Sinonimo (de Helena synonymos: syn "kun" + onyma "nomo" = adjektivo de "kuna/paralela nomo") aŭ samsencaĵo estas vorto, kiu esence samsignifas kun aliforma vorto. Oni distingas inter tiuj sinonimoj, kiuj tute samsignifas, ekzemple nigra - malblanka, plaĝo - strando, Nipono - Japanujo - Japanio; kaj tiuj kiuj preskaŭ samsignifas, sed iomete nuancas unu de la alia, ekzemple senhara (ie ajn) kaj kalva (nur pri kapa senhareco). Kelkakaze necertas ĉu temas pri sinonimeco aŭ ne: kaj Afriko kaj Eŭropo estas mondpartoj, sed nur Afriko estas kontinento (Eŭropo kontinentas kun Azio kiel Eŭrazio) - kio do estas la rilato inter la du terminoj, kiuj ofte konfuziĝas babile? Ekzakta, ĉio-ampleksa difino de sinonimeco ĝis nun ne ekzistas. Kelkaj sinonimoj ne uzeblas en ĉiuj kuntekstoj: Ĥinujo, zamenhofa sinonimo de Ĉinio, Ĉinujo, nur uzeblas en konscience arkaikecaj tekstoj (kaj moderna konstruo *Ĥinio estus en si mem absurda). Multaj pli-malpli ĉiutagaj vortoj havas poezian aŭ solenan sinonimon, ekzemple nupto por ordinarlingva geedziĝo. Ankaŭ ekzistas specialaj ĵargonaj sinonimoj; dum ordinarulo parolas pri kapdoloro, kuracisto eble dirus "cefalalgio". Laste menciindas eŭfemismaj sinonimoj kiel amoro por seksumado.

Lingvoj kun longa (literatura) historio aŭ disvastigitaj tra grandaj areoj (kiel la Angla aŭ la Hispana) ĝenerale havas multe da dialektoj, variaĵoj, kaj do ankaŭ buntan vortprovizon kun multaj sinonimoj. Tio donas al tiaj lingvoj riĉan esprimpovon, kun kapablo interdistingi fajnajn nuancojn. Ekzemple la Angla lingvo havas du vortojn por "profunda", deep kaj profound, uzataj en malsamaj cirkonstancoj. Aliflanke, sinonimoriĉaj lingvoj ja ankaŭ pli malfacile lerneblas por alilingvanoj. Tiun lastan argumenton ofte uzis kontraŭuloj de troaj neologismoj en Esperanto, substrekante ke vortoj kiel "olda" por "maljuna" estas komplika nenecesaĵo en internacia lingvo, dum aliaj emfazas la utilon havi alternativajn vortojn en literaturo k.s., interalie pro tio, ke "bazaj" vortoj de Esperanto ofte enhavas sufiĉe multajn silabojn.

Multaj sinonimoj envenis la lingvon pro tio, ke Eŭrop-lingvanoj senkonscie utiligis nacilingvan vorton, pensante ĝin "internacia": "Hm, se eblas diri desinfekti, tiam oni ankaŭ povas diri desaponti..." Tiu proceso nuntempe kontinuas je retejoj kiel Ĝangalo.

Sinonimo en literaturo redakti

En literaturo, sinonimo aŭ pli precize la uzado de sinsekvaj sinonimoj estas parolfiguro kiu celas reliefigon aŭ atentigon de la leganto super la koncepto ripetita.

Oni vidu kiel tiu parolfiguro funkcias ekzemple en la fino de la romanco "San Rafael" de la Cigana Romancaro de Federico García Lorca, laŭ traduko de Fernando de Diego, kiel urba priskribo:

"Córdoba ĉiela, seka.
Kaj Córdoba fonta, ŝpruca."

Sinonimiko redakti

Sinonimiko estas la scienco kiu celas difini la signifonuancojn inter sinonimoj.

En Esperanto redakti

Multaj simplismaj konsideroj pri Esperanto eliras el la bazo, ke en tiu lingvo estas nur po unu sono por unu litero kaj inverse por aserti, ke same ene de la reguleco de la lingvo por unu koncepto estas nur po unu vorto kaj inverse. Tio estas simpla mito, unue ĉar mekanismo de fonologio ne aplikiĝu al semantiko, kaj krome la realo estas ke en Esperanto same kiel en aliaj lingvoj estas sinonimoj kaj ĉefe kiam estas nuancaj diferencoj inter ili. Eble plej oftaj sinonimoj en Esperanto estas konsistigitaj per la paroj de neologismo kun kunmetaĵoj el pure esperantlingvaj radikoj, el la tipo de hospitalo kaj malsanulejo, olda kaj maljuna ktp.

Verkoj redakti

  • Jaan Ojalo, Esperantaj Sinonimoj, 3a eldono, 1999
  • Dimov, Emil. Sinonima vortaro de Esperanto. Varna: memeldono, 2015, 327 paĝoj.

Vidu ankaŭ redakti