Filumo

ĉefa taksonomia rango (sub la rango regno)

Filumo estas taksonomia rango inter regno kaj klaso. Tiu vorto ĝenerale ne estas uzata en plantoscienco. Kvankam la Internacia kodekso de planta nomsistemo (vidu dunoma nomsistemo) permesas uzi la terminon "filumo", la termino "divizio" estas preskaŭ ĉiam uzata de plantistoj. Ambaŭ vortoj estas samsignifaj. La vorto devenas el la greka filai, kiu signifas la klanaj voĉdon-grupoj de urboŝtatoj.

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.

Filumoj reprezentas la plej granda ĝenerale akceptata klasigo de estaĵoj kun certaj evoluaj trajtoj, kvankam la filumoj mem povas kelkfoje apartiĝi en subfilumoj aŭ kuniĝi en superfilumoj (ekz. novbuŝuloj kun ĥorduloj kaj ekinodermoj).

La filumnomoj finiĝas per -phyta ĉe la plantoj kaj la algoj, kaj -mycota ĉe la fungoj. Ili varias ĉe la bestoj.

Eksteraj ligiloj redakti