Protistoj


Protistoj

Sunbestetoj (Actinophrys sol)
Biologia klasado
Biologia klasifikado: Organismoj
Domajno: Eŭkariotoj (Eucaryota)
Regno: Protistoj (Protista)
Subregno

Protistoj estas eŭkariotaj organismoj, kiuj hodiaŭ estas kalkulitaj kiel unu regno de la organismoj kaj ne al la plantoj, bestojfungoj. Ilia plimulto estas unuĉelulo, kvankam kelkajn pli grandan multĉelulan organismon oni kalkulas al protistoj.

Protist collage 2.jpg
Protistoj.
Paramecio

Al la protistoj apartenas algoj, mukfungoj kaj unuĉelulaj protozooj.

PriskriboRedakti

La protistoj estas interne – kiel ĉiu organismo – per citoplasmo (kiel viva materialo) plenigita kaj ekstere per ĉelmembrano ĉirakŭvolvita. En la citoplasmo troviĝas plej ofte ĉelkerno por la direkto de la vivfenomenoj; foje troviĝas tie pliaj ĉelkernoj. Ĉe iuj protistoj formiĝas ekstere ankoraŭ ŝelo-estaĵoj; multaj kapablas formi cistovualon? (aŭ cistoŝelon), por travivi la malkonvenajn mediajn kondiĉojn. La ĉeloj havas plej ofte tre etan grandon, kaj nur kelkaj atingas la diametron de kelkaj milimetroj aŭ eĉ centimetroj.

La antaŭen-moviĝo okazas ofto naĝante per flagelojcilioj aŭ per formo de ŝajnpiedoj. Kelkaj specioj ŝvebas en la akvo simple nur per longaj ĉelaj eletendiĝoj.

La plimulto de la protistoj vivas en maro, parte proksime al la surfaco, parte ŝvebante en la akvo, parte surfunde rampante, parte sur ŝtonoj, plantoj k.t.p. fikse sidante; aliaj troviĝas en dolĉakvo, malmultaj surtere. Tiel formas la tribo de verdalgoj plimulton de en la dolĉakvo vivantaj fitoplanktonoj. La tribo de sulkoalgoj (kirasalgoj) donas la ĉefmason de la de la maraj fitoplanktonoj. Ekzistas heterotrofaj, aŭtotrofaj, aerobiaj kaj anaerobiaj formoj. Kelkaj protistoj vivas ankaŭ parazite en la pli evoluintaj bestoj. Multaj aperas en mirakla grandnombro, kaj la neputriĝantaj postrestaĵoj de la formortitaj reprezentantoj – kiel la silikaj ŝeloj de la radiobestetoj aŭ la kalkaj ŝeloj de ĉambretaj rizopodoj (truŝelaj, foraminiferoj) (Foraminifera) – formas kelkloke tutan montaran tavolon.

La protistoj multobliĝas per la kutima neseksa duoniĝo (vidu mitozo). Ĉe kelkaj specioj ekzistas ankaŭ multobliĝoj, ĉe aliaj seksaj procesoj (vidu izogamio, konjugacio).

Dum la evoluado formiĝis el la praaj protistoj ĉiu pli evoluinta plurĉela organismo, verŝajne tra la vojo de formado de ĉelkolonioj, kio estas ankoraŭ hodiaŭ spektabla ĉe kelkaj algoj.

Ĉar la plej gravaj vivfenomenoj de la protistoj – kiel moviĝo, ekscitebleco, pliiĝo - estas tre bone studeblaj, ili estas ŝatataj objektoj de la biologia esplorado.

TrajtojRedakti

Ĉar Protistoj ne estas grupo monofiletika, maleblas specifi trajtojn kiuj povas difini aŭ distingi are tiujn vivajn estaĵojn. La komunaj trajtoj estas propraj de la eŭkariotoj ĝenerale, kaj tial ili estas kunhavataj, scepte pro duaranga perdo, fare de plantoj, animaloj aŭ fungoj. La suba listo montras ĉefe enorman diversecon:

  • Habitato: Neniu el la anoj de la grupo estas tute adaptita al la ekzistado en aero, tial ke tiuj kiuj ne estas rekte akvoloĝantoj, disvolviĝas ĉu en surteraj medioj malsekaj ĉu en la interna medio de aliaj organismoj.
 
Laminaria digitata.
  • Ĉelorganizado: Eŭkariotoj (ĉeloj kun nukleo), unuĉelulojplurĉeluloj. La plej grandaj, nome la brunalgoj de la genro Laminaria, povas esti dekojn da metroj longaj, sed inter la cetero hegemonias la mikroskopaj formoj.
  • Strukturo: Kutime oni asertas, ke ne ekzistas histoj en ajna protisto, sed ĉe la brunalgoj (feoficeaj) la komplekseco atingas nivelon tre proksiman al hista nivelo, inklude la ekzistado de plasmodesmoj (p. ekz., ĉe la brunalgo Egregia). Multaj de la protistoj kiuj estas plurĉelulaj disponas de ĉelmuroj de varia kompono, kaj la unuĉeluloj memtrofaj ofte estas ŝirmitaj per "teko", kiel okazas ĉe la rimarkinda kazo de la diatomeoj, aŭ tiuj kiuj disponas de skvamoj aŭ plifortigiloj. La predantaj unuĉeluloj (fagotrofoj) kutime montras nudajn ĉelojn (sen ŝirmigiloj). La unuĉelaj formoj ofte disponas de moveblecon pere de rampado aŭ, pli ofte, per apendicoj de diversaj tipoj nomitaj cilioj kaj flageloj.
  • Manĝomaniero: Protistoj povas esti memtrofuloj (per fotosintezo), heterotrofuloj aŭ miksotrofuloj. La heterotrofuloj povas esti tio per ingesto (fagotrofuloj) aŭ per osmoza absorbado (osmotrofuloj). Kelkaj estas parazitaj, kiel ekzemple la apikompleksuloj kaj la Trypanosoma (tripanosomoj), kiuj okazigas tre aĉajn malsanojn al homaj estaĵoj.
  • Metabolo de oksigeno: Kiel propras ĉe la eŭkariotoj, la protistoj estas aerobiaj (tio estas, ili uzas oksigenon por ekhavi la energion de la organikaj substancoj), sed kelkaj estas duarange anaerobiaj, estiĝinte adaptitaj al medioj malabundaj je tiu substanco.
  • Reproduktado kaj disvolviĝo: Ĉe protistoj eblas neseksa (klona) kaj seksa reproduktadoj, per gametoj, ofte alternante neseksan kaj seksan en la sama specio. La plurĉelaj algoj ekzemple montras ofte "alternado de generacioj". Ĉiuokaze ne ekzistas ajna embrio.
  • Ekologio: La protistoj estas inter la plej gravaj komponantoj de la planktono (organismoj kiuj vivas flosante en akvo), de la bentoso (de la fundo de akvaj ekosistemoj) kaj de la edafo (de la komunumo kiu vivas en la grundoj). Estas multaj gravaj tipoj kaj de parazitismo kaj de mutualismo. Tiuokaze menciendas la Mastigophora (flageluloj), kiuj intervenas en la digesto de la ligno fare de la termitoj, aŭ tiuj kiuj vivas en la rumeno de la bovoj. La alga simbionto de la likenoj estas preskaŭ ĉiam verda algo unuĉela.

KlasigoRedakti

La regno Protista ludis gravan rolon en la origino kaj evoluo de la eŭkariota ĉelo. Ĝi konstituas taksonon parafiletikan rilate al aliaj regnoj, ĉar ĝi baziĝas sur la pleziomorfa karaktero de la unuĉeleco kaj ne enhavas ĉiujn posteulojn de la specioj kiujn ĝi enhavas. Eĉ tial, estas inter ili membroj kiuj pliigis sian nivelon de komplekseco direkte al la plurĉeleco. Kelkaj grupoj de eŭkariotoj disvolvis sendepende la plurĉelecon deveninte el protisto: animaloj, fungoj, plantoj, musko-ŝimoj kaj brunalgoj. El ili, la tri unue menciitaj grupoj estas konsiderataj sendependaj regnoj, dum la du laste menciitaj grupoj estas inkluditaj ene de la regno Protista.

La klasigo de la regno Protista multe antaŭeniris en la lastaj jardekoj kaj pro la ultrastrukturaj studoj kaj pro la genetikaj analizoj. La morfologiaj kaj funkciaj trajtoj havigas ideon pri la diverseco de la protistoj kaj pri ĝia evoluego, tio estas, la ŝanĝoj kiuj tuŝas ilian korpoplanon kaj iliajn manierojn survivi kaj reproduktiĝi. Por ekzemplo, la interna skeleto aŭ ĉelskeleto havigas lumon por la ideo de la baza korporplano de la organismo, ĉar ĝi funkcias kiel eltenilo kaj devas esti sufiĉe plastija por modifiĝi cele al la movebleco kaj al la manĝado. Uzante tiun alproksimigon, Cavalier-Smith[1][2][3][4][5][6] establis malgrandan nombron de filumoj kiuj, kvankam ili ne estas enhavemaj kaj diversaj, ja ili havas unuigan trajton en la baza korporplano, simile al ti kio ojazas ĉe la tradiciaj filumoj de aliaj regnoj, kiel ĉe ĥorduloj, moluskoj, artropodoj (en animaloj), aŭ traĥeofituloj (en plantoj). Kelkaj el tiuj analizoj utilis por dedukti kia estus estinta la pra-eŭkarioto: nome unuĉela, flagelhava kaj fagotrofulo (trajto per kiu ĝi povi engluti la pra-mitokondrion, kio ebligis la spiradon aerobian kaj poste la pra-kloroplaston, kio rezultis en la apero de organismoj eŭkariotaj fotosintezaj).

TaksonojRedakti

  • Stramenopiles
  • Alveolata
  • Rhizaria
  • Excavata
  • Amoebozoa
  • Opisthokonta

EkzemplojRedakti

En la jenaj fotoj oni montras reprezentanton de ĉiu el ĉefaj filumoj de protistoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Cavalier-Smith, T. (2002). The phagotrophic origin of eukaryotes and phylogenetic classification of Protozoa (el Retarkivo 20150918231148). Int. J. Syst. Evol. Microbiol. 52, 297–354
  2. Cavalier-Smith, T. (2004). Chromalveolate diversity and cell megaevolution: interplay of membranes, genomes and cytoskeleton. En: Hirt, R.P., Horner, D.S. (Eds.). Organelles, Genomes and Eukaryote Phylogeny. CRC Press, Londres, pp. 75–108.
  3. Cavalier-Smith, T. (2007). Evolution and relationships of algae: major branches of the tree of life. En: Brodie, J., Lewis, J. (Eds.), Unravelling the Algae. CRC Press, Boca Raton, pp. 21–55.
  4. Cavalier-Smith, T. (2003). Protist phylogeny and the high-level classification of Protozoa. Eur. J. Protistol. 39, 338–348
  5. Cavalier-Smith, T. (2013) Early evolution of eukaryote feeding modes, cell structural diversity, and classification of the protozoan phyla Loukozoa, Sulcozoa, and Choanozoa. European Journal of Protistology 49 (2013) 115–178.
  6. Ruggiero, M. A., Gordon, D. P., Orrell, T. M., Bailly, N., Bourgoin, T., Brusca, R. C., Cavalier-Smith, T., Guiry, M.D. kaj Kirk, P. M. (2015). A Higher Level Classification of All Living Organisms.