Regno (biologio)

taksonomia rango

Regno estas taksonomia rango inter domanio kaj filumo (laŭ zoologio) aŭ divizio (laŭ zoologio).

La niveloj de la biologia klasiga sistemo.SpecioGenroFamilioOrdoKlasoFilumoRegnoDomanioVivo
La niveloj de la biologia klasiga sistemo.
Hierarkio de moderna biologia klasado enhavas 8 bazajn taksonomiajn rangojn.
Desegnaĵo de Ernst Haeckel montranta lian tri-regnan sistemon

Historio redakti

En Systema Naturae, unue publikigita en 1735, Carolus Linnaeus distingis du regnojn: animaloj (Animalia) kaj vegetaloj (Vegetabilia).

Post la eltrovo de unuĉelaj vivaĵoj, Ernst Haeckel sugestis en 1866 la kreon de la regno protistoj (Protista, krom Animalia kaj Plantae, antaŭe Vegetabilia).

La ekscio de tio, ke bakterioj havas ĉelstrukturon ege malsaman ol tiu de aliaj organoj, kaŭzis, ke Chatton proponis du imperiojn: prokariotoj (Prokaryota, organoj sen ĉelkernoj) kaj eŭkariotoj (Eukaryota, organoj kun ĉelkernoj).

Tiu propono tamen ne tuj ĝenerale akceptiĝis; pli kutime uzata sistemo estis tiu de Herbert Copeland, kiu kreis por prokariotoj apartan regnon, kiu unue estis nomata Mychota, sed poste nomiĝis Monera. Tiu sistemo klasis ĉiujn eŭkariotojn, krom vegetalojn kaj animalojn, protistoj (Protoctista).

Iom post iom la distingo inter prokariotoj kaj eŭkariotoj montriĝis pli grava, kaj la sistemon de Chatton popularigis Stanier kaj van Niel en la 1960aj jaroj.

En 1969, Robert Whittaker proponis apartan regnon por fungoj (Fungi), sekve kvin-regnan sistemon, kiu fariĝis tre populara.

Ĉirkaŭ 1980, Carl Woese apartigis la prokariotojn en du regnojn: bakterioj (Eubacteria) kaj arĥeoj (Archaebacteria), do ekestis ses-regna sistemo. Ĝi fariĝis modela en multaj verkoj. Poste, en 1990, Woese proponis, ke bakterioj kaj arĥeoj, kune kun eŭkariotoj, estu konsiderataj domanioj, anstataŭe al la du-imperia apartigo.

Klariga tabelo redakti

Linnaeus
1735
2 regnoj
Haeckel
1866
3 regnoj
Chatton
1937
2 imperioj
Copeland
1956
4 regnoj
Whittaker
1969
5 regnoj
Woese
1977
6 regnoj
Woese
1990
3 domanioj
(ne traktata) Protistoj Prokariotoj Prokariotoj Prokariotoj Bakterioj Bakterioj
Arĥeoj Arĥeoj
Eŭkariotoj Protistoj Protistoj Protistoj Eŭkariotoj
Vegetaloj Vegetaloj Fungoj Fungoj
Vegetaloj Vegetaloj Vegetaloj
Animaloj Animaloj Animaloj Animaloj Animaloj

Nuna arbo redakti

 
Supergrupoj

En la nuna arbo tri domanioj estas sed sed ne estas regnoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti