Prusio

eksŝtato en Eŭropo (1525–1947)

Prusio, aŭ Prusujo, germane Preußen, latine Borussia, Prussia [prúsija] aŭ Prutenia, pole Prusy, ruse Пруссия, litove Prūsija, estis ŝtato en norda Mezeŭropo, ekzistanta inter 1525 kaj 1947. Komence Prusio estis duklando de la dinastio de Hohencolernoj, poste reĝlando kaj lando en la Germana Regno. En 1947 la kontrolkonsilantaro de la kvar aliancanoj (kiuj venkis en la Dua Mondmilito) decidis malfondi Prusion kaj disdividi ĝian teritorion. Prusio do hodiaŭ ne plu ekzistas. Restis nur ĝia historia kaj kultura heredaĵo.

Prusio
Origina nomo Preußen
1525 – 25-a de februaro 1947

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Prusio (blua) inter 1871-1905
Prusio (blua) inter 1871-1905
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Prusio en 1905

Eta kronologio redakti

Duklando Prusio redakti

Vidu ankaŭ: Duklando Prusio

1525: Ekesto de Prusio: Albrecht von Brandenburg-Ansbach, Alta Majstro de la Germana Ordeno transformis la religian ŝtaton de la Germana Ordeno al sekulara, protestanta duklando Prusujo sub feŭda rego pollanda, laŭ interkonsento kun reĝo Sigismondo la 1-a de Pollando. La duklando Prusio havis proksimume la teritorion de la posta provinco Orienta Prusio.

La okcidenta najbaro de Duklando Prusio aŭ "Duka Prusio" estis "Reĝa Prusio", la posta provinco Okcidenta Prusio, ambaŭ posteuloj de la iama historia regiono "Prusio". ("Reĝa Prusio" estis ligita al la pola reĝo kaj ne konfuzendas kun la posta Reĝlando Prusio!) Ili ambaŭ estiĝis el la iama Ŝtato de Ordeno de germanaj kavaliroj, kaj estis forte germane dominitaj, kun minoritato pola kaj kaŝuba. Ĉirkaŭ 1525 ambaŭ la Duka kaj la Reĝa Prusio (escepte de Varmio) akceptis la Reformacion kaj iĝis protestantaj.

Brandenburgio-Prusio redakti

Vidu ankaŭ: Brandenburgio-Prusio

1618: Prusion akiris la margrafoj de Brandenburgio, branĉo de la familio Hohencolernoj. En milito inter Svedio kaj Pollando, Prusio ŝanĝis lojalecon de Pollando al Svedio kaj denove al Pollando. En la traktato de Wehlau 1657 la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro cedis la suverenecon super Prusio al la princo-elektisto margrafo Frederiko Vilhelmo. La hohencolerna posedaĵo en la periodo inter 1608 kaj 1701 nomatas Brandenburgio-Prusio, ankoraŭ du disaj landoj regataj en persona unio.

Reĝlando Prusio redakti

Vidu ankaŭ: Reĝlando Prusio
Ne konfuzu kun: Reĝa Prusio

1701: Duko Frederiko la 3-a kronis kaj nomis sin Frederiko la 1-a, reĝo en Prusio. Lia Prusio ampleksis nun la teritoriojn de la ĝistiamaj margraflando Brandenburgio kaj duklando (nun reĝlando) Prusio kaj kelkaj pli malgrandaj posedaĵoj. Formale la titolon reĝo li rajtis uzi nur en tiu (orienta) parto de la lando, kiu ne apartenis al Sankta Romia Imperio; en la okcidenta parto, ene de la imperio li ne estis reĝo, nur margrafo kaj princo-elektisto. Tamen ne-oficiale oni ekuzis la nomon "Prusio" jam por la tuta teritorio.

 
Frederiko 2-a

Precipe dum la regado de reĝo Frederiko 2-a (reg. 1740-1786) kaj pro liaj militoj la teritorio de Prusio esence pligrandiĝis.

1772: Dum la Dispartigoj de Pollando-Litovio, Prusio akiris Reĝan Prusion, kiu tiam fariĝis prusia provinco kun la nomo "Okcidenta Prusio". La iama Duka Prusio eknomiĝis "Orienta Prusio". Frederiko la 2-a nun regis la tutan iaman regionon "Prusio" kaj rajtis nomi sin "reĝo de Prusio" - antaŭ tio nur "reĝo en Prusio". Per la novaj landakiroj la du antaŭe disaj landopartoj nun estis interkonektitaj.

1807-1815: Dum la Napoleonaj militoj Prusio foje gajnis, foje perdis teritoriojn, sed fine ĉe la Viena Kongreso sukcesis akiri la grandajn kaj estonte (pro trovo de karbo) tre gravajn provincojn Rejnlando kaj Vestfalio.

1867-1871: Kverelante kun Aŭstrio-Hungario pri la ĉefa rango en Germanio, Prusio en la prusia-aŭstria milito venkis kaj fondis Nordgermanan Federacion en 1867. En 1871, post la francia-prusia milito, Prusio fariĝis la ĉefa potenco en la nova Germana Regno.

Respubliko kaj dissolviĝo redakti

 
Prusio en la Vajmara Respubliko (1918-1933)
Vidu ankaŭ: Respubliko Prusio

Fariĝinte respubliko en 1918, Prusio dum la Vajmara Respubliko estis la demokratia fortikaĵo de la respubliko. En 1932 la regna registaro senpotencigis la prusan registaron, ĉar ĝi en balotoj ne ricevis parlamentan plimulton. Reganto fariĝis regna komisaro, tiel estis ankaŭ en la epoko de nacisocialismo. En 1947 la aliancanoj Britio, Francio, Sovetunio kaj Usono, asertante ke el Prusio devenis la "germana militismo", dissolvis Prusion.

Vidpunktoj pri Prusio kaj restoj nuntempaj redakti

Prusio estis taksata longan tempon kiel tre militisma. Alia sterotipo estis klerismo, interalie pro Frederiko la 2-a, kiu ekzemple aboliciis torturon de la jura sistemo. Ambaŭ stereotipoj estas tre unuflankecaj, kaj militismo kaj klerismo troviĝis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo.

Plia stereotipo pri Prusio estas ordemo kaj akurateco, tiel ke agi pruse estas ankoraŭ nuntempe pozitiva esprimo ĉe multaj germanoj. La prusa ŝtatoficisto estas tiu kiu traktas ĉiujn civitanojn same, sen rigardo al la persono (sen taksi ties socian statuson).

Malgraŭ la dissolviĝo en 1947, restas spuroj de la prusa heredaĵo kultura en Germanio. Berlino estis ĉefurbo de Prusio kaj tiel fariĝis ĉefurbo germana. La simbolo de la germana armeo estas la fera kruco de Prusio el la militoj kontraŭ Napoleono. En la blazono de la lando Saksio-Anhalto ankoraŭ troviĝas la prusa aglo. La Fondaĵo Prusia Kultura Posedaĵo kunigas unu el la plej grandaj kaj universalaj kolektoj de la mondo.

Reĝoj de Prusio redakti

Ĉiuj estis el la dinastio Hohencolernoj.

Vidu ankaŭ redakti