parlamento provokita de la Pulva Komploto estis escepto. Jam en la sesio de 1604 iĝis klaraj la sintenoj de ambaŭ flankoj dum la resto de la reĝado, kvankam la komencaj malfacilaĵoj estis kaŭzitaj pli de malkompreno ol de konscia malamikeco.[58] La 7-an de julio de 1604, la reĝo vidis sin devigita plilongigi la daŭron de la Parlamento tute malvole, post ne atingi la necesan apogon por unuigi la Grandan Brition kaj aprobi novajn financojn. "Mi ne dankos kie mi ne opinias, ke mi devas danki", klarigis li en sia ferma sermono. "Mi ne estas tiom stulta ke mi laŭdas stultulojn (…) vi vidas kiom vi ne bone faras (…) mi fidas, ke future vi uzos vian liberon pli modeste".[59]

En 1605, la Parlamento voĉdonis kvar fondusojn por la reĝo, kiu ankoraŭ konsideris tion kiel malsufiĉa. Li aprobis doganajn impostadojn sen parlamenta aprobo, kion neniu monarko estis kuraĝante fari ekde la reĝado de Rikardo la 2-a. La laŭleĝeco de tiu ago estis defiita en 1606 de la komercisto John Bates; la kortego de la ministerio de financo tamen solvis favore la Reĝon, kaj tio estis denoncita de la Parlamento. La rilato inter Jakobo kaj la Parlamento akriĝis ankaŭ pro la lasta malakcepto de la plano de la Reĝo nuligi la internajn doganojn kaj permesi la liberan komercon inter Anglio kaj Skotio.

Laŭ la iro de la reĝado, pliiĝis la financaj malfacilaĵoj, parte pro la konstanta plialtigo de la prezoj,[60] sed ankaŭ pro la malavareco kaj financa malkompetenteco de la Kortego. En la lasta sesio de la unua Parlamento de tiu reĝado, en februaro de 1610, lordo Salisbury, partiano de la parlamenta partopreno en la registaro,[61] proponis planon, konata kiel la Granda Kontrakto. Laŭ tiu, la Parlamento garantius monsumon de 600.000 por pagi la ŝuldojn de la Reĝo kaj jata aprobo de aliaj 200.000 ŝanĝe de kelkaj reĝaj akceptoj.[62] Sed la negocado plilongigis tiom pro malamikeco de kelkaj sektoroj de la Parlamento ke Jakobo perdis la paciencon kaj disigis la Parlamenton la 31-an de dicembro de 1610. "Via plej granda eraro", diris al li Salisbury, "estis, ke vi intencis atingi mielon el galo".[63]

Lord Salisbury mortiĝis en 1612, kaj post malmulte Carr falis en misfortunon, kaj pro tio Jakobo ekregis li mem la financajn aferojn, kun katastrofaj rezultoj por la reĝa trezoro. Nova Parlamento devis esti kunvokita en 1614 por aprobi la kreadon de nova impostado. Tiu parlamento, la dua de la reĝado de Jakobo, estis konata kiel la Malutila Parlamento ĉar ĝi ne povis aprobi leĝojn aŭ impostojn. Post ok monatoj de malfruktodona diskutado, la Reĝo dissolvis ĝin kolere.[64]

Post la dissolvo de la Senutila Parlamento, Jakobo regis sen parlamento dum sep jaroj. Por alfrunti financajn malfacilaĵcojn, kaj sen parlamenta aprobo por krei novajn impostojn, li uzis la servojn de la negocisto Lionel Cranfield, grafo de Middlesex, kiu ruze plialtigis liajn enspezojn. Tuidirekte la regox ekvendis titolojn kaj aliajn postenojn, multaj el ili kreitaj kiel enspezofonto. Dum sia reĝado oni kreis 62 novajn titolojn, kontraste kun sia antaŭulino, la reĝino Elizabeto, kiu kreis nur 8 novajn titolojn dum siaj 45 jaroj de regado.

La hispana geedziĝo redakti

 
Portreto de Jakobo de John de Critz, ĉirkaŭ 1606

Alia eventuala enspezofonto estis la doto alportita de la planita geedziĝo inter Princo de Kimrio kaj la infantino María Ana de Hispanio.[65] La geedziĝo interesis al la Reĝo ankaŭ por pluhavi pacon kun Hispanio kaj eviti la elspezojn de milito.[66] Ambaŭ landoj ĝuos pacon dum negocado kaj pro tio tiel Jakobo kiel la Duko de Lerma permesis ties plilongigon dum preskaŭ jardeko.[67] Apogita de la familio Howard kaj aliaj ministroj kaj diplomatoj prokatolikaj -konataj kiel la "Hispana Partio"-, la propono de alianco kun la plej grava katolika potenco ne estis bone akceptata de la protestanta Anglio.

La eksplodo de la Tridekjara milito en 1618, tuj okupis la tutan Eŭropon, kaj malprofitis la porpacan politikon de la Reĝo. Lia bofilo, Frederiko la 5-a de la Palatinato, edzo de lia filino Elizabeto Stuart, nomumita reĝo de Bohemio de la protestantaj ribeluloj, estis forigita de la lando de la imperiestro Fernando la 2-a de Habsburgo en 1620, dum la hispana armeo invadis la Malsupran Palatinaton. Finfine, Jakobo kunvokis la parlamenton en 1621 por financi militan ekspedicion apoge de sia bofilo.[68] La kunvoko rezultis duoble malsukcesa, ĉar, unuflanke, la Komunuloj aprobis nur malsufiĉan buĝeton por helpi la Palatinan Elektanton,[69] kaj aliflanke -memore la militpredon de Elizabeto kontraŭ la hispanaj flotoj revenintaj el Novmondo-, reklamis la militon kontraŭ Hispanio.[70] En novembro de 1621, estritaj de Edward Coke, formulis peton ne nur por proklami militon kontraŭ Hispanio, sed ankaŭ por ke la Princo de Kimrio geedziĝu kun protestanto, kaj por ke la kontraŭkatolika leĝaro estu plifirmigita.[70] La Reĝo respondis nur ke oni ne intermetiĝu en reĝaj aferoj aŭ ili riskus punon,[71] kio protestigis ilin postulante la agnoskon de siaj rajtoj, inkludante tiun de la esprimlibero, kaj sian aŭtoritaton por diskuti ĉiun ajn aferojn rilatan la regnan bonfarton.[72] Jakobo forigis la proteston el la taglibro de sesioj kaj dissolvis denove la Parlamenton.[73]

En 1623, la juna princo Karlo kaj Buckingham decidis preni iniciaton kaj vojaĝi al Hispanio inkognite,[74] por atingi la manon (geedziĝe) de la Infantino persone, sed la misio estis eraro kaj sentimaĵo.[75] La hispana registaro postulis la neceson, ke la Princo konvertiĝu al katolikismo kaj pasu unu jaron en Hispanio. Princo kaj Duko revenis al Anglio oktobre sen la Infantino, kaj tuje rompis la traktaton, kaŭzante kontenton popularan.[76] Seniluziigitaj post la vojaĝo al Hispanio, Karlo kaj Buckingham malakceptis la hispanofilan politikon de Jakobo kaj reklamis geedzigon kun Francio kaj jemortan militon kontraŭ la Habsburgoj.[77] Por atingi la necesan financadon, ili perfortetis la Reĝon kaj atingis kunvokon de nova Parlamento, kiu kunvenis februare de 1623.

 
George Villiers, duko de Buckingham, de Rubens.

La reĝino Anna mortiĝis en 1619. Onidiroj asertis, ke Jakobo malmultege suferis tion ĉar li sentis "specialan romantikan plaĉon al George Villiers, Duko de Buckingham". Ambaŭ ekkonis unu la alian en 1614, kaj ege amikiĝis ĝis kiam Villiers "iĝis" Duko de Buckingham en 1623. George Villiers estis la unua komunulo elevita al dukeco en pli ol jarcento.

Oni kunvokis la trian kaj antaŭlastan parlamenton de la reĝado de Jakobo en 1621. La Ĉambro de Komunuloj aprobis havigi al Jakobo malgranda monkvanton por montri sian lojalecon, sed tiam, ili rehavis la malkontenton de la reĝo, kiu koleris kontraŭ ili pro intermetiĝi en aferoj kiuj implicis lin rekte. Villiers, tiam ĉefa konsilisto de Jakobo, estis atakita pro sia geedza plano por la princo de Kimrio kun la hispana infantino. Ankaŭ la praktiko vendi monopolojn kaj aliajn privilegiojn estis malaprobita. La Ĉambro de Komunuloj klopodis akuzi Francis Bacon, unua vicgrafo de St. Albans, kiu estis implikita en la vendo de tiuj privilegioj dum sia servado kiel Lordo Kanceliero, sub akuzo de koruptado. La Ĉambro de Lordoj kondamnis Bacon, kiu estis elpostenigita. Kvankam la akuzo estis la unuaj en jarcentoj, Jakobo ne kontraŭis, kredante ke la nuligo de Bacon povus helpi lin missendi la parlamentan opoziciadon. Fine, Jakobo liberigis Bacon el prizono kaj havigis al li la kompletan pardonon.

Nova konstitucia konflikto prezentiĝis tuj post tio. Jakobo estis senpacienca helpi sian bofilon, la palatinatan elektiston, kaj postulas al la parlamento monhelpon. Ŝanĝe, la Ĉambro de Komunuloj, petas, ke li forlasu la aliancon kun Hispanio. Kiam Jakobo deklaris ke la Malsupra Ĉambro superiris sian limon per la ofero de tiu traktato, la Ĉambro de la Komunuloj postulis, ke ili havis rajton diskuti iuj ajn temon rilatan al la bonfarto de la regno. Jakobo petis, ke la protesto estis publikita cenzurita en la taglibro de la Komunuloj kaj dissolvis la Parlamenton.

Lastaj tagoj kaj morto redakti

Dum lia lasta jaro, dum Buckingham plisolidigis sian kontrolon super Karlo por sekurigi sian propran futuron, Jakobo estis ofte malsana. Ĝenerale li malkapablis viziti Londonon, kaj lia figuro perdis elstarecon en la ŝtataj aferoj.[78] Komence de 1625, la reĝo suferis artriton, podagro kaj svenoj kaj en marto li malsaniĝis je Malario kaj suferis koratakon.

Fine li forpasis ĉe Theobalds House la 27-an de marto de 1625, je siaj 58 jaroj, dum forta atako de disenterio, kun Buckingham siaflanke.[79] La funebro de la forpasinta reĝo, solena sed malorganizita, okazis la 7-an de majo. John Williams episkopo de Lincoln, realigis la predikon, observante ke "la reĝo Salomono mortiĝis pace, post vivi ĉirkaŭ 60 jarojn… kaj vi scias, ke tiele okazis kun la reĝo Jakobo".[80] La reĝo estis entombigita en la Kapelo de la Reĝino de Henriko la 8-a en la Abatejo Westminster.

Figuro de la Reĝo redakti

 
Jakobo la 6-a de Skotio kaj 1-a de Anglio en 1621, pentrita de Daniël Mijtens.

Jakobo Stuart estis ne elstara figuro ĉe la famaj reĝinoj kiuj antaŭis, Elizabeto la 1-a kaj Mary Stuart en Skotio, kaj la misfortuno de lia filo Karlo, la unua reĝo kondamnita je morto de Parlamento.

Pasia pri ĉasado, manĝado kaj drinkado, Jakobo estis erudiciulo, kapabla diskuti kun saĝuloj, teologoj kaj juristoj. Sed samtempe kapriculo, vantulo kaj tre malkuraĝa. Li estis sengracia kaj ne nur lavis sin malmulte, sed ankaŭ fieris pri tio. Li koleriĝis ofte kaj liaj subuloj opiniis, ke li malhavas dignecon. Li estis timema kaj malfidulo, konstante timis esti murdita (kia estis sia samtempulo Henriko la 4-a de Francio, kiun li malamis). Liaj mallongaj makzeloj pro prognatismo kaj lia tro longa lango kaŭzis malagrablegajn bruojn dum lia manĝado. Li parolis malfacilan anglan, per aspra skota akĉento, kaj havis kriantan kaj iritantan voĉon.

Malplaĉo kontraŭ virinoj estis notinda spite lia geedziĝo kun Anna de Danio. Tre probable li estis ĉu samseksema ĉu ambaŭseksema, kaj havigis tiom al diversaj favorituloj tiom malavare ke li ĉerpis la reĝan trezoron.

Titoloj redakti

  • 19-a de junio de 1566 – 24-a de julio de 1567: Princo Jakobo
  • 19-a de junio de 1566 – 24-a de julio de 1567: Duko de Rothesay
  • 10-a de februaro – 24-a de julio de 1567: Duko de Albany (grafo de Ross, Lordo Ardmannoch)
  • 24-a de julio de 1567 – 27-a de marto de 1625: "Lia Graco" Jakobo la 6-a, reĝo de skotoj.
  • 24-a de marto de 1603 – 27-a de marto de 1625: "Lia Moŝto" Jakobo la 1-a, reĝo de Anglio, Skotio, Francio kaj Irlando, Defendanto de Fido, ktp.


Bibliografio redakti

  • Atherton, Ian, kaj Como, David (2005). The Burning of Edward Wightman: Puritanism, Prelacy and the Politics of Heresy in Early Modern England. English Historical Review, Vol. 120, decembre de 2005, Nº 489, 1215-1250. Oxford: Oxford University Press.
  • Barroll, J. Leeds (2001). Anna of Denmark, Queen of England: A Cultural Biography. Filadelfia: Universitato de Pensilvanio. ISBN 0-8122-3574-6.
  • Barroll, J. Leeds kaj Cerasano, Susan P. (1996). Medieval and Renaissance Drama in England: An Annual Gathering of Research, Criticism and Reviews. Fairleigh Dickinson University Press. ISBN 0-8386-3641-1.
  • Bucholz, Robert kaj Key, Newton (2004). Early Modern England, 1485-1714: A Narrative History. Blackwell Publishing. ISBN 0-631-21393-7.
  • Croft, Pauline (2003). King James. Basingstoke y Nueva York: Palgrave Macmillan. ISBN 0-333-61395-3.
  • Davies, Godfrey ([1937] 1959). The Early Stuarts. Oxford: Clarendon Press. ISBN 0-19-821704-8.
  • John Guy (2004). My Heart is My Own: The Life of Mary Queen of Scots. Londono kaj Novjorko: Fourth Estate. ISBN 1-84115-752-X.
  • Krugler, John D. (2004). English and Catholic: the Lords Baltimore in the Seventeenth Century. Baltimore: Johns Hopkins University Press. ISBN 0-8018-7963-9.
  • Lindley, David (1993). The Trials of Frances Howard: Fact and Fiction at the Court of King James. Routledge. ISBN 0-415-05206-8.
  • Milling, Jane (2004). "The Development of a Professional Theatre", ĉe: The Cambridge History of British Theatre. Jane Milling, Peter Thomson, Joseph W. Donohue. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-65040-2.
  • Noble, Mark (1795). An Historical Genealogy of the Royal House of Stuarts, from the Reign of King Robert II to that of King James VI. Londres: R. Faulder. Versión online en Google Books.
  • Parker, Geoffrey (1986). Europa en crisis, 1598-1648. Madrid: Siglo XXI ISBN 84-323-0411-5
  • Stewart, Alan (2003). The Cradle King: A Life of James VI & 1. Londres: Chatto and Windus. ISBN 0-7011-6984-2.
  • Stroud, Angus (1999). Stuart England. Routledge ISBN 0-415-20652-9.
  • VV.AA. (1987). El apogeo de Europa en: Gran Historia Universal, vol. VI. Madrid: Nájera. ISBN 84-7662-040-3

Notoj redakti

  1. Stewart, p 47; Croft, p 16; Willson, pp 29–31.
  2. La postularo de Jakobo al la Anglia krono, kiel la pranepo de Henriko la 7-a, estis tre supera al aliaj. Tamen, la volo de Henriko la 8-a estis pasinta super la Skota linio de lia fratino Margaret Tudor favore de lia plej juna fratino Mary Tudor. Stewart, pp 159–161; Willson, pp 138–141.
  3. Post la persona ununigo de la tri kronoj, Jakobo estis la unua kiu uzis la titolon de "Reĝo de Granda Britio", sed tiu titolo estis malagnoskita de la Angla Parlamento kaj estis neleĝa. Ankaŭ la Parlamento de Skotio malagnoskis ĝin. Croft, p 67; Willson, pp 249–52. Vidu ankaŭ: Union Jack.
  4. Pri tio, oni rigardu la enkondukon al la verko King James, de Pauline Croft. La plej ĵusaj priserĉadoj emfazas la sukceson de Jakobo en Skotlando, kvankam kelkaj ne samopinias, kiel Michael Lynch. Ankaŭ oni markas la sukceson de Jakobo en la komencoj de lia regado en Anglio. Croft, pp 1–9.
  5. Dum la lastaj tri jarcentoj, oni kritikis akre Jakobon kiel ekzemple dekomence Anthony Weldon, kiu estis maldungita de Jakobo kaj verkis kontraŭ li en la 1650-aj jaroj. Croft, pp. 3–4. Sir Edward Peyton, Divine Catastrophe of the Kingly Family of the House of Stuarts (1652); Arthur Wilson, History of Great Britain, Being the Life and Reign of King James I (1658); kaj Francis Osborne, Historical Memoirs of the Reigns of Queen Elizabeth and King James (1658).
  6. Croft, p. 6; Smith, p. 238.
  7. Milling, p. 155.
  8. Demonologio, dialogoforma Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine; reta versio de la ttt-ejo de la Biblioteko Folger Shakespeare (Washington)
  9. Saĝulo diris iam, ke li konsideris sin "la plej saĝa stultulo de la Kristanaro", ĉar kvankam li konsideris sin saĝulo pri banalaĵoj, li rigardis sin kiel stultulo en seriozaĵoj. Sir Anthony Weldon (1651), The Court and Character of King James I, citita ĉe: Stroud, p. 27; Smith, p. 238.
  10. Margaret Tudor estis la patrino de Margaret Douglas, la estonta grafino de Lennox kaj patrino de Lord Darnley. Ŝi estis ankaŭ avino de Maria Stuart, pere de sia filo [[Jakobo la 5-a (Skotlando)|]]. Guy, p 54.
  11. Guy, pp. 236–7, pp. 241–2, p. 270.
  12. Guy, pp. 248–50.
  13. 13,0 13,1 Croft, p. 11.
  14. [[Elizabeto la 1-a (Anglio)|]] skribis al Maria: "Miaj oreloj surpriziĝis, mia menso maltrankviliĝis kaj mia koro teruriĝis, kiam mi aŭdis la hororan informon pri la maldeca murdo de via mortinta edzo kaj mia mortinta kuzo, tiele apenaŭ mi povas kolekti spiriton por skribi pri tio(…) mi ne kaŝos, ke la homoj plejparte diras, ke vi ne atentos tiun fakton anstataŭ venĝi kaj ke vi ne zorgos kontraŭ tiuj kiuj donis al vi tiun plezuron." La historiisto John Guy konkludas tamen, ke neniam oni trovis pruvon, ke Maria Stuart sciis ion pri la plano murdi Darnley. Guy, pp. 312–313. Por David Harris Willson, tamen, certas, ke Bothwell estis la murdisto, kaj preskaŭ same certas, ke la Reĝino estis komplico. Willson, p 18.
  15. Guy, pp. 364–5.
  16. Letero de Maria Stuart al Mar, 29-a de marto 1567:
     
     "Suffer nor admit no noblemen of our realm or any others, of what condition soever they be of, to enter or come within our said Castle or to the presence of our said dearest son, with any more persons but two or three at the most." 
    Citita de: Stewart, p. 27.
  17. Willson, p. 18; Stewart, p. 33.
  18. Croft, pp. 12–13.
  19. Croft, p. 13.
  20. Stewart, p. 45; Willson, pp. 28–29.
  21. 21,0 21,1 Croft, p. 15.
  22. Stewart, pp 51–63; Laŭlonge de sia vivo Jakobo havis tre proksimajn rilatojn kun viroj de sia kortego, pro kio historiistoj spekulis kaj debatis pri lia seksa orientiĝo: La evidento de lia korespondado kaj samtempaj atestoj igis, ke kelkaj historiistoj konkludis, ke la Reĝo estas samseksa aŭ duseksa. Sed, fakte, tiu konkludo ne klaras. Bucholz, p. 208; En Basilikon Doron, Jakobo citis sodomion inter la krimoj "kiuj konscience neniam estos pardonendaj". Sharpe, p 171; "La sama konduto estis ripetita kun tiuj viroj [Carr kaj Villiers] kiel antaŭe ĉe Esmé Stuart. La evidento sugestas, ke ambaŭ havis fizikan rilaton kun sia reĝo." Barroll kaj Ceresano (ed), p 239.
  23. David Calderwood skribis pri tio: "Tiele finis tiu nobelo, unu el la ĉefaj agantoj de la Reformo; defendanto de tiu kaj de la Reĝo en ties junaĝo, kaj pro tio li estis nun tiom maljuste traktita". Citita de: Stewart, p. 63.
  24. Stewart, p. 63.
  25. Willson, p. 35.
  26. Liaj kaptintoj devigis lin subskribi proklamon, la 30-an de aŭgusto, ke li ne estis prizonulo perforte aŭ per violento, pertime aŭ per teruro, aŭ kontraŭ sia volo, kaj ke neniu venu helpe kiel rezulto de kontraŭaj aŭ ribelaj informoj. Stewart, p. 66.
  27. Croft, p. 17, p. 20.
  28. Skotio rompis dummallonge siajn diplomatiajn rilatojn kun Anglio pro tiu murdo, sed la propra Reĝo skribis al Elizabeto, ke Skotio neniam etus estinta "libera el frakcioj se oni estus permesinta ŝin vivi". Croft, p. 22.
  29. Croft, p. 23.
  30. Croft, pp. 23–24.
  31. Stewart, pp. 107–110.
  32. Willson, pp. 85–95.
  33. Croft, p. 26; Willson, p. 103.
  34. Willson pp. 103–5.
  35. Stewart, pp 150–157.
  36. "La reĝoj estas nomitaj dioj de la profeto Reĝo Davido ĉar ili sidigas sur Dio sian tronon en la tero kaj devis respondeci pri sia administrado antaŭ Li." Citita de: Willson, p. 131.
  37. Croft, pp. 131–133.
  38. Willson, p. 133.
  39. Laŭ Jakobo, reĝo ne devus ŝajni maldeca malŝparemulo (Croft, p. 135) kaj devis eviti la akompanadon de virinoj, "kiuj estas nur irritamenta libidinis" (en la latina, sprono de seksardo) (Willson, p. 135).
  40. "La Basilikon Doron estas la plej bonkvalita [verko en] prozo el kiuj estis verkita de Jakobo." Willson, p. 132; "Jakobo verkis, dissemante simpatiajn dispensojn pere de la teksto." Croft, pp. 134–5.
  41. Croft, p 133.
  42. Citita de: Willson, p. 132.
  43. Jakobo priskribis lin kiel reĝo fakte. Croft, p. 48.
  44. Ŝia duagrada kuzo, la vicgrafo de Beauchamp, filo de Lady Katerino Grey, estis la plej aĝa heredanto, sed, laŭ la leĝo, li estis konsiderita kontraŭleĝa ĉar la geedzeco de liaj gepatroj estis nuligita
  45. Croft, p. 49; Willson, p. 158.
  46. Croft, p. 50.
  47. Stewart, p. 169.
  48. Stewart, p. 172.
  49. 49,0 49,1 Croft, p. 51.
  50. Croft, p 51; la enmeto de Henry Howard, tuj nomumita grafo de Northampton, kaj de Thomas Howard, tuj nomumita grafo de Suffolk, markis la komencon de la plialtigo de la familio Howard al la plej altaj povopostenoj, kiu peljaltiĝus post la morto de Cecil en 1612. Henry Howard, filo de la poeto Henry Howard, grafo de Surrey, ege helpis al Jakobo ekhavi la anglan tronon, kaj la monarko fidis je li. Lia kontakto kun Jakobo povis esti rilata kun la klopodo de lia frato Thomas Howard, duko de Norfolk, por liberigi Mary Stuart kaj edziĝi al ŝi, kio kaŭzis lian ekzekuton en 1572. Willson, p. 156; Guy, pp. 461–468. Por pli da informo pri la familio Howard, vidu The Trials of Frances Howard, de David Lindley. Pri Henry Howard, Croft, p. 6, kaj vidu: Northampton, de Linda Levy Peck.
  51. 51,0 51,1 Croft, p 51.
  52. Croft, pp. 52–54.
  53. Jakobo insistis, ke angloj kaj skotoj devis "unuiĝi kaj kunfandiĝi inter si, laŭ sincera kaj perfekta ununiĝo, kiel du ĝemeloj kreskitaj en sama ventro, kaj ami unu la alian kiel unika klaso, neniam du". Willson, p. 250.
  54. Willson, pp. 249–252.
  55. Croft, pp. 52–53.
  56. Croft, p. 118.
  57. Croft, p 64.
  58. Croft, p. 63.
  59. Citita de: Croft, p. 62.
  60. Croft, p 69.
  61. "Ĉiu saĝa princo, ĉiam kiam necesas alfrunti nunajn malbonaĵojn aŭ futurajn danĝerojn.. ĉiam direktiĝis al siaj Parlamentoj." Citita de Croft, p 76.
  62. Croft, pp. 75–81.
  63. Croft, p. 80.
  64. Willson, p. 348.
  65. Willson, p. 357.
  66. Simon Schama, A History of Britain, Vol. II, p. 59 (Novjorko, Hyperion, 2001).
  67. J.P. Kenyon, Stuart England, pp. 88–89 (Harmondsworth, Inglaterra, Penguin Books, 1978).
  68. Willson, pp. 408–416.
  69. Willson, p. 417.
  70. 70,0 70,1 Willson, p. 421.
  71. Willson, p. 442.
  72. Jakobo skribis: "Ni ne povas elteni pacience, ke niaj subuloj uzu tiom kontraŭmonarkiajn eldiraĵojn rilate ni koncerne siajn liberecojn, se ili ne aldonas kio estis donacita al ili de niaj antaŭuloj." Citita de: Willson, p. 423.
  73. Willson, p. 243.
  74. Laŭ la komunaj nomoj de Thomas kaj John Smith. Croft, p. 118.
  75. Croft, pp. 118–119.
  76. Shama, p. 64. "Okazis inmensa eksplodo de populara ĝuo, kun art-fajraĵoj, sonantaj sonoriloj kaj surstrataj festoj." Croft, p 120.
  77. Croft, pp 120–121.
  78. Kelkaj historiistoj (ekzemple, Willson, p. 425) konsideras, ke Jakobo estis falinta en antaŭtempa senileco; ĉiukaze, li suferis, inter aliaj malsanetoj, doloran artriton; Pauline Croft sugestas, ke somere de 1624, plisanigita de la bona vetero, Jakobo rehavis la povon, malakceptante la agredan politikon de Karlo kaj Buckingham kaj malakceptante aprobi militon kontraŭ Hispanio (Croft, pp. 126–127).
  79. Kuracilo konsilita de Buckingham utilis nur por ke la Reĝo malplibonfartiĝu. "La malsameco inter la ekstera politiko de la monarko kaj tiu de la favoritulo estis tiom evidenta ke iĝis ĝenerala onidiro, ke tiu venenigis lin." Croft, pp. 127–128.
  80. La prediko de John Williams estis poste presita sub la titolo de "Brita Salomono" (tiele). Croft, pp. 129–130.