Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri vivoscienca genro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Genro.

Genro, aŭ speciaro, estas grado de la biologia klasado, kiu arigas similajn speciojn. Ĝi estas la unua vorto de la scienca nomo. Ekzemple, la du specioj Falco tinunculus kaj Falco peregrinus estas ambaŭ el la genro Falco.

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Duvortaj nomoj redakti

En dunoma nomsistemo de biologio, la nomo de vivuloj estas komponata de du partoj: la genra nomo (ĉiam kun grandletero) kaj la specia nomo (ĉiam un malgrandletero). Ekzemplo estas Homo sapiens, (esperante "homo saĝa"), la nomo por la homa specio kiu estas parto de la genro Homo.

Tipo redakti

Tipa genro estas la genro uzata por difini taksonomian grupon pli altrangan, kiel familioordo. El tiu genro oni difinas la tipan specion kaj oni faras la priskribon kaj karakterizadon de la grupo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti