Plantoj

plurĉela eŭkarioto de la regno Plantae; organismoj kiuj kapablas fari fotosintezon
(Alidirektita el Plantae)

Planto estas kreskaĵo (aŭ vegetaĵo) plurĉela, produktanta nutraĵon per fotosintezo (ĝenerale). Al la plantoj apartenas interalie arboj, herboj, arbustoj, grimpoplantoj, filikoj, muskoj kaj verdaj algoj. Oni konas nun inter 250 000 kaj 300 000 plantajn speciojn. La plantoj estas regno en la domanio de eŭkariotoj. La plantoj estas parto inter la kreskaĵoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Plantoj
Troveblo de fosilioj: Meza-malfrua Ordovicio - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Plantae
Haeckel, 1866
Divizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Filika folio

Plantoj, ankaŭ nomitaj verdaj plantoj (Viridiplantae en la latina), estas multĉelaj eŭkariotoj de la regno Plantae. Ili formas kladon kiu inkludas la florplantojn, pingloarbojn kaj aliajn gimnospermojn, filikojn, likopodiojn, ceratofilojn, hepatikojn, muskojn kaj la verdajn algojn. Plantoj ekskludas la ruĝajn kaj brunalgojn, la fungojn, arĥiojn, bakteriojn kaj bestojn.

Verdaj plantoj havas ĉelajn murojn kun celulozo kaj karakterize akiras la plej grandan parton de sia energio el sunlumo per fotosintezo de primaraj kloroplastoj, derivitaj de endosimbiozo kun cianobakterioj. Iliaj kloroplastoj enhavas klorofilojn a kaj b kiuj donas al ili ilian verdan koloron. Kelkaj plantoj estas parazitaj kaj perdis la kapablon produkti normalajn kvantojn de klorofilo aŭ fotosintezi. Por plantoj estas karakteraj ankaŭ seksa reproduktado, modula kaj nedeterminita kresko, kaj alterno de generacioj, kvankam ankaŭ neseksa reproduktado estas ofta.

Precizajn nombrojn malfacilas determini, sed en 2010, supozeble estas 300-315 mil specioj de plantoj, de kiuj la granda plimulto, proksimume 260-290 mil, estas semplantoj (vidu la tabelon malsupre).[1] Verdaj plantoj disponigas la plej grandan parton de la molekula oksigeno de la mondo[2] kaj estas la bazo de la plej multaj el la ekologioj de la tero, precipe surteren. Plantoj kiuj produktas grajnojn, fruktojn kaj legomojn formas la bazan nutrovararon de la homaro, kaj estis malnaturigitaj dum jarmiloj. Plantoj estas utiligitaj kiel ornamaĵoj kaj, ĝis antaŭ nelonge kaj en bonega diverseco, ili funkciis kiel la fonto de la plej multaj medikamentoj kaj drogoj. La scienca studo de plantoj estas konata kiel botaniko, branĉo de biologio.

Ĉefaj karakteroj redakti

  • La plantoj estas memnutrulaj vivaĵoj, tio estas ili produktas sian propran ĉelaron kaj organikajn kombinaĵojn el karbona dioksido kiel karbona fonto, kaj uzante la lumon kiel fonto de energio: la fotosintezo. Tial, plejparto el plantoj estas verdaj, pro siaj verdaj fotosintezaj "globetoj" interne de la ĉelo nomita kloroplastoj. Laŭ formo ili povas varii inter: polihedraj, fuziformaj, cilindraj, stelformaj, ktp.
  • La plantoj estas nemovantaj vivaĵoj, fiksitaj al grundo per radikoj. Pro tio ili tre dependas de ilia ĉirkaŭaĵo.
  • La plantoj estas, kompare kun la bestoj, malpli malsamaj. Ili havas malmulte da specoj de histoj aŭ organoj. Tial, ili havas specialajn karakterojn: kresko potence senlima, grava eblo de rekresko (do eblo de senfekundiĝa reproduktado).
  • La plantoj bezonas lumon, akvon, grundon, kaj aeron per malsamaj kondiĉoj laŭ la plantaj specoj.

Difino redakti

 
Aristotelo.

Plantoj estas unu el la du grupoj en kiujn ĉiuj vivantaj aĵoj estis tradicie dividitaj; la alia estas bestoj. La dividado iras reen minimume ĝis Aristotelo (384 a.K. - 322 a.K.) kiu distingis inter plantoj kiuj ĝenerale ne movas, kaj bestoj kiuj ofte estas movaj por kapti sian manĝaĵon. Multe pli poste, kiam Lineo (1707-1778) kreis la bazon de la moderna sistemo de scienca klasifiko, tiuj du grupoj iĝis la regnoj Vegetabilia (pli poste MetaphytaPlantae) kaj Animalia (nomitaj ankaŭ Metazoa). Ekde tiam, fariĝis klare ke la plantoregno kiel origine difinite inkludis plurajn neparencajn grupojn, kaj la fungoj kaj pluraj grupoj de algoj estis forigitaj al novaj regnoj. Tamen, tiuj organismoj daŭre estas ofte konsideritaj plantoj, precipe en popularaj kuntekstoj.

Ekstere de formalaj sciencaj kuntekstoj, la esprimo "planto" implicas asocion kun certaj trajtoj, kiel ekzemple esti multĉela, posedi celulozon, kaj havi la kapablon aranĝi fotosintezon.[3][4]

Nunaj difinoj de Plantae redakti

Kiam la nomo Plantae aŭ plantoj estas aplikitaj al specifa grupo de organismoj aŭ taksonoj, ĝi kutime rilatas al unu el kvar konceptoj. De malplej ĝis plej inkluziva, tiuj kvar grupiĝoj estas la jenaj:

Nomo(j) Amplekso Priskribo
Terplantoj, konataj ankaŭ kiel Embriofitoj Plantae sensu strictissimo Tiu grupo inkludas la hepatikojn, ceratofilojn, muskojn, kaj vaskulajn plantojn, same kiel fosiliajn plantojn similajn al tiuj pluvivaj grupoj (ekz., Metaphyta Whittaker, 1969,[5] Plantae Margulis, 1971[6]).
Verdaj plantoj - ankaŭ konataj kiel Viridiplantae, ViridiphytaChlorobionta Plantae sensu stricto Tiu grupo inkludas la verdajn algojn, inkluzive de terplantoj kiuj eliris el ili inter kiuj ŝtonalgoj. La nomoj donitaj al tiuj grupoj varias konsiderinde en julio 2011. Viridiplantae ampleksas grupon de organismoj kiuj posedas klorofilon a kaj b, havas plastidojn kiuj estas ligitaj de nur du membranoj, estas kapablaj je stokado de amelo, kaj havas celulozon en siaj ĉelaj muroj. Ĝi estas tiu klado kiu estas plejparte la temo de tiu artikolo (ekz., Plantae Copeland, 1956[7]).
Archaeplastida, PlastidaPrimoplantae Plantae sensu lato Tiu grupo enhavas la verdajn plantojn supre plus Rhodophyta (ruĝaj algoj) kaj Glaucophyta (glaŭkofitaj algoj). Tiu klado inkludas la organismojn kiuj eonojn antaŭe akiris siajn kloroplastojn rekte englutante cianobakteriojn (ekz., Plantae Cavalier-Smith, 1981[8]).
Antikvaj difinoj de plantoj Plantae sensu amplo Malnovaj klasifikoj lokis diversspecajn algojn, fungojn aŭ bakteriojn en Plantae (ekz., PlantaeVegetabilia Linnaeus,[9] Plantae Haeckel 1866,[10] Metaphyta Haeckel, 1894,[11] Plantae Whittaker, 1969[5]).

Alia maniero rigardi la rilatojn inter la malsamaj grupoj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas tra kladogramo, kiu montras iliajn evoluajn rilatojn. La evolua historio de plantoj ankoraŭ ne estas tute aranĝita, sed unu akceptita rilato inter la tri grupoj priskribita supre estas montrita malsupre.[12] Tiuj kiuj estis nomitaj "plantoj" estas en grasa skribo.

Archaeplastida 

Glaucophyta (glaŭkofitaj algoj) 




Rhodophyta (ruĝaj algoj) 



Viridiplantae = verdaj algoj + surteraj plantoj 

Chlorophyta (parto de verdaj algoj) 


Streptophyta 

streptofitaj algoj (parto de verdaj algoj) 




Charales (ŝtonalgoj, ofte inkluditaj
en verdajn algojn) 



surteraj plantojembriofitoj








"algae"

En kadro estas la grupoj tradicie nomataj "algae", tio estas algoj.

La maniero en kiu la grupoj de verdaj algoj estas kombinitaj kaj nomitaj varias konsiderinde inter diversaj aŭtoroj.

Diverseco redakti

La suba tabelo montras kelkajn ĉirkaŭkalkulitajn specikalkulojn de diferencaj dividoj de verdaj plantoj (Viridiplantae). Ĝi sugestas ke estas ĉirkaŭ 300,000 specioj de vivantaj Viridiplantae, el kiuj 85–90% estas florplantoj. (Notu: ĉar tiuj estas el diferencaj fontoj kaj el diferencaj datoj, ili estas necese nekompareblaj, kaj kiel ĉe ĉiuj specikalkuloj, estas subjekto al ia grado de necerteco en kelkaj kazoj.)

Diverseco de dividoj de vivantaj verdaj plantoj (Viridiplantae)
Neformala grupo Dividonomo Komuna nomo No. de vivantaj specioj Proksimuma No. en neformala grupo
Verdaj algoj Chlorophyta Verdaj algoj (klorofitoj) 3,800–4,300 [13][14] 8,500

(6,600–10,300)

Charophyta Verdaj algoj (ekz. Desmidiales kaj ŝtonalgoj) 2,800–6,000 [15][16]
Briofitoj Marchantiophyta Hepatikoj 6,000–8,000 [17] 19,000

(18,100–20,200)

Anthocerotophyta Antocerofitoj 100–200 [18]
Bryophyta Muskoj 12,000 [19]
Pteridofitoj Lycopodiophyta Tigomuskoj 1,200 [20] 12,000

(12,200)

Pteridophyta Filikoj 11,000 [20]
Semoplantoj Cycadophyta Cikasoj 160 [21] 260,000

(259,511)

Ginkgophyta Ginkoj 1 [22]
Pinophyta Koniferojpinofitoj 630 [20]
Gnetophyta Gnetofitoj 70 [20]
Magnoliophyta Florplantoj 258,650 [23]


La nomigo de plantoj estas regata de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj kaj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por Kultivataj Plantoj (vidu taksonomio de kultivataj plantoj).

Aranĝaj tipoj redakti

 
Bildoj Hepaticae el la verko de Ernst Haeckel nome Kunstformen der Nature (1904).

Oni tradicie distingas, laŭ la grado de malsameco tri gravajn aranĝajn tipojn:

La korpo de la plejparto de la teraj plantoj konsistas el pluraj organoj, klasifikitaj en la tri kategoriojn de la tigo, la folioj, kaj la radiko. La tuto de tia plurorgana planta korpo nomiĝas kormo, kaj tiaj plantoj nomiĝas kormofitoj. Malsimile, kelkaj plantoj aŭ plurĉelaj algoj nur konsistas el sendiferenca histo, sen fakaj organoj; tia planta aŭ alga korpo nomiĝas talo, kaj tiaj plantoj aŭ algoj nomiĝas talofitoj.

Tiuj aranĝoj estas priskribo, sed ne plu estas aroj en la klasigoj, ĉar iuj estas parafiletikaj.

Planta klasado redakti

Historio redakti

 
Historia plantarum de Teofrasto, 1549

La unua konata klasigo estas ties de Teofrasto (370-285 AKE) kiu klasigis 480 plantojn laŭ ilia formo (arbo, arbustoherbo) kaj iuj floraj karakteroj.

Dum la 16a jarcento, plantistoj kiel la fratoj Johano kaj Kasparo Bauhino, pripensis la plantan klasadon. Ili celis fari naturajn arojn laŭ ilia simileco. Fakte, ekmalkovro de novaj plantoj necesigis novan klasigon.

John Ray (1628-1705), britia naturisto, proponis novan klasan sistemon bazitan sur pli granda nombro de karakteroj, ĉe la floro, la frukto aŭ la folio.

Pierre Magnol (1638-1715), inventis la vorton familio, kaj faris 76 plantajn familiojn.

Turneforto (1656-1708) faris klasigon laŭ la flora strukturo kaj enigis la nociojn de specio kaj genro.

Fine, Karolo Lineo (1707-1778), faris la dunoman nomsistemon por la plantoj kaj bestoj. Tiu sistemo uzas du nomojn kun la genra kaj specia nomoj. Lineo elpensis ankaŭ faman klasigon, la seksan sistemon, laŭ la nombro de "edzoj" (stamenoj) kaj "edzinoj" (karpeloj) en la flora lito.

Klasika klasigo redakti

La diferenco inter la du regnoj de vivuloj ne estas ĉiam klara. Kelkaj plantoj moviĝas, kelkaj ne havas klorofilon; male kelkaj animaloj ne moviĝas aŭ havas klorofilon. Plantoj havas ĉelojn ĉirkaŭvolvitajn per celulozo, animalaj ĉeloj estas nudaj kaj senpere kontaktiĝas.

Arkreskiĝa klasigo redakti

Vivmanieraj specoj laŭ Raunkiær redakti

Aliaj difinoj redakti

Laŭ Lamarko, "La plantoj estas vivantaj organizitaj korpoj, neniam iriteblaj en siaj partoj, ne digestantaj, kaj ne moviĝantaj, nek per volo, nek per reala iriteblo." Tiele ili diferencas de bestoj[24].

Ekologio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Plantekologio.
 
Anglalingva skema reprezentado de la nitrogena ciklo en la vivmedio kun plantoj kiel nepra baza elemento.

La fotosintezo farita de surteraj plantoj kaj algoj estas la lasta fonto de energio kaj de organika materialo en preskaŭ ĉiuj ekosistemoj. Fotosintezo radikale ŝanĝis la komponon de la komenca atmosfero de la Tero, kiu kiel rezulto estas nune 21% da oksigeno. Animaloj kaj plej aliaj organismoj estas aerbezonaj, fide el oksigeno; tiuj ke ne estas limigitaj al relative raraj senaeraj medioj. Plantoj estas unuarangaj produktantoj en plej surteraj ekosistemoj kaj formas la bazon de la manĝoreto en tiuj ekosistemoj. Multaj animaloj fidas el plantoj por ŝirmo same kiel por oksigeno kaj manĝo.

Surteraj plantoj estas ŝlosilaj komponantoj de akvocirkulado kaj de kelkaj aliaj biogeokemiaj cikloj. Kelkaj plantoj estis kunevoluintaj kun nitrogenfiksigaj bakterioj, kio faras plantojn grava parto de la nitrogena ciklo. Plantaj radikoj ludas gravan rolon en formado de grundoj kaj evitado de grunderozio.

Distribuo redakti

Plantoj estas distribuitaj tutmonde en ŝanĝiĝantaj nombroj. Dum ili enloĝas amason da biomoj kaj ekoregionoj, malmultaj povas esti trovitaj preter la tundroj ĉe la plej nordaj regionoj de kontinentbretoj. Ĉe la sudaj ekstremaĵoj, plantoj adaptiĝis persisteme al la superregaj cirkonstancoj. (Vidu antarktan flaŭron.)

Plantoj ofte estas la hegemonia fizika kaj struktura komponanto de vivejoj kie ili okazas. Multaj el la biomoj de la Tero estas nomumitaj laŭ la speco de vegetaĵaro ĉar plantoj estas la dominaj organismoj en tiuj biomoj, kiel ekzemple prerioj kaj arbaroj.

Ekologiaj rilatoj redakti

 
La Venusa muŝkaptilo, specio de karnovora planto.

Multaj bestoj kunevoluis kun plantoj. Multaj bestoj polenigas florojn en interŝanĝo por manĝaĵo en la formo de polenonektaro. Multaj bestoj disigas semojn, ofte manĝante frukton kaj pasante la semojn en sia feko. Mirmekofitoj estas plantoj kiuj kunevoluis kun formikoj. La planto disponigas hejmon, kaj foje manĝaĵon, por la formikoj. En interŝanĝo, la formikoj defendas la planton el herbovoruloj kaj foje el konkurencaj plantoj. Formikruboj disponigas organikan sterkon.

La plimulto de plantospecioj havas diversajn specojn de fungoj asociitaj kun siaj radiksistemoj en speco de mutualisma simbiozo konata kiel mikorizo. La fungoj helpas al la plantoj akiri akvon kaj mineralajn nutraĵojn el la grundo, dum la planto donas al la fungoj karbonhidratojn produktitajn en fotosintezo. Kelkaj plantoj funkcias kiel hejmoj por endofitaj fungoj kiuj protektas la planton de plantomanĝantoj produktante toksinojn. La funga endofito, Neotyphodium coenophialum, en alta festuko (Festuca arundinacea) kaŭzas enorman ekonomian damaĝon al la bovindustrio en Usono.

Ankaŭ diversaj formoj de parazitado estas sufiĉe oftaj inter plantoj, el la duon-parazita visko kiu simple prenas kelkajn nutraĵojn de sia gastiganto, sed daŭre havas fotosintezajn foliojn, al la tute parazitaj orobanko kaj latreo kiuj akiras ĉiujn siajn nutraĵojn tra ligoj al la radikoj de aliaj plantoj, kaj tiel havas neniun klorofilon. Kelkaj plantoj, konataj kiel mikroheterotrofaj, parazitas mikorizajn fungojn, kaj tial funkcias kiel epiparazitoj sur aliaj plantoj.

Multaj plantoj estas epifitoj, kio signifas ke ili kreskas sur aliaj plantoj, kutime arboj, sen parazitado de ili. Epifitoj povas nerekte damaĝi sian gastigantan planton kaptante mineralajn nutraĵojn kaj lumon kiujn la gastiganto alie ricevus. La pezo de nombregoj de epifitoj povas rompi arbobranĉon. Duonepifitoj kiel sufokaj figarboj, kiel la Ficus destruens kaj multaj aliaj, komenciĝas kiel epifitoj sed poste metas siajn proprajn radikojn kaj superfortas kaj mortigas sian gastiganton. Multaj orkideoj, bromeliacoj, filikoj kaj muskoj ofte kreskas kiel epifitoj. Bromeliadaj epifitoj akumulas akvon en folioaksoj por formi fitotelmatojn kiuj povas enhavi kompleksajn akvajn manĝretojn.[25]

Ĉirkaŭ 630 plantoj estas karnovoraj, kiel ekzemple la muŝkaptulo (Dionaea muscipula) kaj la drozero (Drosera specioj). Ili kaptas malgrandajn bestojn kaj digestas ilin por akiri mineralajn nutraĵojn, aparte nitrogenon kaj fosforon.[26]

Planta percepto estas la kapableco de plantoj senti kaj reagi la medion por konsekvence ŝanĝi sian morfologion, fiziologion kaj fenotipon. Plantoj reagas al kemiaĵoj, gravito, lumo, malsekeco, infektoj, temperaturo, oksigeno kaj karbona dioksido, parazita infestiĝo, malsano, fizika interrompo, sono kaj tuŝo.

Konduto ĉe plantoj redakti

 
Kaptila konduto: stimulo kaj reago.

La vegetala konduto estas fenomeno tre limigita. La vegetala movado dependas esence el la hidrodinamika mekanismo de la turgeco. «Variado de turgeco de ĉeloj tre lokigitaj de nombraj plantojn produktas movon de organoj, kiel la fermado de petaloj de floroj (lilio) aŭ de folioloj (diversaj papilionaceoj, aŭ, pli spektakle, la sensitivo), aŭ la movoj de la stamenoj (ordinara berberiso), aŭ la movado de la tentakul-kaptiloj de folioj de murdoplantoj ktp.» (Dauta J. 1999).

Ĉe vegetaloj, la tipa ekzemplo de movoj specife organizaj kun funkcio rilata al la medio estas la movoj por fermo de la kaptiloj de la karnovoraj plantoj (dioneoj, drozeroj ktp.). Ĉe la Muŝkaptulo (Dionaea muscipula), tiu mekanismo funkcias pere de tri malgrandaj haroj kiuj troviĝas sur la ventra parto de la folio. Kiam insekto venas sur la ventra surfaco de la muŝkapta dioneo kaj tuŝas unu de tiuj malgrandaj haretoj, elektra signalo estas sendita, kio okazigas la fermon de la planto en malpli ol unu sekundo. La agitado de la insekto helpas la kompletan fermadon de la planto kaj la sekrecion de la digestenzimoj kiuj permesos mortigi kaj digesti la insekton[27]. Detala klarigo kaj animacia prezentaĵo de la strukturoj kaj de la funkciantaj mekanismoj en tiu konduto de predado estas disponeblaj sur la retejo www.carnibase.com. Ĉe la Rondfolia drozero (Drosera rotundifolia), la bordo kaj supra flanko de la folioj estas komponitaj de ruĝecaj haretoj kiuj estas trempitaj je viskoza, gluiĝema substanco nomita "mucilago". Tiu sekrecio altiras la insektojn kaj kiam ili ekripozis sur la folioj, tiuj estas kaptitaj de la gluiĝema substanco. La agitado de la insekto kiel barakto por liberiĝi okazigas la fermon de la folio, pro la movado de la haretoj kiuj direktas sin al la insekto[27].

Inter aliaj faktoroj kiuj helpas la movadon de la folioj, estas konsiderindaj tiuj de la plantoj kiuj reagas al tuŝado. Ĉe la Sensitivo (Mimosa pudica), la folioj refaldiĝas rapide post tuŝa stimulado[27]. Ĵusaj esploroj pruvis, ke la moviĝemo de la Muŝkaptulo (Dionaea muscipula) povas esti nuligita pere de anestezo, same kiel okazas ĉe bestoj.[28]

La reago de la plantoj fronte al sona stimulado redakti

 
Sunfloroj reagas al suno; sed kontraŭ populara kredo ne rekte al ĝi; en la foto ili frontas orienten, for el la vespera suno. Dum tiu movoreago estas konata jam delonge, la sonstimulado estas ankoraŭ studata.

Pluraj sciencistoj interesiĝas pri la demando ĉu kelkaj specioj de plantoj povus reagi al la sono kaj pri kiuj estus la efikoj rezultintaj. Inter la studitaj plantoj estas troveblaj Chrysanthemum callus, nome specio de krizantemo. Ĉe tiu specio, la sciencistoj povis observi pliiĝon de la ĉela aktiviteco pro la efiko de sono. Tio supozigas pliigon de la enirado de jonoj H+ en la ĉeloj[29]. Tiu aktiveco ludas multnombrajn rolojn kiel la kresko kaj la reago al la mediaj stimuloj[30]. Kontraste, kiam oni direktas la sonon rekte sur la pumpiloj (suĉiloj) kiuj permesas la eniradon de jonoj H+, oni povis noti, ke la ĉela aktiveco malpliiĝas. Oni povas tial kompreni, ke la ĉela aktiveco rilatas al serio de biokemiaj ragoj, ofte helpitaj de jonoj Ca2+[29]. Krome, oni pruvis, ke la ĉela aktiveco estas tre sensiva al la koncentrado de jonoj Ca2+ kaj ke tiu koncentrigo pliiĝas pro la efiko de sono. Tial, je pli granda estas la koncentrado en jonoj Ca2+, des pli granda estas la enirado de la jonoj H+ en la ĉeloj[31]. Tial, oni povas kompreni ke, ĉe Chrysanthemum callus, la sono stimulas la pliigo de la jonoj Ca2+, kio helpas la pliigon de la ĉela aktiveco de la planto.

Tiu reago estis observata ĉe aliaj tipoj de plantoj, kiel ĉe Desmodium gyrans. Ĉe tiu planto, ĝia ĉela aktiveco okazigas pliigon de la eniro de akvo en la ĉeloj[32], kio helpas la movadon de ĝiaj malgrandaj flankaj folioj[33]. Tial, oni povas kompreni, ke ĉe tiu plantospecio, la sono permesas la movadon de ĝiaj malgrandaj flankaj folioj pro la fakto ke la ĉela aktiveco, pliiĝanta pro sona stimulo, helpas la eniron de akvo en la ĉeloj kaj ke tiu eniro permesas la movadon de la folioj.

 
Eble la movoj de la Sensitivo estas kelkaj el la plej studitaj.

La tialoj kiuj klarigas la movadon de la folioj fronte al la sonstimuloj ĉe kelkaj plantoj restas ankoraŭ ne komplete solvitaj ĝis nuntempe. Kelkaj sciencistoj studas tiun demandon por klopodi trovi respondon. Pluraj hipotezoj estis disvastigitaj por klarigi tiun fenomenon. Inter ili unu el la plej oftaj asertas, ke la movado de la folioj fronte al sonstimulo estus defendorimedo kontraŭ la herbovorulo. Ĉe la sensitivo (Mimosa pudica), la folioj refaldiĝas kiam ili estas tuŝataj kaj tio malpliigas la surfacon de la folio, kio faras tiun malpli manĝinda por la herbovoruloj[27]. Ĉe la diversaj specioj de poploj, la folioj moviĝas je la plej malgranda brizo. Tio helpus la forigon de la herbovoraj insektoj kiuj manĝas la foliojn de la planto kaj faligus ilin surgrunden. Eĉ se ili ne falas, la movado de la folioj povus interrompi la manĝadon fare de la insektoj. Krome, la ripeta movado de la folioj povus malkuraĝigi la herbovorajn insektojn veni sur la folioj[34]. Tial, oni povas kompreni per tiuj supraj ekzemploj ke la movado de la folioj estas bona rimedo por protekti sin fronte al la herbovorado. Tial, ne estas malfidinda hipotezo kredi, ke la movado de la folioj fronte al sonstimulo estus defendorimedo fronte al la herbovorado. Por ekzemplo, la bruo de la flugiloj de insekto okazigus la movadon de la folioj de la planto, evitanta tiel ties veno. Tamen, la sciencistoj devas pluigi siajn esplorojn por determini la precizan tialon de la movado de la folioj fronte al sonstimuloj.

Graveco redakti

La studo de plantuzadoj fare de homoj estas nomita ekonomia botaniko aŭ etnobotaniko; kelkaj konsideras ke ekonomia botaniko temas pri modernaj kulturplantoj, dum fakte etnobotaniko temas pri indiĝenaj plantoj kultivitaj kaj uzitaj fare de indiĝenaj homoj. Homa kultivado estas parto de agrikulturo, kio estas la bazo de homa civilizo. Planta agrikulturo estas subdividita en agronomion, hortikulturon kaj forstadon.

Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj redakti

 
Mekanika rikolto de aveno.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Agrikulturo.

Multo de homa nutrado dependas de plantoj, ĉu rekte pere de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj konsumitaj de homoj, aŭ nerekte kiel manĝo por animaloj aŭ kiel spico de manĝoj. La scienco de agrikulturo temas kun la plantado, zorgado, nutrado, kaj rikoltado de manĝoproduktoj, kaj ludis ŝlosilan rolon en la historio de la tutmondaj civilizoj.

Homa nutrado dependas grandparte de cerealoj, aparte maizo, tritiko, rizo, aveno, kaj milio. Ampleksaj areoj de multaj landoj estas dediĉataj al la kultivado de cerealoj por loka konsumado aŭ por eksportado al aliaj landoj. Brutaraj animaloj estas bovoj, porkoj, ŝafoj, kaproj kaj kameloj estas ĉiuj herbovoruloj; kaj manĝas ĉefe aŭ entute cerealajn plantojn. Cerealoj estas bazkultivaĵoj, kio signifas ke ili havigas kaloriojn (en formo de kompleksaj karbonhidratoj kiaj amelo) kiuj estas necesaj por ĉiutaga agado, kaj tiele formas la fondon de ĉiutaga dieto. Aliaj bazkultivaĵoj estas terpomojn, maniokon, guŝon, kaj legomojn.

Homa nutraĵo inkludas ankaŭ legomojn, kiuj konsistas ĉefe el folioj kaj tigoj kiuj estas manĝataj, spicojn, kaj kelkajn fruktojn, nuksojn, herbojn, kaj manĝeblajn florojn. Legomoj estas gravaj pro la vitaminoj, mineraloj, kaj la dieta fibro kiujn ili havigas. Fruktoj havigas tre altan kvanton de sukeroj kaj havas pli dolĉan guston ol vegetaloj. Tamen, ĉe partikulara manĝo estas konsiderata "legomo" aŭ "frukto" dependas el kunteksto, ĉar la vorto frukto havas pli precizan difinon en botaniko ol en ĝenerala uzado. Nuksoj kaj semoj, kiel manĝoj kiaj ternuksoj, migdaloj, kaj pistakoj, enhavas nesaturitajn grasojn kiuj estas ankaŭ necesaj por saniga dieto. Kiel ĉe fruktoj, la terminoj nukso kaj semo havas pli striktajn difinoj en plantoscienco.

Multaj plantoj estas uztaj por spici manĝojn. Tiaj plantoj estas herboj (ekz. rosmareno kaj mento),kiuj devenas el verdaj foliecaj partoj de plantoj, kaj spicoj (ekz. kumino kaj cinamo), kiuj devenas el aliaj plantopartoj. Kelkaj plantoj produktas manĝeblajn florojn, kiuj povas esti aldonitaj al salatoj aŭ uzataj por ornami manĝojn. Dolĉigiloj kiaj sukero kaj mielo estas derivaj el plantoj. Sukero akiriĝas plejparte de sukerkano kaj sukerbeto, kaj mielo venas de floroj. Kuiroleoj kaj margarino venas de maizo, sojfabo, kolzosemo, kartamo, sunfloro, olivo kaj aliaj. Manĝaldonaĵoj inkludas arabgumon, guargumon, ceratoniogumon, amelon kaj pektinon.

Plantoj estas ankaŭ la fonto de trinkaĵoj produktitaj ĉu per infuzo, kiaj kafo kaj teo; per fermentado, kiaj biero kaj vino; aŭ per distilado, kiaj viskio, vodko, rumo, kaj aliaj alkoholaĵoj.

Nenutraj produktoj redakti

 
Konstruligno en stokado por pli posta pretigo ĉe segejo.

Plantoj estas la fonto de multaj naturaj produktoj kiaj fibroj, volatilaj oleoj, naturaj tinkturfarboj, pigmentoj, vaksoj, rezinoj, taninoj, latekso, gumoj, alkaloidoj, sukceno kaj korko. Produktoj derivitaj de plantoj estas sapoj, farboj, ŝampuoj, parfumoj, kosmetikaĵoj, terebinto, kaŭĉuko, verniso, lubrikaĵoj, linoleumo, plastoj, inkoj, maĉgumo kaj kanabo. Plantoj ankaŭ estas ĉefa fonto de bazaj kemiaĵoj por la industria sintezo de vasta aro de organikaj kemiaĵoj. Tiuj kemiaĵoj estas uzitaj en vasta gamo da studoj kaj eksperimentoj.

Strukturaj rimedoj kaj fibroj el plantoj estas uzataj kaj en la konstruado de loĝejoj kaj en fabrikado de tolaĵoj kaj vestaĵoj. Ligno estas uzita por konstruaĵoj, ŝipoj, mebloj, kaj ankaŭ por pli malgrandaj varoj kiaj papero, kartono, muzikaj instrumentoj kaj sportekipaĵo. Ŝtofo ofte estas farita de kotono, lino, aŭ sintezaj fibroj derivitaj de celulozo, kiel ekzemple rajono kaj acetato. Kudra fadeno kiu estas uzata por kudri vestaĵojn venas el plantaj fibroj. Oni kultivis kanabon kaj juto por ties fibroj, kiuj povas esti uzataj por fabriki ŝnurojn aŭ sakojn.

Renovigeblaj fueloj de plantoj inkludas brullignon, torfon kaj multajn aliajn biofuelojn. Karbo kaj nafto estas fosiliaj fueloj derivitaj de plantoj. Olivoleo estis uzataj en lampoj dum jarcentoj por havigi lumigadon.

Medikamentoj derivitaj de plantoj inkludas aspirinon, taksolon, morfinon, kininon, reserpinon, kolkicinon, digitalon kaj vinkristinon. Ekzistas centoj da herboaldonaĵoj kiel ekzemple ginko, ekinaceo, akuŝ-tanaceto, kaj la herbo de Sankta Johano. Insekticidoj derivitaj de plantoj inkludas nikotinon, rotenonon, strikninon kaj piretrinojn. Medikamentoj aŭ drogoj akiritaj de plantoj inkludas tabakon, opion, kokainon kaj mariĥuanon. Venenaj substancoj de plantoj inkludas ricinon, cikuton kaj kuraron.

Estetikaj uzoj redakti

 
Rozujo ĉe Niedernhall en Germanio.
 
Kapiteloj de kolonoj de antikva Egiptio orname por ŝajnigi papirusplantojn. (ĉe Luksor, Egiptio)

Miloj de plantospecioj estas kultivitaj por estetikaj celoj same kiel por disponigi ombron, modifi temperaturojn, redukti venton, malpliigi bruon, havigi privatecon, kaj malhelpi grunderozion. Plantoj estas la bazo de multmiliarda dolarenspezo por ĉiujara turismindustrio kiu inkludas vojaĝadon al arbejoj, botanikaj ĝardenoj, historiaj ĝardenoj, naciaj parkoj, tulipfestivaloj, pluvarbaroj, arbaroj kun bunta aŭtuna foliaro kaj ekzemple al la National Cherry Blossom Festival. Muŝkaptulo, mimozo kaj resurektoplanto estas ekzemploj de plantoj venditaj kiel novaĵoj.

Homoj uzas tranĉitajn kaj sekigitajn florojn kaj potplantojn endome aŭ en forcejoj. Dum kelkaj ĝardenoj estas plantitaj por nutrocelo, multaj aliaj estas plantataj por estetikaj, ornamaj aŭ konservaj celoj. En subĉielaj ĝardenoj, arboretoj kaj botanikaj ĝardenoj (nome publikaj kolektoj de vivantaj plantoj) estas uzataj gazono, ombroarboj, ornamaj arboj, arbedoj, reboj, arbustoj, kaj bedplantoj. Por ĝardenoj oni povas kultivi plantojn en naturisma stato, aŭ oni povas skulpti ties kreskon, kiel por eltonditaj plantoj aŭ por spaliro. Ĝardenado estas ĉefa populara distragado en kelkaj landoj kiel en Usono aŭ Britio, kaj labori ĉe plantoj aŭ hortikultura terapio estas bonfara por rehabilitado de personoj kun malkapabloj.

Bildoj de plantoj ofte estas utiligitaj en arto, arkitekturo, humuro, lingvo, kaj fotarto kaj sur tekstiloj, mono, poŝtmarkoj, flagoj kaj blazonoj. Artĝenroj kiuj prilaboras vivantajn plantojn inkludas plantskulptaĵon, bonsajon, ikebanon kaj spaliron. Ornamaj plantoj foje ŝanĝis la kurson de historio, kiel en tulipomanio. Arkitekturaj desegnoj kiuj similas al plantoj aperas en kapiteloj de kolonoj de antikva Egiptio, kiuj estis skulptitaj por simili ĉu al egipta blanka lotuso aŭ al la papiruso.

Sciencaj kaj kulturaj uzoj redakti

 
Barbara McClintock (1902-1992) estis pionira citogenetikistino kiu uzis maizon por studi la mekanismon de heredo de trajtoj.

Baza biologia esploro ofte estis farita kun plantoj, kiel ekzemple la pizplantoj uzitaj por derivi la leĝojn de Johann Gregor Mendel pri genetiko (nome pri regado de heredo) kaj la ekzamendo de kromosomoj en maizo permesis al Barbara McClintock montri ties konekton al heredaj trajtoj. La planto Arabidopsis thaliana estas uzata en laboratorioj kiel modela organismo por kompreni kiel genkontrolo de la kresko kaj disvolvigo de plantaj strukturoj. Kosmostacioj aŭ spacaj kolonioj povas iam dependi el plantoj por elteno de la vivo.

Antikvaj arboj estis adoritaj, multaj ludis gravan rolon en religioj kaj mitologioj, kaj kelkaj eĉ ankoraŭ, multaj el ili estas ankoraŭ famaj. Arbringoj konsistigas gravan datigo-metodon en arkeologio kaj funkcias kiel indikilo pri pasintaj klimatoj. Plantoj estas utiligitaj kiel naciaj kaj ŝtatemblemoj, inkluzive de ŝtatarboj kaj ŝtatfloroj.

Multaj mondaj rekordoj estas tenitaj per plantoj. Plantoj ofte estas utiligitaj kiel monumentoj, donacoj kaj por marki specialajn okazojn kiel ekzemple naskiĝoj, mortoj, nuptoj kaj ferioj. La aranĝado de floroj povas esti uzata por sendi kaŝitajn aŭ nekaŝitajn mesaĝojn.

Plantoj elstaris ne nur en mitologio kaj religio sed ankaŭ en arto kaj literaturo. La kampo de etnobotaniko studas plantuzadon de indiĝenaj kulturoj kaj helpas konservi endanĝerigitajn speciojn same kiel por malkovri novajn kuracherbojn.

Negativaj efikoj redakti

 
Konvolvulo (fiherbo) infestas maizkampon

Fiherboj estas nekultivataj kaj kutime nedezirataj plantoj kreskantaj en homadministritaj medioj kiel ekzemple bienoj, urbaj areoj, ĝardenoj, gazonoj, kaj parkoj. Homoj disvastigis plantojn preter siaj indiĝenvivejoj kaj kelkaj el tiuj enkondukitaj plantoj iĝas invadaj, difektante ekzistantajn ekosistemojn delokigante indiĝenajn speciojn. Enpenetraj plantoj kaŭzas multekostan difektaron en kultivaĵperdoj ĉiujare fare de delokigantaj kultivaĵoplantoj, ili plue pliigas la produktadokoston kaj la uzadon de kemiaĵoj por kontroli ilin, kiuj en victurno influas la medion.

Plantoj povas kaŭzi damaĝon al bestoj, inkluzive de homoj. Plantoj kiuj produktas ventoportotan polenon alvokas alergiajn reagojn en homoj kiuj suferas de fojnofebro. Vasta gamo de plantoj estas venena. Toksalbuminoj estas plantvenenaj substancoj mortigaj al la plej multaj mamuloj kaj kiuj funkcias kiel grava malkuraĝigo al konsumo. Pluraj plantoj kaŭzas jukon kiam tuŝitaj, kiel ekzemple toksikodendro. Certaj plantoj enhavas psikotropajn kemiaĵojn, kiuj estas ekstraktitaj kaj konsumitaj aŭ fumitaj, inkluzive de tabako, kanabo (mariĥuano), kokaino kaj opio. Fumado kaŭzas difekton en sano aŭ eĉ morton, dum kelkaj medikamentoj ankaŭ povas esti damaĝaj aŭ mortigaj al homoj.[35][36] Kaj kontraŭleĝaj kaj laŭleĝaj medikamentoj derivitaj de plantoj povas havi negativajn efikojn al la ekonomio, influante laborefikecon kaj policokostojn.[37][38] Kelkaj plantoj kaŭzas alergiajn reagojn kiam konsumitaj, dum aliaj plantoj kaŭzas manĝmaltoleremojn kiuj negative influas sanon.

Referencoj redakti

  1. Numbers of threatened species by major groups of organisms (1996–2010) (PDF). International Union for Conservation of Nature (11a Mar 2010).
  2. (1998) “Primary production of the biosphere: Integrating terrestrial and oceanic components”, Science 281 (5374), p. 237–240. doi:10.1126/science.281.5374.237. 
  3. plant[2 - Definition from the Merriam-Webster Online Dictionary]. Alirita 2009-03-25.
  4. plant (life form) -- Britannica Online Encyclopedia. Alirita 2009-03-25.
  5. 5,0 5,1 Whittaker, R. H. (1969). New concepts of kingdoms or organisms Arkivigite je 2017-11-17 per la retarkivo Wayback Machine. Science 163 (3863): 150–160.
  6. Margulis, L. 1971. Whittaker's five kingdoms of organisms: minor revisions suggested by considerations of the origin of mitosis. Evolution 25:242-245.
  7. Copeland, H. F. (1956). The Classification of Lower Organisms. Palo Alto: Pacific Books, p. 6, [1].
  8. T. Cavalier-Smith (1981). "Eukaryote Kingdoms: Seven or Nine?". BioSystems 14 (3–4): 461–481.
  9. Linnaeus, C. (1751). Philosophia botanica, 1st ed., p. 37.
  10. Haeckel, E.. (1866) Generale Morphologie der Organismen. Berlino: Verlag von Georg Reimer, p. vol.1: i–xxxii, 1–574, s I–II; vol. 2: i–clx, 1–462, s I–VIII.
  11. Haeckel, E. (1894). Die systematische Phylogenie.
  12. Baze sur Rogozin, I.B.; Basu, M.K.; Csürös, M. & Koonin, E.V. (2009), "Analysis of Rare Genomic Changes Does Not Support the Unikont–Bikont Phylogeny and Suggests Cyanobacterial Symbiosis as the Point of Primary Radiation of Eukaryotes", Genome Biology and Evolution 1: 99–113, doi:10.1093/gbe/evp011, PMC 2817406, PMID 20333181  kaj Becker, B. & Marin, B. (2009), "Streptophyte algae and the origin of embryophytes", Annals of Botany 103 (7): 999–1004, doi:10.1093/aob/mcp044, PMC 2707909, PMID 19273476 ; see also the slightly different cladogram in Lewis, Louise A. & McCourt, R.M. (2004), "Green algae and the origin of land plants", Am. J. Bot. 91 (10): 1535–1556, doi:10.3732/ajb.91.10.1535, PMID 21652308 .
  13. Van den Hoek, C., D. G. Mann, & H. M. Jahns, 1995. Algae: An Introduction to Phycology. paĝoj 343, 350, 392, 413, 425, 439, & 448 (Cambridge: Cambridge University Press). ISBN 0-521-30419-9
  14. Guiry, M.D. & Guiry, G.M. (2011), AlgaeBase : Chlorophyta, World-wide electronic publication, National University of Ireland, Galway, http://www.algaebase.org/browse/taxonomy/?searching=true&gettaxon=Chlorophyta, retrieved 2011-07-26 
  15. Guiry, M.D. & Guiry, G.M. (2011), AlgaeBase : Charophyta, World-wide electronic publication, National University of Ireland, Galway, http://www.algaebase.org/browse/taxonomy/?searching=true&gettaxon=Charophyta, retrieved 2011-07-26 
  16. Van den Hoek, C., D. G. Mann, & H. M. Jahns, 1995. Algae: An Introduction to Phycology. pages 457, 463, & 476. (Cambridge: Cambridge University Press). ISBN 0-521-30419-9
  17. Crandall-Stotler, Barbara. & Stotler, Raymond E., 2000. "Morphology and classification of the Marchantiophyta". page 21 in A. Jonathan Shaw & Bernard Goffinet (Eds.), Bryophyte Biology. (Cambridge: Cambridge University Press). ISBN 0-521-66097-1
  18. Schuster, Rudolf M., The Hepaticae and Anthocerotae of North America, volume VI, pages 712–713. (Chicago: Field Museum of Natural History, 1992). ISBN 0-914868-21-7.
  19. (2004) “Systematics of the Bryophyta (Mosses): From molecules to a revised classification”, Monographs in Systematic Botany 98, p. 205–239. 
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 Raven, Peter H.. (2005) Biology of Plants, 7‑a eldono, New York: W. H. Freeman and Company. ISBN 0-7167-1007-2.
  21. Gifford, Ernest M.. (1988) Morphology and Evolution of Vascular Plants, 3‑a eldono, New York: W. H. Freeman and Company. ISBN 0-7167-1946-0.
  22. Taylor, Thomas N.. (1993) The Biology and Evolution of Fossil Plants. New Jersey: Prentice-Hall. ISBN 0-13-651589-4.
  23. International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, 2006. IUCN Red List of Threatened Species:Summary Statistics
  24. Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.
  25. Howard Frank, Bromeliad Phytotelmata, Oktobro 2000
  26. Barthlott, W., S. Porembski, R. Seine, and I. Theisen. 2007. The Curious World of Carnivorous Plants: A Comprehensive Guide to Their Biology and Cultivation. Timber Press: Portland, Oregon.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Braam, J., «In touch: plant responses to mechanical stimuli», New Phytologist 165,‎ 2005, p. 373-389
  28. Manuel Peinado Lorca, Catedrático de universidad. Departamento de Ciencias de la Vida e investigador del Instituto Franklin de Estudios Norteamericanos, Universidad de Alcalá, kaj uis Monje, Biólogo. Profesor de fotografía científica, Universidad de Alcalá Las plantas también sienten la anestesia, pero no sabemos por qué, Público Alirita la 7an de Februaro 2021.
  29. 29,0 29,1 Wang, B., Zhao, H., Wang, X., Duan, C., Wang, D. et Sakanishi, A., «Influence of sound stimulation on plasma membrane H+ ATPase activity», Colloids and Surface B: Biointerfaces. 25,‎ 2002, p. 183-188
  30. Hanada, K., Zou, C., Lethi-Shiu, M.D., Shinozaki, K. kaj Shiu, S.-H., «Importance of lineage-specifix expansion of plant tandem duplicates in the adaptive responses to environmental stimuli.», Plant physiology, vol. 148, No. 2,‎ 2008, p. 993-1003
  31. Jia, Y., Wang, B., Wang, X., Duan, C. kaj Yang, X., «Effect of sound stimulation on roots growth and plasmalemma H+ ATPase activity of chrysanthemum (Gebera jamesonii)», Colloids and Surface B: Biointerfaces 27,‎ 2003, p. 65-69
  32. Vanden Driessche, T., «Nutations in Shoots and in Desmodium Lateral Leaflet, Nyctinastism and Seismonastism in Mimosa pudica. Comparison and Evolution of Morphology and Mechanism», Biological Rhythm Research 31,‎ 2000, p. 451-468
  33. Idrish Miah, M. kaj Johnsson, A., «Effects of light on Ultradian Rythms in the Lateral Leaflets of Desmodium gyrans», Journal of Plant Biology 50,‎ 2007, p. 480-483
  34. Yamazaki, K., «Gone with the wind: trembling leaves may deter herbivory», Biological Journal of the Linnean Society 104,‎ 2011, p. 738-747
  35. cocaine/crack.
  36. Deaths related to cocaine. Arkivita el la originalo je 2006-07-17. Alirita 2015-09-04. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-07-17. Alirita 2015-09-04.
  37. Illegal drugs drain $160 billion a year from American economy. Arkivita el la originalo je 2008-02-15. Alirita 2015-09-04.
  38. The social cost of illegal drug consumption in Spain.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

En Esperanto
Ĝenerale
  • Evans, L. T. (1998). Feeding the Ten Billion - Plants and Population Growth. Cambridge University Press. Paperback, 247 pages. ISBN 0-521-64685-5.
  • Kenrick, Paul & Crane, Peter R. (1997). The Origin and Early Diversification of Land Plants: A Cladistic Study. Washington, D. C.: Smithsonian Institution Press. ISBN 1-56098-730-8.
  • Raven, Peter H., Evert, Ray F., & Eichhorn, Susan E. (2005). Biology of Plants (7a eld.). New York: W. H. Freeman and Company. ISBN 0-7167-1007-2.
  • Taylor, Thomas N. & Taylor, Edith L. (1993). The Biology and Evolution of Fossil Plants. Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall. ISBN 0-13-651589-4.
  • Trewavas A (2003). “Aspects of Plant Intelligence”, Annals of Botany 92 (1), p. 1–20. doi:10.1093/aob/mcg101. 
Speciĉirkaŭkalkuloj


Eksteraj ligiloj redakti