Paco

stato de harmonio karakterizita per manko de perforta konflikto kaj libereco de timo de perforto
Ne konfuzu kun la revuo Paco.

Paco kutime difiniĝas kiel stato de kvieto aŭ trankvilo, kiel manko je perturbo aŭ agito, stato, kie ne okazas milito. La vorto "paco" devenas el la latina samsignifa "pax". Paco estas okazo de harmonio karakterizita per manko je perforto, konfliktokondutoj kaj ĝi signifas ankaŭ la liberigon de timo pri perforto. Ofte komprenite kiel la foresto de malamikeco kaj venĝo, paco ankaŭ indikas sincerajn provojn ĉe repaciĝo, la ekziston de sanaj aŭ lastatempe resanigitaj interhomaj aŭ internaciaj rilatoj, prosperon en aferoj de socia aŭ ekonomia bonfartoj, la establadon de egaleco, kaj de funkciada politika ordo, kiu servas la verajn interesojn de ĉiuj.

La plej konata moderna pacsimbolo, kiu estas nur unu el kelkaj pac-simboloj. Origine ĝi signifis lukton kontraŭ nukleaj armiloj.
La kolombo kun olivarbbranĉo enbeke estas simbolo de paco, devena el la biblia rakonto, kie la birdo tiele anoncis al Noa la finon de la diluvo. Ĝi validas por judoj, islamanoj kaj kristanoj
Paco sur la Tero, litografio de Franz Hanfstaengl.

"Kiom da viktimoj, kiom da sango kaj sufero

ne gluas al konfliktoj pri landlimoj?

Senlimaj estas la tombejoj por ĉiuj, kiuj donis sian vivon

ie ajn en la mondo por defendi landlimojn " - Ryszard Kapuściński

KonceptojRedakti

Pli specife paco estas manko je perforto, aŭ milito. Laŭ tiu senco paco inter nacioj estas celo de multaj homoj kaj organizoj, ekz. Unuiĝintaj Nacioj. Paco povas esti libervola, kie eblaj agitantoj decidas deteni sin je perturbo, aŭ paco povas esti trudata, se tiuj, kiuj povus komenci militon estas malhelpataj. Ĝi devas esti sen akuzantoj; tio estas forte komprenata kiel baza regulo, ĉar akuzoj estas grava minaco kontraŭ la paco kaj instigas perforton en ĉiu sfero; la finfina konsekvenco de tia afero estas klara pro la fakto, ke la nazioj murdis la gefilojn de Zamenhof dum aliaj nacioj pretendis klopodi por paco, sed faris nenion por helpi ilin.

 
Ĉielarka flago el surstrata manifestacio por Paco kun hebrea vorto ŝalom kaj araba vorto salām, fakte kun sama radikdeveno

Laŭ PIV estas:

  • stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia,
  • stato de anaro (nacio, gento, familio, societo ks), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento,
  • stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj ks.

Oni povas paroli pri socia paco kiel interkonsento kaj bona rilataro inter grupoj, klasoj aŭ sociaj tavoloj ene de lando. Tio malofte okazas, kvankam estas nemilita epoko.

Se ni konsideras la individuan vidpunkton, paco rilatas al interna stato, senkolera, senmalama kaj pli ĝenerale sen negativaj sentoj. Pro tio homoj deziras ĝin por si mem kaj same por la aliuloj, ĝis tiu vorto iĝas saluto en multaj lingvoj, kiel ĉe la araba (salam alejkum), hebrea (ŝalom) ktp., dum en aliaj lingvoj estas apartaj esprimoj samsignifaj, kvankam ne temas pri la ĉefa salutvorto, kiel en la hispana arkaika "A la paz de Dios" (iru en dia paco).

Religiaj kredoj kaj pacoRedakti

 
Gari Melchers, Murpentraĵo pri Paco, 1896.

Religiaj kredoj ofte serĉas identigi kaj trakti la bazajn problemojn de homa vivo, inkluzive de la konfliktoj inter kaj ene de personoj kaj socioj.

Multaj kristanoj nomas Jesuon de Nazareto la "Princo de Paco", kaj vidas lin 'Mesio,' (kiu, transliterumita, signifas 'Sakrigitulo'),[1] la "Kristo", kiu por la kristanoj manifestiĝis kiel la Filo de Dio sur la Tero por establi la Dian Regnon de Paco, en kio personoj, socioj, kaj ĉio el la mondo estas kuracotaj de malico. La Paco de Dio estis spirita movado de la 10-a kaj 11-a jarcentoj, organizita de la Katolika Eklezio kaj subtenata de civila aŭtoritato. Ĝia celo estis atingi pacigon de la okcidenta kristana mondo kaj kontroli la uzon de perforto en la socio.

Budhanoj kredas, ke paco povas esti ekhavita, post kiam ĉia suferado finiĝas. Ili rigardas ĉian suferon kiel devenadon de avidoj (en la ekstremaĵo, avideco), malemoj (timoj), aŭ iluzioj. Elimini tian suferon kaj atingi personan pacon, anoj en la pado de la Budho adheras al aro de instruoj nomitaj la Kvar noblaj veroj - centra dogmo en budhana filozofio.

Islamo volas diri submetadon al Alaho. La nomo "islamano" - etimologie rekte ligita al salam (paco) kaj la nomo Islamo - volas diri personon, kiu submetiĝas al Alaho en salam.[2] La submetado al Alaho (la araba nomvorto por "La dio", unu kaj unika) estas bazita sur humileco. Sinteno de humileco ene de onia propra memo ne povas esti plenumita sen totala malakcepto de perforto, kaj persona sinteno kaj paraleligo direkte al paco.

Politika pacoRedakti

Ne en ĉiuj kulturoj kaj epokoj oni konsideris pacon pozitive. En popoloj kiel VikingojHunoj, kies ĉefa agado estis rabado kaj marodado de komunumoj ĉu proksimaj ĉu malproksimaj, oni laŭdis male la militistojn kaj la proprajn virtojn de tiuj. Por modernaj imperioj, kiel la hispana, franca, brita ktp, milito estis sinonimo de konkero kaj pligrandigo de la propra gloro, do paco ne estis interese konsiderata. Eĉ aktuale militon oni konsideras foje ne kiel la lastan rimedon de la politiko kaj diplomatio, sed foje kiel la ĉefa agado por plifortigi la propran povon, kiel Usono dum la invado al Irako, kiam paco estis tute nekonsiderinda valoro. Krome paco malebligas disvolvigon de povega industrio de armiloj. Male milito estas la konstanta stato en la scienc-fikcia mondo de 1984 nome la fama romano de George Orwell.

En I Ĉing malo de paco estas stagnado. Simbole tio indikas, ke paco ne estas absoluta valoro, sed serĉo konstanta. Krome ĝi indikas, ke konflikto ne estas malo de paco. Konvenas en trapaso al paco, transformi la konflikton kaj ne forigi ĝin. La paca administro plenumas tiun trapason de paca transformado de la konflikto.

Pax Romana (latinaĵo por "Romia paco") estis la longa periodo de relativa paco kaj minimuma vastiĝo de militforto travivita de la Romia Imperio en la unua kaj duaj jarcentoj a.K. Poste oni uzis similajn esprimojn por similaj historiaj situacioj en kiuj ne estis milito, sed ankaŭ ne justa egaleco inter popoloj, kiel ĉe la Pax Europaea, la Pax Americana, la Pax Britannica, la Mongola Paco kaj la Pax Ottomana.

La fama nederlanda filozofo Erasmo de Roterdamo asertis: "La plej malavantaĝa paco estas pli bona ol la plej justa milito."

Martin Luther King diris en sia Letero de Birmingham verkita en prizono[3] ke la vera paco ne estas simple neesto de streĉiteco: estas stato de justeco.

EcojRedakti

Politika paco ne nur entenas en foresto de milito. Unu el la multaj aspektoj de paco estas ankaŭ kunlaboro inter la landoj en diversaj kampoj, kiel internacia komerco, komunaj turismaj kaj infrastrukturaj entreprenoj kaj kulturaj kaj sportaj interŝanĝoj. Pacrilatoj kiuj ne inkluzivas tiujn kromajn aspektojn estas foje referitaj kiel "malvarma paco".

La atingo kaj mastrumado de paco inter landoj, ĉefe najbaraj kiuj kundividas komunan landlimon, estas la celo de multaj individuoj kaj organizoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj. Paco povas esti atingita per memvola elekto, kiam la partioj konsentas sindeteni de perforto, aŭ per devigo - subpremante tiujn faktorojn kiuj povas malobservi la pacon, eĉ per tiel nomata preventa milito.

Kvankam la pinto de porpacaj politikaj klopodoj estas la ambaŭflanka signado de packontrakto, kutime en publika ceremonio per la ŝtatestroj, tamen la klopodoj al paco ofte komencas per la muljaraj agadoj de eksterparlamentaj politikaj kaj sociaj movadoj, kiuj celas prepari la publikan opinion kaj faciligi la ŝtatan politikon al la deziro atingi pacon.

Multaj pensuloj konsideris pacon kiel la preferatan staton de aferoj, ĉar ĝi reprezentas staton de sekureco sendependa de militforto. Ekzemple, Spinoza en sia Tractatus Politicus, ĉapitro 5, sekcio 4, asertis ke "Paco ne estas nura foresto de milito, sed estas virto kiu fontas de forto de karaktero.", tiel argumentante ke paco estas la "celo de la politika situacio", tio estas, la kialo de la ekzisto de la ŝtato (male al la vidpunkto de faŝismo, kiu kultadis la militon kaj malhonoris la pacon kiel deĝeneriga stato).

Iuj landoj en la mondo ĝuas precipe longajn periodojn de pacaj rilatoj, ĉefe Svislando, kiu ne estis implikita en neniu milito ekde 1814 kaj prenas neŭtralan pozicion en siaj eksteraj rilatoj, kaj Svedio, kiu ankaŭ ĝuadas similan longan pacan periodon.

Batalhalto kaj armisticoRedakti

Batalhalto estas la fino de milito aŭ alia perforta konfrontiĝo (kverelo) post la interkonsento de la militantaj partioj pri ĉi tiu paŝo. Tio estas stato de modus vivendi, en kiu la du flankoj de aparta konflikto kunhavas provizoran kaj neoficialan interkonsenton pri ĉesigo de tiu konflikto, pro volo atingi aŭ obei certajn aranĝojn kiuj certigos la ĝustan kurson de siaj vivoj.

Pacismo kaj senperfortoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Pacismo kaj Senperforto.
 
La aktivulo de senperforto: Mohandas Karamchand Gandhi, 1944

Pacismo estas persona filozofio, socia movado kaj politika doktrino celantaj forigi ĉiajn militojn kaj kosntanta ĝuo de paco. La vorto "pacisto" estas uzata kiel traduko de la angla "peacekeeper" [en]. Ne eblas atingi tiun rangon sen rekta partopreno en iu projekto, aŭ sen konstanta engaĝiĝo en komplementa aktiveco (ekzemple administrado)[4].

Senperforto estas koncepto forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: sen kaj himsa: perforto), estas metodo de politika batalado kontraŭ violento teoriita de Mohandas Karamchand Gandhi dum lukto por sendependigo de Hindio el Britia koloniorego. Hindia proverbo, kiu klarigas la filozofion de senperforto, asertas jenon: "La justulo devas simili je l'santal-ligno, kiu bonodorigas la hakilon per kiu ĝi estas batita." La 2-a de oktobro, la naskiĝdatreveno de Gandhi, estas observata kiel Internacia tago de senperforto.

La pacismo estas la aktiva opozicio al militoj, al la militarismo (inklude kontraŭ la deviga militservo) kaj al la violento. La vorto "pacismo" estis stampita de la franca pac-aktivulo Émile Arnaud kaj adoptita de aliaj pac-aktivuloj en la Deka Kongreso de Universala Paco en Glasgovo en 1901.[5] Rilata termino estas ahimsa (ne damaĝi), kiu estas kerna filozofia koncepto en hindiaj religioj kiel hinduismo, budhismo kaj ĝajnismo. Kvankam la moderna uzado de la koncepto estas relative ĵusaj, ĉar ili estis esprimitaj en Okciidento nur ekde la 19-a jarcento, abundas la historiaj antikvaj referencoj.

 
La 1a eldono de La Regno de Dio estas ene de vi, 1894.

En modernaj tempoj, Lev Tolstoj revivigis la intereson al pacismo en siaj lastaj verkoj, kaj partikulare en La Regno de Dio estas ene de vi. Mahatma Gandhi proponis la praktikon de firma opozicio neviolenta kiun li nomis "satjagraha", fundamenta en sia rolo en la Movado por Sendependigo de Hindio. Ties efektiveco utilis kiel inspiro por Martin Luther King Jr., James Lawson, Mary Ritter Beard kaj Charles A. Beard, James Bevel, [6] Thich Nhat Hanh [7] kaj multaj aliaj en la Movado por civitanaj rajtoj.

La senperforto estas la persona praktiko fari damaĝon nek al si mem nek al aliulo en ajna situacio. Ĝi povas deveni el la kredo, ke damaĝi personon, animalon aŭ la medion ĝenerale estas nenecesa kaj neutila por atingi rezulton kaj povas referenci al ĝenerala filozofio sindeteni el violento. Ĝi povas ankaŭ esti bazita sur moralaj, religiaj aŭ spiritaj principoj, sed ties tialoj povas esti ankaŭ pure strategiaj aŭ pragmataj. [8]

La senperforto havas elementojn "aktivajn" aŭ "aktivulojn", en la senco ke la sekvantoj ĝenerale akceptas la neceson de la senperforto kiel rimedo por akiri la politikajn kaj sociajn ŝanĝojn celitajn. Tiel, por ekzemplo, la senperforto de Tolstoj kaj de Gandhi estas kaj filozofio kaj strategio de socia ŝanĝo kiu malakceptas la uzadon de la senperforto, sed samtempe rigardas la senperfortan agadon (nomita ankaŭ civitana rezistado) kiel alternativo al la pasiva akceptado de la subpremado aŭ al la armita lukto kontraŭ tiu. Ĝenerale, la defendantoj de aktivema filozofio de la senperforto uzas diversajn metodojn en siaj kampanjoj por la socia ŝanĝo, inklude kritikajn formojn de edukado kaj konvinkado, amasa malkunlaborado, civila malobeo, senperforta rekta agado kaj formojn de sociaj, politikaj, kulturaj kaj ekonomiaj intervenoj.

Dum la 1960-aj jaroj la hipia subkulturo estis tre forta socia movado kies ĉeftemoj de propagando kaj vivpraktiko estis la amo kaj paco. La t.n. flor-infanoj de la flowerpower estas tre konataj per ties tipaj desegnoj kaj sloganoj pri ambaŭ amo kaj paco.

TeoriojRedakti

Estas multaj diversaj teorioj pri "paco" en la mondo fare de la fakuloj pri paco, kiuj enhavas studojn pri malkonfliktigo, transformado de konfliktoj, malarmado kaj ĉeso de perforto.[9] La difino de "paco" povas varii laŭ la religio, la kulturo aŭ la studfako.

Ekvilibro de povoRedakti

 
Otto von Bismarck kiel Ministro-Prezidento de Prusio, montranta emblemon de kavaliro de la Johanniterorden. Li estis unu el teoriuloj pri la povekvilibro kiel teoria rimedo kontraŭ militoj.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Povekvilibro.

La klasika "realisma" sinteno asertas, ke la ŝlosilo por promocii la ordon inter la ŝtatoj kaj tiel por pliampleksigi la oportunojn por pluteni pacon, estas la elteno de povekvilibro inter la ŝtatoj, nome situacio en kiu neniu ŝtato estu tiom dominanta ke tiu povas "trudi la leĝon al la cetero". La eksponantoj de tiu vidpunkto inkludis Metternich, Bismarck, Hans Morgenthau kaj Henry Kissinger. Rilata kompreno, pli en la tradicio de Hugo Grotius ol de Thomas Hobbes, estis esprimita de la nomata "angla skolo de teorio de la internaciaj rilatoj", kiel ekzemple fare de Martin Wight en sia libro Power Politics (1946, 1978) kaj Hedley Bull en The Anarchical Society (1977).

Ĉar la plutenado de povekvilibro en kelkaj cirkonstancoj povus necesigi la volon iri al milito, kelkaj kritikistoj rigardis la ideon de povekvilibro kiel fakta promocio de milito anstataŭ de paco. Tiu estis radikala kritiko fare de tiuj partianoj de la Aliancaj kaj Asociaj Potencoj kiuj justigis la eniron en la Unua Mondmilito sur la bazo ke necesas konservi la povekvilibron en Eŭropo kontraŭ la germanaj klopodoj por akiri la totalan hegemonion.

En la dua duono de la 20-a jarcento, kaj speciale dum la Malvarma Milito, aperis partikulara formo de povekvilibro, nome la reciproka atomarmila konvinko, kiel doktrino amplekse akceptita kiel ŝlosilo por paco inter la grandaj potencoj. La kritikistoj argumentis, ke la disvolvigo de atomaj arsenaloj pliigis la eblojn de milito anstataŭ de paco, kaj ke la "atoma pluvombrelo" faris "sekurecon" ĉe malgrandaj militoj (por ekzemplo, ĉe la milito de Vjetnamio kaj la soveta invado de Ĉeĥoslovakio por finigi la ribelon de la Praga Printempo), kio faras, ke tiaj militoj kaj konfliktoj estas pli probablaj.

Libera komerco, interdependeco kaj tutmondiĝoRedakti

 
John Maynard Keynes, defendanto de la libera komerco, jam en la 1920-aj jaroj, post la Unua Mondmilito.

Estis kerna principo de la klasika liberalismo, por ekzemplo inter la anglaj liberalaj pensuloj de fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20-a, ke la libera komerco tendencas al la promocio de la paco. Por ekzemplo, la ekonomikisto de Kembriĝo nome John Maynard Keynes (1883-1946) diris, ke oni lin "edukis" en tiu ideo kaj li plutenis ĝin sendispute ĝis almenaŭ la 1920-aj jaroj. [10] Dum la tutmondiĝo de la ekonomio en la jardekoj antaŭ la Unua Mondmilito, verkistoj kiel la poste Nobel-premiito Norman Angell argumentis, ke la pliigo de la ekonomia interdependenco inter la grandaj potencoj faris, ke la milito inter ili estas neutila kaj, tial, malprobabla. Li esprimis tiun argumenton en 1913. Unu jaron poste, la ŝtatoj ekonomie interkonektitaj de Eŭropo interplektiĝis en tio kio poste estos konata kiel la Unua Mondmilito.[11]

Tiuj ideoj regraviĝis inter la liberalaj internaciistoj dum la tutmondiĝo de fino de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a. [12] Tiuj ideoj rigardis kapitalismon kiel kohera kun la paco, kaj eĉ tendenca al tiu. Abstrakte, ili pravas, ĉar kapitalismo postulas ĝeneralan trankvilecon por la disvolvigo de libera komerco kaj la ekonomia fluado. Tamen, konkrete, la precizaj interesoj en militaj necesaĵoj (armiloj, municioj, liveraĵoj ktp.) kaj la konkurenco por alirado al krudmaterialoj kaj al mondoregionaj merkatoj povas rezulti kaj fakte rezultas en militoj, kaj konfliktoj kontraŭ fakta paco.

MilitludoRedakti

Militludo kaj pacludo estas fokuso de la teorio de ludoj por komprenigi la rilaton inter la paco kaj la konfliktoj. La hipotezoj de la ripetoludoj estis uzita origine fare de grupoj akademiaj kaj per komputilaj ŝajnigoj por studi eblajn strategiojn de kunlaborado kaj agresemo.[13]

Kiam la pacistoj pliriĉiĝis laŭlonge de la tempopaso, evidentiĝis, ke militagado estas pli kosta ol tio antaŭvidita dekomence. Unu de la strategioj bone studitaj por akiri riĉaĵojn plej rapide estis pruvita per la evoluo de Ĝingis-Ĥano, tio estas, konstanta agresanto kiu militagadas kontinue por akiri resursoojn. Tio rezultis kontraste en la disvolvigo de tio kion oni konas kiel la "strategio de la agrabla provokulo", nome pacisto ĝis oni atakas lin, kio pliboniĝas simple por atingi porokazan pardonon eĉ se oni atakas lin. Kiel rezulto de la strategio, oni konstatas, ke oni akiras riĉon per kunlaborado dum oni venkas ludiston konstante agreseman.[14]

Socialismo kaj administrita kapitalismoRedakti

La liberalaj, socialistaj, komunistaj kaj ĝenerale maldekstremaj verkistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj (por ekzemplo, Lenin, J.A. Hobson, John Strachey) argumentis, ke estis la kapitalismo kio okazigis la militon (por ekzemplo, promociante imperiajn aŭ ekonomiajn rivalecojn kio kondukas al internaciaj konfliktoj). Pro tio multaj fakuloj argumentis, ke la internacia socialismo estos la ŝlosilo por atingi la pacon.

 
Sidejo de la Monda Banko en Vaŝingtono. La internaciaj organizoj por kunordigi ekonomion aperis kiel alternativo al la socialismo, kiel kreanto de bonfarto kaj paco.

Tamen, reage al tiaj teoriuloj de la 1930-aj jaroj kiuj subtenis, ke estis la kapitalisma sistemo kio okazigis la militon, la ekonomikisto John Maynard Keynes (1883-1946) argumentis, ke la kapitalismo ĝenerale, ĝuste kaj juste administrita povus promocii la pacon. Tio rezultis en la internacia kunordigo de la fiskaj kaj moneldonaj politikoj, en internacia monsistemo kiu ne kontraŭu la interesojn de la landoj inter si kaj en alta grado de libera komerco. Tiuj ideoj estas la bazo de la laboro de Keynes dum la Dua Mondmilito kiu kondukis al la kreado de la Internacia Monfonduso kaj de la Monda Banko en Bretton Woods en 1944, ka poste de la Ĝenerala Interkonsento pri Doganoj kaj Komerco (poste Monda Organizo de Komerco).[15]

Justeco kaj integrecoRedakti

Sekvante la instruojn de la norvega teoriulo Johan Galtung, nome unu de la pioniroj de la fako de pacesploroj pri la 'pozitiva paco', [16] kaj la verkojn de la kvakero de Maine Gray Cox, konsorcio de teoriuloj, aktivuloj kaj profesiuloj en la eksperimentaj iniciatoj de la John Woolman College alvenis al teorio pri la "aktiva paco". Tiu teorio postulas parte, ke la paco estas parto de triopo, kiu inkludas ankaŭ justecon kaj integrecon (aŭ bonfarto), interpreto kongrua kun la bibliaj interpretoj fare de la fakuloj pri la signifo de la fruhebrea vorto "ŝalom". Krome, tiu konsorcio integris la instruon de Galtung pri la signifoj de la esprimoj "establado de paco", "plutenado de paco" kaj "plifirmigo de paco", por ke ankaŭ ili kongruu en triopa formulado aŭ strukturo interdependa. La kvakero de Vermont nome John V.Wilmerding postulas kvin kresketapojn aplikeblaj al individuoj, komunumoj kaj socioj, en kiuj oni transiras unue la 'supraĵan' konscion kiun plej parto de homoj havas pri tiu tipo de problemoj, kaj aperas sinsekve en la konsento, la pacismo, la pasiva rezistado, la plena rezistado, kaj fine la aktiva paxo, konduke al la stablado de paco, la plutenado de paco kaj la plifirmigo de paco. [17]

Internaciaj juro kaj organizadoRedakti

 
George, Orlando, Clemenceau kaj Willson, la "Komitato de la Kvar", dum ripozo en la negocado de la Konferenco de Parizo.

Unu de la plej gravaj kaj influaj por la estonteco pacteorioj, speciale ekde kiam Woodrow Wilson estris la kreadon de la Ligo de Nacioj en la Konferenco de Parizo de 1919, asertas, ke la paco progresos se oni anstataŭas la malordon en la intencoj de la ŝtatoj pere de la disvolvigo de la promociita internacia juro. Tiu klopodo estas aplikata tra internaciaj organizoj kiel la Ligo de Nacioj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj funkciantaj internaciaj organizoj. Unu de la unuaj eksponantoj plej gravaj pri tiu vidpunkto estis Alfred Zimmern, por ekzemplo en sia libro de 1936 The League of Nations and the Rule of Law. [18]

Solidaridad transnacionalRedakti

Multaj "idealistaj" pensuloj pri la temo de internaciaj rilatoj - por ekzemplo, en la tiom diversaj tradicioj de Kant kaj Karl Marx - argumentis, ke ŝlosilo por atingi pacon estas la kresko de ia formo de solidareco inter popoloj (aŭ sociaj klasoj) kiu preterpasu la dividliniojn inter nacioj aŭ ŝtatoj. kiuj kondukas al militoj.[19]

Specifa versio de tio estas la ideo promocii la internacian interkomprenon inter nacioj tra la internacia interŝanĝo de studentoj, ideo tre elpelita de Cecil Rhodes per la kreado de la Stipendioj Rhodes kaj ties sukcedantoj, kiel J. William Fulbright.[20] Tiu klopodo estas ankoraŭ plenumita pere de la diversaj tiucelaj projektoj de la Eŭropa Unio, nome Erasmo, Komenio, Leonardo ktp.[21]

Alia teorio asertas, ke la paco estas disvolvigebla inter landoj sur la bazo de aktiva administrado de la akvaj resursoj.[22]

Posmodernismo de LyotardRedakti

Sekvante la idearojn de Wolfgang Dietrich, Wolfgang Sützl[23] ksj la proponojn de la Skolo de Pac-studoj de Innsbruck, kelkaj pac-pensuloj estis abandonintaj la klopodojn unike kaj tutmonde difini la koncepton de paco. Male, ili promocias la ideon ke ekzistas multaj pacoj, tio estas, multaj konceptoj kaj praktikoj de paco. Ili argumentas, ke ĉar ne povas ekzisti unika kaj ĝusta difino de paco, la paco devas esti perceptita kiel plureco. Tiu postmodernisma kompreno de la paco estis bazita sur la filozofio de Jean-François Lyotard. Ĝi utilis kiel fundamento por la plej ĵusa koncepto transracia paco kaj transformado de alvenantaj konfliktoj.

En 2008, Dietrich ampleksigis sian fokuson al la koncepto de multaj pacoj al la nomitaj kvin familioj de interpretado de la paco: nome la energia, morala, moderna, postmoderna kaj transracia fokusoj.[24] La transracieco kunigas la racian kaj mekanikisman komprenon de la moderna paco per rilata maniero bazita sur la kulturo kun spiritaj diskursoj kaj energiaj interpretadoj.[25] La sistemeca kompreno de transraciaj pacoj celas metodon de transformado de konfliktoj centrita en la kliento (ricevanto), nome la nomita "okazigita fokuso".[26]

Internaciaj klopodojRedakti

La Pariza Konferenco por Paco estas internacia ĉiujara konferenco fondita en 2018, celante progresigi pacon kaj plibonigi internaciajn rilatojn, okazanta en Parizo. Estas gastigataj regnestroj kaj reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj kaj de neregistaraj organizaĵoj.

 
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estis dum jardekoj la plej elstara forumo kie oni klopodis sekurigi pacon, tre ofte malsukcese.

La UNESKO-premio por pacedukado estis kreita en la jaro 1980 kaj estas ĉiujare aljuĝata ekde 1981. Ĉi tiu premio, en valoro de 60 000 usonaj dolaroj, ĉefe celas antaŭenigi ĉiajn agadojn, kiuj celas "konstrui en la mensoj de homoj la defendon de paco" per la honorigo de eksterordinaraj aktivecoj por pacedukado en la spirito de la konstitucio de Unesko. Laŭ ĝia konstitucio, la ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj proklamis la unuan jardekon de la 21a jarcento kaj de la tria jarmilo, nome la jarojn 2001 ĝis 2010, la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto por la Infanoj de la Mondo. Je la 29a de novembro 2000, la Ĝenerala Asembleo decidis doni al Unesko la respondecon kunordigi "la agadojn de la organizaĵoj de la sistemo de la Unuiĝintaj Nacioj por progresigi kulturon de paco, kaj interlabori kun aliaj organizaĵoj rilataj al tiu afero."

Internacia Civila Servo, aŭ SCI kiel Servo Civila Internacia estas ne-registara organizo, kies celo estas la organizo de naciaj kaj internaciaj staĝoj, longdaŭraj, edukaj kaj klerigaj. Dum konkreta laboro por paco homoj el diversaj kulturoj konatiĝadas kaj interkompreniĝadas por realigi komunan celon.

Religioj por paco (RfP), angle ankaŭ konata kiel World Conference of Religions for Peace (WCRP) estas internacia koalicio de reprezentantoj de religioj en la mondo, dediĉita al la antaŭenigo de paco. La organizaĵo organizas mondajn konferencojn al kiuj partoprenas politikistojn kiel observantojn por ke tiuj vidu la potencialon de relgiaj komunumoj kaj por memorigi ilin pri ilia devo kontribui al paco.

Per EsperantoRedakti

Eirenefest estis festivalo de la libro por la paco kaj kontraŭ la perforto okazigita en la kvartalo San Lorenzo en Romo de la 2-a ĝis la 5-a de junio. La ĉeforganizanto, mem esperantisto, Olivier Turquet, decidis ke la oficialaj lingvoj estu la itala kaj Esperanto, tiel ke la afiŝoj estis dulingvaj. Dum kvar tagoj okazis 130 eventoj, plej diversaj, prezento de libroj, teatraĵoj, prelegoj, diskutrondoj, koncertoj ktp. Itala Esperanto-Federacio partoprenis per konstanta deĵoro ĉe stando, per prezento de kelkaj libroj en itala traduko, kaj per prezento de la teatraĵo “Doktoro Esperanto” de Mario Migliuc.[27]

Nobel-premio pri pacoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nobel-premio pri paco.
 
Martin Luther King ricevis la Nobel-premion pri paco en 1964; en la foto dum gazetarkonferenco en Marto 1964.

La Nobel-premio pri paco estas unu el la kvin originalaj Nobel-premioj, kreitaj per la testamento de Alfred Nobel, laŭ kiu ĝi estu donata al tiu persono kiu

"laboris plej multe aŭ plej bone por komuneco kaj frateco inter la nacioj, kaj por la forigo aŭ malpliigo de permanentaj militaj fortoj kaj por la antaŭenigo de packunvenoj."

Ĉiujare, meze de Oktobro la ricevanto de la premio estas elektata de la Norvega Nobel-Komitato (kvin komitatanoj nomumitaj de la norvega parlamento Stortinget), kaj la premio transdonata je la 10-a de decembro en la urbodomo en Oslo - Tio malsamas al la aliaj Nobel-premioj, kiujn disdonas la Sveda Akademio en Stokholmo. La Nobel-premio pri paco estas iafoje donita al eminentaj politikistoj, kiuj laŭ la premio-komitato kontribuis al pacigo, al registaraj oficialuloj aŭ ne-registaraj organizaĵoj kiuj traktis ĝin, kaj ankaŭ estas kelkaj pacaktivuloj inter ĝiaj ricevantoj. Foje okazas polemikoj ĉar multaj konsideras, ke tiuj politikistoj ne estas tiom meritoplenaj kiom tiuj ĉi pacaktivuloj. Ekzemple Mahatma Gandhi, plej konata reprezentanto de moderna pacismo ne ricevis la Nobel-premion.

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri paco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[28][29]:

  •  
     Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco. 
  •  
     Kiu akceptas donacon, perdas la pacon. 
  •  
     Pli valoras paco malbona, ol malpaco plej bona . 
  •  
     Disputoj kondukas al malpaco. 

LiteraturoRedakti

  • Letero el Birmingham Prizono de Martin Luther King.
  • "Pennsylvania, A History of the Commonwealth," esp. pg. 109, eldonita de Randall M. Miller kaj William Pencak, The Pennsylvania State University Press, 2002.
  • Peaceful Societies, Alternatives to Violence and War Mallongaj profiloj en 25 pacemaj societoj.
  • The Path to Peace, de Laure Paquette
  • Prefaces to Peace: a Symposium [i.e. antologio],nome verkoj de Wendell L. Willkie, Herbert Hoover kaj Hugh Gibson, Henry A. Wallace, kaj Sumner Welles. "Cooperatively published by Simon and Schuster; Doubleday, Doran, and Co.; Reynal & Hitchcock; kaj Columbia University Press", [194-]. xii, 437 p.

Klasika bibliografioRedakti

  • Jeremy Bentham: "A Fragment on Government; being an Examination of what is delivered on the Subject of Government in General, in the Introduction to William Blackstone's Commentaries: with a Preface in which is Given a Critique of the Work at Large" (1-a eld.). London: T. Payne. 1776.
  • Émeric Crucé, Le Nouveau Cynée de Émeric Crucé. Réimpression du texte original de 1623 avec introduction et traduction anglaise, Philadelphia 1909“ von Walther Neft in: K. v. Raumer 1953 S. 289–320.
  • Johanna J. Danis: Krieg und durchkreuzter Frieden, Triangulierung der Gegensätze, München 1996, ISBN 3-925350-70-5
  • Erasmo de Roterdamo: Querela Pacis undique gentium ejectae profligataeque, 1517.
  • Sebastian Franck: Das Krieg Büchlin des frides. Ein krieg des frides, wider alle lermen, aufrur und unsinnigkait zu kriegen, mit gründlicher anzaigung, auß wichtigen eehafften ursachen, auß gründtlichen argumenten der Hailigen Schrifft, alten Leeren, Concilien, Decreten, der Hayden schrifft und vernunfft widerlegt, 1539 und 1. Nachdruck von Cyriacus Jacob zum Bock, Frankfurt am Main 1550.
  • Friedrich Gentz: Über den ewigen Frieden, in: Historisches Journal, S. 709–790, 1800.
  • I Ging – Das Buch der Wandlungen. Hier verwendete Ausgabe 1974, Eugen Diederichs Verlag Düsseldorf; Köln. ISBN 3-424-00061-2
  • Immanuel Kant: Zum ewigen Frieden. Ein philosophischer Entwurf. Verlag Friedrich Nicolovius, Königsberg 1795 und als vermehrte Auflage ebenda, Königsberg 1796.
  • William Penn: An Essay towards the Present and Future Peace of Europe by the Establishment of a European Dyet, Parliament or Estates Arkivigite je 2008-09-11 per la retarkivo Wayback Machine (1693)]
  • Jean-Jacques Rousseau: 1755 : Jugement du Projet de paix perpétuelle de Monsieur l'Abbé de Saint-Pierre.
  • Kurt von Raumer: Ewiger Friede. Friedensrufe und Friedenpläne seit der Renaissance. Karl Alber Verlag, Freiburg 1953.
  • Carl Friedrich von Weizsäcker: Bedingungen des Friedens. Göttingen 1964

Moderna verkaroRedakti

  • Sir Norman Angell. The Great Illusion. 1909
  • Raymond Aron, Peace and War. London: Weidenfeld & Nicolson, 1966
  • Hedley Bull. The Anarchical Society. Macmillan, 1977
  • Sir Herbert Butterfield. Christianity, Diplomacy and War. 1952
  • Andrea Cagan: Frieden ist möglich. Prem Rawat – Sein Leben, sein Weg. 2007, ISBN 978-3-85219-031-0
  • Martin Ceadel. Pacifism in Britain, 1914–1945: The Defining of a Faith. Oxford: Clarendon Press, 1980
  • Martin Ceadel. Semi-Detached Idealists: The British Peace Movement and International Relations, 1854–1945. Oxford: Oxford University Press, 2000.
  • Martin Ceadel. The Origins of War Prevention: The British Peace Movement and International Relations, 1730–1854. Oxford: Oxford University Press, 1996
  • Martin Ceadel. Thinking about Peace and War. Oxford: Oxford University Press, 1987
  • Inis L. Claude, Jr. Swords into Ploughshares: The Problems and Progress of International Organization. 1971
  • Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Norbert Koppensteiner (Eld.): Schlüsseltexte der Friedensforschung, Wien, LIT-Verlag, 2006.
  • Wolfgang Dietrich: Variationen über die vielen Frieden. Band 1: Deutungen, Schriften des UNESCO Chair for Peace Studies der Universität Innsbruck, Wiesbaden, VS-Verlag, 2008.
  • Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Gustavo Esteva, Daniela Ingruber, Norbert Koppensteiner (Eld.): The Palgrave International Handbook of Peace Studies. A Cultural Perspective. London, Palgrave MacMillan, 2011
  • Michael W. Doyle. Ways of War and Peace: Realism, Liberalism, and Socialism. W.W. Norton, 1997
  • Johan Galtung k. a.: Neue Wege zum Frieden. Konflikte aus 45 Jahren: Diagnose, Prognose, Therapie. 2003.
  • Hans-Werner Gensichen: Weltreligionen und Weltfrieden. Göttingen 1985
  • Sir Harry Hinsley. Power and the Pursuit of Peace. Cambridge: Cambridge University Press, 1962
  • Alfred Hirsch, Pascal Delhom (Eld.): Denkwege des Friedens. Aporien und Perspektiven. Alber, Freiburg/München 2007. ISBN 978-3-495-48204-9
  • Andrew Hurrell. On Global Order. Oxford: Oxford University Press, 2008
  • Karlheinz Koppe: Der vergessene Frieden. Friedensvorstellungen von der Antike bis zur Gegenwart. Opladen 2001. ISBN 3-8100-3099-6.
  • Norbert Koppensteiner: The Art of the Transpersonal Self; Transformation as Aesthetic and Energetic Practice. ATROPOS New York/Dresden 2009.
  • Samrat Schmiem Kumar: Bhakti – the yoga of love. Trans-rational approaches tp Peace Studies; (= Masters of Peace/1) LIT Verlag Münster, Wien; 2010
  • Donald Markwell. John Maynard Keynes and International Relations: Economic Paths to War and Peace. Oxford: Oxford University Press, 2006.
  • Donald Markwell. "Instincts to Lead": On Leadership, Peace, and Education. Connor Court, 2013

Hans Morgenthau. Politics Among Nations. 1948

  • Hans Morgenthau. Politics Among Nations. 1948
  • Terry Nardin: The Ethics of War and Peace: Religious and Secular Perspectives. The Ethikon Series in Comparative Ethics, Princeton University Press 1996.
  • Terry Nardin: The Philosophy of War and Peace. en: Routledge Encyclopedia of Philosophy. 9 (1998), S. 684–691.
  • Laure Paquette, The Path to Peace
  • Steven Pinker. The Better Angels of Our Nature: Why Violence Has Declined. Viking, 2011
  • Kenneth Waltz. Man, the State and War. Princeton: Princeton University Press, 1978
  • Michael Walzer. Just and Unjust War. Basic Books, 1977
  • J. Whalan. How Peace Operations Work. Oxford University Press, 2013
  • Martin Wight. Power Politics. 1946 (2nd edition, 1978)
  • Nigel Young (Eld.): The Oxford International Encyclopedia of Peace. Oxford University Press, 2010
  • Sir Alfred Eckhard Zimmern. The League of Nations and the Rule of Law. Macmillan, 1936
  • "Pennsylvania, A History of the Commonwealth," esp. pg. 109, eld. Randall M. Miller kaj William Pencak, The Pennsylvania State University Press, 2002
  • Peaceful Societies, Alternatives to Violence and War Short profiles on 25 peaceful societies.
  • Prefaces en Peace: a Symposium [i.e. anthology], Consisting of [works by] Wendell L. Willkie, Herbert Hoover and Hugh Gibson, Henry A. Wallace, [and] Sumner Welles. "Cooperatively published by Simon and Schuster; Doubleday, Doran, and Co.; Reynal & Hitchcock; [and] Columbia University Press", [194-]. xii, 437 p.

En EsperantoRedakti

  • "La Kongresa Temo de la 2-a VK"; Javier Alcalde, "Enkonduko al la Kongresa Temo. La pacisma aliro al Esperanto"; En Esperanto, 114-a jaro, n-ro 1360 (9) | septembro 2021, pp. 182-184.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Benner, Jeff: Ancient Hebrew Research Center:http://www.ancient-hebrew.org/27_messiah.html Arkivigite je 2014-10-20 per la retarkivo Wayback Machine>
  2. En araba lingvo rilataj vortoj kunhavas samajn tri konsonantojn, kaj kaze de Islamo kaj salam (paco) kunhvas la literojn so, lo, kaj mo, en tiu ordo.
  3. Letero de Birmingham verkita en prizono
  4. Kreskas la stabo de Civila Esperanta Servo, HeKo 678 3-C, la 27-an de aprilo 2018.
  5. The Abolition of War: the Peace Movement in Britain, 1914–2029 de Keith Robbins. University of Wales Press, 1976. (ISBN 978-0-7083-0622-2) (p.10).
  6. James L. Bevel, The Strategist of the 1960s Civil Rights Movement" de Randy Kryn, artikolo en la libro de David Garrow de 1989 nome We Shall Overcome, Volume II, Carlson Publishing Company
  7. "Searching for the Enemy of Man", en Nhat Nanh, Ho Huu Tuong, Tam Ich, Bui Giang, Pham Cong Thien. Dialogue. Saigon: La Boi, 1965. P. 11–20., arkivita en la retejo de African-American Involvement in the Vietnam War, King's Journey: 1964 – April 4, 1967 Arkivigite je 2006-10-27 per la retarkivo Wayback Machine
  8. Klarigo pri tiu kaj aliaj rilataj terminoj videblas ĉe Gene Sharp, Diccionario de poder y lucha de Sharp: Lenguaje de resistencia civil en conflictos, Oxford University Press, Novjorko, 2012.
  9. einaudi.cornell.edu. Arkivita el la originalo je 2011-08-20. Alirita 2022-01-14.
  10. Citita el Donald Markwell, John Maynard Keynes and International Relations: Economic Paths to War and Peace. Oxford: Oxford University Press, 2006, chapter 2.
  11. [1]
  12. Por fontoj, vidu artikolojn pri liberalismo kaj klasika liberalismo.
  13. Shy, O., 1996, Industrial Organization: Theory and Applications, Cambridge, Mass.: The MIT Press.
  14. N.R. Miller, "Nice Strategies Finish First: A Review of The Evolution of Cooperation", Politics and the Life Sciences, Association for Politics and the Life Sciences, 1985.
  15. . Vidu Donald Markwell. John Maynard Keynes and International Relations: Economic Paths to War and Peace. Oxford: Oxford University Press, 2006.
  16. Galtung, J: Peace by peaceful means: peace and conflict, development and civilization, paĝo 32. Sage Publications, 1996.
  17. . The Theory of Active Peace. Arkivita el la originalo je 20a de Junio 2009. Alirita 7a de Februaro 2010. Arkivigite je 2009-06-20 per la retarkivo Wayback Machine
  18. Macmillan, 1936.
  19. Vidu, ekz., Sir Harry Hinsley. Power and the Pursuit of Peace, Cambridge: Cambridge University Press, 1962.
  20. Vidu, ekz., Donald Markwell. "Instincts to Lead": On Leadership, Peace, and Education (2013).
  21. Proyectos de movilidad para jóvenes: «Intercambios Juveniles» Alirita la 16an de Januaro 2022.
  22. "Publications – Strategic Foresight Group, Think Tank, Global Policy, Global affairs research, Water Conflict studies, global policy strategies, strategic policy group, global future studies". strategicforesight.com. Arkivita el la originalo la 1an de Novembro 2016. Alirita la 16an de Januaro 2022.
  23. Wolfgang Dietrich/Wolfgang Sützl: A Call for Many Peaces; en: Dietrich, Wolfgang, Josefina Echavarría Alvarez, Norbert Koppensteiner eld.: Key Texts of Peace Studies; LIT Münster, Vieno, 2006
  24. Wolfgang Dietrich: Interpretations of Peace in History and Culture; Palgrave Macmillan, London, 2012
  25. Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Gustavo Esteva, Daniela Ingruber, Norbert Koppensteiner eld.: The Palgrave International Handbook of Peace Studies. A Cultural Approach; Palgrave MacMillan London, 2011
  26. John Paul Lederach: Preparing for Peace; Syracuse University Press, 1996
  27. Michela Lipari, "Eirenefest – festivalo de la libro por la paco kaj kontraŭ la perforto", Esperanto, 1370(7-8) Julio-Aŭgusto 2022, p. 149.
  28. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-21.
  29. PDF-libro[2] Arkivigite je 2015-02-17 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligilojRedakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peace en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paz en la hispana Vikipedio.