Aloo (Aloe) estas afrotropisa genro de florantaj, sukulentaj plantoj kiuj konsistas el pli ol kvarcent specioj. La natura regiono de disvastiĝo estas limigita al Afriko: de Suda Afriko al tropika Afriko, kaj najbaroj regionoj kiel Madagaskaro, la Araba Duoninsulo kaj diversaj afrikaj insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aloo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asfodelacoj Asphodelaceae
Genro: Aloo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Aloe vera - MHNT

La plantoj estas rigidaj kaj raspecaj, ĉefe konsistanta el rozeto de grandaj, dikaj, karnecaj folioj. La folioj ĝenerale estas sufiĉe akrapintaj kun dornecaj randoj. La koloro varias de griza al helverda. La floroj de la plantoj estas malgrandaj kaj tubaj kaj troviĝas sur simplaj aŭ branĉigitaj senfoliaj tigoj.

Granda nombro da specioj de ĉi tiu genro estas kultivataj kiel ĝarden- kaj ornamplantoj.

La planto Aloo vera ankaŭ estas uzata pro ĝia kuracaj ecoj kiuj oni atribuas al ĝi. La ĝeleca suko kiu troviĝas en la dikaj folioj, povas esti uzata kiel unua helpilo ĉe brulvundoj aŭ kiel laksigilo. En Azio oni uzas la planton en ĉiaj refreŝigaj trinkaĵoj aŭ kiel aldonaĵo por teo.

Specioj redakti

Por plena listo, vidu: Listo de specioj de la genro Aloo.

Vidu ankaŭ redakti