Frederiko la 1-a (Prusio)

Frederiko la 1-a en Prusio, germane Friedrich I
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Frederiko la 1-a

Frederiko la 1-a en Prusio, germane Friedrich I. in Preußen (naskiĝis la  11-an de julio 1657(nun 1657-07-11) en Kenigsbergo, hodiaŭ Kaliningrado; mortis la 25-an de februaro 1713 en Berlino) estis unue sub la nomo Frederiko la 6-a kastela grafo de Nurenbergo, poste sub la nomo Frederiko la 3-a princo-elektisto de Brandenburgio, sub la nomo Frederiko la 2-a duko de Prusio kaj fine inter la jaroj 1701 kaj 1713 sub la nomo Frederiko la 1-a reĝo en la politike tiutempe plifortiĝanta germana reĝlando Prusio.

Frederiko la 1-a
Reĝo "en" Prusio
Regado 1701-1713
Antaŭulo li mem kiel duko
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 1-a
Kronado la 18-an de januaro 1701 en Kenigsbergo
Persona informo
Friedrich I.
Naskonomo germane Friedrich I.
Naskiĝo la  11-an de julio 1657(nun 1657-07-11)
en Kenigsbergo, Duklando Prusujo
Morto la 25-an de februaro 1713 (55‑jara)
en Berlino, Reĝlando Prusio
Tombo katedrealo de Berlino vd
Religio Kalvinismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Frederiko la 1-a (Prusio)
Familio
Dinastio Hohencolernoj
Patro Frederiko Vilhelmo
Patrino Luiza Henrieta de Oranje-Nassau
Gefratoj Margravine Elisabeth Sophie of Brandenburg • Marie Amalie of Brandenburg • Margrave Albert Frederick of Brandenburg-Schwedt • Philip William of Brandenburg-Schwedt • Kristiano Ludoviko de Brandenburg-Schwedt • Charles, Electoral Prince of Brandenburg • Charles Philip of Brandenburg-Schwedt • Ludwig von Brandenburg vd
Edz(in)o 1. Elizabeta Henrieta de Hesio-Kaselo (1661–1683)
2. Sofia Ĉarlota de Hanovro (1668–1705)
3. Sofia Luiza de Meklenburgo-Schwerin (1685–1735)
Infanoj Luiza Dorotea (1680–1705)
Frederiko Aŭgusto (1685–1686)
Frederiko Vilhelmo la 1-a (1688–1740)
Parencoj Sofia de PalatinatoGeorgo la 1-a de Britio • Frederiko Vilhelmo de Brandenburg-Schwedt • Frederiko Henriko de Oranje-Nassau • Countess Louise Juliana of Nassau • Elizabeto Ĉarloto de Palatinato • Frederiko la 5-aSofia Ĉarlota de Hanovro • Sofio Doroteo de Hanovro • Charlotte Amalie de Hesio-Kaselo • Frederiko la 4-a de Danio • Hedwig Sophie of Brandenburg • Elisabeth Henriette of Hesse-Kassel vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Princo-elektisto de Brandenburgio
Dum 1688-1713
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo
Sekvanto Frederiko Vilhelmo la 1-a
Duko de Prusio
Dum 1688-1701
Antaŭulo Frederiko Vilhelmo
Sekvanto li mem kiel reĝo
Princo de Oranĝo
Dum 1702(nur titole, ne reganta)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Per lia rangaltiĝo, la 18-an de januaro 1701, de princo-elektisto de Brandenburgio kaj duko de Prusio al prusia reĝo, la ĝis tiam en persona unio regata, sed malunueca kaj politike ŝirita regno Brandenburgio-Prusio iĝis unueca "Reĝlando Prusio". Tio kaj kaŭzis kaj respeguligis la gravecon de lia lando en la internacia eŭropa politiko tiuepoka, kaj metis la fundamenton por la posta homogena ŝtato Prusio, kiu sub liaj posteuloj iĝis eŭropa grandpotenco.

Kiam dum decembro 1674 mortis lia frato Karolo Emilo, la 17-a Frederiko iĝis kronprinco kaj regonto de Brandenburgio – li iĝis politike grava persono. Frederiko akompanis sian patron en la Brandenburgia-Sveda Milito dum la bataloj en Pomerio de 1675 ĝis 1678 kaj dum la pena vintra armea marŝado al Orienta Prusio de la jaro 1679. Post venko de severa malsano, kiun li ekhavis dum la milito, li dum aŭgusto 1679 edziĝis al la princino Elizabeta Henrieta (Elisabeth Henriette) de Hesio-Kaselo. Dum julio 1683 mortis Elizabeta Henrieta, kaj sekvajare li duafoje edziĝis, nun al Sofia Ĉarlota (Sophie Charlotte) de Hanovro-Brunsvigo.

Post la morto de Karolo la 2-a, la lasta habsburga reĝo en Hispanio, la 1-an de novembro 1700 komenciĝis fazo de politika tensio en Eŭropo, kiu fine gvidis al la Milito de hispana sukcedo. Ĉar la Habsburgoj bezonis aliancanojn por milito kontraŭ Francio, Frederiko ricevis la konsenton de la imperiestro Leopoldo la 1-a de la germanlingva Sankta Romia Imperio, ke li rajtus iĝi la unua protestantisma germana reĝo, honoro ĝis tiam privilegia por katolikaj regantoj. Tiu konsento tamen por Frederiko kostis la altan sumon de 2 milionoj da dukatoj pagendaj al Leopoldo, 600.000 dukatoj por la katolika eklezio en Germanio, kaj aldona sumo por la ordeno de Jezuitoj. Krome Frederiko promesis subteni Leopoldon en la Milito de hispana sukcedo per 8.000 soldatoj. Plie li ne rajtis nomi sin reĝo "von Preußen" (de Prusio), sed nur reĝo "in Preußen" (en Prusio), ĉar granda parto de Prusio inter la rivero Odro okcidente kaj Orienta Prusio oriente plu estis regata de Pollando-Litovio, kaj ekster la regoteritorio de Frederiko.

La berlina kastelo de Frederiko dum la jaro 1702, post rekonstruo laŭ planoj de A. Schlüter

Dum la jaro 1702 Frederiko heredis la graflandojn Lingen kaj Moers de la mortinta reĝo Vilhelmo la 3-a de Anglio. Li unuigis la teritoriojn kun la aĉetita regneto Teklenburgo. Ĉar Frederiko estis kalvinisto, li rajtis dum la jaro 1707 elektiĝi princo de la svisa regno Neuchâtel, kion konfirmis la Traktato de Utrecht de la jaro 1713. Dum novembro 1708 Frederiko triafoje edziĝis, al la 23-jara princino Sofia Luiza (Sophie Luise) de Meklenburgo-Schwerin. Tiun edzecon ĉefe kaŭzis la espero je pliaj filoj, ĉar la reĝo el sia dua edzeco nur havis unu filon kaj Frederiko insiste deziris plurajn eblajn heredontojn de liaj postenoj kaj posedaĵoj.

Per saĝa milita politikumado kaj en la Granda Nordia Milito kaj en la Milito de hispana sukcedo li sukcesis atingi ke ambaŭ tuteŭropaj kaj longdaŭraj militaj konfliktoj ne havis batalojn sur lia teritorio. En la interna politiko li estis malpli sukcesa: Nur dum decembro 1710 estis finita korupta regado de tri grafoj en Prusio, kiuj dum multaj jaroj riĉigis sin koste de la regno kaj havis la plenan fidon de la monarko. Krome lia regado kiel abolutisma reganto kun pompaj kortegaj festegoj kaj la konstruo de imponaj reĝaj reprezentejoj kostis sumegojn. Kiam li dum februaro 1713 mortis, li postlasis ŝtaton politike potenciĝintan, sed finance bankrotan.