Paronimo

Paronimo estas vorto preskaŭ samsona, sed havas malsaman signifon, ekzemple pesi (transitiva verbo) - pezi (netransitiva). Paronimoj oftis en Pra-Esperanto por distingi parencajn nociojn, sed Zamenhof forlasis plejmulton de tiuj en la matura Esperanto - paronimoj ja facile konfuziĝas kaj kreas dubon.

Listo de Esperantaj paronimojRedakti

Tiu ĉi sekcio estas nekompleta (sed plikompletiginda) listo de paronimoj (konfuze similsonaj vortoj).

adolto plenkreskulo adult (angle)
adulto rompado de geedza fideleco adulter (latine)
agordo ĝusta interrilato inter muzikiloj accord (france)
akordo samopinieco; kombino de tonoj
akcento emfazo accent (angle, france)
akĉento maniero paroladi
aldo kontralto alto (itale)
alto vertikala dimensio
aloo sukulenta planto aloē (latine)
alo flugilo, flanka elemento k. a. ala (latine)
arao papago ara (tupie)
aro sufikso -ar-
areo surfaco area (latine)
artiklo Ĉiu aparta speco de varo article (angle)
artikolo partikulo; aparte pritraktata temo en gazeto, revuo
cendo nevalora monero, 1/100 de eŭro, dolaro, guldeno cent (angle)
cento 100
cigaredo tabaka fumcilindro en papero cigarette (angle)
cigareto eta cigaro; tabaka fumcilindro en tabakfolioj
ĉamo monta mamulo chamois (france)
ŝamo ĉama ledo peau de chamois (france)
damao cervedo damas (latine)
damo sinjorino dame (france)
dezerto sabla tereno desert (angle)
dizerti fuĝi el militservo
deserto dolĉa manĝo dessert
diserti prezenti studrezulton dissert
drinki multe gluti alkoholaĵon drink (angle)
trinki gluti likvaĵon
ego sufikso -eg-
egoo mio ego (latine)
erao kronologia sistemo aera (latine)
ero sufikso -er-
fabelo aventura rakonto por infanoj fable (angle)
fablo rakonto kun moralinstruo
festeno bankedo, ktp feast (angle)
festo celebra tempo
firmao komerca entrepreno Firma (germane)
firma fiksita firm (angle)
foko felhava mamulo φώκη (greke)
fokuso punkto focus (latine)
generalo armea oficiro general (angle)
ĝenerala ne specifa
genro gramatika kategorio (vira, ina, neŭtra) genre (france)
ĝenro kategorio aŭ speco de verkoj
go liternomo G
goo japano tabulludo go (japane)
ĝoji senti plezuron (netransitiva) enjoy (angle)
ĝui senti plezuron pro posedo de io (transitiva)
germana nuna gento kaj lingvo Germanus (latine)
ĝermana antikva lingvo kaj gento
ĝusta Precize konforma al regulo just (angle)
justa Respektanta egale k senpartie la rajtojn de la aliaj homoj
ĵusa Okazinta antaŭ tre mallonga tempo
halo ĉambrego hall (angle), Halle (germane)
haloo luma cirklo, ringo halo (angle)
helico neebena kurbo Helix (germane)
heliko Gastropodo havanta firman konkon
helikso Elstaro, kiu borderas la orelkonkon
humoro stato de temperamento aŭ psiko humor (hispane)
humuro komika absurda maniero
imposto deviga pago al ŝtato impost (angle)
impoŝto ŝtono, kiu estas parto de volbo
justeco egaleco, senpartieco, egalrajteco justice (angle)
justico administracio, kiu zorgas pri juĝistoj, punoj, ktp
kamerao fotoaparato camera (latine)
kamero ĉambreto Kammer (germane)
kasedo sonbendo, vidbendo cassette (angle)
kaseto eta monkesto "kas-eto"
komplemento Iu ajn frazrolo rilate al la predikato Komplement (germane)
komplimento Gratulaj flataj vortoj adresataj al iu Kompliment
koko birdo coq (france)
kokoso frukto coco (hispane, portugale)
kolono arkitektura elemento colonne (france)
kolumno vertikala divido de tabelo column (angle)
koncepti imagi ideon conception (france)
koncipi gravediĝi
koncerto Muzika kunveno concerto (itale)
konĉerto Verko sonateca por orkestro kun soloinstrumento
konkuro peno superi alian concours (france)
konkurso antaŭaranĝita konkuro kun reguloj, juĝistoj, premioj
koro organo cœr (france)
koruso (ĥoro) aro da kantantoj chorus (latine)
korpo aro de la materiaj partoj corpus (latine)
korpuso Plej ampleksa divido de armeo
koto tero, polvo, miksita kun akvo Kot (germane)
kotoo muzikilo koto (japane)
letero skribita mesaĝo letter (angle)
litero signo de alfabeto
loto tio, kion iu ricevas hazarde lotto (angle)
lotuso frukto lōtus (latine)
magazeno deponejo, vendejo Magazin (germane)
magazino periodaĵo
mandareno ĉina ŝtatoficisto mandarine (angle)
mandarino oranĝa frukteto
marĉo malseka tereno marsh (angle)
marŝo piedirado march
marto monato
metro mezurunuo de longo μέτρον (greke)
metroo urba eksterstrata fervojo métro (france)
miso prefikso mis-
misoo pastaĵo miso (japane)
negro nigrulo negro (hispana)
nigro koloro
no liternomo N
noo dramo (japane)
nokto Senluma periodo de la diurno noctem (latine)
noktuo strigo noctua (latine)
novao nova stelo novus (latine)
nova antaŭe ne ekzistanta
ofero fordono offer (angla)
oferto propono
ordo regula aranĝo order (angla)
ordeno religia socio
ordino enoficigo en religia profesio
ordono esprimo de estra volo
organo korpa parto organ (angla)
orgeno muzikilo
pano homa nutraĵo el faruno pain (france)
paneo akcidenta nefunkciado panne (france)
panico herbo panicum (latine)
paniko subita teruro panique (france)
partiklo eta ero de fizika materio: fotono, kvarko, ... particle (angla)
partikulo vorteto sen fleksio: ja, ajn, ...
pato senkovrila kaserolo pătella (latine)
patoso emocia esprimo pato (hispane, portugale)
perĉo genro Gymnocephalus de riverfiŝoj perca (portugale)
perko genro Perca de riverfiŝoj
planedo astro planet (angle)
planeto eta plano
poŝtaĵo perpoŝta transportaĵo el poŝto
postaĵo posta parto el post
polvo subtilaj, liberaj eretoj
pulvo eksplodema substanco
pulvoro substanco sub formo de subtilaj eroj
precipe ĉefe
principe laŭ principo
procedo sinsekvo de rimedoj procédé (france)
procesio ceremonia marŝo procession
proceso enjuĝeja laŭleĝa atako procès
procezo natura sinsekvo de fenomenoj processus
produkto farita utila objekto product (angle)
produto rezulto de multipliko
radio brila strio radius (latine)
radiuso streko de la centro
raketo fajraĵo aŭ flugaparato
rakedo pilkobatilo
senco kompreno de vorto sense (angle)
senso perceptokapablo
sento stato de konscio
sino parto de la vesto sinus (latine)
sinuso dilataĵo de vaskulo
stato situacio state (angle)
ŝtato registaro
sumo rezulto summa (latine)
sumoo sporto sumō (japane)
tabelo matrico table (angle) tableau (france)
tablo meblo table (angle, france)
tableto eta meblo tablette (france)
tablojdo premaĵo por enbuŝigo tabloid (angle)
tabulo ebena plato tabula (latine)
termo algebra grando en adicio kaj subtraho term (angle)
termino faka vorto
teroro politika perfortado por timigi homojn terror (angle)
teruro timego
toasto pano toast (angle)
tosto trinka parolo
trajno vagonara veturilo train (angle)
trejno instruado, dresado
vespero Fino de la tago vesper' (latine)
vesperto Flugkapablaj mamuloj
veto risko de mono wetten (germane)
vetoo nuligo de politika decido vetō (latine)
violino ina floro "viol-ino"
violono muzikilo violin (angle)
viro homo vir (latine)
viruso enĉela parazito virus (latine)

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti