Abdiko
Abdiko estas rezigno pri ofico aŭ rango de reganto. La esprimo estas uzata precipe pri regantaj nobeloj aŭ ekleziaj altranguloj. En aliaj kuntekstoj oni uzas la vorton "demisio".
La vorto devenas de la latina vorto abdicare = de-diri. Kvankam ĝi formale implicas la propran iniciaton de la abdikanto, ĝi ne elkludas eksterajn premojn.
Nuntempe oni ĝenerale akceptas, ke ĉiu reganto rajtas abdiki, aŭ persone, aŭ ofice. La juraj konsekvencoj estas malsamaj:
- Se reganto abdikas persone, la konsekvencoj normale identas kun tiuj de lia morto; t. e. lia respondeco transiras al heredanto.
- Se reganto abdikas ofice, lia ofico nuliĝas; normale tio okazas sub ekstera premo de iu(j), kiu(j) emas transpreni la regadon.
En la historio estas ekzemploj, ke iuj provis rifuzi al iu la rajton je persona abdiko:
- Al papo Celesteno la 5-a oni provis rifuzi la rajton je abdiko (li tamen abdikis)
- La sveda reĝino Kristina la 1-a abdikis, kvankam la Krona Konsilio de Svedio ne volis akcepti tion. Pri la motivoj estas disputate.
Ofica abdiko okazis ekzemple:
- En 1917 en Rusio, kiam Nikolao la 2-a abdikis pro la rusia revolucio
- En 1918 en Germanio, kiam Vilhelmo la 2-a rezignis pri la tronoj de Prusio kaj Germanio. Li ne havis posteulon.
- Papo Benedikto la 16-a anoncis sian abdikon je la 28-a de februaro 2013.
- Alberto la 2-a, (eksa) "reĝo de la Belgoj" abdikis la 21-an de julio 2013, por sian filo Filipo, reĝo de la Belgoj
- Johano Karlo, reĝo de Hispanio, abdikis la 19-an de junio 2014, por sian filo Filipo, reĝo de Hispanio.
- Margareta la 2-a abdikis la 14-an de januaro 2024, pro sian filo Frederiko la 10-a, reĝo de Danio.
Ankoraŭ ofica abdiko okazos :
- Akihito, Imperiestro de Japanio anoncis sian volotan abdikon en 2016. Nova japona leĝo, la 8-an de junio 2017, permesas ĝin.
La dato de lia abdiko ne jam estas konata; eble la 31-an de decembro 2018 aŭ la 1-an de januario 2019, laŭ la japanaj novaĵagentejoj.