Respubliko de Ambaŭ Nacioj

eksŝtato en Eŭropo (1569–1795)
(Alidirektita el Pollando-Litovio)

Respubliko de Ambaŭ Nacioj (pole Rzeczpospolita Obojga Narodów, litove ŽečpospolitaAbiejų Tautų Respublika, beloruse Рэч ПаспалітаяРэч Паспалітая Абодвух Народаў, ukraine Річ Посполита, latine Res Publica Utriusque Nationis, vidu: Rzeczpospolita), plennome ankaŭ Respubliko de Pola Kronlando kaj de Granda Duklando de Litovio aŭ konata ankaŭ kiel Pol–Litova Unuiĝo - estis federacio farita kiel rezultato de Lublina Unio (interkonsentita en 1569). La union kreis Pola Regno kaj Granda Duklando de Litovio. Ĝistiaman personan union inter la du ŝtatoj anstataŭis unio reala.

Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Origina nomo Rzeczpospolita Obojga Narodów (pole)
Abiejų Tautų Respublika (litove)
Regnum Poloniae Magnusque Ducatus Lithuaniae (latine)
15691795

historia lando • suverena ŝtatopostrestaĵa ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Krakovo; ekde 1611 Varsovio
Areo:
1 153 465 km² (maksimume)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
14 milionoj
Nacia konsisto:
Poloj: 40%
Rutenoj: 20%
Litovoj: 13%
Germanoj: 10%
Judoj: 5%
aliaj: 12%
oficialaj: pola, latina, rutena (ĝis 1699); aliaj uzataj: litova, germana
Ŝtat-strukturo
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Unuiĝinta Pola Reĝlando Unuiĝinta Pola Reĝlando
Granda Duklando de Litovio Granda Duklando de Litovio
Postsekvaj ŝtatoj:
Rusia Imperio Rusia Imperio
Reĝlando Prusio Reĝlando Prusio
Aŭstra Imperio Aŭstra Imperio
Historio
vdr
The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

La konfederacio okupis la teritoriojn de nuntempaj Pollando, Litovio, Belorusio kaj Latvio kaj partojn de nuntempaj Ukrainio, Estonio, Slovakio, Rusio kaj Moldavio, entute 990.000 km². Sian plej ampleksan teritorion ĝi havis ĉirkaŭ la jaro 1600.

Ŝtatestro de la Respubliko estis elektata reĝo kaj ŝtatsistemo estis nobelara demokratio. Ĝia unika eco estis tre granda (ĉ. 8-10% de la tuta civitanaro) nombro de nobelaro kaj ĝiaj multaj privilegioj. Kompare kun tuta Eŭropo ankaŭ alia estis organizo de la ŝtato - malcentrigita kaj kun monarko havanta tre limigitajn privilegiojn.

Respubliko de Ambaŭ Nacioj ekzistis ĝis la 18-a jarcento kiam iĝis influata de Rusio kaj fine nuligita per tri dispartigoj: en 1772, 1793 kaj 1795.

Historio redakti

La unua paŝo por krei komunan Polan-Litovan ŝtaton estis Kreva Unio fondita en 1385. En la dua duono de la 16-a jarcento, pro manko de ido en jogajlida dinastio, oni ekplanis plifortigi kaj certigi la union. Federacia Respubliko de Ambaŭ Nacioj kreiĝis kiel rezulto de Lublina Unio. Fondo de reala unio inter ambaŭ ŝtatoj estis unu el la plej grandaj sukcesoj de reĝo Sigismondo la 2-a. Post lia morto en 1572 komenciĝis senreĝeco dum kiu oni reformis juran sistemon de la ŝtato. Multe pligrandiĝis potenco de nobelaro kaj ekde tiam reĝojn oni elektadis dum tutnobelara voĉdonado.

Tiel nomata ora jarcento de la Respubliko komenciĝis fine de la 16-a kaj komence de la 17-a jarcento kiam post milito kontraŭ Rusio la pola-litova Respubliko atingis la plej grandan surfacon dum sia historio. Tiutempe la lando ankaŭ sukcese defendis sin kontraŭ svedaj, rusaj kaj tataraj atakoj. Finon de la ora jarcento kaŭzis kozakaj ribeloj, gvidataj de hetmano Ĥmjelnicki, kiuj komencis militojn kontraŭ najbaraj landoj. En 1654 Pollandon atakis Rusio kaj unu jaron poste komenciĝis tiel nomata Sveda diluvo - svedoj ekokupis kaj detruis plejparton de la lando kaj reĝo Johano la 2-a Kazimiro devis fuĝi al Silezio. Fine svedoj forlasis Pollandon sed ĝi estis tre malfortigita kaj perdis kontrolon super Livonio (Inflantoj) kaj Duklando Prusio. Nur parte sukcesa por poloj estis milito kontraŭ Rusio pro kiu tamen Pollando perdis grandan teritorion oriente. Posta kadukiĝo de la ŝtato estis ligita kun la regado de Mikaelo Korybut Wiśniowiecki kaj milito kontraŭ la Otomana Imperio. Pro la milito en 1672 la Respubliko perdis Podolion kaj Ukrainion.

Fine de la 17-a jarcento, dum regado de Johano la 3-a Sobieski, la Respubliko establis aliancon kun Habsburgoj kaj kune komencis militon kontraŭ Otomana Imperio. En 1683 turkoj estis venkitaj ĉe Vieno. Tiu evento finis ilian ekspansion en Eŭropo. Pro la Traktato de Karlovic en 1699 la Respubliko de Ambaŭ Nacioj reakiris teritoriojn perditajn en 1672 sed ne sukcesis akiri iujn ajn novajn.

Ekde fino de la 17-a jarcento ekamasiĝis internaj problemoj. Anarkio, malforteco de regado kaj senpovo de ŝtatorganoj kaŭzis, ke dum regado de saksiaj princoj-elektistoj la Respubliko ekzistis fakte kiel kolekto de aŭtonomiaj, nobelaraj ŝtatetoj. Nobeloj subtenadis la politikan sistemon de tiel nomata nobelara demokratio kiu kaŭzis fiaskon de la lando, dum kiam en najbaraj landoj sukcese funkciis la sistemo de absoluta monarkio. Tute malstabiliĝinta lando, ĉirkaŭita de fortaj regnoj, estis eŭropa esceptaĵo kaj pro intrigoj estis subigita al influo de forta, rusa monarkio. En 1772 okazis la 1-a dispartigo de Pollando farita de Rusa Imperio, Prusio kaj Aŭstrio.

Dum regado de Stanislao Aŭgusto Poniatowski okazis provo fundamente reformi la Respublikon. Inter 1788 kaj 1792 funkciis Granda Sejmo kiu en 1791 sukcesis subskribi la unuan eŭropan konstitucion - tiel nomatan Konstitucion de la 3-a de majo. Laŭ la dokumento oni planis nuligi la polan-litovan union kaj krei formale unuecan landon - Pollandon. La reformo tamen ne sukcesis kaj post la pola-rusa milito en 1792 ĝi estis nuligita. Dum sekvaj jaroj la Respubliko funkciis kiel neformala protektorato de Rusio. Finfina nuligo de la ŝtato okazis en 1795 pro la 3-a dispartigo de Pollando-Litovio.

Politika sistemo redakti

 
Jan Matejko:Pinta potenco de la Respubliko. Ora libereco. Elektado 1573
 
Jan Matejko:Konstitucio de la 3-a de majo

Respubliko de Ambaŭ Nacioj funkciis surbaze de nobelara demokratio. Laŭ ĝiaj ideoj regadpotencon havis tuta nobelaro kiu povis influi politikon de la ŝtato pere de sejmoj (tutlandaj kunsidoj de nobelaj reprezentantoj) kaj sejmetoj (regionaj aŭ specialaj nobelaraj kunsidoj). Fakte pri politiko decidis malgranda parto de nobelaro, ĉefe la plej riĉa grupo de ĝi.

Ĉefa ŝtatorgano estis Ĝenerala Sejmo kiu konsistis el tri eroj: reĝo, senato kaj deputita ĉambro. Ĝiaj taskoj estis ĉefe gvidi la leĝpolitikon kaj akcepti impostojn. Laŭ la henrikaj artikoloj (listo de rajtoj kaj garantiigoj, kiun devis subskribi ĉiu reĝo - la unua elektito estis Henriko de Valois) akceptitaj en 1573 reĝo devis kunvoki sejmon unufoje al du jaroj dum ses semajnoj.

Ĉe vojevodia (provinca) grado ekzistis regionaj sejmetoj en kiu nobelaro de tuta regiono havis devon kunsidi. La sejmetoj elektadis deputitojn al la Ĝenerala Sejmo, al Reĝa Tribunalo kaj kandidatojn por juĝistaj postenoj. La sejmetoj estis egalrajtaj kun la Ĝenerala Sejmo kaj reĝo povis ilin kunvoki por akcepto de liaj proponoj.

Rolo de reĝo en la Respubliko ne estis grava nek forta, kion bone substrekas frazo de kanceliero Jan Zamojski kiu diris, ke reĝo reĝas sed ne regas (latine Rex regnat et non gubernat). Ĉiu novelektita reĝo devis subskribi la henrikajn artikolojn. Tiu dokumento priskribis netuŝeblajn regulojn de la ŝtatsistemo kaj certigis religian toleremon. Poste la henrikajn artikolojn oni unuigis kun pacta conventa - personaj promesoj de elektata reĝo..

Ĉefaj principoj kaj elementoj de ŝtatsistemo de la Respubliko estis ekde 1573 nomataj ora libereco. Ĝi konsistis el:

  • libera elektado de reĝo de tutnobelara reprezentantaro dum elektada sejmo
  • sejmo
  • pacta conventa
  • nobelara rajto de ribelo kontraŭ reĝo se li agis kontraŭleĝe aŭ tuŝis privilegiojn kaj rajtojn de nobelaro
  • liberum veto, libera vetoo - rajto de ĉiu unuopa deputito kontraŭstari decidojn de plimulto dum sejmo. Tio donis eblecon blokadi kaj nuligi ĉiujn decidojn faritajn dum kunsidoj de sejmo
  • konfederiĝo - rajto krei lokajn aŭ tutlandajn asociojn de nobeloj por akiri iun politikan celon

La ora libereco formis do ŝtatsistemon eksterordinaran kompare kun aliaj eŭropaj ŝtatoj. Dum kiam en eliaj landoj progresis centriĝo de potenco kaj fortiĝo de reĝoj kiuj celis absolutismon, en la Respubliko la regado estis malcentrigita kaj nobelaro dominis super reĝo laŭ siaj povoj.

Malavantaĝoj de la sistemo redakti

Malfortecon de la ŝtata organizo kaŭzis grandparte tio, ke monarko estis elektata. Ĝis dua duono de la 17-a jarcento nobelaro preferis elekti eksterlandajn kandidatojn kaj tio malhelpis krei novan, fortan dinastion. Plejmulto de elektitaj reĝoj regis mallerte aŭ frue ekhavis konflikton kontraŭ nobelaro. Tio malebligadis leĝdonan agadon. Gravis ke por fremddevenaj reĝoj bono de la Respubliko ne estis la plej grava, kiel ekzemple dum regado de la dinastio Vasa: por Sigismondo la 3-a la plej grava afero estis reakiri potencon en Svedio. Tio kaŭzis pli ol kvindekjaran, detruan militon.

Alia problemo estis altiĝo de aristokratoj. Agado de la plej riĉaj nobeloj estis kialo de malcentriĝo de regado kaj malfortiĝo de reĝa potenco. Formala nobelara demokratio ŝanĝiĝis en dua duono de la 17-a jarcento al aristokrata oligarĥio. Dum regado de Johano la 3-a Sobieski fakte ne ekzistis jam diferenco inter reĝo kaj la plej fortaj aristokratoj. Post lia morto kaj elekto de Aŭgusto la 2-a okazis preskaŭ tuta haltigo de labroj de sejmo pro pli kaj pli oftaj nuligoj de kunsidoj per garantiita libera vetoo. Leĝe certigita ebleco bloki reformojn kaŭzis stagnon kaj dependiĝon de najbaraj potencoj.

Geografio redakti

 
Teritorio de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo), dum la jaroj 1619–1622, post la armistico (batalhalto) en Deulino (Dywilin), vidata sur la nunaj limoj de la landoj en Eŭropo.
Legendo:
  •  Krono de la Regno de Pollando, 1635
  •  Duklando Prusio – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  •  Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Livonio – la teritoriaj posedaĵoj de la Krono de la Regno de Pollando kaj Grandprinclando Litovio (Litvo)
  •  Kurlando – feŭdo de la Krono de la Regno de Pollando
  • Teritorio de iama Respubliko de Ambaŭ Nacioj formas nun kelkajn centreŭropajn ŝtatojn, ĉefe Pollandon, Litovion, Latvion, Ukrainion, Belorusion kaj Rusion. Je malpli grandaj partoj ankaŭ Estonion, Slovakion kaj Moldavion. Kvankam por nomi la tutan Respublikon de Ambaŭ Nacioj oni ofte uzis kaj uzas la nomon "Pollando", fakte ĝi konsistis el du ĉefaj partoj:

    • Pola Kronlando, ankaŭ nomata "Krono",
    • Granda Duklando de Litovio

    La kronlandon enloĝis proksimume duoble pli multaj homoj ol Litovion kaj en ĝi ĉirkaŭ kvinoble pli alta estis imposta enspezo. Limoj de la Respubliko estis ofte ŝanĝataj, ĉefe oriente. Post packonsento en Jam Zapolski (1582) la lando estis ĉirkaŭ 815 000 km² granda kaj loĝis en ĝi 6,5 milionoj da homoj. Post packonsento en Deulino la teritorio pligrandiĝis ĝis 990 000 km² kaj estis plej granda dum la tuta ekzisto de la ŝtato. La Respublikon tiam loĝis ĉirkaŭ 10-11 milionoj da homoj, inter ili 4 milionoj estis poloj.

    Respubliko de Ambaŭ Nacioj estis lando ĉefe kampara kun multaj arbaroj. Escepto estis ekstrem-orientaj stepoj. Sude kaj norde estis naturaj limoj - Karpatoj kaj Balta Maro. La unua plena gvidlibro tra la respubliko estis eldonita latinlingve de episkopo Marcin Kromer en la 16-a jarcento kun la nomo Pollando, aŭ pri situo, kutimoj, oficoj de la Respubliko de Pola Reĝlando.

    Vidu ankaŭ redakti