Armistico (aŭ militĉesigo) estas la provizora ĉeso de batalo dum milito kaj plej ofte planata antaŭŝtupo de paco.

Kontraste al la simpla batalhalto, mallongdaŭra interrompo de batalado ekzemple kun la celo fortransporti vunditojn de la batalkampo, armistico estas planata por pli longa tempo kaj kontrakte fiksita. Tia armistica kontrakto ofte fiksas serion da kondiĉoj kaj eventuale provizoran novan limon inter la batalantaj ŝtatoj.

La armistica kontrakto inter la batalantaj ŝtatoj malpermesas al la armeoj de ĉiuj tiuj ŝtatoj ĉian pluan atakon. Laŭ la Hagaj konvencioj de 1907 tia kontrakto jure detale definiĝas.

Tamen armistica kontrakto ne kompareblas al pac-kontrakto, kiu sekve de armistica kontrakto ekinterkontraktiĝas, kvankam tiaj interkontraktiĝoj povas daŭri plurajn monatojn aŭ jarojn. Sendepende de la armistico, ĝis la difinitiviĝo de pac-kontrakto la batalantaj ŝtatoj jure ankoraŭ troviĝas en milito.

Vidu ankaŭ redakti